Usenet (ankaŭ konata kiel Retnovaĵo kaj Uzreto) estas aro de retaj protokoloj por generi, konservi kaj retrovi novaĵajn "artikolojn" (kiuj estas similaj al retpoŝtaj mesaĝoj) kaj por interŝanĝi ilin inter legantoj vaste malproksimaj. Ĝi estas organizita ĉirkaŭ novaĵgrupoj. La leganto povos vidi ĉiujn artikolojn kiuj estis poŝtataj al ĉiu ajn novaĵgrupo en kiu li partoprenas. Ĉi tiuj protokoloj plej ofte uzas inundan algoritmon kiu dissendas kopiojn tra reto de partoprenantaj serviloj. Kutime, nur unu kopio estas konservata ĉe ĉiu ajn servilo, kaj ĉiu ajn servilo havebligas ĝin kiam legantoj atingas la servilon. Do, Usenet estis unu el la unuaj samtavolaj komunikadaj aplikaĵoj.

Artikoloj estas sendataj inter novaĵserviloj per la NNTP protokolo aŭ (malpli ofte nuntempe) UUCP.

Fruaj versioj de Usenet uzis B-News kaj poste C-News. Je la mezo de la 1990-a jardeko, INN estis verkata por pli bone uzi la Interreton anstataŭ la "konservu-kaj-plusendu" manieron de Usenet. Ekde tiam INN-verkado daŭras kaj aliaj novaĵservilaj programoj ankaŭ estis verkataj.

Google nun aldonis arkivon de Usenet-aj artikoloj, kaj interfacon por skribi kaj legi ĉe Usenet al ĝia TTT-bazata serĉilo.

Komparu kun redakti

retforumo - dissendolisto - interreto

Eksteraj ligiloj redakti