Usona Poŝta Servo

sendependa agentejo de Usona registaro pri poŝto

La Usona Poŝta Servo - angle United States Postal Service, USPS - estas ŝtata konzerno, kies tasko, klare esprimita en la nomo, estas liveri poŝtajn servojn ene de, al kaj el Usono. Pri certaj poŝtaj servoj la konzerno havas nacian monopolon. La sidejo de la konzerno, kiu fondiĝis jam en 1775, estas en Vaŝingtono. En la Usona Poŝta Servo laboras preskaŭ 600 000 dungitoj, kaj ĝi vivtenas proksimume 30 000 poŝtoficejojn.

Usona Poŝta Servo (United States Postal Service, USPS)

Usona Poŝta Servo.svg
Jura formo ŝtata konzerno
Fondita 1775
Sidejo Uspsheadquartersatlenfantplaza.jpg
475 L'Enfant Plaza SW
Vaŝingtono 20260-2202
Usono
Estr(ar)o Patrick R. Donahue,
Postmaster General
Dungitoj 596 000 (2010)
Spezosumo 68,09 miliardoj da usonaj dolaroj (2009)
TTT www.usps.com
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La servo fondiĝis en 1775 laŭ dekreto de la dua kontinenta kongreso de Usono, fare de Benjamin Franklin. Inter la jaroj 1792 bis 1971 la serva estro, nomata United States Postmaster General, havis la rangon de nacia ministro.

Vidu ankaŭRedakti