Usona variaĵo de la angla lingvo

vario de angla lingvo parolata en Usono
(Alidirektita el Usona angla)

Amerika angla (American English, mallonge AEAmE) resp. Usona variaĵo de la angla lingvo estas la formo de la angla lingvo, kiu estas parolata en Usono. Kune kun la Kanada angla lingvo ĝi formas la grupigon de la nordamerikaj anglaj dialektoj. Amerika angla estas la angla de la angle parolanta majoritato de preskaŭ 300 milionoj de denaskuloj.

Diferenco al la brita angla redakti

Amerika angla diferencas de brita angla lingvo ĉefe en la prononco kaj en la vortotrezoro, en kelkaj kazoj ankaŭ en la gramatiko, la ortografio kaj la interpunkcio. Tio tamen ne malhelpas, tiel longe ne estas forta dialekto, la reciprokan komprenon.

Ortografio redakti

Ekde la ortografia reformo de Noah Webster en 1806 multaj vortoj, kiuj en brita ortografio finiĝas per -re, en Usono estas skribataj per -er, ekz. centre/center, meagre/meager ktp. La brita -our respondas al la amerika -or en vortoj kiel colour/color kaj favour/favor. En kelkaj vortoj la brita -ce respondas al la amerika -se, ekz. licence/license kaj defence/defense, sed kie usonanoj practice uzas kaj por la substantivo kaj por la verbo , britoj skribas practice por la substantivo kaj practise por la verbo. La verba sufikso -ize (ekz. organize, colonize) povas esti skribata en la brita, sed ne en la amerika, ankaŭ -ise.[1] Kelkfoje la amerika preferas pli mallongajn kaj simpligitajn skribmanierojn, kiel ekz. plow por la brita plough, program por la brita programme, catalog por la brita catalogue kaj dialog por la brita dialogue. Ĉi tiuj kazoj estiĝis per tio, ke interalie Noah Webster provis „ĝermanigi“ la anglan lingvon denove, do li volis redukti la francan influon.

Vortotrezoro redakti

Kelkaj vortoj de la brita angla tute ne ekzistas en la amerika vortotrezoro aŭ havas alian signifon, kiel ekzemple la lifto, kiu en Usono nomiĝas elevator, sed en Unuiĝinta Reĝlando male lift. Pliaj ekzemploj por tipe amerikaj terminoj estas interalie candy, truck kaj cookie, je kies loko Britoj prefere uzas sweets, lorrybiscuit. Grandaj diferencoj estas pro sia plia alta dinamiko inter brita kaj amerika slangoj.

Uzado kaj disvastiĝo redakti

La signifo kaj la uzado de la amerika angla kreskas en la nuntempo ĉiam pli, kio rezultas el la pli granda mondvasta disvastiĝo de la lingvo per amerikaj televidaj sendostacioj, amerikaj televidaj serioj kaj kinofilmoj.

Nelaste per la interreto alvenas ĉi tiuj vortoj ĉiam pli en la loĝantaro, ankaŭ en ŝtatoj kiel Hindio kaj Pakistano, kiuj estis iamaj britaj kolonioj.

La evoluo de la amerika angla estas ofte rigardata, simile kiel la estiĝo de la francaitala, kiuj evoluis el la Latina, kiel pluevoluigo de la lingvo de la devenlando. Efektive la diferencoj inter la du normaj variaĵoj, la brita angla kaj la amerika angla, estas relative malgrandaj. Ekzistas la tendenco al konverĝo de la du normaj variaĵoj de la angla, simile al la lokaj dialektoj de la germana.

Prononco de la amerika angla redakti

La plej multaj variaĵoj de la amerika angla montras kiel la skota, irlanda kaj kanada angla rotikan akĉenton, kontraŭe al la akĉentoj de Anglio, Kimrio, Aŭstralio, Novzelando kaj Sud-Afriko, kiuj estas nerotikaj. Kelkaj regionaj akĉentoj de la Amerika estas tamen nerotikaj, kiel ekz. la akĉentoj de Nov-Anglio, Novjorko kaj partoj de la sudaj ŝtatoj de Usono. Unu el la plej frapaj trajtoj estas la tiel nomata Flapping: en la amerika angla, kie t inter du vokaloj estas prononcata kiel [ɾ], ekz. en pretty [pɹɪɾi].

La sekvaj priskriboj rilatas al la kiel General American nomitaj variaĵoj de la amerika angla, kiuj kutime estas traktataj kiel pendanto al la brita Received Pronunciation.

Konsonantoj redakti

Plozivoj redakti

IPA-transskribo speco Ekzemploj
[p] senvoĉa bilabiala plozivo pin [pɪn] happy [ˈhæpi] tip [tɪp]
[t] senvoĉa alveolara plozivo tin [tɪn] melted [ˈmɛltəd] pit [pɪt]
[k] senvoĉa velara plozivo kin [kɪn] bacon [ˈbekən] pick [pɪk]
[b] voĉa bilabiala plozivo boy [bɔɪ] rabbit [ˈɹæbət] rib [ɹɪb]
[d] voĉa alveolara plozivo dog [dɔg] spider [ˈspaɪdɚ] rid [ɹɪd]
[g] voĉa velara plozivo girl [gɝl] tiger [ˈtaɪgɚ] rig [ɹɪg]

Afrikatoj redakti

IPA-transskribo speco ekzemploj
[tʃ] senvoĉa palatoalveolara afrikato child [tʃaɪld] nature [ˈnetʃɚ] teach [titʃ]
[dʒ] voĉa palatoalveolara afrikato joy [dʒɔɪ] soldier [ˈsoldʒɚ] bridge [bɹɪdʒ]

Frikativoj redakti

IPA-transskribo speco ekzemploj
[f] senvoĉa labiodentala frikativo fit [fɪt] gopher [ˈgofɚ] rough [ɹʌf]
[θ] senvoĉa dentala frikativo thin [θɪn] ether [ˈiθɚ] mouth [maʊθ]
[s] senvoĉa alveolara frikativo sit [sɪt] tassel [ˈtæsl̩] kiss [kɪs]
[ʃ] senvoĉa palatoalveolara frikativo ship [ʃɪp] issue [ˈɪʃu] rash [ɹæʃ]
[v] voĉa labiodentala frikativo van [væn] gavel [ˈgævl̩] have [hæv]
[ð] voĉa dentala frikativo these [ðiz] either [ˈiðɚ] bathe [beð]
[z] voĉa alveolara frikativo zip [zɪp] hazel [ˈhezl̩] was [wəz]
[ʒ] voĉa palatoalveolara frikativo genre [ˈʒɑnɹə] azure [ˈæʒɚ] beige beʒ]
[h] senvoĉa glotala frikativo hit [hɪt] ahead [əˈhɛd]

Nazaloj redakti

IPA-transskribo speco ekzemploj
[m] bilabiala nazalo medium [ˈmidiəm] hammer [ˈhæmɚ]
[n] alveolara nazalo nation [ˈneʃən] funny [ˈfʌni]
[ŋ] velara nazalo singer [ˈsɪŋɚ] finger [ˈfɪŋgɚ] think [θɪŋk]
    • [n] povas ankaŭ krei silaban kernon, ekz. button [ˈbʌtn̩].

Aproksimantoj redakti

IPA-transskribo speco ekzemploj
[l] alveolara lateralo legal [ˈligl̩] silly [ˈsɪli]
[ɾ] alveolara frapeto atom [ˈæɾəm] better [ˈbɛɾɚ]
[ɹ] alveolara centra aproksimanto run [ɹʌn] merry [ˈmɛɹi]
[j] palatala duonvokalo yet [jɛt] beyond [biˈɑnd] few [fju]
[w] labiovelara duonvokalo win [wɪn] swim [swɪm] away [əˈwe]
    • [l] povas ankaŭ krei silaban kernon, ekz. pickle [ˈpɪkl̩].
    • [ɾ] ekzistas kiel varianto de [t] antaŭ neakcentata vokalo.
    • [ɹ] estas skribata kiel silaba kerno plej ofte [ɝ] kaj [ɚ], vidu R-kolorajn vokalojn malsupre.
    • Ĉe minoritato de amerikaj parolantoj estas prononcata wh- ankoraŭ kiel [hw], ekz. white [hwaɪt]. Esceptoj estas vortoj kiel who [hu] kaj whole [hol]. Alie wh- estas prononcata, kiel ankaŭ en la brita angla, kiel [w], tiel ke whine kaj wine estas prononcataj idente kiel [waɪn].

Vokaloj redakti

Nestreĉitaj redakti

En akcentataj unusilabaj vortoj devas stari nestreĉitaj vokaloj antaŭ konsonanto, ekz. bit [bɪt], cap [kæp]. *[bɪ] aŭ *[kæ] ne estas eblaj vortoj de la amerika angla.

IPA-transskribo speco ekzemploj
[ɪ] alta antaŭa nerondigita nestreĉita vokalo (akcentata aŭ neakcentata) bit [bɪt] busy [ˈbɪzi] women [ˈwɪmən] panic [ˈpænɪk] swimming [ˈswɪmɪŋ]
[ɛ] meza antaŭa nerondigita nestreĉita vokalo (ĉiam akcentata) bet [bɛt] said [sɛd] any [ɛni]
[æ] mezmalalta antaŭa nerondigita nestreĉita vokalo (ĉiam akcentata) bat [bæt] man [mæn] drank [dɹæŋk]
[ʊ] alta malantaŭa rondigita nestreĉita vokalo (ĉiam akcentata) put [pʊt] book [bʊk] woman [ˈwʊmən]
[ə] meza centra nerondigita nestreĉita vokalo (ĉiam neakcentata) idea [aɪˈdiə] several [ˈsɛvɹəl] Christmas [ˈkɹɪsməs]
[ʌ] meza centramalantaŭa nerondigita nestreĉita vokalo (ĉiam akcentata) but [bʌt] cover [ˈkʌvɚ] enough [əˈnʌf]
[ɑ] malalta centramalantaŭa nerondigita nestreĉita vokalo (ĉiam akcentata) pot [pɑt] father [ˈfɑðɚ] calm [kɑ(l)m]
    • En vortoj kiel bath, ask, half ktp. la amerika angla havas nestreĉitan [æ], kie la brita angla havas streĉitan [ɑː]: [bæθ, æsk, hæf]
    • [ɑ] povas stari en malmultaj akcentataj unusilabaj vortoj ankaŭ sen sekva konsonanto, ekz. spa [spɑ], bra [bɹɑ]

Streĉitaj vokaloj kaj diftongoj redakti

IPA-transskribo speco ekzemploj
[i] alta antaŭa nerondigita streĉita vokalo (akcentata kaj neakcentata) beat [bit] people [ˈpipl̩] city [ˈsɪɾi]
[e] meza antaŭa nerondigita streĉita vokalo (ĉiam akcentata) bait [bet] break [bɹek]
[ɔ] malalta malantaŭa rondigita streĉita vokalo (ĉiam akcentata) bought [bɔt] broad [brɔd] talk [tɔk]
[o] meza malantaŭa rondigita streĉita vokalo (akcentata kaj neakcentata) boat [bot] sew [so] shadow [ˈʃædo]
[u] alta malantaŭa rondigita streĉita vokalo (akcentata kaj neakcentata) boot [but] beauty [ˈbjuɾi] Hindu [ˈhɪndu] venue [ˈvɛnju]
[aɪ] de malalta antaŭa al mezalta antaŭa pozicio glitanta nerondigita diftongo (akcentata kaj neakcentata) bite [baɪt] idea [aɪˈdiə]
[aʊ] de malalta antaŭ nerondigita al mezalta malantaŭa rondigita pozicio glitanta diftongo (ĉiam akcentata) pout [paʊt] plow [plaʊ]
[ɔɪ] de mezmalalta malantaŭa rondigita al mezalta antaŭa nerondigita pozicio glitanta diftongo (ĉiam akcentata) point [pɔɪnt] boy [bɔɪ] boil [bɔɪl]

R-koloraj vokaloj redakti

IPA-transskribo speco ekzemploj
[ɝ] akcentata silaba kontraŭo al [ɹ] bird [bɝd] hurry [ˈhɝi] furry [ˈfɝi]
[ɚ] neakcentata silaba kontraŭo al [ɹ] better [ˈbɛɾɚ] further [ˈfɝðɚ] perverse [pɚˈvɝs]
[ɪɹ] komenco inter [ɪ] kaj [i], fino kiel [ɚ], sed ĉio unusilabe beard [bɪɹd] spirit [ˈspɪɹɪt]
[ɛɹ] komenco kiel [ɛ], fino kiel [ɚ], sed ĉio unusilabe scarce [skɛɹs] very [ˈvɛɹi]
[ɑɹ] komenco kiel [ɑ], fino kiel [ɚ], sed ĉio unusilabe bard [bɑɹd] starry [stɑɹi] tomorrow [təˈmɑɹo]
[ɔɹ] komenco inter [ɔ] kaj [o], fino kiel [ɹ], sed ĉio unusilabe board [bɔɹd] horse [hɔɹs] forest [ˈfɔɹəst]
[ʊɹ] komenco inter [ʊ] kaj [u], fino kiel [ɚ], sed ĉio unusilabe poor [pʊɹ] tourist [tʊɹɪst]
[aɪɹ][aɪɚ] komenco kiel [aɪ], fino kiel [ɚ] fire [faɪɹ][faɪɚ] higher [haɪɹ] oder [haɪɚ]
[aʊɹ][aʊɚ] komenco kiel [aʊ], fino kiel [ɚ] sour [saʊɹ][saʊɚ] power [paʊɹ] oder [paʊɚ]

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-29. Alirita 2014-02-13.

Literaturo redakti

  • John Algeo: The Cambridge History of the English Language VI: English in North America. Cambridge University Press, Cambridge 2001. ISBN 0-521-26479-0.
  • John Algeo: British or American English?: A Handbook of Word and Grammar Patterns. Cambridge University Press, Cambridge 2006. ISBN 978-0-521-37993-9.
  • Julie S. Amberg, Deborah J. Vause: American English: History, Structure, and Usage. Cambridge University Press, Cambridge 2009. ISBN 978-0-521-61788-8.
  • Richard W. Bailey: Speaking American: A History of English in the United States. Oxford University Press, 2012. ISBN 978-0-195-17934-7.
  • Edward Finegan, John R. Rickford: Language in the USA: Themes for the Twenty-first Century. Cambridge University Press, Cambridge 2004. ISBN 978-0-521-77747-6.
  • Timothy C. Frazer: Heartland English: Variation and Transition in the American Midwest. University Alabama Press 2005. ISBN 0-8173-5244-9.
  • William Labov, Sharon Ash, Charles Boberg: The Atlas of North American English: Phonetics, Phonology and Sound Change. Mouton de Gruyter, 2005. ISBN 978-3-11-016746-7.
  • Thomas E. Murray, Beth Lee Simon: Language Variation and Change in the American Midland: A New Look at 'Heartland' English. John Benjamins Publ. Co., 2006. ISBN 978-90-272-4896-1.
  • Günter Rohdenburg, Julia Schlüter: One Language, Two Grammars?: Differences between British and American English. Cambridge University Press, Cambridge 2010. ISBN 0-521-18396-0.
  • Walt Wolfram, Ben Ward: American Voices – How Dialects Differ from Coast to Coast. Wiley-Blackwell 2005. ISBN 978-1-4051-2109-5.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Amerikanisches Englisch » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. enmetrevizio5415831