Usona Ĉambro de Reprezentantoj
la malsupra ĉambro de la parlamento de Usono
La Ĉambro de Reprezentantoj estas la pli granda el la du ĉambroj, kiuj formas la Usonan Kongreson; la alia estas la Usona Senato.

Ekde 1912 en la ĉambro estas 435 membrojn el la 50 ŝtatoj. La nombro de reprezentantoj el specifa ŝtato dependas de tio, kiom multaj loĝantoj estas en la ŝtato: ju pli multaj loĝantoj, des pli multaj reprezentantoj. La senato malsimilas, ĉar ĝi havas 100 membrojn, 2 el ĉiu ŝtato.