Voĉa uvulara frikativo
(Alidirektita el Uvula frotsono voĉa)
| |||||
Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon. |
La uvula frotsono voĉa estas voĉa konsonanto uzata en kelkaj lingvoj. Ĝia IFA-simbolo estas [ʁ]; en SAMPA, R.
PriskriboRedakti
- Ĝia artikulacio estas frota.
- Ĝia artikulacia organo estas uvulo, ĝi estas artikulaciata per la langodorso kaj la palata velo.
- Ĝi estas voĉa konsonanto.
- Ĝi estas buŝa (la aero eliras nur per la buŝo).
- Ĝi estas centra (la aerfluo pasas meze super la lango, ne flanke).
- Ĝi estas pulma (la aerfluon produktas la pulmoj).
Ekzemploj nacilingvajRedakti
FranceRedakti
Nuntempe [ʁ] estas la preferata norma (Pariza) realigo de la franca fonemo /r/; kvankam en certaj pozicioj ĝi senvoĉiĝas kaj iĝas la uvula frotsono senvoĉa [χ].