Used [uSED] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidento de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Used
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50374
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 269  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 3′ N, 1° 34′ U (mapo)41.056111111111-1.5611111111111Koordinatoj: 41° 3′ N, 1° 34′ U (mapo) [+]
Alto 1 050 m [+]
Areo 85,285832 km² ( 852 8.5 832 ha) [+]
Used (Provinco Zaragozo)
Used (Provinco Zaragozo)
DEC
Used
Used
Situo de Used
Used (Hispanio)
Used (Hispanio)
DEC
Used
Used
Situo de Used

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Used [+]
vdr

Geografio redakti

Used estas municipa teritorio en la sudokcidento de la komarko Daroka Kamparo inter tiu de Fombuena oriente kaj tiuj de Villadoz kaj Romanos okcidente. Ĝi estas proksime de la montaro Sierra de Santa Cruz en la deklivaroj de la Iberia Sistemo norde de la Lageto Gallocanta. La municipa teritorio estas en ebenaĵo nomita Campo de Bello, kaj ĝi limas norde kun Atea, Orcajo kaj Balconchán, sude kun La Yunta kaj Embid de la provinco Gvadalaĥaro en la regiono Kastilio-Manĉo kaj Torralba de los Frailes; oriente kun Santed, Gallocanta kaj Las Cuerlas, kaj okcidente kun Torralba de los Frailes kaj Cubel.

La loĝloko Used mem estas je 100 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 1 050 msm. Ĝi estas inter Torralba de los Frailes okcidente, kaj Santed kaj Val de San Martín oriente.

Historio redakti

 
Preĝejo.
 
Ermitejo.
 
Ruinoj de nefinita palaco "La Obra".

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento. La plej frua dokumenta mencio al Used estas de la jaro 1199. Tiam estis uzitaj aliaj literumoj nome Fuset, Huset, Uset, Usset, kaj ekde fino de la 17-a jarcento kaj komenco de la 18-a jarcento jam aperis kiel Used.

En la Milito de la du Petroj Used estis en la centro de la konflikto, nome de 1356 ĝis 1361. En 1356, Used estis preskaŭ detruita kaj fine de 1357 ĝiaj lokanoj devis rifuĝiĝi en la kastelo de Cubel. En la dua parto de tiu konflikto, kiam la kastilia reĝo Petro okupis Calatayud, ankaŭ Used suferis la agadojn de la kastilianoj. Tamen Used superis tiun konflikton kaj la epidemion de nigra pesto.

Used formis parton de la Sesma del Campo de Gallocanta, integrita de la lokoj proksimaj al la lageto, escepte Tornos kaj aliaj pli proksimaj de la rivero de la rivero Jiloca, proksimaj al Daroko kiel Manchones, Murero, Báguena, San Martín del Río kaj Villanueva de Jiloca.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Used kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 271 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj), forstado kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo kun renesanca orgeno, urbodomo, ermitejo, blazondomoj, ruinoj de nefinita palaco "La Obra" kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la lagetoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti