Usona Prezidenta ĝisdatiga dokumento de la 6-a de aŭgusto 2001

La Usona Blanka-Doma ĝisdatiga dokumento de la 6-a de augusto 2001 estas dokumento donita al la usona prezidento George W. Bush kaj anoj de lia administracio (usona esprimo por "registaro") de sekurecaj agentejoj je tiu dato, kvin semajnojn antaŭ la teroristaj atakoj de 11-a de septembro 2001. Ĝi temas pri teruraj minacoj flanke de Usama bin Laden kaj aliaj en Usono mem.

Bin Ladin Determined To Strike in US
registara dokumento
Aŭtoroj
Aŭtoro CIA
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldonejo CIA
vdr
Parto de la Prezidenta ĝisdatiga dokumento

Jen traduko de la publikigita teksto de la taga aktuala sciigo al la prezidento de la 6-a de aŭgusto 2001, disdonita per FOXNews.com kaj CNN.com. Ĉar temas pri oficiala dokumento de la usona registaro sen aldona komentoteksto, ĝi apartenas al la publikpropraĵo. Ĝi estas markita: "Senklasifikita" (forigita el sekretiga klasifiko) kaj aprobita por ellaso, la 10-an de aprilo 2004."

La dokumento senklasifikiĝis en aprilo 2004 pro la peto de la komisiono de la 11-a de septembro.

La ĝisdatiga dokumento redakti

Bin Laden decidiĝinta ataki en Usono redakti

Sekretaj, fremdaj registaraj, kaj aktualaj raportoj indikas, ke Bin Laden jam ekde 1997 volas konduki terorismajn atakojn en Usono. Bin Laden sugestis dum usonaj televidaj intervjuoj en 1997 kaj 1998, ke liaj sekvantoj sekvos la ekzemplon de la World-Trade-Center-bombinto Ramzi YOUSEF kaj "portos la bataladon al Usono."

Post usonaj raketaj atakoj al lia stabo en Afganio en 1998, Bin Laden diris al sekvantoj, ke li volas rebati al Vaŝingtono, laŭ [forigita teksto] servo.
Egipta Islam-Ĝihada agento diris al [forigata teksto] servo je la sama tempo, ke Bin Laden planis ekspluati la alireblon de la agento por klopodi terorisman baton.

"Jarmilo-komplotado" en Kanado dum 1999 eble estis parto de la unua serioza provo de Bin Laden klopodi terorisman baton en Usono. La kondamnita komplotano Ahmed RESSAM diris al FBI, ke li ekpensis la ideon por ataki Los-Anĝelesan Internacian Flughavenon mem, sed leŭtenanto de Bin Laden, Abu ZUBAYDAH, kuraĝigis kaj helpis lin faciligi la operacion. RESSAM ankaŭ diris, ke en 1998, Abu ZUBAYDAH planis sian propran atakon kontraŭ Usono.

Ressam diras, ke Bin Laden ne sciis pri la Los-Anĝelesa operacio.

Kvankam Bin Laden ne sukcesis, liaj atakoj kontraŭ la usonaj ambasadejoj en Kenjo kaj Tanzanio dum 1998 montras, ke li preparas operaciojn dum jaroj, kaj ne fortimigas lin regresoj. Bin-Ladenaj kunuloj observis niajn ambasadejojn en Nairobi kaj Dar-es-Salaam pli frue ol 1993, kaj iuj anoj de la Nairobi-a aro, kiu planis la bombadojn, arestiĝis kaj deportiĝis en 1997.

Al-Qaedaj aroj – inkluzivante iujn, kiuj estas usonaj civitanoj – loĝis aŭ alvojaĝis Usonon dum multaj jaroj, kaj la grupo ŝajne subtenas substrukturon, kiu povas helpi atakojn. Du Al-Qaedaaj aroj kulpaj pri la konspiro bombi niajn ambasadejojn estis usonaj civitanoj, kaj alta EIJ-ano loĝis en Kalifornio meze de la 1990-aj jaroj.

Sekreta fonto diris, ke dum 1998 ĉelo de Bin Laden en Nov-Jorko varbis islam-usonajn junulojn por atakoj.

Ni ne povis konfirmi kelkajn el la pli sensaciaj minac-raportoj, kiel tiun de [forigita teksto] servo je 1998, kiu diris ke Bin Laden volas kaperi usonan aviadilon por atingi liberigon de "Blinda Ŝejko" 'Umar 'Abd al-Rahman kaj aliaj ekstremistoj tenataj de Usono.

—Tamen, FBI-informo ekde tiam indikis modelojn de suspekta agado en ĉi-tiu nacio, konforme kun preparadoj por kaperoj aŭ alia tipoj de atakoj, inkluzivante lastatempan observadon de naciaj konstruaĵoj ĉe Nov-Jorko.
La FBI kondukas pli-malpli 70 plenajn esploradojn en tuta Usono, kiuj ŝajnas Bin-Laden-rilataj. CIA kaj FBI esploras telefonvokon al nia ambasadejo en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj dum majo, dirante ke grupo de Bin-Ladenaj helpantoj estis en Usono kaj planis atakojn per eksplodaĵoj.


Diskuto redakti

Iu disputoj fokusis al la klaraj avertoj en ĉi tiu dokumento, specife ke:

  • granda atako planiĝis per Al-Qaeda
  • la atako planiĝis kontraŭ Usona celo
  • celaj urboj de atakoj inkluzivis Nov-Jorkon kaj Vaŝingtonon
  • la World Trade Center eksplicite menciiĝis
  • kaperitaj aviadoj anticipiĝis
  • Homoj enloĝantaj aŭ alvojaĝantaj Usonon implikis
  • Lastatampa observado de federaci-aŭtoritataj konstruaĵoj esits rimarkata

Tamen, tiuj disputantaj, ke la averto ne estis klara, diras:

  • specifaj konstruaĵoj ne estis sciataj
  • specifaj datoj ne estis sciataj
  • specifaj aviadfirmaoj aŭ aviadoj ne estis sciataj
  • La World Trade Center menciiĝis en la kunteksto de ekzemplo el 1993, ne kiel estonta celobjekto
  • kaperado de aviadiloj menciiĝi en la kunteksto de liberigo deŜejko Rahman, kio sugestis garantiulan situacion, ne uzadon de la aviadiloj kiel bomb-raketoj.
  • Oni pensas ke subtenantoj de Bin Laden en Usono planas atakojn per eksplodaĵoj, simile kiel en antaŭaj atakoj.
  • La uzo de aviadoj kiel bomb-raketoj, kvankam diskutita antaŭe, neniam antaŭe estis provita de Al-Qaeda