La urugvaja savano, ankaŭ konata kiel brazila-urugvaja savano, estas tersupraĵa ekoregiono el la sud-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj. La ekoregiono ampleksas la tutaĵon de Urugvajo kaj iujn areojn de nordorienta Argentino kaj de ekstrem-suda Brazilo.

Urugvaja savano
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandojUrugvajo, Brazilo, Argentino

Areo353 573 km² (35 357 300 ha)

Urugvaja savano (Tero)
Urugvaja savano (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Vikimedia Komunejo:  Uruguayan savanna [+]
vdr
Situo de la tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj en la mondo.
Coxilhas (montetoj kovritaj de herbejoj) en Morro Redondo, Suda Rio-Grando, Brazilo.

Flaŭro redakti

La ekoregiono konsistas plejofte el mez-altaj herbejoj, kun areoj de palmo-savano, galeria arbaro laŭlonge de riveroj, kaj enklavoj de submontara arbaro.

Faŭno redakti

Herbomanĝantaj mamuloj inkludas la cervedojn Ozotoceros bezoarticus kaj Mazama gouazoubira, kaj la kapibaron (Hydrochoerus hydrochaeris), la plej grandan ronĝulon en la mondo.

Vidu ankaŭ redakti


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
NT0701 Arida Ĉako   Argentino
NT0702 Benia savano   Bolivio
NT0704 Cerado   Bolivio,   Brazilo,   Paragvajo
NT0708 Humida Ĉako   Argentino,   Brazilo,   Paragvajo
NT0709 Llanos   Kolombio
NT0710 Urugvaja savano   Argentino,   Brazilo,   Urugvajo

Eksteraj ligiloj redakti