Härkingen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Usserdorf (Härkingen))
Härkingen
Blazono de Härkingen
Malnova preĝejo kaj fromaĝejo en Härkingen
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Gäu
Geografia situo CH1903: 628691 / 239941 (mapo)47.3097222222227.8180555555556Koordinatoj: 47° 19′ N, 7° 49′ O; CH1903: 628691 / 239941 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1340
Areo 5,57 km²
Alteco 430 m super marnivelo
Poŝtkodo 4624
Komunumkodo 2402
Mapo de Härkingen
vdr

Pri la komunumo redakti

Härkingen estas komunumo en la distrikto Gäu en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1340 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio redakti

Härkingen situas en la Svisa Mezlando en la ebenaĵo sude de la rivero Dünnern. Al la komunumo apartenas krom la ĉefa vilaĝo la setlejo Usserdorf sude de la kernvilaĝo kaj la izilita setlejo Usserban ĉe la vojo al Fulenbach en la sudo de la komunumo. Tra la vilaĝo centro fluas la kanaleto Chrebskanal.

Trafiko redakti

Härkingen situas ĉe la kantona vojo 268.1 de Kestenholz al Olten. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio al Olten respektive al Kestenholz. En la nordo de la komunumo situas la grava aŭtovojtriangulo Härkingen de la svisa aŭtovojo A1 kaj la svisa aŭtovojo A2. La plej proksima alveturejo al la aŭtovojo situas 2 kilometrojn norde en Egerkingen.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Härkingen limas en nordo al Egerkingen, en oriento al Gunzgen, en sudo al Fulenbach, kaj en okcidento al Neuendorf.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Härkingen datiĝas el la jaro 1080 kiel Härichingen. Dum mezepoko Härkingen estis tribunala loko kaj centro de la samnoma grafejo. En la jaro 1402 Härkingen estis vendita al Soloturno. La konstruo de la aŭtovojo en la 1960-aj jaroj kondukis al granda kresko ekonomia kaj de la loĝantaro. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti