Jen mia diskut-paĝo - sentu vin libera komenti, diskuti kaj aldoni ion al miaj kontribuoj...

Apopleksio redakti

Saluton Anina! tial ke vi estas fakulo pri medicino (mi tute ne) mi informas vin ke en la franca la kutima traduko estas Accident vasculaire cérébral, kiun homoj mallongigas al AVC. Ĉion plej bonan! --Dominik (diskuto) 11:36, 23 apr. 2017 (UTC) Dankon pro via helpo! --Anina (diskuto) 13:40, 23 apr. 2017 (UTC)Reply

Ligiloj redakti

Saluton kaj gratulon pro medicinaj artikoloj, kiuj tiom necesas. Mi ĵus trarigardis Ataksio kaj aprobis ĝin. Krome mi metis la alilingvan ligilojn. Mi supozas, ke vi forgesis tion. Tue ne gravas, ĉar poste oni revizias ĉion kaj oni korektas mankojn. Sed se vi ne scias fari tion, diru kaj mi helpu, se mi povas. Foje por novuloj tio ne estas facila.--kani (diskuto) 09:21, 30 apr. 2017 (UTC) Koran dankon! Fakte mi forgesis, ke mi devas ankoraŭ meti la ligilojn, ĉar estis la unua nove kreita artikolo por mi. :-) Tamen, se mi bezonas helpon, eestas bone scii, ke mi povas turni min al vi. Dankon! --AninaReply

Apopleksio redakti

Gratulon pro la bela kaj interesa artikolo tiom teknika. Mi tralegis ĝin, korektetis malmultajn tajperaretojn kaj aldonis ligilojn. Nun ĝi estas sufiĉe kompleta. Se vi deziras pluigi tiun belan agadon, aliaj havendaj artikoloj de la plej necesa kategorio Kategorio:Havendaj artikoloj malpli grandaj ol 10 kB atendas vin, ekzemple Alzheimer-malsano, Cerbo, Kardiovaskula sistemo, Korinfarkto ktp. Ĝis kaj dankon.--kani (diskuto) 12:19, 29 aŭg. 2017 (UTC)Reply