Uzanto-Diskuto:ArnoLagrange/arkivo 2007 1

Currentweek redakti

Saluton Arno, ĉu vi hazarde ne scias, laŭ kiaj kriterioj funkcias ŝablono CURRENTWEEK (kiel mi verkontrolis, ĝi ekzistas). Kie ĝi "serĉas" semajnojn? Nenie estas skribite, kia semajno estas. Mi volus uzi ĝin, sed mi ne scias, ĉu sufiĉas ŝanĝi ĝin anstataŭ ŝablono CURRENTDAY. Dankon --Petr Tomasovsky 15:44, 30. Nov 2006 (UTC)

Dankon por viaj klarigoj. Mi havas ankoraŭ unu demandon. Mi volus krei el la Portalo:Homoj ian "karuselon", kie artikoloj estus ŝanĝantaj laŭ diversaj kriterioj. Por ke klakintoj sur la portalon eksciu "preskaŭ ĉiumomente alian informon". "Tagajn eventojn" (naskiĝojn kaj mortojn) mi jam faris, mi intencas kreis sekciojn, kie la paĝoj turniĝus ĉiun semajnon, ĉiun monaton, eble ĉiun horon. Tio certe bezonus krei apartajn paĝojn por ĉiu situacio, kiu estus interŝanĝantaj en destinitaj tempoj. Ĉu vi opinias, ke mi devus krei ilin permane? --Petr Tomasovsky 18:58, 30. Nov 2006 (UTC)
Mi ankaŭ pripensis pri ebleco uzi similan aŭ la saman sistemon kiel estas en la elstaraj artikoloj. Mi provos uzi nun ion alian aŭ eble poste mi kombinos ambaŭ sistemojn. Se vi havus iajn proponojn aŭ plibonigojn rilate al la portalo, ili estos bonvenigataj. --Petr Tomasovsky 17:10, 1. Dec 2006 (UTC)

Ĉu vi hazarde ne scias, kiel estas indikataj semajnoj komence de la jaro - ĉu 1, 2, 3 ... 9 aŭ 01, 02, 03 ... 09? Ĉu vi povas iel ie esplori tion? Dankon. --Petr Tomasovsky 17:48, 4. Dec 2006 (UTC)

Currentminute redakti

Saluton Arno, ankoraŭ mi havas demandon: Kion fari, por ke estu funkcia ŝanĝado po minutoj? Estas du eblecoj - CURRENTMINUTE (maksimume 60 paĝoj - laŭ minutoj) aŭ sendepende de kuranta minuto. En la dua kazo eblas poste havi pli ol 60 paĝoj, kiuj ŝanĝiĝus po minutoj. Ĉu eblas krei tiajn ŝablonojn aŭ devas esti kreita ia speciala sistema mesaĝo? Dankon. --Petr Tomasovsky 07:43, 2. Dec 2006 (UTC)

Dankon por la kreo de ŝablonoj. --Petr Tomasovsky 08:21, 3. Dec 2006 (UTC)
Arno, via laboro rilate al la kreo de la mankantaj ŝablonoj estis por mi helpo. Kiel anonci por vizitontoj, ke por ŝanĝi la titolojn ili devu klaki sur frazon "Forigu la konservejon por refreŝi la paĝon", kiu troviĝas sube en la portalo? Ĉu skribi supre ian anoncon? --Petr Tomasovsky 16:35, 3. Dec 2006 (UTC)

Arno, dankon por via provo. Ĝi ankaŭ plaĉas al mi, sed mi vidas la titolon "Artikoloj ŝanĝiĝantaj po semajnoj" estas la vorto "semajnoj" sube en la dua linio. Blokas ĝin la "redaktu". Ĉu ankaŭ vi vidas ĝin tiel? Ĉirkaŭkadrigo de la bildo kun dania viro estas bona ideo. Kio rilatas al blokado aŭ kovrado de teksto ĉe kelkaj bildoj, kiel vi skribas, mi ne vidas ilin tiel. Se vi havos tempon kaj ĝuon krei novajn paĝojn en sekcioj "po semajnoj" kaj "po tagoj" aŭ se vi scias pri bonaj paĝoj pri homoj, ĉu vi povus krei kelkajn? Mi jam estas iom laca pro senĉesa serĉado de konvenaj artikoloj. Kriterioj estas (granda) bildo, el kiu la persono rigardas aŭ dekstren aŭ maldekstren. Eble estus bone ŝanĝi kelkajn paĝojn el "po minutoj" kaj meti ilin en iun el la du jam menciitaj sekcioj kaj en la sekcion "po minutoj" aldoni iun alian paĝon. Mi tre bonvenigus helpon - aŭ rilate al plibelaspektigo, aldono de informoj, aldono simboloj en la sekciojn aŭ kreo de paĝoj al novaj tagoj kaj semajnoj. Dankas --Petr Tomasovsky 16:15, 4. Dec 2006 (UTC)

Arno, kia etas via opinio, ĉu en la portalon taŭgas homoj kiel ekz. Hitler, Franco? Interalie, ĉu artikolo pri Hitler povus iam elektita kiel elstara? Rilate al artikolo, ne al persono. Aŭ rilate al ambaŭ aferoj. Ĉu paĝoj pri negativaĵoj povas esti tiaj? (Kiel impresas vin frazoj: Fi, kio ĉi tie tiel fiodoras? Ke tiel bonodorus tiuj floroj?) --Petr Tomasovsky 18:12, 8. Dec 2006 (UTC)

Friosko, ktp. redakti

Vi pravas Arno, eĉ ĉar mi ne havas tempon nun por tiuj neniaĵoj. Eble oni bezonu unu artikolon kun listo de forlasitaj planlingvoj citataj en interreto, aŭ eĉ ne tio. Roberto 18:15, 4. Dec 2006 (UTC)

Traduki specialajn paĝojn redakti

Mi komencis traduki kelkajn el la specialaj paĝoj, sed mi demandas min kiom helpas kiam ne-administranto proponas tradukojn por la mallongaj paĝoj. Ekz-e se por iu paĝo oni devas traduki nur "february" -> "februaro", la administranto kiu efektivigos la ŝanĝon bezonos pli da tempo por kopii mian proponon ol simple por tajpi mem -- ne necesas multa pensado. Ĉu mi celu traduki nur la pli longajn frazojn? Mi demandas, ĉar la plejmulto estas mallongaj. Antaŭ komenci eventuale longan taskon, mi dezirus scii ĉu ĝi vere helpos... Sok Na Men Sui Lui 17:58, 6. Dec 2006 (UTC)

Se estus iu roboto kiu kopias mesaĝojn el la listo al la mesaĝoj mem sen homa kontrolo, la limigo, ke nur administrantoj povas redakti la mesaĝojn, iĝus sensenca, ĉar iu ajn povus fari fuŝŝanĝojn kopiotajn de la roboto. Kaj krome, la roboto devus havi administrajn rajtojn, kiu danĝeras se ĝi misfunkcias. Duonaŭtomata roboto pli sencas, se iu kapablas programi unu, sed ŝajne la listo devus sekvi striktegan formaton por permesi tion. Sok Na Men Sui Lui 08:16, 7. Dec 2006 (UTC)
Pri "gen" mi supozis simple "ĝenerala" -- jen do alia kialo por bezoni liston de klarigoj pri la uzo de la mesaĝoj. Sok Na Men Sui Lui 08:27, 7. Dec 2006 (UTC)
Eĉ mi mem povus verki tian roboton (sed nur ekde lundo, kiam mi havos tempon). Ĝi bezonus Linuksan maŝinon por funkcii; mi ne kapablas verki ĝin kun vindozo. Mi supozas ke pro la administraj rajtoj vi volus funkciigi ĝin mem, do vi devus havi Linuksan maŝinon. Tamen, ankoraŭ ne pritrakta estas la afero ke la mesaĝoj ŝajne iel bezonas kontroladon -- sen tio, kial ne simple permesi al iu ajn redakti mesaĝojn? Sed eble mi povus verki version kiu montras ĉiun farotan ŝanĝon kaj petas konfirmon. Sok Na Men Sui Lui 08:35, 7. Dec 2006 (UTC)
Pardonu, sed tre dubinde mi ĉeestus tiajn eksterajn forumojn (IRC ktp). Sok Na Men Sui Lui 08:41, 7. Dec 2006 (UTC)
Ĉu nur administrantoj havus permeson redakti la paĝon kiu enhavas aprobitajn tradukojn? Se iu ajn, ja ekzistas la eblo, ke oni enmetos fuŝaĵojn lastminute antaŭ la funkcio-horo de la roboto, do mi ja atendas bezonon igi la roboton peti konfirmon. (Notu ankaŭ, ke fuŝaĵoj estas ne nepre malicaj.) Teorie, la roboto povus preni el tiu paĝo nur stabilajn mesaĝojn -- tiuj, kiujn oni ne redaktis dum kelka tempo -- sed tio necesigus komplikan kontrolon de la paĝa historio, kaj efektive ne verkebla de mi. Sok Na Men Sui Lui 09:11, 7. Dec 2006 (UTC)
Dankon pro la klarigo. Nu, jen almenaŭ iu homa kontrolo. Ĝi malpermesas la uzon de "cron" (sistemo per kiu la komputilo aŭtomate lanĉas taskojn intertempe), sed ne tro gravas, ĉar ne necesus funkciigi la roboto tiom ofte. Sok Na Men Sui Lui 09:37, 7. Dec 2006 (UTC)
Mi rigardis en la retejo de MediaWiki, sekvinte vian ligilon, sed mi ne vere trovis la serĉatajn informojn. Sok Na Men Sui Lui 14:46, 7. Dec 2006 (UTC)
Fine mi kreis la roboton. Plua testado estas konsilinda sed ĝi ŝajne funkcias -- mi preferus ke ĝi nun estu testata kun nur kelkaj tre maloftaj sistemaj mesaĝoj antaŭ fari ion pli gravan per ĝi. Vidu mian raporteton ĉe Vikipedio:Laboro por robotoj#Esperantigo de sistemaj mesaĝoj. Se vi estas sufiĉe kontenta pri la afero ĝis nun, ĉu vi bonvolus aŭ doni al mia robota konto la necesajn statusojn (robotan kaj administran), aŭ laŭ eventuala prefero testi ĝin per de vi regata konto? (Por tio vi bezonus Linukson kun instalaĵo de 'perl' kun sufiĉe ampleksa biblioteko de "modules" (programeroj) por akcepti la "use"-ordonojn en la kodo.) Bondezire, Sok Na Men Sui Lui 01:23, 13. Dec 2006 (UTC)
Dankon pro la informo pri via retkonekto. Mi esperas, ke vi sukcesos ripari ĝin sen granda peno. La afero pri la roboto iom bezonas vian helpon, sed tute ne urĝas. Sok Na Men Sui Lui 22:52, 13. Dec 2006 (UTC)
Dankon pro via lasta mesaĝo (kiun mi apenaŭ rimarkis, ĉar kiam mi ensalutis mi havis ankaŭ novan mesaĝon de Albrecht -- ju pli baldaŭ realiĝos via propono pri "Nombro de vikipediistaj mesaĝoj", des pli bone...) Mi ĝojas, ke via retkonekto nun funkcias -- mi mem havis iam tiajn problemojn, do mi povas iom kompati... Mi dankas pri la statusoj donitaj al la robota konto, kaj mi reatentos pri ĝi tre baldaŭ. Sok Na Men Sui Lui 19:01, 16. Dec 2006 (UTC)
Nu eble iomete malpli baldaŭ ol mi antaŭe intencis - vidu mian vikipediistan paĝon... Sok Na Men Sui Lui 18:57, 17. Dec 2006 (UTC)
Nu, finfine ĝi ŝajne pretas. Vidu mian lastan mesaĝon en la diskutpaĝo de O'RyanW. Sok Na Men Sui Lui 22:11, 21. Dec 2006 (UTC)
Pri la fuŝo de MediaWiki:Cite references link many, bonvolu vidi mian lastan respondon ĉe mia diskutopaĝo. Sok Na Men Sui Lui 08:53, 30. Dec 2006 (UTC)
Mi estas IVLIVS. Mi jam forbaris miajn novajn kontojn unufoje sed poste uzis mian administrantan statuson por malforbari min (vidu forbarlibron). Bonvolu ankaŭ forigi mian administrantan statuson. SistMesEspigRoboto 09:17, 30. Dec 2006 (UTC)

Biblio redakti

Dankon! Mi sekvos viajn utilajn instigojn.--Albrecht 09:15, 8. Dec 2006 (UTC)

ekzilo de Bahà'u'llàh redakti

Mi tre dankas vin pro via plibonigo de mia kontribuaĵo pri la ekzilo de Bahà'u'llàh... mi estas novbakita ĉe VIKIPEDIO kaj ne tre lerta por komputado.

Aperas problemo sur mia ekrano por la retpaĝo http://eo.wikipedia.org/wiki/Ekzilo_de_Bah%C3%A1%27u%27ll%C3%A1h, ĉar texkto estas miksita kun la bildo kaj estas malfacile legebla... mi provis aranĝi tion sed vi denove "korektis"... kiel ni solvu tiun problemon ?

Nombro de vikipediistaj mesaĝoj redakti

Saluton Arno, dankon por viaj respondoj pri la portalo. Mi turniĝas al vi nun kun alia demando. Ĉu ne eblus, se la sistemo kalkulus nombron de mesaĝoj por vikipediistoj? Povas okazi kaj okazas, ke mesaĝos pli ol unu vikipediisto al la sama vikipediisto en diversajn sekciojn. Ĉu poste ne eblus anonci tion ekz. per Estas por vi 2 (3, 4,...) novaj mesaĝoj. Ankaŭ al mi okazis, ke mi havis du mesaĝojn, kaj unu mi ne rimarkis tuj (fakte mi rimarkis ĝin post tre longa tempo) kaj mi ne respondis ĝin pro tio, ke mi ne sciis pri ĝi. Eble la mesaĝinto atendis respondon, sed mi ne respondis pro la menciita kaŭzo. Do, ĉu la sistemo povus skribi la nombron de mesaĝoj? --Petr Tomasovsky 07:33, 10. Dec 2006 (UTC)

Via propono por la informilo pri la novaj vikipediistaj mesaĝoj estas bonega. Se ĝi funkcius tiel, ĉiu ekscius tuj, kiom da novaj mesaĝoj li havas. Ni esperu, ke ĝi sukcesos esti farebla kaj funkciebla. --Petr Tomasovsky 15:51, 11. Dec 2006 (UTC)
Ankaŭ mi legas ĉi tiun diskuton. Laŭ mi, la propono de Arno estas bona, ĉar oni povas sufiĉe facile kalkuli la nombron da redaktoj. La nombro da mesaĝoj kutime, sed ne ĉiam, egalos je ĝi (ekzemple - iu lasas mesaĝon kaj poste redaktetas ĝin). Sok Na Men Sui Lui 17:43, 12. Dec 2006 (UTC)

Purigita foto redakti

Saluton Arno, mi iom purigis dosieron bildiganta Pujulon, kiun vi alŝutis en 2004. Mi volis alŝuti novan version, sed jpg ne estis permesita anstataŭi png. Vi trovos ĝin sub Dosiero:FredericPujulaIValles3.jpg. Se ĝi ŝajnos al vi pli bona kaj se vi trovos iom da tempo, vi povas ŝanĝi ĝin en la koncerna artikolo. Dankon. --Petr Tomasovsky 17:28, 12. Dec 2006 (UTC)

Babel-ŝablono redakti

Dankon por la ŝanĝoj! Mi ja flue parolas la Esperanton, sed mi uzis interreta tradukilo por translingvigi mian anglan paĝon esperanten. Verŝajne mi ege eraris. Mi kutimas troestimi mian lingvfluecon. Ĉu ci scias, kie troviĝas Vikipediaj normoj (pri la esperantigado de nomoj, ktp)? Dankon denove! Rozoj por Stalin 18:15, 24. Dec 2006 (UTC)

Saluton kaj petojn redakti

Kara Arno,

Mi tre esperas, ke vi fartas tute bone. Elkoran dankon pro via ada halpo al la vikipedio kaj vikipediistoj.

Hieraŭ, 1/1/2007, en la Irana Esperanto-Asocio okazis mia parolado pri "Kial kaj kiel uzi kaj pliriĉigi la Vikipedion". (Ĉiun duan lundon de la monato okazas parolado tie en Esperanto). La resumon de mia parolado mi kopias sube, aldonante tion, ke dum la parolado mi kiel ekzemplon, maŝin-tradukis artikol.eton de la angla vikipedio kaj metis ĝin en la E-a vikipedio (Golestano).

Jen miaj petoj al vi:

1- Ĉu fakte vi konsentas kun tio, kion mi diris rilate al utiligado de maŝina tradukado por rapide pliriĉigi nialingvan vikipedion? Ĉu ne ekzistas juraj, kopi-rajtaj, ... problemoj?

2- Se vi konsentas kun la supro, kaj se vi trovas ion novan en mia parolado, bonvole metu ĝin – eble post via bonvola editado, aldonado, deprenado, ... – ien en la Vikipedion; aŭ gvidu min kien meti ĝin.

Pardonon se mi ne devus ĉi tie meti mian mesaĝon; bonvole forigu ĝin de ĉi tie se bezonate.

Jen la resumo de mia parolado:

Vikipedio:Kial kaj kiel uzi kaj riĉigi Vikipedion


Redankon koran,

Amike kaj samideane,

Ahmad Mamduhi, 2 Jan. 2007

mi metis vian interesan resumon je Vikipedio:Kial kaj kiel uzi kaj riĉigi Vikipedion. ne estas kopirajta problemo ĉe traduko de dokumentoj sub GFDL : la permesilo plu validas post traduko. Se maŝintraduko estas sufiĉe bonkvalita tio povas esti rimedo por pliriĉigi la entenon de la esperanta vikipeido : tamen mi supozas ke homa revizio estas nepra. Mi dubas pri viaj kalkuloj ke oni povus okobligi la kvanton da artikoloj. Cetere ni ne forgesu flegi la kvaliton. Pli ol artikolnombro konsiderinda estas la entena valoro de la artikoloj : ĉu ili estas detalaj, kompletaj, ktp. unuvorte kvalitaj. Tio estu nia ĉefa celo por ke la esperanta Vikipedio estu utila briko en la konstruata esperantlingva kulturo. Arno Lagrange  09:33, 2. Jan 2007 (UTC)

dankon redakti

Dankon por la vama welcome. dio beni. --Sir James Paul 11:50, 4. Jan 2007 (UTC)

Malebligo de rekreo de forigitaj paĝoj redakti

Saluton Arno, mi vidis vian demandon pri malebligo de forgitaj paĝoj. Oni faras jene: En la artikolon enmeti ŝablonon {{forigita}} kaj poste permesi redaktadon nur por administrantoj. Vidu ekz. Brunhilda. Tio estas unusola ebleco, pri kiu mi scias. --Petr Tomasovsky 17:36, 8. Jan 2007 (UTC)

MediaWiki:Copyright redakti

Dankon pro la averto Arno, mi provos tion fari nun. Fakte mi intencis krei tiajn paĝojn sed ne sukcesis ilin elverki hieraŭ. --Gabriel BEECHAM 14:19, 10. Jan 2007 (UTC)

Bonifaco la 4-a redakti

kara, mi faris eraron, kiun mi provis reĝustigi, sed ne sukcesis. Ĉu vi povas helpi al mi? Temas pri papo Bonifacio la 4-a, kies artikoleto origine nomiĝis - erare - Bonifaco la 4-a, dum en la teksto mem li nomiĝis (ankaŭ en pluraj aliaj Vikipediaj artikoloj estas Bonifacioj) -tute ĝuste - Bonifacio. Mi do volis fari Bonifaco > Bonifacio, sed ne rimarkis ke mia klavaro uzismajusklon i>I. Tion rimarkinte, mi refoje nomŝanĝis. Sed iel do nun oni nur sendas de Bonifacio la 4-a > Bonifacio la 4-a, dum la origina artikoleto, kiun mi nur volis provizi per pli ĝusta titolo, malaperis. Ĉu vi povas riperi tion? Pardonu, Gerrit Berveling - 11 jan 2007. ---

dankon redakti

kara Arno, ĉu nun mi faras tion ĉi bone? (Vi diris ke respondon mi metu ĉe tiu ĉi butono, kiun nun mi alklakis. Sed pri subskribo, la butonon mi ne trovas. 19:13, 11. Jan 2007 (UTC) ĉu helpas ĉi tiuj ondetoj?) Mi ege dankas ke vi repapigis Bonifacion.  ;-) kore Gerrit BervelingGerrit 19:13, 11. Jan 2007 (UTC)


Dankon pro restarigo al es:Naísmo . La ligo nun bone funkcias. Mi ne komprenas kial mi maltrafis la paĝon hieraŭ. O'RyanW ( ) 17:36, 15. Jan 2007 (UTC)

Denaskulo? redakti

Ĉu vi vere estas denaskulo? Tio estas do miriga! Mi ĵus komencis lerni Esperanton, kaj mi trovas ĝin treege interesa. --MosheA 00:52, 16. Jan 2007 (UTC)

Nu, ĉu maniero, mi volas ke mi estis paroladinte ĝin de naskiĝo. : ) --MosheA 03:20, 17. Jan 2007 (UTC)

Levens, ĉu artikolo de la semajno ? redakti

kion vi opinias pri tiu artikolo mia titolita Levens ?


Kaŝu kaj montru redakti

Saluton Arno, mi kreis laŭ sk: ŝablonon pri malvarma milito. Ĉu vi hazarde ne scias, kion fari, por ke la ŝablono estu kaŝebla kaj videbla (kaŝu / montru), se nur oni volus? Simile tio estas en la enhavoj. Por kontroli, bv vidi version en sk: Dankas --Petr Tomasovsky 08:29, 21. Jan 2007 (UTC)

Mi vidis, ke vi kreis novan ŝablonon por montrado kaj kaŝado. Ĉu ĝi estas jam preta? Se jes, kiel oni kunigu ĝin kun aliaj ŝablonoj? Dankon por klarigoj. --Petr Tomasovsky 18:26, 21. Jan 2007 (UTC)
Mi provis vian ŝablonon uzi en alia ŝablono, sed tio ne funkciis. Miaopinie mankas ĉi tie Ŝablono:TnavbarŜablono:Tnavbar-mini, kiu montras vortojn "kaŝu" aŭ "montru". Kiel tio funkcias ĉe enhavoj, kie eblas kaŝi aŭ montri la enhavon? Vidu ekz.: en:Template:Tnavbar. --Petr Tomasovsky 21:03, 21. Jan 2007 (UTC)
Arno, dankon por via kaŝo, sed mi nun vidas sole verdan strion de la ŝablono kun skribo "Malvarma milito". Mi povas la ŝablonon nek montri nek kaŝi. Vidu ekz.: anglan version de la ŝablono. Tie estas skribita "Hide" kaj "Show" por kaŝi kaj montri. Mi opinias, ke faras tion ŝablono Ŝablono:Tnavbar. Ĉu estas ankoraŭ ie eraro? Aŭ ĉu necesas, ke mi kreu tiun ŝablonon Tnavbar? --Petr Tomasovsky 16:29, 22. Jan 2007 (UTC)
Nun mi provis klaki sur F5 kaj jen, kion mi ne vidas. En la ŝablono aperis vortoj "kaŝu" aŭ "montru". Sed kiel oni ekscios pri tio, ke necesas klaki sur F5? --Petr Tomasovsky 16:50, 22. Jan 2007 (UTC)

Dankon pro la klarigoj pri la uzo de la ŝablono, Arno ! Mi emas forgesi ke la ŝablonoj de mi kreitaj ne nur por mi ekzistas. :=) Thomas Guibal 21:23, 23. Jan 2007 (UTC)

Traduketo por la soraba vikipedio redakti

Saluton Arno. Mi estas germanlingva helpanto en la soraba vikipedio, iom lernante la soraban lingvon. Kaj mi havus peton al vi. Ĉu vi povus traduki la jenan frazon en diversajn lingojn sekve ne menciitajn por la Babelejo de la soraba vikipedio?:

  • Ankaŭ ekzistas ŝablono User hsb-0 por uzuloj, kiuj ne komprenas la altan soraban lingvon.

Jam ekzistas tie versioj en la jenaj lingvoj: ĉeĥa, germana, malsupra soraba, angla, esperanto, pola, rusa kaj slovaka. Bonvolu aldone mencii la koncernan lingvan kodeton, kiu por esperanto ekzemple estas eo. Krome mi petas vin pri traduko de tekstoj en la jena loko hsb:Wikipedija:Babel/hsb-0#Esperanto surbaze de la esperantoversio. Dankon kaj multajn salutojn al Francio el Germanio --Tlustulimu 17:19, 25. Jan 2007 (UTC)

Dinastio de Savojo redakti

Saluton Arno, kion vi opinias pri tiu artikolo ? http://eo.wikipedia.org/wiki/Savoja_dinastio Eric Coffinet 28-01-07 14h00 UTC

Kara amiko, mi petas de vi konsilon. Mi deziras verki paĝon por ĉiuj el la membroj de la savoja dinastio. Mi pensis krei tabelan resumon laŭ la formo de la savoja blazono (blanka kruco sur ruĝa fono) kaj skribi sur la blankaj partoj meze la nobelon, supre liajn gepatrojn, malsupre liajn gefilojn, maldekstre la nobelan antaŭulon, kaj dekstre la nobelan posteulon. Kiel mi povas krei ĝin ? Ankaŭ kiujn kategoriojn ekzistantajn aŭ kreotajn vi opinias esti menciendaj fine de la artikoloj ?

Mi havas alian demandon pri la bildoj de la grafoj kaj dukoj de savojo. Mi trovis tiun bildon en http://commons.wikimedia.org/wiki/Image:Umberto_Biancamano_di_Savoia.jpg kun la jenaj indikoj kaj la ŝablono "PD-old" Description>Humbert I "Biancamano" of Savoy Source>Albero Gentilizio della Casa di Savoia Date>published in Torino, 1701 Author>Abate Ferrero di Lavriano Permission>Public domain (Author died more than 70 years ago). Mi trovis la kvazaŭ kompletan kolekton sur itala retejo http://cronologia.leonardo.it/storia/biografie/reitalia.htm (ekzemple : http://cronologia.leonardo.it/savoia/bio01.htm) Ĉu la kolekto de tiuj bildoj estas uzebla laŭ "PD-old aŭ "justa uzo" ?!

Mi ĵus finfaris la listigon de ĉiuj francaj komunumoj laŭ departementoj. Ni nun redaktu la 36 783 artikolojn ! ;=) Thomas Guibal 14:15, 28. Jan 2007 (UTC)


Ŝablonoj redakti

Saluton Arno, rilate al ŝablono {{Fremdlingve}} la uzo estas la jena: Oni tajpu fremdlingvan nomon en la ŝablonon kaj poste aperos kaŝita teksto pri la lingvo, el kiu la esprimo devenas. En la ŝablono necesas skribi ISO kodon de la lingvo. Vidu ekz. Pozidono. Oni povas uzi la ŝablonon en la geografiaj, la biografiaj artikoloj, fremdlingvaj citaĵoj ktp. La sama aperos en la ŝablono {{Dekoblaj kaj dekonaj unuoj}} rilate al fremdlingvaj vortoj. Pri la ŝablono Fremdlingve mi bezonus eble vian helpon, nome se vi povus vidigi la lingvojn (sed por ke ili ne estu enhavitaj en la paĝoj, kie la ŝablono estus enmetita), eventuale korekti malĝuste skribitajn kaj eventuale alskribi mankantajn lingvojn, kaj eventuale skribi kelkajn vortojn pri la uzo de tiu ĉi ŝablono, kiel mi priskribis tion al vi. Pri kelkaj lingvoj mi ne estis certa, ĉu oni skribas en Esperanto ilin tiel. Ĉu vi intencas ĉiujn ŝablonojn el la Vikipedio:Projekto... enkategoriigi por pli facile trovi ilin? Ankaŭ ekmemoris min vidante la paĝon pri ŝablonoj tia ideo: kiel aspektus ekz: Portalo:Ŝablonoj (tiu poste povus havi ankaŭ kategoriojn), kie ili estus en belaj diverskoloraj sekcioj, simile kiel estas ekz. Portalo:Literaturo. Kion vi diras? --Petr Tomasovsky 16:09, 31. Jan 2007 (UTC)

Mi aldonis al la ŝablono:Fremdlingve kategorion kaj intervikon, sed tio faris malbonaĵon, do mi reprenis ilin. La sama lingvo aperis en alia paĝo multoble unu post la alia. Kie mi faras eraron? --Petr Tomasovsky 17:34, 31. Jan 2007 (UTC)
Saluton Arno, pri la eventuala portalo mi ĝuste pensis pri Vikipedio:Vikiprojekto Ŝablono, kiu havus tian nomon. Ankoraŭ mi havas unu peton: Ĉu vi povus, kiam vi estos iom libera, aperigi la tekston kaj la lingvojn tiel, ke ili estu videblaj en la paĝo pri la ŝablono {{Fremdlingve}} (kelke da ekzemploj de ties uzo mi skribis en la ŝablona diskutpaĝo), ne nur en redakta formo. Mi iel ne orientiĝas en ne inkluzivas kaj sole inkluzivas rilate al uzo de tiujn komandoj. Dankas. --Petr Tomasovsky 17:31, 1. Feb 2007 (UTC)
Ankaŭ tio estas solvo. Dankon. --Petr Tomasovsky 18:27, 1. Feb 2007 (UTC)

Arno, mi kopiis kategorion eĉ kun </noinclude> el ŝablono {{Apartigila paĝo}}, kiun vi enkategoriis, al ŝablono {{Apartigila sekcia paĝo}}, sed en la enkategoriigo farita de mi aperas antaŭ unua frazo en artikolo Orlické Záhoří la kopiaĵo </noinclude>. Se mi deprenos </noinclude>, la artikolo estas en kategorio pri ŝablonoj. --Petr Tomasovsky 17:19, 2. Feb 2007 (UTC)

Ŝablonoj Geo kaj Geo dm redakti

Saluton Arno, ĝuste pro tio, ke ekzistas jam ŝablonoj pri la sama temo, sed sub alia nomo, mi prefere lasis ilin forigi. --Petr Tomasovsky 15:21, 3. Feb 2007 (UTC)

Ŝablonoj pri naskiĝintoj kaj mortintoj redakti

Arno, mi iom rearanĝis ŝablonojn pri {{Naskiĝintoj en la 20-a jarcento}} kaj {{Mortintoj en la 20-a jarcento}}. Same estas rearanĝitajŝablonoj pri naskiĝintoj kajmortintoj en la 19-a jarcent. Se vi deziras, trankvile plibeligu ilin. Mi enmetis unue en ŝablono pri naskiĝintoj vian ŝablonon Kaŝskatolon, sed poste mi reprenis ĝin. Ĉu ni lasos la ŝablonojn kaŝi kaj montri? Kien ni enkategoriigu la ŝablonojn? Ĉu info ŝablonoj? --Petr Tomasovsky 07:54, 4. Feb 2007 (UTC)

Bonvolu akcepti ankaŭ mian senkulpigon. Mi devis rearanĝi la ŝablonojn jam antaŭ longe. --Petr Tomasovsky 09:27, 4. Feb 2007 (UTC)
Ni povus ŝanĝi kolorojn en la ŝablono, ĉar ĉe mi ne estas videbla kaŝordono, ĉifoje ne montri, sed Naskiĝintoj en la 20-a jarcento. La blua kaj la malhele viola koloroj iel "batas unu la alian". Kiel vi vidas ilin? Bedaŭrinde mi ekde morgaŭa tago ne havos tempon, ĉar mi labore estos forveturanta por kelke da tagoj for de la PC.
Ankoraŭ unu demando al la kaŝskatolo: Ĉu eblas vidigi nur tian linion en la ŝablono, en kiu aperus la sama jaro, ekz. en kategorio naskiĝintoj en 1940 aperus tuj la linio, en kiu estas tiu ĉi kategorio. La ceteraj linioj estus kaŝitaj kaj ili montriĝus sole, se oni klakus al ordono montri. Se tio estus tro komplika, ne okupiĝu per tio kaj ni lasu la ŝablonon tiel, ĉu bone? --Petr Tomasovsky 19:47, 4. Feb 2007 (UTC)

Saluton Arno, reveninte nur hieraŭ vespere hejmen kaj rigardante vian grandan laboron kun la ŝablonoj mi ekĝojis. Vi vere faris belaspektan kaj grandampleksan laboron. Dankon. Mi daŭrigos en via laboro aldonante la ŝablonojn en ĉiun jaron de la jarcentoj, en kiuj estas enmetitaj la ŝablonoj "naskiĝintoj" kaj "mortintoj" en konkretaj jarcentoj, ĉu bone? --Petr Tomasovsky 07:11, 11. Feb 2007 (UTC)

Mi rigardis Kategorion:Naskiĝintoj en la 20-a jarcento. Mi aldonis la ŝablonon en la ceterajn jarojn, sed tiuj ne enkategoriiĝis laŭ jardekoj. Kion necesas skribi, por ke en la kategorio estus jardekoj? Ĉu tio ne estas ankoraŭ preta? Jardekoj 3, 4, 5, 6 ktp. --Petr Tomasovsky 08:48, 11. Feb 2007 (UTC)
Mi jam solvis tion. Mi forgesis alskribi en la kategorion jardekon. Mia stultaĵo, ĉu? --Petr Tomasovsky 13:27, 11. Feb 2007 (UTC)

