Ursula von der Leyen

germana politikistino

Ursula Gertrud VON DER LEYEN [urzula gertrut fon der lajen] (naskita Ursula ALBRECHT [albreht] la 8-an de oktobro 1958 en Elsene, Belgio) estas germana politikistino. Ŝi estas membro de la kristandemokratia partio CDU.

Ursula von der Leyen
Prezidanto de la Eŭropa Komisiono
Persona informo
Ursula von der Leyen
Naskonomo Ursula Gertrud Albrecht
Naskiĝo 8-an de oktobro 1958 (1958-10-08) (65-jaraĝa)
en Elsene
Religio luteranismo vd
Lingvoj germanaanglafranca vd
Loĝloko Beinhorn vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Medicina Altlernejo Hanovro • Universitato de GöttingenUniversitato de HanovroUniversitato de MonasteroLondona Lernejo de Ekonomiko • European School, Brussels I vd
Partio Kristandemokrata Unio de Germanio vd
Subskribo Ursula von der Leyen
Familio
Dinastio familio von der Leyen vd
Patro Ernst Albrecht vd
Patrino Adele Albrecht vd
Gefratoj Hans-Holger Albrecht vd
Edz(in)o Heiko von der Leyen vd
Infanoj David von der Leyen • Sophie von der Leyen • Maria Donata von der Leyen • Victoria von der Leyen • Johanna von der Leyen • Egmont von der Leyen • Gracia von der Leyen vd
Parencoj George Alexander Albrecht vd
Profesio
Alia nomo Rose Ladson vd
Okupo kuracistopolitikisto • rajdisto vd
Aktiva en HanovroBerlino vd
13-a Prezidanto de la Eŭropa Komisiono
Dum 1-a de novembro 2019
Antaŭulo Jean-Claude Juncker
EU-Komisionano
por  Germanio
Dum 2019
Antaŭulo Günther Oettinger
Germana ministro pri defendo
Dum 20132019
Antaŭulo Thomas de Maizière
Sekvanto Annegret Kramp-Karrenbauer
Germana ministro pri laboro kaj socialaj aferoj
Dum 2009
Antaŭulo Franz Josef Jung
Germana ministro pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj
Dum 20052009
Ministro pri socialaj aferoj, virinoj, familioj kaj sano de Malsupra Saksio
Dum 20032005
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

De 2003 ĝis 2005 ŝi estis ministro pri socialaj aferoj, virinoj, familioj kaj sano de Malsupra Saksio. De 2005 ĝis 2009 ŝi estis ministro pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio en la ministraro unua de Angela Merkel. En 2009 ŝi transprenis la postenon de ministro pri laboro kaj socialaj aferoj de la sampartiano Franz Josef Jung. En la tria ministraro de Angela Merkel ŝi estis ministro pri defendo.

La 16-an de julio 2019 la Eŭropa Parlamento elektis ŝin prezidanto de la Eŭropa Komisiono, kun oficperiodo ekde la 1-a de decembro 2019.

Eduko kaj profesio redakti

Ursula Albrecht abiturientiĝis en gimnazio en Lehrte, Germanio. De 1977 ĝis 1980 ŝi studis ekonomikon en la universitatoj de Göttingen kaj Münster, sed ne finis tiujn studojn. Anstataŭe ŝi ekstudis medicinon en la Medicina Universitato de Hanovro. En 1987 ŝi trapasis la finan ekzamenon kaj ricevis kuracistan aprobacion. Poste ŝi laboris en la ginekologia fako de la universitata malsanulejo. En 1991 ŝi dokoriĝis.

Post la nasko de sia tria infano Ursula von der Leyen 1992 rezignis pri siaj klopodoj fariĝi fakkuracistino pri ginekologio. De 1992 ĝis 1996 ŝi kaj ŝia familio vivis en Usono. De 1996 ĝis 2002 ŝi estis kunlaboranto de Friedrich Wilhelm Schwartz en la epidemiologia fako de la Medicina Universitato de Hanovro. Depost ekzameno en 2001 ŝi rajtas nomi sin Mastro pri Publika Sano.

Lingvo redakti

Ŝi gajnis la premion de la jara lingvofraŭdanto en 2014 kaj la premion de la angla mato por fremduloj en 2019, pro pruvo estigi EU-an decidan proceduron nure en la angla en la epoko de la Briteliro.

Familio redakti

Ursula von der Leyen estas la filino de la eksa ĉefministro de la germania federacia lando Malsupra Saksio, Ernst Albrecht (CDU), kaj de lia edzino Heide Adele. Ŝi havas kvin fratojn. Ekde la jaro 1986 ŝi estas la edzino de la medicina profesoro Heiko von der Leyen. La paro havas sep infanojn. La familio loĝas en Burgdorf.

Eksteraj ligiloj redakti