Usona Ŝipbazo ĉe la Golfo de Gvantanamo

La Ŝipbazo ĉe la Golfo de Gvantanamo (hispane: Base Naval de la Bahía de Guantánamo, angle: Guantanamo Bay Naval BaseGitmo) estas disputita teritorio kaj militbazo kiun Usono luprenas en la insulo Kubo. Ĉi lasta lando konservas la suverenecon super la bazo kaj ĝin konsideras okupita teritorio, sed Usono neas meti finon al la luprenado pere de la Kub-usona Traktato de 1903. Por la kuba registaro, la teritorio de la bazo apartenas al la municipo Caimanera, ene de la provinco Guantánamo.[1][2] Ĝi situas en la sudorienta ekstremo de Kubo en la koordinatoj 19° 54′ 42.95″ N 75° 09′ 11.75″ O / 19.9119306 °N, 75.1532639 °O / 19.9119306; 75.1532639 (mapo)Koordinatoj: 19° 54′ 42.95″ N 75° 09′ 11.75″ O / 19.9119306 °N, 75.1532639 °O / 19.9119306; 75.1532639 (mapo) kaj gastigas usonan militbazon el ĉirkaŭ 117,6km²]] (49,4 firma tero kaj la cetero akvo kaj marĉoj), kie troviĝas la fifama militista prizono.

Ĝenerala vidaĵo de la ŝipbazo.
Ĝenerala vidaĵo de la ŝipbazo.

Historio redakti

La militbazo estis establita en la Golfo de Gvantanamo en 1898, kiam Usono militiste okupis la insulon por venko super Hispanio en la hispana-usona milito. La registaro de Usono akiris ĝin pere de porĉiama luprenado kiu ekiĝis la 23-an de februaro 1903, per la subskribo de Tomás Estrada Palma, unua prezidento de la Respubliko Kubo, de la Kub-usona Traktato Platt.

la ĵusformita usona protektorato aneksis la Platt-amendon en la Kuba konstitucio. La kub-usona traktato establis, inter aliaj, ke Usono havus plenan regon kaj jurisdikcion super la Golfo de Gvantanamo, kun militistaj celoj, dum ĝi rekonus la suverenecon de Kubo super ĝi.

En la nuntempo temas pri la ununura usona militbazo en socialisma ŝtato. Ekde la venko de Fidel Castro, Kubo nur akceptis la pagon de la luprenado unu fojon, kaj ĝi firme malakceptas ĝin ricevi ĉar ili konsideras ĝin kontraŭleĝa okupado. Kvankam ne ekzistis diplomatiaj rilatoj inter Kubo kaj Usono ĝis 2005, Usono akceptis revenigi al Kubo fuĝintojn de la kubaj aŭtoritatoj kaj same tion faras Kubo sendante fuĝintojn al Usono kiuj deliktis en Gvantanamo.

Referencoj redakti

  1. Caimanera. Arkivita el la originalo je 2009-10-01. Alirita 2015-08-25.
  2. Mapa cubano de la Provincia de Guantánamo mostrando el territorio de la base dentro del Municipio de Caimanera. Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2015-08-25.