Bonvolu ĉesi la aldonadon de alidirektiloj el anglalingvaj loknomoj. Ili ne estas bezonataj en ĉi tiu Vikipedio.

Please stop adding redirects from English place names. They aren't needed in this Wikipedia. Marcos 14:03, 12. Jul 2007 (UTC)

Do, Marcos, eble vi pensas ke ili ne necesas, sed ĉu la alidirektiloj vere iel ĝenas? Se ili faciligas ke la homoj trovu landon (ofte malgrandaj landoj kiuj ne facile troviĝas en esperantio). Bonvole donu kialon krom simple ke tiaj aldono "ne necesas". Se vere ni bezonas artikolon kiu nomiĝas Malaysia oni povas fari ĝin facile. Sed se oni serĉas por malajsio, oni trovas nenion krom artikolo pri hundoviando. Komprenas?Vagemulo 14:33, 12. Jul 2007 (UTC)
La problemo estas, ke se ni akceptas alidirektilojn el anglalingvaj nomoj, ni laŭ la sama logiko ankaŭ devus akcepti alidirektilojn el nomoj franclingvaj, germanlingvaj, hispanlingvaj, svahillingvaj ktp ktp. Kaj tiam ni simple kreos grandegan amasegon da alidirektiloj sen aparta utilo.
Se iu ne konas la Esperantan nomon de iu lando, li povas serĉi la landon en alilingva Vikipedio kaj uzi interlingvan ligilon. Ne necesas amase aldoni tiajn alidirektilojn. Ankaŭ alilingvaj Vikipedioj ne faras tion. Rigardu ekzemple http://de.wikipedia.org/wiki/Ethiopia.
Mi esperas ke la ĉi tie menciitaj kialoj sufiĉas por vi. Marcos 15:04, 12. Jul 2007 (UTC)
Sed mi ne komprenas kial do ĝenas se estas redirektoj por kelkaj afero. En la anglalingva versio estas eĉ redirektiloj por misliterumado. rigardu: http://en.wikipedia.org/wiki/Austrailia. Ĉu oni ne rajtas enmeti: http://eo.wikipedia.org/wiki/Moroko. se vi diras ke ne endas, mi konsentas. sed vi bonvole proponu ialon ke ĝi ĝenu se vi emas policisti kaj bloku homojn kiel redaktisto. Mi kredas ke ni pli bone uzas nian energion skribante artikolojn kiuj mankas ol kontroletante la agojn de la aliaj. Ĉu vere ni bezonas artikolojn pri lunpaŝado?: http://eo.wikipedia.org/wiki/Lunpa%C5%9Dado. aŭ tiu ĉi?: http://eo.wikipedia.org/wiki/Maniula_Mansardo
Bonvolu legi la tutan diskuton ĉe Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Nebezonataj_redirektiloj. Se vi malkonsentas kun la trovita konsento (nun legebla sur Vikipedio:Plusendilo), vi povas tie respondi al la argumentoj de mi kaj aliaj Vikipediistoj. Marcos 13:57, 25. Jul 2007 (UTC)

Jen diskutopaĝo por iu anonima kontribuanto kiu ne jam kreis konton aŭ ne uzas ĝin. Ni tial devas uzi la nombran IP-adreson por identigi lin. La sama IP-adreso povas esti alterne uzata de pluraj uzantoj. Se vi estas anonimulo kaj preferus eviti tiajn mistrafajn komentojn kaj konfuziĝon kun aliaj anonimuloj de via retejo, bonvolu krei konton aŭ ensaluti.