Uzanto-Diskuto:ArnoLagrange/arkivo 2006 1

Novaj redaktiloj redakti

Mi antaŭ nelonge komprenis, ke ankaŭ mi suferas de grandeco de la redakta paĝo. Ekzemple nun en Ea vikipedio tuta amplekso de alŝuto dum redaktado estas ĉ. 74 kb, sed en la rusa ru: la amplekso estas nur 24 kb.

Ankaŭ mi interkonas Ajvolon kaj povas peti lin helpi. Maksim 07:03, 6. Feb 2006 (UTC)

Pardonpeto redakti

Mi pardonpetas pri la ĝeno. Mi tuj riparis ĝin. -- Yekrats 21:23, 26. Feb 2006 (UTC)

Estimata Arno, ne estis mia intencio por pruvi ian punkton. Mi simple volis "ripari" apartigilon kiu nur enhavis unu nunvalidan ligilon. Tia apartigilo (kun unu blua ligilo) ŝajnas al mi sensenca; se nur unu artikolo ekzistas, kial ne sendi la leganton tuj al la nur artikolo kun enhavo? Tamen, ĝi ne estas grava afero por mi. Denove, mi pardonpetas la ĝenon. Dankon pro via opinio. -- Yekrats 21:56, 26. Feb 2006 (UTC)

Uzanta ŝablono redakti

Saluton Arno, komo vi digis, mi esperanto havas ankoraŭ multaj eraroj. Sed mi digis a la otraj vikipediistoj ke kontaktis min kio ili povas korekti min. Estas mia vojo por lerni la esperanto. Do dankon por la Ŝablono:Uzantoskatoloj ke mi ne konas. Sed por ĉanĝi la fondu de la ŝablono, komo vi faras? Do, kun liaj mesaĝoj kio mi havas, mi kontinuas la ŝablonoj sed mi provos de korekti liaj tekstoj 8-) ĝis jonathaneo

Saluton Arno, jes mi komprenas kio vi volas diri pri la a, sed ĉu la en estas bone por tiujn ŝablonojn?...vi parolis de la novajn ŝablonojn kio mi kreiis?8-)

bugzilla:00164 – "Support collation by a certain locale (sorting order of characters)"

Balotfino - ĉu vi volas afiŝi? redakti

Kara Arno. Post du tagoj finiĝos la baloto pri majuskligo de familiaj nomoj. Tio verŝajne implikos grandan ŝanĝon de nia vikipedio, kun multe da laboro. Tial, ĉu ne estus bone se ĉiuj uzantoj, ankaŭ la de-temp-al-tempaj, atentiĝus pri tio? Mi turnas min al vi kiel administranto, kun demando, ĉu vi ne povus aldoni afiŝeton supre de ĉiuj paĝoj dum tiuj ĉi du tagoj? Bab 13:06, 12. Mar 2006 (UTC)

asking for bot tag redakti

Can you point me out where to get bot tag in the page Vikipedio:Permespeto por robotoj. They're all in Esperanto. Thank you. --Manop 23:12, 12. Mar 2006 (UTC)

Radaktilo redakti

Kaj kio pri malgrandigo de la redaktilo Vikipedio:Diskutejo#Specifaj simboloj por tiuj, kiuj bezonas ilin? Maksim 08:19, 13. Mar 2006 (UTC)

Ĉu vere indas forigi tiun eblecon ?
Laŭ mi - jes, indas. Des pli ke mi sukcisis funkciigi ĉi tion: Vikipedio:Diskutejo#Specifaj simboloj por tiuj, kiuj bezonas ilin. Maksim 10:58, 13. Mar 2006 (UTC)
Ĉar vi insistas, ĉu vi povas argumenti ? Ĉu vi iel mezuris la tempon kiun forrabas ŝarĝo de specialaj signoj ?
Temas plejparte ne pri tempo sed pri mono. Oni (kaj ankaŭ mi en certaj kondiĉoj) pagas kontraŭ ĉiu bitoko alŝutita. Maksim 16:06, 13. Mar 2006 (UTC)
Mi evoluigis ... la redaktilon mediawiki:edittools ... Arno Lagrange  09:29, 14. Mar 2006 (UTC)
Sed la malnovaj iloj ja restis! Vi alskribis je ili ke "style="display: none; visibility: hidden;", sed ili restis en amplekso de redaktopaĝo. Se vi redaktos iun paĝon kaj konservos redaktopaĝon en retumilo, kaj poste rigardos la konservaĵon per teksta redaktilo, vi ekvidos ke ĉio restis. Necesas reale forigi la ilojn de mediawiki:edittools. Maksim 13:10, 14. Mar 2006 (UTC)
Grandegan dankon!!! la redaktopaĝo malpligrandiĝis de 75 kb ĝis 20 kb! Maksim 06:50, 15. Mar 2006 (UTC)
  • Saluton Arno! Mi multe eksperimentis kun yi:MediaWiki:Edittools, wikt:MediaWiki:Edittools kaj FiverAlpha:MediaWiki:Edittools. Estas "onidiro" ke oni devas la kodon elŝuti ĉiufoje. Ekzistas ekzemploj en aliaj linkvoj kie oni povas elekti karakrarojn el multaj lingvoj. Oni povas ŝpari spacon ankaŭ per "Dynamic Navigation Bars" (vidu yi:MediaWiki:Monobook.js) kaj serĉu "romanizatsye" ĉe yi:פוילן por vidi kiel tio funkcias. Mi bedaŭras la kverelojn. Esperanta Vikipedio estas vere internacia kaj oni bezonas amason da karaktroj. "Kombatantoj" kiuj kontraŭas komunan solvon kreu la necesajn "monobook.css" ekzemplojn por ĉiuj aliaj uzantoj. "Amike" Gangleri | Th | T 17:24, 14. Mar 2006 (UTC)
Amplekso de redaktopaĝo en yi: estas 37 kb - sufiĉe granda :-( . Maksim 11:00, 15. Mar 2006 (UTC)
Temas / temis unuacele kontroli kio eblas, poste oni povas decidi pri detalojn. Gangleri | Th | T 14:45, 15. Mar 2006 (UTC)
  • Mi mem disvagadis de Esperanto projektoj. Estus tre dezirinde ke ekzistas manpleno da sysopoj por la / ĉiuj kunprojektoj. Tiam ankaŭ la intereso kreskos. Ĉu vi povas varbi por la afero? Amike Gangleri | Th | T 14:45, 15. Mar 2006 (UTC)
Dankon pro b:speciala:Listusers/sysop kaj q:speciala:Listusers/sysop. Mi vizitis hieraŭ koncerton de Nizza Thobi [1] kaj esperas ricevi helpon lor la projektoj en la jida lingvo. Amike Gangleri · Th · T 13:42, 19. Mar 2006 (UTC)

Baloto pri majuskloj por propraj nomoj redakti

Saluton. Vi indikis ie vian emon trovi kompromisan solvon. Mi iniciatis liston en la balotpaĝo, kiu ne devigas vin ŝanĝi vian voĉdonadon, por indiki ke prefere, oni serĉu pli komunan solvon. Mi invitas vin inskribiĝi en tiu opcian liston. Amike. --Ssire 11:22, 17. Mar 2006 (UTC)

Kontribui en la esperanta Vikipedio - respondo redakti

Saluton! Kaj dankon pro via mesaĝo en la rumana Vikipedio. Mi certe ŝatus kontribui en la esperanta Vikipedio, sed mi preferas skribi plu en la rumana, pro kelkaj kialoj, el kiuj la precipaj estas ke mi parolas la rumanan kiel mia patrina lingvo kaj do, pli bone ol esperanton, kaj ke la rumana Vikipedio estas pli malgranda. Mi ne havas tempon fari ĉion kion mi volas fari, sed mi kontribuos ankaŭ ĉi tie kiam mi povos. Mi esperas ke vi komprenas min. -- Dumiac 17:06, 17. Mar 2006 (UTC)

Mi skribis denove leterojn al ĈRI (ili pli frue ne respondis) kaj nun ankaŭ al Kontakto (letero revenis). Eble vi pli bone konas homon tie, eble ankaŭ vi povas peti ĝeneralan permeson kun indiko de la fonto. Narvalo 20:15, 18. Mar 2006 (UTC)

Mi jam longtempe ne faras similaĵojn (mankas konvena materialo:)). Mi do promesas reesplori la skanitajn tekstojn tie ĉi. Narvalo 06:37, 20. Mar 2006 (UTC)

Demandeto pri tradukaĵo redakti

Saluton! Mi petas demandon pri la franca dirmaniero OVNI. Ĝia esperanta traduko estas NIFO, kompreneble. Sed ĉu vi scias kiel oni tradukus ekzemple tian frazon : "ce livre est un véritable ovni dans le paysage littéraire actuel"??? Ĉu same? Internaciulo 09:22, 22. Mar 2006 (UTC)

Akuzativo post ĝis redakti

Kara Arno, amuze ke vi ne sentas bezonon uzi akuzativon en la frazo "ĝis inkluzive la 28-a(n) de marto", kie por mi tiu uzo estas tutevidenta. Klaras, ke oni ne uzu akuzativon post "ĝis" -- kaj la frazo "ĝis la 28-a de marto" estus ja tute korekta! Sed se vi legos la tekston en la titolaĵo, vi ja rimarkos tie plian vorton, "inkluzive", kiu ja estas kompleksa E-prepozicio kaj neprigas uzon de akuzativo. Laŭgramatike kaj laŭ mia lingvosento (kiun mi emas fidi), ĉi tie bezonatas akuzativo, aliel tiu "inkluzive" kvazaŭ "pendas en la aero". Sed, certe, tiu uzo povas ne esti tutevidenta por ĉiuj aliaj. Kiel kompromison eblas uzi la formon "ĝis .... (inkluzive)", tiam certe la akuzativo ne estus bezonata. Amike, Alauxdo 10:18, 24. Mar 2006 (UTC)

Baloto redakti

Mi pardonpetas, ke mi konfuzigis vin kaj la baloton, sed mi rigardis en lia paĝo Ligilojn ĉi tien. Ligilo kontribuoj de vikipediisto ne estas en lia paĝo kaj mi eĉ ne konsciis tion, ke mi serĉas en malĝusta ligilo, do ankaŭ mi estis iel "konfuzigita". Dankon. Petro 28. Mar 2006 15:37 (UTC)

Simpla peto redakti

Saluton. Mi estas nova vikipediisto kaj. Mi nesukcese serĉis kiel krei novan artikolon. La paĝo "Krei paĝon" en la fako nomita "Helpo" (el la maldekstra menuo) estas tute neplena... Do mi ne scias kion fari. Kompreneble mi ne volas tuj krei artikolojn, ĉar estus pli bone iomete praktiki. Ĉu vi povas klarigi al mi, kie estas la ligilo, kiu permesas krei novan paĝon ? Dankon. Vikipediisto:Teresto 28. Mar 2006

(Ĉe la alilingvaj Vikipedioj, mi simple serĉas la titolon de la volita paĝo, kaj se ĝi ne ekzistas, estas ligilon por krei ĝin.)

Ankaŭ mi rimarkis tion en aliaj vikipedioj kaj tiu ĉi problemo kun "neaperado" de neekzistanta artikolo por krei ĝin, ĉagrenas ankaŭ min. Ĉu eblus fari tion, ke tio funkciu ankaŭ en nia viki? Do se oni serĉas neekzistanta artikolon, tiu aperos en propono por krei ĝin. Petro 29. Mar 2006 05:12 (UTC)


restarigo redakti

Saluton, antaŭe mi povis restarigi forigitajn artikolojn, nun ne. Ĉu ŝanĝiĝis miaj rajtoj. Mi volis restarigi enhavon de DOBI István, Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, SZTÓJAI Döme, sed sensukcese. 08:16, 29. Mar 2006 (UTC)

Monato redakti

Saluton,

okaze de la 50000-a artikolo en Vikipedio, Monato volas aperigi intervjuon kun kelkaj gravaj vikipediistoj. Ni pensis ankaŭ pri vi. Ĉu mi povas starigi kelkajn demandojn al vi? Se jes, bv. kontakti la eldonejon de Monato, je la adreso monato-heliko-fel.esperanto.be. Dankon! PaulP 13:43, 4. Apr 2006 (UTC)

Salutatu. Mi metis mia "kompendio pri blazonoj"-n en la vikilibroj. Mi ŝatus fari ligojn al ĝi el la artikolo "heraldiko" kiel redakti tion ? Danke & amike. --Ssire 10:47, 6. Apr 2006 (UTC)

Re. Fine mi trovis kiel fari. do mi viŝas "danke" (tamen plu restas "amike" :-)--Ssire 04:48, 7. Apr 2006 (UTC)
Dankegon por la prezentado. Mi ne sukcesas elŝuti duan version rilate la fuŝitan paĝon. Estas nur averto, ke jam ekzistas paĝo, ke mi elektu alian nomon. Efektive, mi tion povus fari, sed ne tre oportune, ĉu ne ?--Ssire 09:21, 7. Apr 2006 (UTC)
En la aliaj vikioj(fr, eo, komon) ĉe paĝoj pri bildoj troviĝas linio: elŝutu novan version. En libroj, ne. Se oni alŝutas novan version krude (tio estas sen uzi la linion "elŝuti novan version" en la aliaj vikioj aperas averto, kun "ĉu tamen oni faru ?" dum en libroj ne eblas: "A file with this name exists already; please go back and upload this file under a new name."

Ĉu malnova versio de Wiki ? Ĉu protektita ??? Por solvi simple, mi uzos alian nomon. Tamen restas la problemo. Plej.--Ssire 22:30, 7. Apr 2006 (UTC)

Re-dankegon. Mi pretas eventuale meti aliajn BD. Ĉu ŝajnas al vi oportune ? (ja ĉar temas pri bildoj, la dosieroj estas "pezaj...) Plej.--Ssire 09:40, 9. Apr 2006 (UTC)

Tiu evento okazis komence nur 3-4-foje, ĉar mi alidirektis dufoje (mi malfermis dufoje la saman artikolon). Nun jam ne okazas simila. Narvalo 11:54, 12. Apr 2006 (UTC)

Sistemaj mesaĝoj redakti

MediaWiki:Sp-contributions-newer devas esti ($1 pli novaj)
MediaWiki:Sp-contributions-older devas esti ($1 pli malnovaj)

(provu rigardi viajn kontribuojn) Maksim 05:33, 18. Apr 2006 (UTC)

Pri merkato redakti

Saluton Arno, ĉu vi bonvolus doni viajn rimarkojn pri la ero "merkato", kiun mi metis en la diskutejon. Koran dankon. Amike, Bea 10:19, 20. Apr 2006 (UTC)

Respondo redakti

Vidu je Vikipedio:Diskutejo#Kiel_Vikipedio:Elstaraj_artikoloj__funkcias

Jmfayard 08:47, 21. Apr 2006 (UTC)


Taskoj por burokrato redakti

Estas du taskoj, kiuj atendas vin kiel solan burokraton de nia Vikipedio: Unu temas pri renomado de uzanto: Vidu Vikipedio:Diskutejo#Renaming_request. La alia temas pri administrantigo de Keldan, por kiu jam voĉdonis du homoj ĉe Vikipedia diskuto:Administrantoj, dum neniu kontraŭis. Mi esperas, ke vi baldaŭ trovos tempon por plenumi ĉi tiujn du taskojn. Marcos 19:37, 24. Apr 2006 (UTC)

Dakaro redakti

Jes, vi bone memoras, ni renkontighis en Dakaro. Kiel vi fartas? Heidi Goes 18:07, 27. Apr 2006 (UTC)

Ĉu vi povas min asisti? redakti

Ĉu estas paĝino de diskuto pri la vikiipedistoj kiu ne povas paroli bone esperanton, kiel mi? Mi povas paroli anglan kaj francan lingvon. Dankon pro via helpo.--Ikiroid 19:50, 27. Apr 2006 (UTC)

Okej, dankon. Se mi devus demandi ian helpon en angla, mi demandus vin aŭ iun kiu parolas la anglan lingvon. Ĉu mia esperanto estas ĝusta? Ĉu "-us" estas la subjunktivo en esperanto, aŭ mi uzu "-os"?--Ikiroid 00:17, 28. Apr 2006 (UTC)
Dankon, Mi povas vidi ke vi ne havas multan tempon per regardanta vian paĝon diskutan. Mi vizitos la vikipedian diskuton.--La Ikirojdo|Vidu mian diskuton 17:58, 28. Apr 2006 (UTC)

Aldono de ligo (libroĉapitro) OPTIKO redakti

Kara Umberto, vi demandas ĉu ne sufiĉas aldono tiun ligilon al "kelkaj centraj artikoloj", tamen mi opinias ke foje homo kiu alvenas al Vikipedio ne eniras nepre tra tiuj "centraj artikolo", li/ŝi povas serĉi "necentran" vorton/artikolon, kaj tamen profitus havi ligon kiu kondukas lin/ŝin al unu el la malmultaj verkoj en Esperanto pri Optiko. Kompreneble tio estas mia persona opinio.

Aldono de ligoj al pluraj artikoloj (Optiko) redakti

Kara Umberto, vi demandas ĉu ne sufiĉas aldono tiun ligilon al "kelkaj centraj artikoloj", tamen mi opinias ke foje homo kiu alvenas al Vikipedio ne eniras nepre tra tiuj "centraj artikolo", li/ŝi povas serĉi "necentran" vorton/artikolon, kaj tamen profitus havi ligon kiu kondukas lin/ŝin al unu el la malmultaj verkoj en Esperanto pri Optiko. Kompreneble tio estas mia persona opinio.

Ĉu "ArnoLagrange"="Umberto"? redakti

Ĉu "ArnoLagrange"="Umberto"?


Ŝablonoj {{redaktata}} estas ĉi tie ankoraŭ pli longan tempon. Vidu ekz. lignoprilaboro. La ŝablono tie estas ekde la 25-a de septembro 2005. Petro 11. Maj 2006 06:42 (UTC)


Roboto redakti

Ĉu vi hazarde ne scias, se Vikipediisto:Thijs!bot volas esti forbarita? Kiun interesas intervikiaj ligiloj faritaj de li, ŝi aŭ ĝi? Petro 17. Jun 2006 13:33 (UTC)

Arno, dankon por via mesaĝo. Mi jam antaŭ longe pripensis pri tiu ebleco, se la robotisto ne reagas al niaj demandoj. Petro 19. Jun 2006 13:01 (UTC)
Arno, mi nenie vidis prezentojn de Vikipediisto:Thijs!bot kaj de tiu, kiu "zorgas" pri dosieroj (CommonsTicker). Ĉu ĝi estas vikipedia policisto el alilingva vikipedio? Kial ĝi mencias dosierojn, kiujn ni mem faris kaj sekve uzis ilin en Vikipedio? Eble mi forbaros ĝin, se ĝi ne klarigos, laŭ kiaj kriterioj ĝi elektas dosierojn. Petro 25. Jun 2006 05:51 (UTC)

Oficiala aldono al radikaro redakti

Kara Arno

Homo atentigis al mi ke lasta oficiala aldono al radikaro estis farita de Akademio en 1974 kaj demandis kial ne okazas novaj aldonoj al oficiala radikaro. Mi ne scias kiel tio funkcias detale, ĉu vi povas klarigi min? Dankon Roberto 02:45, 21. Jun 2006 (UTC)

Dankon pro via respondo. Vere mi demandas al vi ĉar mi pensas vin pli lerta ol mi. Roberto 06:36, 21. Jun 2006 (UTC)

literkodgrandeco kaj tekstgrandeco redakti

Kara Arno! Se oni volas aliajn literkodgrandecojn, oni povas fari ĝin tie: {{Vikipediisto_tokipona-3}}. Dankegon pri vian mesaĝon. Kuartas 11:54, 21. Jun 2006 (UTC)

Reiri al la uzanto-paĝo de "ArnoLagrange/arkivo 2006 1".