Arĥivoj: Diskutoj de 2011 | Diskutoj de 2012 | Diskutoj de 2013 | Diskutoj de 2015

Abarcar redakti

Abarcar kiel verbo estus enhavi, ĉirkaŭteni, okupi ktp. Abarcadora estus virino aŭ maŝino kiu faru tion, sed mi ne povas imagi pri kiu temas. Eble la kunteksto povus helpi.--kani (diskuto) 16:16, 3 Jul. 2015 (UTC)

Ampleksa.--kani (diskuto) 16:19, 3 Jul. 2015 (UTC)

Saluton. Mi metis resumon de viaj lastaj artikoloj tien. Sed mi havas impreson ke mi iom eraris. Ĉu vi povos iam kontroli tion? Dankon.--kani (diskuto) 11:17, 17 Jul. 2015 (UTC)

Ŝablono:± kaj Ŝablono:Su redakti

Saluton, Ĉiuĵaŭde. Mi ĵus vidis, ke vi provis krei la ŝablonojn {{±}} kaj {{Su}}. Sed vi ne sukcesis funkciigi ilin. Mi ĵus kreis la bezonatan Lua-modulon {{Su}}. Ĉu vi nun povus doni al la ŝablonoj dokumentadojn?

Se vi estonte bezonos Lua-modulon por ŝablono, bonvolu diskuti tion sur Vikipedio:Lua/Petoj. --Tlustulimu (diskuto) 14:17, 26 Jul. 2015 (UTC)

Kategorio:Maljunuloj de Svislando redakti

Saluton. En 2012 vi kreis la (nun) malplenan kategorion "Kategorio:Maljunuloj de Svislando". Ĉu estas alia, similnova kategorio, aŭ ĉu estas alia kialo ke la kategorio tute malplenas? Se estas tiel, ĉu forigi la malplenaĵon? Teorie eblas tuj forigi malplenan kategorion, sed ĉar povus esti ke iu (eble vandalema) IP-ulo simple forprenis ĉiujn paĝojn el la kategorio, kaj nun ĝi subite ŝajnas malplena, mi preferas demandi... Sincere ThomasPusch (diskuto) 17:49, 19 Jan. 2016 (UTC)

Do, ĉu vi havas opinion pri la temo? ThomasPusch (diskuto) 15:57, 14 Feb. 2016 (UTC)
Provizore mi nun forigis la malplenan kategorion, neuzatan ekde julio 2012. Tamen vi daŭre estas bonvena mesaĝi ĉu vi havis planon por ebla uzo de la kategorio, kaj klarigi pri kio temu. ThomasPusch (diskuto) 08:17, 15 Feb. 2016 (UTC)