Utopia socialismo

Utopia socialismo estas etikedo uzita por difini la unuajn fluojn de moderna socialisma penso kiel ekzempligite per la laboro de Henri de Saint-Simon, Charles Fourier, kaj Robert Owen.[1]

Robert Owen.

Priskribo redakti

Utopia socialismo ofte estas priskribita kiel la prezento de vizioj kaj konturoj por imagaj aŭ futurecaj idealaj socioj, kie pozitivaj idealoj estas la ĉefkialo de movado de socio en tia direkto. Pli postaj socialistoj kaj kritikistoj de utopia socialismo rigardis "utopian socialismon" kiel ne bazita sur faktaj materialaj kondiĉoj de ekzistanta socio, kaj en kelkaj kazoj, kiel reakcia intenco. Tiuj vizioj de idealaj socioj konkuris kun marksism-inspiraj revoluciemaj socialismaj movadoj.[2]

La esprimo plejofte estas aplikita al tiuj socialistoj kiuj vivis de la unua jarkvarono de la 19-a jarcento al kiuj estis atribuita la etikedo "utopia" fare de pli postaj socialistoj kiel pejorativa por implici naivecon kaj flankenbalai siajn ideojn kiel fantastaj kaj nerealismaj.[3] Simila tendenco kiu aperis en la komenco de la 20-a jarcento estas etika socialismo, kiu defendas socialismon pro moralaj kialoj.

Unu grava diferenco inter "utopiaj socialistoj" kaj aliaj socialistoj (inkluzive de la plej multaj anarkiistoj) estas ke utopiaj socialistoj ĝenerale ne kredas ke iu formo de klasbatalo aŭ politika revolucio estas necesa por ke socialismo aperu. Utopiistoj kredas ke homoj de ĉiuj klasoj povas libervole adopti sian planon por socio se ĝi estas prezentita konvinke.[2] Ili sentas ke sia formo de kooperativa socialismo povas esti establita inter similmensaj homoj ene de la ekzistanta socio en provo establi malgrandajn komunumojn dizajnitajn por montri sian planon por socio.[2]

Famaj utopiaj socialistoj redakti

 
Tommaso Campanella, pionira teoriistoj de la utopia socialismo

Referencoj redakti

  1. Heaven on Earth: The Rise and Fall of Socialism. Public Broadcasting System. Alirita 15a de decembro 2011.
  2. 2,0 2,1 2,2 Draper, Hal. (1990) Karl Marx's Theory of Revolution, Volume IV: Critique of Other Socialisms. Nov-Jorko: Monthly Review Press, p. 1–21. ISBN 0853457980.
  3. Newman, Michael. (2005) Socialism: A Very Short Introduction," Oxford University Press, ISBN 0-19-280431-6

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti