Usona Esperantisto (bulteno)
Usona Esperantisto estas oficiala bulteno de la usona nacia organizo de Esperanto, Esperanto-USA. Antaŭaj bultenoj inkluzivis North American Esperanto Review, ELNA Newsletter kaj Esperanto USA.
Usona Esperantisto | |
Kovrilpaĝo de Usona Esperantisto,
marto–aprilo 2016 | |
revuo | |
---|---|
Speco | bulteno |
Periodeco | dumonata |
| |
Lando | Usono |
Urbo | Rochester |
Posedanto | Esperanto-USA |
Redaktisto | Hoss Firooznia |
ISSN | 1056-0297 |
| |
Retejo | Esperanto-USA.org/bulteno |
Enhavo
redaktiĜi estas eldonata dumonate, kaj enhavas diversajn artikolojn pri Esperanto kaj la Esperanto-movado, librajn recenzojn, listojn de novaj libroj aperantaj en la libroservo, kaj informon pri esperantaj turismaj okazaĵoj. Estas ankaŭ anoncoj pri novaj varoj en la retbutiko de Esperanto-USA kaj leterkesto.
Artikoloj aperas foje en la angla sed precipe en Esperanto. Ili prezentas informojn pri Esperantujo kaj raportojn pri agadoj, ĉu de Esperanto-USA, ĉu de aliaj retejoj, asocioj, kluboj aŭ unuopuloj.
Historio
redaktiIamaj redaktantoj inkluzivas Cathy Schulze, Philip Brewer, Ionel Oneţ, Don Harlow kaj Joel Amis. Nun ĝin redaktas Hoss Firooznia.