Uttarbanga Sambad
Uttarbanga Sambad (bengale উত্তরবঙ্গ সংবাদ, IAST: Uttarabaṅga Sambāda, trad. novaĵoj de norda Bengalio) estas bengallingva grandgazeto eldonata de Siliguri.[1]
Uttarbanga Sambad | |
periodaĵo | |
---|---|
Speco | Taggazeto |
Formato | Grandgazeto |
| |
Lando | Barato |
Urbo | Siliguri, Okcidenta Bengalio, Barato |
Posedanto | Sabjasaĉi Talukdar |
Publikigisto | Sabjasaĉi Talukdar |
Ĉefredaktisto | Sabjasaĉi Talukdar |
Establodato | 19-a de majo 1980 |
Eldonkvanto | po 160 517 ĉiutage (datumoj de januaro-junio 2020) |
| |
Uttarbanga Sambad estis starigita la 19-an de majo 1980 en malgranda eldonejo en Siliguri. Pro ties grandega populareco, en 1981 oni instalis alian presilon. Komputila skribmaŝino estis enkondukita en 1985. Poste, la eldonejo ankaŭ aĉetis rapidan 4-koloran presilon.
Uttarbanga Sambad estas nun presata samtempe de Siliguri, Koĉ-Bihar, Malda, Alipurduar. La fondinta redaktoro de Uttarbanga Sambad estis Suhaŝ Ĉandra Talukdar. Aktuale ĝin administras lia filo, nome Sabjasaĉi Talukder.
Referencoj redakti
- ↑ RNI | Reg. No. WBBEN/2007/24656 | Name: SAMBAD AAJKER UTTARBANGA | Publication City: COOCH BEHAR | Link: http://rni.nic.in/registerdtitle_search/registeredtitle_ser.aspx
Eksteraj ligoj redakti
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Uttarbanga Sambad en la angla Vikipedio.