Uzanto-Diskuto:Alaudo/Arkivo18032013

Burokrato redakti

Mi gratulas ke vi kandidatiĝas. Estas bone ke vi povas rapide reagi. Mi ĝis julio 2004 ankaŭ havis kvazaŭ senliman aliron al la reto en profesia kunteksto, sed tamen sen la beno de mia estro kiu ekrimarkis ke mi iom tro okupiĝas pri vikipedia redaktado anstataŭ plenumi miajn profesiajn taskojn. La apartaj taskoj de burokrato (kiel vi verŝajne jam scias) estas :

  1. doni robotan statuson
  2. alinomi uzulojn
  3. doni administrajn (kaj burokratajn) rajtojn

Mi tre formale plenumas tiujn taskojn

  1. uzuloj kiuj deziras funkciigi roboton faru peton, se post unu semajno estas pli da favoraj voĉoj, ol da malfavoraj la statuson mi donas. Reale krom por la unuaj petoj, kaj escepte pri iu fuŝulo pri kiu mi estis informita, neniu esprimiĝas nek por nek kontraŭ. Burokrato certe devus kontroli la robotan aktivecon. Tion mi tamen neniam faris kaj preskaŭ neniam estas plendoj pro robotaj fuŝaĵoj (kio ne nepre signifas ke ne estas, sed ke neniu rimarkis). Estus bone se vi estonte tion pli serioze faros ol mi.
  2. venas kelkaj petoj, precipe de post kiam la unuigita salutsistemo estis lanĉita. Mi nur kontrolas ĉu la peton faris la uzulo mem, kaj plenumas.
  3. mi konformiĝas al difinita administrantiga proceso. Petoj estas maloftaj.

Arno Lagrange @ 20:15, 2. Jun 2008 (UTC)

Saluton Alaŭdo - ĉu vere vi kandidatiĝas kiel Burokrato? Mi tion demandas, ĉar tion ĝis nun ne malkovris. Estus bonege havi duan burokraton kaj se vi vere pretas transpreni tiel grandan respondecon, mi volonte subtenos vian kandidatiĝon. DidiWeidmann 19:26, 13. Jun 2008 (UTC)
Alaŭdo ! varbu ankoraŭ kelkajn subtenantojn kaj du semajnojn post via sinpropono vi ricevu la burokratan statuson. (Ĉar burokratiĝo ne jam okazis antaŭe ni kreu regulon.) Dum ekestos la 100 000-a artikolo ankaŭ estos la dua burokrato ! Arno Lagrange @ 20:00, 13. Jun 2008 (UTC)
En ordo, ne varbu. Mi celis nur atentigu ke vi kandidatiĝis : tion mi sugestas post la komento de Didi - aktiva kontribuanto- kiu nur hodiaŭ rimarkis vian kandidatiĝon. Plej multnombraj estos viaj subtenantoj - precipe aktivaj kontribuantoj kiel tiuj kiu jam esprimis sian subtenon- ju pli prava estos via aliro al la statuso. AL @ 20:16, 13. Jun 2008 (UTC)

Post du semajnoj vi ricevis 12 voĉojn por, neniu kontraŭ : mi sekve donis al vi burokratan statuson. Priatentu sovaĝajn robotojn kiaj, inter aliaj, Siebrand/Siebot (mi ne plu scias kiu el ambaŭ estas la roboto kiu la provizora administranto) Arno Lagrange @ 22:43, 17. Jun 2008 (UTC)

100 000a artikolo redakti

Saluton, mi verkas artikolojn pri monfalsado, alelopatio (kaj eble aliajn). Mi pensis, ke la monfalsado estos granda artikolo, sed la germana artikolo estas iom mizera, mi laboras ankoraŭ pri tio. Mi aldonas hodiaŭ vespere - kaŝite - tie ĉi la antaŭpreparitajn artikolojn. Aldonu laŭ plaĉo por ne maltrafi, ke iu bona (plibonigebla, interesa) artikolo estu la 100.000 artikolo. Se necesas forigu kelkajn artikolojn el forigendaj artikoloj:), kiel jam okazis unufoje:)Narvalo 08:31, 13. Jun 2008 (UTC)

ne maltrafu: Londona Okulo

Jen, ne tro longaj sed - el mia vidpunkto - interesaj artikoloj. Bonvolu aldoni ilin, se necesas por ĝuste trafi la magian nombron. Alia afero: kiel vi tradukus de:Lokomobil, ĉu lokomobilo? Narvalo 16:25, 13. Jun 2008 (UTC)

Logobildo redakti

Mi vane esploris ĉu estas alia rimedo por ŝanĝi la logobildon aperantan en la flanko de ĉiuj paĝoj. Ŝajne ne estas simple alirebla vojo. Vi procedis kiel indas. Tamen la malavantaĝo estas ke en ĉiuj paĝoj kiuj entenas la bildon (precipe per {{InterWiki}}) aperas la jubilea ŝablono anstataŭ la ordinara. ... mmh ... mi verkante la mesaĝon ekvidis la solvon : anstataŭigi la logobildon en {{InterWiki}} per ordinara eĉ senteksta. AL @ 15:37, 15. Jun 2008 (UTC)

Ĉiel nun estas jam solvite : nur entenas la bildon paĝoj kie la jubilea logobildo estas bonvena. La aliaj per {{InterWiki}} nun havas la neŭtralan. AL @

{{Komuniko100mil}} redakti

Mi rimarkis ke vi kreis {{Komuniko100mil}} nur post kiam mi enkondukis {{Gazetara komuniko 100000 en aliaj lingvoj}} uzantan {{AliajLingvoj}} laŭ m:Template:Other languages AL @ 17:19, 15. Jun 2008 (UTC)

La interfaco estas en la elektita lingvo nur se aliras ĝin per la ligilo el la ŝablono {{AliajLingvoj}} kiu provizas parametron uselang={{{1}}}. se vi aliras la paĝon per alia vojo vi vidos ĝin en la lingvo kiun vi elektis en viaj preferoj (Esperanto en via kazo). AL @ 17:48, 15. Jun 2008 (UTC)

Elekto de artikolo redakti

Nu, mi alvenis kaj vidas, ke mia artikolo iĝis la jubilea. Dankon! Ĉu vi celis tion aŭ okazis hazarde? Narvalo 16:54, 15. Jun 2008 (UTC)

Artikolo por Kontakto redakti

Mi sugestas ke Vikipediisto:Alaŭdo/ArtikoloPorKontakto estu movita al Vikipedio:Artikolo por Kontakto kaj ordigita en la kategorion Kategorio:Vikipedio/Gazetaro. Arno Lagrange @ 22:57, 15. Jun 2008 (UTC)

Ĉu aperis io en rusa gazeto pri la 100000-a redakti

Kara Alaŭdo, ĉu vi trovis ion en rusa gazeto pri la 100000-a artikolo? Se jes, bonvolu aldoni ĉi-tie la ligilon kaj titolon de la gazeto! Dankon - Amike DidiWeidmann 13:33, 18. Jun 2008 (UTC)

Dosiero:9277433.jpg redakti

Saluton, Alaŭdo. Mi ĵus trovis la bildon Dosiero:9277433.jpg de vi. Ĉu vi povus doni al ĝi pli taŭgan dosieronomon, por ke videblu el tio, pri kio temas? Bedaŭrinde alinomado ĉe bildoj ne eblas per supra ligilo. Tial nur helpas rea alŝutado. Krome la bildo sur mia malnoviĝinta ekrano estas iom malhela. - Antaŭ kelkaj tagoj mi aranĝis novan ŝablonon por bildoj, nome {{Informo por dosiero}} por iom faciligi la enmeton de la informoj. Kore --Tlustulimu 14:35, 22. Jun 2008 (UTC)

Flagodosieroj kun esperantaj aŭ kun anglaj nomoj redakti

Kara Alaŭdo,

vi iam diskutis kun Thomas Pusch pri la uzo de la ŝablono {{flagicon}}, kiun vi en la esperanta vikipedio kreis kun la esperantlingvaj naciaj flagoj laŭ modelo "Flago-de-Ŝtato.svg", kaj pri la ŝablonoj "trilitera ŝtatokodo" (ekzemple {{KEN}}) kaj "Ŝtato" (ekzemple {{Kenjo}}). Supozeble vi observis, ke dum la lastaj du semajnoj estis diskuto, ĉu necesas forĵeti ĉiujn naciajn flagojn kun esperantaj nomoj, aŭ ĉu konscie eblas teni ilin, ĉar ili dum la pasintaj du jaroj estis tre ofte uzataj dosieroj kaj helpis iom pli "esperantigi" la kreokodon de la artikoloj. Ĉu vi volus travidi la diskuton "Naciaj flagoj kun esperantaj dosieraj nomoj", kaj ĉu vi emus konkretigi, ĉu vi subtenas aŭ tute kontraŭas la proponon de Thomas Pusch, por fini tiun diskuton?

Aidas 15:35, 28. Jun 2008 (UTC)

Username usurpation redakti

Hi, I saw that you were an en-3 bureaucrat on this Wikipedia. I'm having trouble finding a page here to request a username change/usurpation. Can I just ask you? Or can you point me in the right direction? (I'm trying to move from Rebelguys2 to RG2 for SUL purposes, which will require usurpation of the latter. [1]) Thanks! Rebelguys2 01:57, 30. Jun 2008 (UTC)

Sorry, I should be more clear. I realize RG2 is taken on eo.wp, but I was wondering if I could "usurp" it. En.wp's policy for usurpation is here: en:Wikipedia:Changing_username/Usurpations, but I couldn't find one on eo.wp.
I was formerly Rebelguys2 on en.wp, es.wp, eo.wp, and a few others. After I changed my name on en.wp to RG2, I activated SUL, which auto-created RG2 on eo.wp when I visited eo.wp at a later date. Now, I'm trying to get all of my edits from all of my accounts in one place. As a result, I deleted the SUL account via meta [2], and am now requesting usurpation on eo.wp, es.wp, hu.wp, pl.wp, and it.wp, before I reactivate SUL with all of my former accounts attached.
If you guys don't do usurpations on eo.wp, then don't worry about it -- I was mostly concerned about usurping RG2 on es.wp, which has already been done [3] -- but I was just trying to clean all this up. Anyway, thanks again for your help so far. Rebelguys2 09:05, 30. Jun 2008 (UTC)

RE. Neenciklopedia enhavo de novaĵoj redakti

Saluton Alaŭdo!

Pardonu pri la reŝanĝo de "teamo" en "elektitaro", kiu ne estas enciklopedia. Mi nur deziris uzi lingvan stilaĵon kaj mi opinias, ke ambaŭ terminoj havas diferencetajn signifojn. Sed mi estos akceptanta vian preferon de enciklopedia stilo en la Vikipedia ĉefpaĝo.

Amike --Bibiko, K.-P. 16:11, 30. Jun 2008 (UTC)

Koran dankon redakti

Saluton Alaŭdo, kaj koran dankon pro via tre afabla mesaĝo. Mi ja estas transloĝiĝanta al la norda franca urbeto Douai, kie mi oficiale enoficiĝis la 30-an de junio post profesiaj ekzamenoj. Mi provizore kaj bedaŭrinde havas nur malmultan tempon por Vikipedio, ĉar krom la transloĝiĝo mi devas renkonti miajn novajn kunlaborantojn, sed ankaŭ kontakti la urbestron, ktp, kio estas ege temporaba. Mi ĝojas, ke via edzino elektis similan karieron. Eble ni iom renkontiĝos per la Internacia Polica Asocio, al kiu mi konsideras aniĝi. Amike, Thomas Guibal 16:10, 2. Jul 2008 (UTC)

Ŝanĝoj sur "Specialaj paĝoj" redakti

Saluton Alaŭdo,

mi konstatis, ke 1) la Protokolo de forigoj ne troviĝas sur Specialaj paĝoj. 2) Ankaŭ liston de administrantoj mi tie ne trovis. (Mi pripensis meti la temon en la diskutejon - sed tiom grava kaj diskutinda la afero ja ne estas.) Mi komprenas, ke ne ĉiu vikipediulo redaktu la paĝon Specialaj paĝoj - sed 3) eble sur tiu paĝo oni indiku, kion fari, se oni deziras ŝanĝon. (Ĉio dirita validas kompreneble nur, se mi ne eraris ie :-) (Alitema rimarko: 4) Ni ĉiuj nun scias, ke Ting Chen estas elektita - ĉu eblas ĝenerale forigi la informon?) Amike --Lu 12:02, 23. Aŭg 2008 (UTC)

Multan dankon pro via respondo sur mia diskutpaĝo! Bone, mi do klopodos memori, ke pri forigoj mi serĉu sub protokoloj kaj pri administrantoj sub uzantoj. Rilate al Ting Chen mi do trankvile ekzercos paciencon, la mondo ja ne pereas pro tio... --Lu 10:33, 25. Aŭg 2008 (UTC)

Dear Alaŭdo,

Could you create a deletion dicussion of this article: Jamendo? It's not notable, probably cross-wiki spam. See: [4].

Best regards, Tosqueira 22:55, 14. Sep 2008 (UTC)

Usurpation redakti

Hi Alaŭdo, my name is Ecemaml and I'm and administrator and bureaucrat in the Spanish Wikipedia (verify) and an administrator in Wikimedia Commons (verify). I'm trying to recover my user name in all the wikipedias it was maliciously squattered some time ago (you can see the SUL information here). I've been looking for a place for asking usurpation, but as long as I can read Esperanto, and there is no interwiki to such a section, if existing, I've turner to directly ask it to an administrator (if there is such a section, please, don't hesitate to forward me to there).

You can see a proof of my identity in here. Could you please help me? Best regards --Ecemaml Sp 19:54, 18. Nov 2008 (UTC)

Mi dankas :-) --Ecemaml 21:46, 18. Nov 2008 (UTC)

Igu uzantojn reviziantoj redakti

Kara, ŝajnas ke vi miskomprenis kiel funkcias Vikipedio:Validigo de artikolo/reviziantoj: vi aldonis vin en la kolumnon "de", tamen vi ne donis al vi la rajton. Bonvolu viziti la paĝon Prizorgu rajtojn de uzanto Alaŭdo kaj aldonu vin al grupo "reviziantoj" AL @ 14:51, 19. Nov 2008 (UTC)
Se vi legas la kondiĉojn por fariĝi revizianto, vi konstatos ke vi certe plenumas ilin, sekve vi povus senprobleme doni al vi mem la rajtojn. Por ricevi la rajton sufiĉas peti kaj plenumi la kondiĉojn : ne estas strikta ekzameno kiel por fariĝi administranto. Mi ĝojas ke vi povos daŭrigi la provlegadon de la manuskripto ĉar mi ŝatus atingi ke ĝi aperu antaŭ venonta somero. Arno Lagrange @ 14:12, 21. Nov 2008 (UTC)

Hallo Alaŭdo, mein Bot hat zwar ein globales Botflag, aber seine Edits tauchen trotzdem in der Liste der letzten Änderungen auf. Ich habe deshalb noch einen separaten Antrag auf Botflag gestellt. Ich lasse den Bot schon mal ohne Flag laufen, wenn nichts dagegen spricht. Gruß --Xqt 07:30, 6. Feb 2009 (UTC)


Forigo de artikolo redakti

Saluton Alaŭdo. Mi provis mem fari, sed ĉion mi ŝajne faris sensukcese. Ĉu vi povus helpi min forigi la artikolin pri mi en la esperantlingva vikipedia? Ĝi estas ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Federico_Faccio_Pel%C3%A1ez Mi estas konvinkita, ke la informo pri mia estas absolute nesufiĉa por meriti ajnan arikolon en Vikipedio. Aldone al mi ege malplaĉas tio, ke estas publika foto de mi. Ĉu vi bonvolus aŭ entute forigi aŭ diri al mi, kiel mi mem povas fari? Anticipan grandan dankon, Federico--Tremulum 14:18, 5. Mar 2009 (UTC)

mastiBot redakti

Hi, can you have a look at Vikipedio:Permespeto_por_robotoj#MastiBot? :) thanx Masti 13:44, 28. Mar 2009 (UTC)

Retmesaĝo post ŝanĝo de atentata artikolo redakti

Ĉu eblas aktivigi la funkcion, uzeblan en multaj aliaj Vikipedioj, nome eblon aktivigi sendadon de retmesaĝoj post ŝanĝo de iu el la atentataj artikoloj? Precipe en projektoj ne tre viglaj la funkcio taŭgegas, ĉar disponigas pli bonan kontrolon de la enhavo. --Petrus Adamus 18:57, 20. Apr 2009 (UTC)

Botflag LinkFA-Bot redakti

Hallo. Hier habe ich einen Botantrag gestellt, Testedits sind erfolgt. Die Seite sagt, ich soll mich bei den Bürokraten melden - das tue ich hiermit (bei allen 3) ;) --Guandalug 12:34, 25. Aŭg 2009 (UTC)

Тәрҗемә redakti

Хәерле көн! Минем бер үтенечем бар: Gabdulla Tukaj мәкаләсен тулыландыра аласызмы, зинһар. Рәхмәт!--Рашат Якупов 12:20, 9. Nov 2009 (UTC)

Aŭdioartikoloj redakti

Mi volas kontribui al tiu projekto, tamen mankas ebloj. Mi registros la ogg-sondosierojn kaj lasos ilin sekuraj en mia komputilo, ĝis kiam mi atingos respondon. :) Bv. kontakti min. Fornitani 08:16, 08. Dec 2009 (UTC)

Ekzistas en la paĝo http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Aŭdioartikoloj la jenaj opcioj:

"Kiel registri voĉlegitan artikolon: 1 - Elektu artikolon; 2 - Registru ĝin; 3- Alŝutu ĝin; 4 - Aldonu ĝin al la artikolo."

Mi jam faris la du unuajn taskojn, sed ne estas ejo por alŝuto. Krome, ĉiuj opcioj estas ruĝaj ligiloj. Mi bonkore atendas respondon. :) Fornitani 14:46, 06. Jan 2010 (UTC)

Dankon pro via helpemo. Nun estas mia fojo helpi al Vikipedio. ;) Fornitani 20:55, 17 Feb 2010 (UTC)

Rename redakti

Hey, could you please rename me to "Diego Grez" to complete my SUL? Thanks. --MisterWiki 18:11, 8. Maj 2010 (UTC)

And rename Diego Grez to something else, after all, it's my account. --MisterWiki 18:18, 8. Maj 2010 (UTC)

Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio - Helpu min! redakti

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi supozas, ke malantaŭ tio estas nur tragika eraro, tamen nemaleblas ankaŭ malica atako kontraŭ Esperanto (ekzemple de persono, kiu falsigis mian IP-adreson). Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita. (Precipe vi povas kontakti Vikipediiston Tiptoety kaj atesti, ke estas tute malevidenta, ke mi estas sokopupito, asertante, ke vi konas min!) DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)

Alaŭdo, ekzistas nun kvar malfermitaj petoj ĉe tiu paĝo: Ĉio en ordo kun JackieBot (ekde julio), Kgsbot (ekde aŭgusto) kaj WikitanvirBot (ekde septembro). Ebrambot (ekde oktobro) redaktas nenion. La funkciigistoj ne atentigis vin. CasteloBrancodiskuto 08:45, 28. Nov 2010 (UTC)

Bonvolu aldoni robotan statuson al Movses-bot. La robotisto ne atentigis vin. Dankon. CasteloBrancodiskuto 17:18, 30. Dec 2010 (UTC)

Saluton, Alaŭdo. Bonvolu aldoni robotan statuson al SreeBot. Dankon. CasteloBrancodiskuto 01:24, 29. Jan 2011 (UTC)

Fredxavier → JSSX redakti

Alaŭdo, Uzanto:Fredxavier petis ŝangi lian uzantnomon al nomo JSSX. Vidu peton en Meta-Vikio kaj konfirmon el la uzanto mem. Bonvolu atenti ke la sistemo ne anstataŭigu "JSSX" → "JSŜ". Dankon, CasteloBrancodiskuto 18:40, 3. Feb 2011 (UTC)

Saluton, Alaŭdo. Arno estis pli rapida kaj jam plenumis la peton. Amike --Tlustulimu 09:19, 4. Feb 2011 (UTC)

Manubot redakti

Bonvolu aldoni robotan statuson al Manubot (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) por komunuma konsento. CasteloBrancodiskuto 02:01, 12 Mar. 2011 (UTC)

Dankon pro Emeryville redakti

Mi skribas por danki vin pro la bonega ekrajna prezentaĵo pri Vikipedio ĉe la EUSA-kongreso en Emeryville. Responde al vi alvoko, mi decidis regule aktivigi min denove en la redaktado, kaj specife verki novan artikolon minimume ĉiusemajne. Hodiaŭ mi ekis, kaj kreis respondojn al du el la plej "(dezirataj paĝoj)", nome Kōki kaj Etiopa kalendaro. Ambaŭ bezonas plian poluradon kaj ampleksigadon, kompreneble, sed mi kredas ke samtempe ambaŭ bone respondas al la esprimitaj deziroj. Denove, dankon pro la instigo kaj impeto. --Haruo 21:10, 22 Jun. 2011 (UTC)

Mohamed ElGedawy → محمد الجداوي redakti

Hi, I want to change my name from: "Mohamed ElGedawy" to: "محمد الجداوي", Because i have changed my username on many wikipedias.--Mohamed ElGedawy 06:52, 14 Aŭg. 2011 (UTC)

Nurembergo, la 10an de Septembro 2011 redakti

Saluton Alaŭdo! Ĉu vi havas eblecon alveni al Nurembergo?. Vidu: laborgrupon "VIAF inter project linking". Se Vi iamaniere povos veni bv. enskribi ankaŭ ĉe Interessenten. Antaŭdankon! Amike Gangleri ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 07:07, 7 Sep. 2011 (UTC)

usurpations redakti

Hi, I couldn't find the place for usurpations through the list on meta wiki i.e. here, is there one? I need to usurp my old username, Putoro, which I created 2 years ago and have since forgotten the pasword for. if possible please get in touch through pl:wikipedysta:Putoro. Thank you! Ilderek 20:53, 11 Dec. 2011 (UTC)

Thank you Putoro 22:23, 10 Jan. 2012 (UTC)

Peto pri alinomigado redakti

Kaŭzo: Unika nomo. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 17:30, 31 Dec. 2011 (UTC)

Saluton, dankon por via respondo. Fine, mi preferas gardi mian uzantonomon. Ĉiuĵŭd Astroscienco 22:47, 10 Jan. 2012 (UTC)
Please, see: Vikipedio:Alinomigi uzanton. Pedroca cerebral (diskuto) 15:58, 20 Jun. 2012 (UTC)

Misa uzo de la verbo setliĝi redakti

Salutojn, kaj gratulojn pro viaj bonegaj kontribuaĵoj por Vikipedio, tamen, mi serĉas vian helpon por peni forigi la uzon de la verbo setliĝi anstataŭ la korektan stariĝi en Vikipedio. Mi penis korekti 567 misajn uzojn, tamen, nur pere de komputilprogramo tio eblas. Ĉu eblas al vi helpi Vikipedion korekti tiun eraron aŭ indiki administranton kiu povas fari tion. Elkorajn dankojn.Claudio Pistilli (diskuto) 14:44, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

Slovenian euro coins copyright redakti

Where you got the copyright for [[5]]? There reads: The Bank of Slovenia allows reproduction of banknotes if published under certain terms, equivalent to the terms for reproduction of euro banknotes (see Ŝablono:Money-EU). There is a user who wants it to be deleted, actually most of the images were already deleted. If you have a source which says Bank of Slovenia allows the above, where is it? 85.217.44.157 14:28, 4 Nov. 2012 (UTC)

Немного административной работы redakti

Приветствую. Вы первый админ говорящий на русском на нормальном уровне из тех кого перебрал :) Взгляните, пожалуйста на тему Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#List_of_pages_to_be_deleted а также на ту, что над ней (в той что выше файлы с фейрюз ин (или может другой несвободной лицензией, не помню уже) которые применяются вне основного простраства соответственно нужно эти включения поубирать, а во втором файлы с викисклада у которых зачем то есть локальная страница описания тут, которую нужно удалить проверив вся ли инфа есть на Складе (в теме написано тоже самое, но с моим инглишом может вышло и не то)). Буду благодарен если ответите, вижу у вас давно были правки, если не сможете сделать сами, передайте это кому то из админов на эсперанто, а то я на нём могу стаказать разве что то вроде "ми эстас богдан" --Base (diskuto) 13:14, 30 Nov. 2012 (UTC)

Via maladminstrantigo redakti

Estimata Alaudo/Arkivo18032013! Vi iam ricevis administrajn rajtojn kaj rolis kiel administranto sed montriĝas ke vi ne plu estas aktiva. Vian lastan administran agon vi faris je 2012/01/10 laŭ stewardry. Laŭ nia regularo (Maladministrantigo #3) aŭtomate perdas siajn rajtojn administranto kiu ne uzis siajn rajtojn de unu plena jaro. Vi do estas informita ke krom se vi reaktiviĝus ni petus de Vikimediaj stivardoj ke viaj administraj rajtoj estu forigitaj. Vidu ankaŭ Vikipedio:Administrantoj/Maladministrantigo. Vikipedie salutas --Arno Lagrange @ 17:28, 10 Feb. 2013 (UTC)

Reiri al la uzanto-paĝo de "Alaudo/Arkivo18032013".