Espadañedo estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Carballeda, en la nordokcidento de la provinco, angule kun nordorienta Portugalio. Espadañedo estas etimologie tradukebla al tifaejo, nome aludo al ĉeakva planto.

Espadañedo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49342
Demografio
Loĝantaro 111  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 7′ N, 6° 24′ U (mapo)42.1161382-6.3936304Koordinatoj: 42° 7′ N, 6° 24′ U (mapo) [+]
Alto 1 036 m [+]
Areo 77,35 km² (7 735 ha) [+]
Espadañedo (Provinco Zamoro)
Espadañedo (Provinco Zamoro)
DEC
Espadañedo
Espadañedo
Situo de Espadañedo
Espadañedo (Hispanio)
Espadañedo (Hispanio)
DEC
Espadañedo
Espadañedo
Situo de Espadañedo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Espadañedo [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Carbajales de la Encomienda, Espadañedo, Faramontanos de la Sierra, Letrillas, Utrera de la Encomienda kaj Vega del Castillo, okupas totalan areon de 77,35 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 109 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 500 loĝantojn el la mezo de la 19-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 108 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, fungokolektado, piedirado, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti