Uzanto-Diskuto:Ĉiuĵaŭde/januaro 2012

Jen la diskuto al Ĉiuĵaŭde en januaro 2012 :

Novjara gratulo redakti

Elkoran dankon por via novjara gratulo. Ankaŭ mi bondeziras al vi okaze de la novjaro 2012, kaj sopiras sanon kaj feliĉon por vi kaj via familio.
--Pliiganto 11:19, 1 Jan. 2012 (UTC)

Dankon. Bonan Novjaron al vi. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 12:53, 1 Jan. 2012 (UTC)

Listo finenda redakti

Je l'avais laissée à votre disposition, mais si vous ne désirez pas la compléter, je la termine moi-même

Amike--Jean-François Clet 22:19, 1 Jan. 2012 (UTC)

Merci de votre cadeau. Je vais la prendre. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 02:01, 2 Jan. 2012 (UTC)
Ne dankinde.
Tamen ne forgesu konsulti la "oficialajn datenojn" de JPL Small body Database. Kiam diametro kaj albedo estas indikataj, kial ne enmeti ilin en la paĝo ? Ankaŭ la "ĉefa provizora nomo" (jaro de malkovro kaj literoj, kiuj kodas la daton).
Amike --Jean-François Clet 07:45, 2 Jan. 2012 (UTC)

Tre bone, sed ne forgesu la datenojn, kiujn oni trovas sur la slipo de JPL : 4250 Perun : Parametroj kaj simulado de orbito nome, la diametro kaj la albedo. La albedo gravas, ĉar asteroidoj nete dividiĝas inter "helaj" kaj "malhelaj" kun malsimilaj kemiaj komponiĝoj.

La nomon de la venonta asteroido vi trovos facile el de la JPL-slipo : tajpu la numeron en la kampo "search" kaj afisiĝas "4251 Kavasch" (ne gravas se vi ne tradukas la nomon esperanten)

Estas ankoraŭ eta "ruzo" por la ligilo al la listo de asteroidoj, sed oni ne povas ĉiun lerni en unu tago! Vi povas legi la helpilon.

--Jean-François Clet 20:18, 2 Jan. 2012 (UTC)

Tio estas bone ke mi faras 0 erarojn. :) Ĉiuĵŭd(Diskuti) 20:24, 2 Jan. 2012 (UTC)


  • Kara Ĉiuĵaŭde, unu el bonegaj evantaĝoj de vikio estas eblo facile ligi rilatajn artikolojn. Do mi vidas miajn redaktojn, konkrete aldono de vikiligilo al Peruno, kiel favoran al nia Vikipedio. Male, via kondutado, konkrete nuligado de ŝanĝoj sen sufiĉa (aŭ ajna) mencio de kialo kaj eĉ nuligado de lingve pli bona versio (la versioj kiujn vi restagigis enhavas lingvan erearon!) kaj preskaŭ minacado en diskutoj kiel vere maltaŭgan por Vikipedio. Bv. pripensi almenaŭ la unuan parton kaj respondi. --CubeF 09:55, 10 Jan. 2012 (UTC)
  • Por ke mi estus pli konkreta: Ja en la titolo estas menciita la nomo sed titolon oni ne povas klaki.... Per vikiligilo oni povas facile trairi al la ligata artikolo kaj tio multe pli bonas por Vikipedio ol ĉiama serĉado de (foje eĉ nekonataj) vortoj. Ekz. kiam vi skribis al mia diskutpaĝo vi ja menciis la paĝon pri la asteroido sed mi koleris ĉar por transiri al la paĝo mi bezonis uzi serĉadon. Amike. --CubeF 10:11, 10 Jan. 2012 (UTC)

Revizioj redakti

Saluton kaj dankon pro via bonveniĝo kaj indikoj. Kutime, kiam mi skribas artikolojn en Vikipedio mi faras multegajn ŝanĝojn, ĉar al mi estas pli komforta labori tiel kaj mi estas alkutimita fari tiel. En aliaj vikipedioj mi neniam uzas Antaŭrigardon, sed mi faras centojn da ŝanĝojn en la artikoloj ĝis mi atingas la deziratan rezulton, kaj administrantoj permesas tion al mi. Mi eĉ demandis al ili ĉu tio ne ĝenas al ili, kaj ili diris, ke mi povas daŭre fari tion. Ĉi-okaze, mi jam volis averti al vi pri tio, ĉar mi sciis, ke tio eble ŝokus al vi. Se vi preferas, ke mi uzu Antaŭrigardon, mi do uzos ĝin, kvankam tio estos malpli komforta al mi. Sed, se vi povas fari escepton, almenaŭ momente, nur dum mi skribas "Pedofilia aktivismo", tio estos pli bone por mi. Finfibe, vi nur devas aprobi la ŝanĝojn tiam, kiam ili akumuliĝas.--Pangea 20:52, 3 Jan. 2012 (UTC)

Mi komprenas vin, sed, neniu uzantoj havas tempon pro vidi viajn ŝanĝojn. Tio estas ridinda ke vi faras 100 ŝanĝojn pro la saman artikolon. Vikipedio ne estas unu enciklopedio por labori en komforto, sed unu enciklopedio por dividi siajn sciojn. Faru malpli ŝanĝojn. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 22:19, 3 Jan. 2012 (UTC)

Enorde. Simple estas mia preferata maniero labori en tiom longaj artikoloj: laŭmezure, kiel mi devas aldoni ŝanĝojn, mi modifas la tekston.

Mi povus fari tion en Word, sed mi preferas labori rekte en Vikipedio. Se mi ne povas fari tion, mi tion ne faros. Mi tute ne volas kontraŭi la regulojn de Vikipedio. Rilate la artikolon, mi klopodas, ke ĝi estos artikolo plej kvalita kiel eble. Tiam, kiam ĝi estos finita, ĝi eble povos esti proponata kiel kvalita artikolo.--Pangea 04:57, 4 Jan. 2012 (UTC)
ok. Mi vi lasos labori. Bonan laboron ! Ĉiuĵŭd(Diskuti) 13:06, 4 Jan. 2012 (UTC)

Anaŭ feliĉan novan jaron redakti

Kara dankon por la novjardeziroj. Same al vi. DidiWeidmann 11:37, 4 Jan. 2012 (UTC)

Dankon redakti

Dankon por via bonvenigo. —La komenton aldonis, sen subskribo, Iswikinumber2 (diskuto • kontribuoj) 06:25, 7 Jan. 2012 (UTC)

Dankon pro via helpo por plibonigi la artikolo " Jura-Esperanto". Ne hezitu viziti nin, kiam vi venos al Francio.
Amike, Emmanuel, nome de Jura-Esperanto.
Mi ne povas viziti vin ĉar mi estas kanada. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 13:17, 8 Jan. 2012 (UTC)

Dezirataj artikoloj redakti

Bonan tagon al vi,


mi ne sciis kio fari, tiam, mi kreis la deziratan artikolon Маруся Богуславка, mia 12a artikolo. Mi volas uzanton kiu povas korekti erarojn kaj bonvolu kontaktu min poste korektojn. Bonvolu respondu tie se vi volas transdoni viajn gratulojn.


Amike, Ĉiuĵŭd(Diskuti) 19:11, 7 Jan. 2012 (UTC)

Marusja Boguslavka korektita redakti

Saluton amiko.
Kelajn plibonigojn kaj ligilojn mi faris ĉe via artikolo. Sed koncernante la temon mem de la paĝo, ruslingva (aŭ ukrainlingva) samideano povus multe pli helpi vin ol mi.

--Jean-François Clet 20:15, 7 Jan. 2012 (UTC)

Dankon. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 20:20, 7 Jan. 2012 (UTC)

Vi miskorektis stato al ŝtato en artikolo Varadero redakti

Bonvolu ne miskorekti! Ne temas pri ŝtato sed pri stato en 2010 - [ŝtato estas lando, stato estas situacio: Temas pri la situacio de la loĝantaro dum certa tempo]! Kiam vi volas fari korektojn, tiam forte rekomendas al vi unue kontroli en la vortaro. Amike DidiWeidmann 01:44, 8 Jan. 2012 (UTC)

Woops ! Mi ne legas tekston kaj mi pensas ke vi faris eraron. Pardonu min ! Ĉiuĵŭd(Diskuti) 01:48, 8 Jan. 2012 (UTC)


Meznombre redakti

Meznombre. Mi konas gramatikon, sed pli malbone kun vortprovizo, de kio mi profitas el tradukiloj. Al tiu tempo mi ne havis problemoj kun komunikado en tiu lingvo. Saluton!

Unue, bonvolu subskribu. Due, pardonu min, sed vi malbone lernis Esperanton. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 17:32, 8 Jan. 2012 (UTC)
Mi pardonas, ke mi ne subskribis. Unua fojo mi komunikas de Wikipedia. Mi estas aŭtodidakto kaj esperanto lernis mi meme, sekve neon ĉiam mi rimarkas erarojn. Ĉu vere estas ilin eĉ grasiĝis? Kiaj mi skribis, al tiu tempo mi ne havis problemoj kun komunikado en tiu lingvo.
Mi partoprenas en konkurso Google Code en 2011 kaj mi devas traduki kelkaj artikolojn angle al esperanto kun utiligo de tradukilo Apertium. Pli frue ankaŭ mi faris laborojn rilatajn kun lingvo esperanton kaj mentoro ne prezentis neniuj atentoj temanta al korektecojn gramatika.
Marcinsiedlce
Ĉu vi estas Marcin Boruta ? Se vi ne estas li, pardonu min de mia eraro. Se vi estas li, vi povas lerni Esperanton en 1 al 3 monatoj vi mem (Mi lernis mi mem Esperanton en 1 monato). Bonan Ŝancon kaj dankon pro viaj kontribuoj en Vikipedio ! Ĉiuĵŭd(Diskuti) 19:04, 8 Jan. 2012 (UTC)
Mi estas Marcin Boruta, Marcinsiedlce estas mia login. Mi klopodos korekti mia esperanton, ĉar tio estas tre interesa kaj malfacila lingvo. Ĉiujn artikolojn mi korektis - mi skribis ĝin al tiuj kune "en sia", mi ne tradukis laŭvorte angle (nek pola, kio estis grave pli facilaj). Mi esperas, ke efikoj estos pli bonaj ol ĝisnune. Salutas. Marcin Boruta
Esperanton estas tre facila. Por scii, kiaj lingvoj vi parolas ? Ĉiuĵŭd Astroscienco 19:30, 8 Jan. 2012 (UTC)
Mi parolas Pola, angla, germana kaj esperanton. Agordita de plejbone al la plej malforte. |Marcin Boruta
Vi povas fari babelejon:
Ekzemplo:
Babela informo pri uzanto
pl-N Polski jest językiem ojczystym tego użytkownika.
en-3 This user has advanced knowledge of English.
de-2 Dieser Benutzer beherrscht Deutsch auf fortgeschrittenem Niveau.
eo-1 Ĉi tiu uzanto povas komuniki per baza nivelo de Esperanto.
Serĉu uzulajn lingvojn














Ĉiuĵŭd Astroscienco 20:41, 8 Jan. 2012 (UTC)


Ŝajnas, ke vi estas Jekyll kaj Hyde. Petr Tomasovsky 21:13, 8 Jan. 2012 (UTC)

Kiu ? Ĉiuĵŭd Astroscienco 21:15, 8 Jan. 2012 (UTC)
La babelejo esta unu ekzemplo. Ĉiuĵŭd Astroscienco 21:38, 8 Jan. 2012 (UTC)

Atenton !

Vi fuŝkorektis tute korektajn frazojn kaj vi ŝajne ne bone majstras la akuzativon, aldonante aŭ forigante -n kiam ne taŭgas.

Ekz : El tiu nomo poste per latinigo aperis la hodiaŭan urbonomon Essen

> Ĉi tie evidente "la hodiaŭa urbonomo Essen" estas la subjekto de la frazo.

Ekz : Dokumenton ŝajne el la jaro 870 kaj priskribantan la fondadon de la abatinejo, oni ĝenerale konsideras kiel falsaĵon el la 11-a jarcento.

> Ĉi tie "Dokumenton" ja estas objekto ("oni ĝenerale konsideras dokumenton el la jaro...")

Mi do devis nuligi vian tutan redakton. Mi forte sugestas, ke vi plilernu la lingvon antaŭ ol korekti la laboron de aliaj. Thomas Guibal 17:00, 9 Jan. 2012 (UTC)

Alinomado de via uzanto-nomo redakti

Saluton, kara Ĉiuĵŭd!

Mi ricevis vian peton pri alinomado de via uzanto-konto al "Ĉiuĵŭd". Tio estas senprobleme ebla, sed vi devas konscii, ke vi ne povos uzi vian unuecan ensaluton sur la paĝoj de E-vikipedio, ĉar tiam via tutsistema nomo devios de la loka uzanto-nomo. Se vi tion konscias kaj volas, konfirmu tion sur mia diskupaĝo.

Amike,

Aleksandro.

Ŝanĝoj redakti

Saluton. Kiel vi eble jam vidis, mi klopodis redukti nombron da ŝanĝoj, sed la artikolo kiun mi estas skribanta estas tre longa kaj kompleza kaj nepre mi devos fari ankoraŭ sufiĉe da ŝanĝojn, ĉar mi ankoraŭ devas aldoni kaj pligrandigi sekciojn, meti notojn kaj referencojn (entute pli ol 150), korekti gramatikajn, ortografiajn kaj stilajn erarojn, refari kelkajn partojn... Sed mi klopodos fari la minimumajn ŝanĝojn.--Pangea 11:06, 12 Jan. 2012 (UTC)

Nov-Zelanda urbo redakti

Dum redakto ankaŭ mi vidis ĝin. --Crosstor 13:20, 14 Jan. 2012 (UTC)

Pour ton aide et ton commentaire. Je suis en train d'améliorer l'article pour qu'il puisse être bien compris mais j'ai besoin de temps. S'il vous plaît, pourrais-toi corriger cet autre article?. MErci beaucoup. --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 18:20, 14 Jan. 2012 (UTC)

Merci de toute façon :) --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 18:23, 14 Jan. 2012 (UTC)
Je suis entrain de faire la polurado de l'article que tu m'as donné. Ĉiuĵŭd Astroscienco 18:27, 14 Jan. 2012 (UTC)
Merci pour ton aide. --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 18:54, 14 Jan. 2012 (UTC)
Une autre fois, merci. Il y a des mots que je n'ai pas trouvé (je cherche dans un dictionaire espéranto-espagnol ou un traducteur). --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 08:24, 17 Jan. 2012 (UTC)

Meza anomaliangulo redakti

Merci - Dankon

Grandan dankon por la paĝo pri anomaliangulo. Grand merci pour l'angle d'anomalie.

(Je dois avouer que j'avais essayé de lire l'article en français mais je n'y avais rien compris !
J'espère que c'est correct !)

Ĉiel: ruĝa ligo da malpli, des pli bone ! De toute façon: un lien rouge en moins: tant mieux !

--Jean-François Clet 13:35, 15 Jan. 2012 (UTC)

Mi kredas ke la paĝo ne estas korektita, tio faras al mi indiko ke la paĝo ne havas erarojn. Mi uzas la francan artikolon por skribi la esperantan artikolon. Kredu min, mi faris preskaŭ 20 artikoloj, tiam mi povas kaj mi faras multe servadon. Ĉiuĵŭd Astroscienco 13:38, 15 Jan. 2012 (UTC)

Landaj nomoj kaj -IO kaj -UJO redakti

Kara Ĉiuĵaŭde

-IO tute ne estas pli korekta ke -UJO. Ĝi same ne estas pli korekta ol -UJO. Eble vi prefere atendu ĝis kiam via Esperanto perfektiĝis kaj poste ni povos diskuti tion.

Okaze de Vjetnamujo la demando estas, ĉu Vjetnamoj ekzistas. Alivorte, ĉu estas gento konsistanta el Vjetnamoj. Mi citu rekte el tiu ĉi Vikio:

  Vjetnamio estas multetna lando, kun pli ol kvindek diversaj grupoj (54 estas agnoskataj de la vjetnama registaro). La vjetnama loĝantaro plejmulte konsistas el vjetnamoj, ...

Do estas Vjetnamoj.

Do se Vjetnamoj ekzistas, -UJO estas la pli korekta formo. Temas pri la ujo, kiu enhavas Vjetnamojn. Tute simpla afero.

Mi eble aldonu, ke -IO tute ne estas Esperanta sufikso. Temas pri ofta parto de radikoj - ĉi-okaze de radikoj por landaj nomoj. Ekz Aŭstralio. Do denove, la -IO tute ne estas Esperanta sufikso. Kontraste, -UJO estas sufikso - nome - ĉi-teme - por konstrui la nomon de la lando de gento. Se la gento nomiĝas XXX-oj, la lando nomiĝas XXX-ujo.

Se por lando aliflanke ne ekzistas nomdona gento, oni uzas anstataŭe bazan radikon kiel landa nomo. Ekz XXX-o. El tio oni povas derivi nomon por la landanoj per la Esperanta sufikso -ANO. Do ano de la lando XXX-o estas XXX-ano. Ĉe tio la radiko povas enteni finan I aŭ ankaŭ ne enteni finan I - ekz Irako, Brazilo, Kubo, ktp. Kelkaj malmultaj havas radikfinan I - ekz Aŭstralio, Polinezio, Liberio, ktp.

Tamen mi tuj aldonu, ke iam la Akademio sankciis ankaŭ la uzon de novan sufikson -IO anstataŭ la tradician sufikson -UJO. Tiel la ĥaoso estas nun kompleta.

Fakte -IO estas ne-Esperanta internacia sufikso por formi landan nomon, ne de la anoj de gento, sed de ĉio alia - ekz de la nomo de rivero aŭ de la nomo de la ĉefurbo, ktp.

Amike

--  PEJNO Simono  16:55, 15 Jan. 2012 (UTC)

Dankon por MPC ! --Jean-François Clet 17:07, 15 Jan. 2012 (UTC)

Neniu problemoj kaŭzas al mi. Ĉiuĵŭd Astroscienco 17:09, 15 Jan. 2012 (UTC)

Saluton, kara kolego. Ne, mi ne devas korekti ion ajn, se tio ne plaĉas al mi; tamen se mi vidas artikolon ĉu novan ĉu nenovan, estas mia devo kiel vikipediisto marki ĝin kiel polurinda. La aŭtoro mem povas korekti aŭ eble iu alia. Se vi konsideras ke la artikolo ne estas preta, vi povas studi ĝin antaŭ ties publikigo. Aŭ ĉiukaze vi povas marki ĝin per ŝablono redaktata. Tio devigas vin korekti ĝin en limdato de kelkaj tagoj. Se vi ne komprenis ion kion mi ĵus diris, bv demandi kaj mi volonte klarigos. Mi ne korektis la artikolon inter aliaj tialoj, ĉar kelkajn diraĵojn mi ne komprenis. Laŭ la legado de via diskutpaĝo ankaŭ vi ŝatas korekti tekstojn de aliaj, sed ŝajne vi ne regas la lingvon tiom ke vi povas facile fari tion. Mi jam konsilis al vi iri pli malrapide.--kani 22:41, 15 Jan. 2012 (UTC)

Mi povas korekti kelkajn problemojn de gramatiko, sed, mi ne povas malfeliĉe korekti tekstojn ke aliaj uzantoj ne komprenas ĉar tio ne reglos problemon, ne ĉar mi ne estas bona (mi ne kredas ke mi estas la pli bona) en Esperanto. Eble oni devos forigi artikolon se neniu ne povas korekti artikolon. Dankon por viaj klarigoj. Ĉiuĵŭd Astroscienco 22:51, 15 Jan. 2012 (UTC)

Dankon! redakti

Mia kara Ĉiu, mi dankas Vin pro la Dankon. Mi vidas ke Vi ankaŭ klopodiĝas labori ĉe Vikio; semu kaj semu ĉiam! Bonan Semajnon, Conrado 00:57, 16 Jan. 2012 (UTC).

Neniu problemo. Ĉiuĵŭd Astroscienco 01:00, 16 Jan. 2012 (UTC)

Diskutejo - diskuto pri landonomoj redakti

Fakte la ŝovado al la fino havas plimalpli saman efikon kiel forigo. Mi intence metis mian admonon (jes temas pri admono) super ĉiuj diskuteroj, ĉar ja estas ne tolerebla, ke oni nun refaras la tute saman diskuton en ĉiuj detaloj jam faritan kaj finfine per granda kompromiso solvita! Kaj en ĉi-tiu kazo mi ne volas respondi, ĉar tio, ja signifas daŭrigi la diskuton. DidiWeidmann 16:41, 18 Jan. 2012 (UTC)

Dankon por viaj klarigoj. Ĉiuĵŭd Astroscienco 16:44, 18 Jan. 2012 (UTC)

Saluton Ĉiuĵaŭde! Multajn dankojn pro via redakto de artikolo Eleni Vitali. Mi vidis ke Kani ankaŭ partoprenis. --Dominik 03:26, 21 Jan. 2012 (UTC)

Nenio problemo. Ĉi tiu estas vikipediistaj laboro. Ĉiuĵŭd Astroscienco 03:32, 21 Jan. 2012 (UTC)

Uzanto:Ĉiuĵaŭde/Artikolo pri mi redakti

Saluton, Ĉiuĵaŭde. Mi ĵus korektis kelkajn eraretojn en Uzanto:Ĉiuĵaŭde/Artikolo pri mi. La refleksiva pronomo "sia" ne povas esti parto de la fraza subjekto. Krome mankis kelkaj akuzativoj. Amike --Tlustulimu 14:05, 21 Jan. 2012 (UTC)

Metado de la bildo malsupren kaj en la mezon: Kara Fakte grafike ne vere aspektas bone havi la bildon subite malsupre en la mezo. Estas preskaŭ tradicio, ke (se estas nur unu sola) troviĝu en la dekstra supra angulo (jam pro la okulfrapaceo), se aperos iam informkesto, kutime la bildo estas integrita. Nur bildogalerion oni metu fine de la artikolo. Mi fakte rekomendas konservi tiun-ĉi tradicion. Regulo pri tio ne ekzistas, tamen mi rekomendas al vi simple per la kalvo hazarda paĝo foje iomete trafoliumi vikipedion. Ĉe la fino de la artiko sola bildo grafike perdiĝas unuflanke kaj aliflanke ankaŭ ĝenas, kiam oni volas ampleksigi la artikolon. DidiWeidmann 22:32, 21 Jan. 2012 (UTC)

Mi komprenas. Mi ne scias tute tradiciojn en ĉi tiu Vikipedio. Mi respektos la tradicion. Ĉiuĵŭd Astroscienco 22:34, 21 Jan. 2012 (UTC)

Tokipono redakti

Saluton, Ĉiuĵaŭdo. Kiun sencon havis via forigo de {{redaktas}} el Tokipono? Krome mi malakceptis vian forigon de la vorto "dise", ĉar ĉi tiu vorto estas tipe esperanta kaj bone taŭgas en la tiea kunteksto. --Tlustulimu 17:16, 22 Jan. 2012 (UTC)

Ĉu vi ne povas elteni kritikon de via lingvonivelo? Tamen ĝi devos ankoraŭ kreski. Antaŭ 20 jaroj mi estis komencanto kaj devis lerni sufiĉe da gramatikaj trajtoj de Esperanto. Eĉ se esperanto estas facila, ĝi ne lerneblas nur en kelkaj semajnoj aŭ malmultaj monatoj. --Tlustulimu 17:59, 22 Jan. 2012 (UTC)
Bedaŭrinde mi ne scias, ĉu ekzistas paĝaro pri "malfacilaĵoj" ordigita laŭ lingvogrupoj. Mi scias nur, ke latinidlingvanoj, angloj, ĉinoj ktp. komence havas malfacilaĵojn pri la akuzativo. Tamen multaj sukcesas lerni ĝin. Krome por la sama lingvogrupo la posesiva pronomo "sia" same kiel por germanoj (Komence ankaŭ por mi.), nederlandanoj kaj eble aliaj estas komence nekutima vorto pro ĝia uzado. Do ne malgaju. Eĉ mi kelkfoje rimarkas, ke mi ankoraŭ devos iomete lerni ion pri Esperanto, precipe fakajn vortojn. --Tlustulimu 18:12, 22 Jan. 2012 (UTC)
Kun Vikipedio, mi povas lerni miajn erarojn kaj plilerni mian Esperanton. Kun tio, mi estas pli bona hodiaŭ ol la 18-a de decembro 2011. Kun helpo ke mi ricevis, la problemo kun akuzativoj estas preskaŭ finita. Ĝusta pacienco. Mi dankas aliajn uzantojn kaj vi por helpi min ĉiutage. Ĉiuĵŭd Astroscienco 18:26, 22 Jan. 2012 (UTC)
Bone, se vi preferas lerni per la Vikipedio. Tion mi ne povis fari en 1991-1992, ĉar la Vikipedio ja fondiĝis nur en 2001.
Mi trovis la vorton "ke" en via antaŭa frazo. Sed ĉikaze devus tie stari la vorto "kiun". Do la franca "que" havas ne nur la tradukon "ke" (Tiam ĝi estas subjunkcio.), sed ankaŭ "kio(n)" kaj "kiu(n)". Tiam ĝi estas rilata pronomo. Do estas uzataj la samaj vortoj, kiuj estas uzataj kiel demandaj vortoj. --Tlustulimu 18:47, 22 Jan. 2012 (UTC)
Dankon por tute via helpo. Ĉiuĵŭd Astroscienco 18:53, 22 Jan. 2012 (UTC)
Ne dankinde. :-) --Tlustulimu 18:58, 22 Jan. 2012 (UTC)
Vikipedio havas la bonan pseŭdonomon de la libera enciklopedio se oni ne faras vandalismon. Ĉiuĵŭd Astroscienco 19:00, 22 Jan. 2012 (UTC)

Mi ĵus trovis la jenan skemon en la franca artikolo, en la tiea ĉapitro "Syntaxe".

           <phrase> ::= [<groupe-adverbial> "la"] <sujet> "li" <predicat>
 <groupe-adverbial> ::= <groupe-nominal>
            <sujet> ::= <groupe-nominal> | <sujet-composé>
         <predicat> ::= <groupe-verbal> | <predicat-composé>
    <sujet-composé> ::= <sujet> "en" <sujet>
 <predicat-composé> ::= <predicat> "li" <predicat>
   <groupe-nominal> ::= <nom> <adjectif>*
    <groupe-verbal> ::= <verbe> <adverbe>* <objet-direct>*
     <objet-direct> ::= "e" <groupe-nominal>

Kion signifas tio? --Tlustulimu 19:11, 22 Jan. 2012 (UTC)

Mi ne scias, sed ĉi tiu ŝajnas strukturo de frazo. Pardonu min. --Ĉiuĵŭd Astroscienco 19:16, 22 Jan. 2012 (UTC)
Ne gravas. Mi demandos en la diskutopaĝo de la artikolo. Eble alia uzanto konas tian skemon. :-) --Tlustulimu 19:32, 22 Jan. 2012 (UTC)

Bonvolu ne alinomi tiun artikolon! Ne estas sencohava tiu nommodifo, ĉar ne estas pluraj lokoj kun sama nomo! La nomoj estu plej eble simplaj. Krome mi petas, ke vi observu la neskribitan leĝon, ke oni atendu almenaŭ kvaronhoron antaŭ aldoni modionfon al nove verkita artikolo. DidiWeidmann 20:23, 22 Jan. 2012 (UTC)

Artikolo al Surfo redakti

Mi forigis viajn lastajn ŝanĝojn, sed ne havas nun energion daŭrigi pri la teksto. Bonvolu fari pure teknikajn aldonojn kaj korektojn, se vi sentas vin kompetenta, sed lasu la lingvaĵon kaj strukturon netuŝitaj. --Surfo 21:24, 22 Jan. 2012 (UTC) DONITA DE ĈIUĴAŬDE

RE: Via nova ŝablono redakti

Nedankinde, sed kisinde ;) (kiel diras la junulojn), mi trovas tiun ŝablonon utilan por la estontecaj artikoloj kiuj mi volas fari ĉe vikipedio, ne dubu uzi ĝin se vi pensas ke vi bezonas uzi ĝin. --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io?  02:12, 24 Jan. 2012 (UTC)

Vi havas inteligentan kapon. Ĉiuĵŭd Astroscienco 02:14, 24 Jan. 2012 (UTC)
Bonega ideo, eble mi mem faros tiun artikolon poste, sed eble iu povas fari ĝin pli baldaŭ.--  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io?  02:25, 24 Jan. 2012 (UTC)
Sed ĉi tiu artikolo estos utila. Ĉiuĵŭd Astroscienco 02:27, 24 Jan. 2012 (UTC)

Netrovita frazo redakti

Salut'! Tiu frazo estis forviŝita, sed mi montras al vi, por mi ne esti mensogulo: "Do ne boju pro falsa logikeco! --CubeF 16:12, 22 Jan. 2012 (UTC)". Kiel mi skribis en la diskutejo, mi ricevis bedaŭran leteron.--Crosstor 09:53, 24 Jan. 2012 (UTC)

Lumjaro redakti

Saluton, bonvolu ne ofendiĝi, sed demandu kuraĝe, se vi ne komprenas iun ajn gramatikaĵon. Ni helpas vin. La uzo de transitivaj verboj ne estas ĉiam facila por multaj lernantoj. Narvalo 21:53, 26 Jan. 2012 (UTC)

uzas la unuon parseko; ĝusta ĉar temas pri mezurunuo; uzi ion; uzi la unuon (nomatan) parseko
kiun oni iam konsideris la ekstera limo; konsideri ion; konsideri ĝin (je) ekstera limo
ekzistas la unuoj...: ekzisti io, la verbo ne estas transitiva (n)

Ĉu vi konas tiun ĉi?: lernu!.Narvalo 22:04, 26 Jan. 2012 (UTC)

dankon por viaj klarigoj kaj via propono. Mi uzos lernu !. Ĉiuĵŭd Astroscienco 15:58, 27 Jan. 2012 (UTC)

Saluton. Mi devas diri al vi, ke vi ne scias konduti en Vikipedio kaj ke vi devas lerni tion. La artikoloj kiujn vi aperigas ne estas via posedaĵo. Se mi metas blazonon ke iu artikolo estas polurinda, tio signifas, ke ĝi estas polurinda, ne ke iu jam ne estis polurinta ĝin. Eble iu poluris, eble vi, sed ne faris tion ĝuste. Sekve la artikolo plu estas polurinda. Vi devas agnoski, ke vi ne regas la lingvon tiom kiom vi supozas. Estas tajp- aŭ gramatikaj eraroj en tiu artikolo (almenaŭ kvar) kaj se mi markas ĝin kiel polurinda, tio signifas ke iu devas serĉi kaj korekti ilin, eble mi, eble vi. Se mi faros ĝin, mi forviŝos la blazonon, kiam mi volos. Se vi trovas la erarojn, vi rajtas forviŝi la blazonon; sed se vi ne trovis ĝin, vi morale ne rajtas forviŝi "mian" blazonon. Ĉu vere vi scias kio estas modesto?--kani 18:11, 27 Jan. 2012 (UTC)

Dankon por viaj klarigoj. Mi faros malgrandan poluradon, aliaj faros reston. Ĉiuĵŭd Astroscienco 18:16, 27 Jan. 2012 (UTC)
Efektive vi ne tute komprenas esperanton. Kvankam la artikolo estis polurata, ankoraŭ necesas plia poluro, pro tio taŭgas blazono "polurinda" kaj vi nek rajtas morale forviŝi tiun blazonon nek devas konsideri ke tio estas atako el vi, sed nur konstato ke io estas plibonigenda. Vi devas rigardi pli detale gramatikon kaj rigardi per lupeo. Tiam oni komencos normaligi situacion. Ekzemple vi povas modeste rigardi kio estas ruĝa kaj devus esti blua. Se vi trovas ĝin, bv rekontakti min. Se ne, mi faras nun aliajn taskojn.--kani 18:54, 27 Jan. 2012 (UTC)
Mi scias, mi ne estas la pli bona kaj mi ne komprenas tute la lingvon, sed mi povas fari kio mi povas kaj mi faras multan. Ĉiuĵŭd Astroscienco 19:09, 27 Jan. 2012 (UTC)

Fuŝkorekto via de blazono al heraldiko! Mi petas vin, kiam vi volas fari lingvan korekton, tiam bonvolu unue nepre kontroli la difinon de la koncerna esprimo en PIV! Blazono estas tuto de insignoj, devizoj kaj ornamoj, kiuj konsistigas la simbolan kaj distingan signon de homo, familio, korporacio ... (sube sur la paĝo 159 de PIV(eldono 2002) vi cetere trovas la desegno, kiu forigas ĉiujn dubojn pri la difino. - heraldiko dumme estas la scienco pri blazonoj. Kun afablaj salutoj DidiWeidmann 18:43, 27 Jan. 2012 (UTC)

Saluton! mi pensas ke via korektado ĉe la artikolo Asociación Deportivo Cali estas neĝusta, ĉar perturbas la bonan legadon de la artikolo kaj la sintakson, mi esperas ke vi ne kolerigu! --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io?  21:24, 27 Jan. 2012 (UTC)


Libera energio redakti

Ĉu vi ne volas uzi vian liberan energion, tempon por eko de artikoloj pri Kanadaj komunumoj (municipoj), urboj? Mankas multaj, komparu la kategoriojn fr:Catégorie:Municipalité du Québec kaj Kategorio:Urboj en Kebekio. Mi helpas dum la komenco, por ellaboro de ŝablona teksto. Narvalo 23:58, 27 Jan. 2012 (UTC)

Nenio problemoj kaŭzas al mi. Mi estas tre libera. Mi povas kaj volas fari artikolojn. Ĉiuĵŭd Astroscienco 00:00, 28 Jan. 2012 (UTC)
Bonvolu nun ne komenci verki artikolojn pri kanadaj komunumoj, prefere bonvolu verki nun neniun novan paĝon, ĉar via nivelo de kono de Esperanto estas mizera. Kiu poste korektu tiujn paĝojn? Petr Tomasovsky 15:09, 28 Jan. 2012 (UTC)
Se tio ĝenas vin, ne korektu min, sed ne malhelpu min de plilerni mian Esperanton. Kaj se neniu uzantoj verkas artikolojn pri Kebekiaj komunomoj kaj urboj ? Ĉiuĵŭd Astroscienco 16:11, 28 Jan. 2012 (UTC)
Ne zorgu pri la kebekiaj komunumoj. Iu alia certe troviĝos! Mi neniel malhelpas vin en la lernado de Esperanto, sed Vikipedio ne estas ekzercokajero, kie ĉiu povus skribi, kio ekmemoros lin. Vian liberan energion vi povas dediĉi al via plua lernado de Esperanto. Nun estos pli bone, se vi nur legos la artikolojn. Petr Tomasovsky 16:22, 28 Jan. 2012 (UTC)
Mi estas Kebekia. Ĉiuĵŭd Astroscienco 16:24, 28 Jan. 2012 (UTC)
Nu kaj kio estu? Petr Tomasovsky 16:26, 28 Jan. 2012 (UTC)
Mi akceptis laboron, mi faros laboron, per baza nivelo aŭ ne. Mi plilernas mian Esperanton, aliaj lernos per la enhavo de artikoloj. Ĉiuĵŭd Astroscienco 16:30, 28 Jan. 2012 (UTC)

