Urziceni (Satu Mare)
komunumo en Rumanio
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Urziceni |
Urziceni [urziĉenj], hungare Csanálos [ĉana:loŝ], germane Schönthal[1] [ŝøntal] - estas komunumo en Rumanio nordokcidente de Carei. Administre apartenas al ĝi Urziceni-Pădure.
Urziceni | ||
---|---|---|
![]() | ||
Komunumo | ||
komunumo en Rumanio • limurbo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | ![]() | |
Alinome | Csanálos (hungare), Schönthal (germane) | |
Iama hungara departemento | Szatmár | |
Situo | 47° 44′ N, 22° 24′ O (mapo)47.73522.4Koordinatoj: 47° 44′ N, 22° 24′ O (mapo) | |
| ||
![]() | ||
Alto super maro | 122 m | |
Poŝtkodo | 447340 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 1.513 (en 2002) | |
– vilaĝo | 1.296 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 139269 | |
Tra Urziceni pasas la nacia vojo 1F de Carei al Nagyecsed en Hungario. La landlimo situas kelkcent metrojn de la vilaĝo; aliflanke situas Vállaj.
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi nombris 1 748 loĝantojn (hungaroj), en 1992 1 607 (rumanoj, 43 % da hungaroj).
En la censo de 2002 la 1 296 loĝantoj de la vilaĝo deklaris jenajn etnecojn[2] kaj preferatajn lingvojn[3]:
Etneco | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
hungaroj | 875 | 67,5 % |
germanoj | 335 | 25,8 % |
rumanoj | 84 | 6,5 % |
Lingvo | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
hungara | 1212 | 93,5 % |
rumana | 73 | 5,6 % |
germana | 11 | 0,8 % |
Historio
redaktiĜia unua skriba mencio estis en 1221. En 1712 estis koloniigaj germanoj el Württemberg. Estis grava ĝiaj vinberkulturado kaj ĉevalbredado. Ĝis 1919 kaj inter 1919 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár).
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Gravaj personoj
redakti- Ferenc Mentes (n. 14-a de marto 1918): katolika pastro, dekano, titolita abato.
- György Nonn (9-a de januaro 1918 – Budapeŝto, 17-a de novembro 2007): juristo, la plej supra prokuroro, landkunvena deputito, redaktoro.
- József Tempfli (n. 9-a de aprilo 1931): rom-katolika pastro, distrikta episkopo.
Bibliografio
redakti- Bura László: Csanálos, vilaĝmonografio, 2001.
Referencoj
redakti- ↑ listo de germanlingvaj loknomoj
- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-01-03 .
- ↑ Recensământul populaţiei şi al locuinţelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-01-03 .
Eksteraj ligiloj
redakti- Administra mapo de la distrikto Arkivigite je 2023-12-09 per la retarkivo Wayback Machine (rumane kaj hungare)
-
Situo en la distrikto