Diospyros virginiana

(Alidirektita el Usona diospiro)

Diospyros virginianausona diospiropersimonujo estas planto el la familio Ebonacoj. La specio estas parenca al ebonarbo (Diospyros ebenus) kaj al kakinoko (Diospyros kaki).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
usona diospiro

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dikotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Ericales
Familio: Ebonacoj Ebenaceae
Genro: diospiro” “Diospyros ”
Specio: D. virginiana
Diospyros virginiana
L.
natura disvastigo
natura disvastigo
natura disvastigo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
desegno
floroj

La planto indiĝenas en la oriento de Usono. Tie ĝi disvastigas de Nov-Anglujo ĝis Florido kaj okcidente al Teksaso kaj Kansaso. La planto estas kultivata pro siaj fruktoj kaj ligno.

La planto kreskas ĝis 20 m en bone drenita grundo. Ĝi havas multajn florojn en la somero. La planto estas dioika, do necesas kaj viraj kaj inaj plantoj. La polenigado okazsas per insektoj kaj vento.

La fruktoj estas rondaj aŭ ovalaj. La koloro estas oranĝa ĝis nigra. La frukto estas inter 3-6 cm granda. Komercaj kultivaroj estas 'Even Golden', 'John Rick', Woolbright', 'Miller' kaj la sensema 'Ennis'. La fruktoj enhavas multe da vitamino C. Ili estas manĝeblaj krude, kuirite aŭ sekigite. De la fruktkarno eblas fari kompoton. De la folioj eblas fari teon. La semoj oni povas uzi por fari kafosurogato.