Estas bone, ke vi akceptis laboron, estas bone, se vi faros ĝin, sed plej bone estos, se vi faros ĝin ekster Vikipedio, ĉar mi ne scias imagi, ke instruisto volus lerni de lernanto. Petr Tomasovsky 16:37, 28 Jan. 2012 (UTC)

Konsumado redakti

Via lasta redakto en la Trankvila revolucio estas lingve neĝusta. Kion vi celas diri per «ĉar la aliro de la kredito estas pli facila ol la 1900-aj jaroj»? Ĉu dum la 20-a jarcento? Ĉu dum la una jardeko de la 20-a jarcento? (tiu ĉi lasta ne ŝajnas logika) Bonvolu korekti tion per ĝusta frazo; tio rilatas ankaŭ al la manko de "en" aŭ "dum" post "ol". Ankaŭ estas demandebla, kie vi trovis tiun informon ĉar mi ne vidis ĝin en aliaj vikipedioj. Ĉu ĝi vere rilatas al la trankvila revolucio aŭ ĉu ĝi rilatas al la kaŭzoj de la nuna monda krizo? ¨Liberascio¨ *

Mi venas el Kebekio. Ĉiuĵŭd Astroscienco 01:00, 28 Jan. 2012 (UTC)

Kion signifas tio? Tio neniel respondas mian peton kaj mian demandon? Ĉu vi komprenas esperanton?¨Liberascio¨ *

Jes, mi komprenas Esperanto. 1900-aj jaroj estas jardeko de la 20-a jarcento kaj la Trankvila revolucio ne havas rilatoj kun la nuna monda krizo, la Trankvila revolucio rilatas kun la nuna Kebekio. Ĉiuĵŭd Astroscienco 01:10, 28 Jan. 2012 (UTC)
Mi scias ke ne estas kutimo meti referencaĵojn en la esperanta vikipedio, tamen ja estas devigo ke la informo estu kontrolebla kaj oni ne rajtas simple diri "mi estis tie". Bonvolu atente legi Vikipedio:Kontroleblecon kaj Vikipedio:Citi_fontojn. Eĉ se evidente la nuna Kebekio rilatas al sia plena historio, vi mencias la 80-an jardekon; tamen, la trankvila revolucio finiĝis ĉirkaj la jaro 1970. Tiu afero ne ŝajnas havi rektan rilaton al la revolucio. Krome la mencio de la jaro 1900 ŝajnas tute hazarda. Nur enhavigu fidindan informon en vikipedio, dankon. ¨Liberascio¨ *

Kiu diras ke oni ne povas meti referencojn de lernolibroj? Bonvole, ne miksu aferojn; referenci malsamas al citi kaj laŭ mia scio, oni povas referenci ĉion. Por referenci nur necesas skribi la titolon, la eldonan informon kaj la numeron de la paĝo, kie troveblas la informo, kiun vi skribis. Se vi inventis la informon forigu ĝin, se ĝi estas referencebla, metu referencon.¨Liberascio¨ *

Ĉefvilaĝo redakti

Kara Ĉiuĵaŭde, mi supozas, ke vi verksu artikolon pri iu indiana popolo, ĉu ne? Ĉiukaze laŭ lingva vidpunkto vi rajtas uzi egale ĉefurboĉefvilaĝo; ambaŭ formoj konformas kun la reguloj de Esperanto. Laŭ geografia vidpunkto ankaŭ la du formoj estas pravigeblaj kaj internacie kompreneblaj: se en la vilaĝo estas institucioj, de kiuj dependas subrangaj vilaĝoj, ĉefurbo estas taŭga, kvankam ĉefvilaĝo pli bone karakterizas la ĉefejon. Longharulo 19:50, 28 Jan. 2012 (UTC)

Mi samopinias --Verdulo 19:51, 28 Jan. 2012 (UTC)
Dankon al vi kaj ThomasPusch. Ĉiuĵŭd Astroscienco 19:52, 28 Jan. 2012 (UTC)
Ankaŭ, ĉu Kuujjuamiuto estas korekta por nomiĝi loĝantojn de Kuujjuaq ? Ĉiuĵŭd Astroscienco 19:55, 28 Jan. 2012 (UTC)
Mi samopinias kun Longharulo. Ĉiukaze mi profitas okazon por averti, ke ne ĝustas diri "korekta vorto" kiam oni celas ĝustan vorton. Korekta rilatas al korekto, kio estas ago korekti. Same mi avertas vin, ke respondojn oni devas sendi al diskutpaĝo de la ricevonto, ne al via diskutpaĝo, kien eble oni ne revenos.--kani 20:20, 28 Jan. 2012 (UTC)

Vidu la diskutejon redakti

Kara Ĉiuĵaŭde, mi klarigis en la diskutejo, kial mi momente ne favoras forbaron de vi. Mi tamen volas atentigi vin, ke vi bonvolu atente legi mian ĉi-rilatan diskutokontribuon. Kun amikaj salutoj DidiWeidmann 23:06, 28 Jan. 2012 (UTC)

Reiri al la uzanto-paĝo de "Ĉiuĵaŭde/januaro 2012".