Urszula Bogumiła DUDZIAK-URBANIAK (naskiĝis la 22-an de oktobro 1943 en Straconka (nun kvartalo de Bielsko-Biała) estas pola ĵaz-kantistino kaj komponistino.

Urszula Dudziak
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1943 (1943-10-22) (80-jaraĝa)
en Straconka, Bielsko-Biała
Lingvoj polaangla
Ŝtataneco Pollando
Familio
Edz(in)o Michał Urbaniak
Amkunulo Jerzy Kosinski
Infanoj Mika Urbaniak • Katarzyna Urbaniak
Okupo
Okupo kantisto • ĵazmuzikisto • komponisto • kantotekstisto • verkistoaktoro • jutubisto
TTT
Retejo http://www.urszuladudziak.pl/
vdr

Krom ĵazo kantas ankaŭ verkojn de Johann Sebastian Bach, Frederiko Chopin, Ignacy Jan Paderewski. Kunlaboris kun eminentaj polaj artistoj kaj eksterlandaj, kiel ekz. Gil Evans.

Monda sukceso de la kanto Papaya redakti

Ŝia kanto Papaya de 1976 iĝis en 2007 ŝlagro en Filipinoj, Azio kaj en la Suda Ameriko, kie oni aldonis al ĝi karakterizan dancon Papaya Dance. La verkon malkovris denove radioprezentisto de Filipinoj. En 2008 pri la sukceso de Papaya kaj Papaya Dance informis usona radiotacio kaj dissenda programo Good Morning America de ABC. La danco Papaya Dance plenumas interalie filipina armeo dum paŭzoj en milita ekzercado.

La 11-an de novembro 2009 estis distingita de la prezidanto Lech Kaczyński per Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.