Saluton Arno, kien ni enkategoriigu la jarojn 2000, 1900, 1800 ktp. En kian jarcenton? Ĝuste ili devus esti en la antaŭa kategorio, ekz. 2000 en la 20-a jarcento, 1900 en la 19-a jarcento ktp., ĉar la nova jarcento komenciĝas per la jaro 1, respektive x001. --Petr Tomasovsky 09:37, 12. Feb 2007 (UTC)

Saluton Arno, bv rigardi la ŝablonojn pri naskiĝintoj kaj mortintoj en la 1-a jarcento kaj 1-a jarcento. La jaroj estas triciferaj anstataŭ unu- kaj duciferaj. --Petr Tomasovsky 07:46, 13. Feb 2007 (UTC)

Jen por vi estas 2 novaj mesaĝoj de Petro.
Ĉu mi devas reskribi ĉiujn jarojn de ambaŭ kategorioj rilate al via nova ŝablono? --Petr Tomasovsky 09:21, 13. Feb 2007 (UTC)
Eble aperis nova problemo: La Kategorio:Naskiĝintoj en 1994 estas enkategoriita ne ĝuste. Ĉu intence? --Petr Tomasovsky 09:27, 13. Feb 2007 (UTC)

Ŝablono:UzantoLando redakti

Saluton, Arno. Antaŭ kelkaj tagoj mi ja tradukis la ĉitiean ŝablonon {{UzantoLando}} por la suprasoraba vikipedio. Kaj nun mi tie aldonis novan variablon por povi distingi inter vilaĝo, urbo, ĉefurbo kaj regiona ĉefurbo anstataŭ nur skribi la vorton loko. Krome tie eblas mencii la kontinenton laŭ nedeviga maniero. Ĉu mi aldonu la saman funkcion al la ĉitiea ŝablono? Se jes, kiujn variablonomojn vi preferus, ĉu mi mem elektu ilin? Kore --Tlustulimu 12:29, 6. Feb 2007 (UTC)

Saluton, Arno. Dum la lastaj du tagoj mi aldonis novajn valorojn al la soraba versio de la ŝablono {{UzantoLando}}. Ĉu mi aldonu la ekvivalentojn al la esperantoversio? Estus entute tri valoroj:
*f por ĉefurbo de federacia lando (kiel en Germanio kaj Aŭstrio), 
*s por subdistrikta urbo, 
*v por vojevodia urbo kiel ekz. en Pollando.
Krome necesus kvar novaj variabloj (regiono, federacia lando, subdistrikto, vojevodio) por aldonaj frazoj. Certe estus bona ideo meti tabeleton pri la parametroj en la dokumentejon de la ŝablono. Jen ligilo al la altsoraba versio: hsb:Předłoha:WužiwarskiKraj por montri kiel aspektus la rezulto. Kore --Tlustulimu 17:10, 12. Feb 2007 (UTC)

Saluton Arno. Dankegon pro viaj aldonoj al la ŝablonoj. Ĉu havus sencon eĉ aldoni pliajn valorojn laŭ la antaŭdiskuta listeto? Se jes, la frazoj povus teksti jene:

  • La regiono nomiĝas {{{regiono}}}.
  • La federacia lando nomiĝas {{{federacia lando}}}.
  • La subdisktrikto nomiĝas {{{subdistrikto}}}.
  • La vojevodio nomiĝas {{{vojevodio}}}.

Sed atentu, ke oni eble "bloku" (per #if:-sintakso) ilin depende de la variabloj lokospeco, devenlokspeco resp. loĝlokspeco, por ke la frazoj nur aperu, se uzulo aplikas la ĉi tie menciitajn variablojn ĝuste. Do valoro r aperigas la unua frazon, f la duan, s la trian kaj v la kvaran. Kelkaj ekzemploj troviĝas en la soraba vikipedio jene hsb:Předłoha:WužiwarskiKraj/Dokumentacija. Eĉ la tiea Babelkesto "komprenas" la koncernajn variablojn, ĉar mi aplikis vian ideon de transdonado de variabloj de "vokanta" ŝablono al "vokita" ŝablono.

Sed mi ne scias, ĉu la esperantistoj bezonas aŭ volas tiel detalajn informojn sur la uzulaj paĝoj.

Intertempe mi legis en mia libro pri familiaj nomoj, ke estas du klarigoj pri la deveno de la nomo Konopke.

  • 1) nomo estiĝinta surbaze de malaltsoraba kónop, altsoraba konop, pola konopie, ĉeha konopě "kanabo";
  • 2) nomo estiĝinta surbaze de malaltsoraba kónopka, pola/ĉeĥa konopka "kanabeno (iu birdo)"

Kore --Tlustulimu 15:46, 13. Feb 2007 (UTC)

Merci! redakti

Merci pour avoir change` mon nom d'utilisateur!

--Lou Crazy 05:06, 13. Feb 2007 (UTC)

Nur nun mi rigardis, ke vi kreis tiun ĉi novan ŝablonon pri mesaĝoj. Ankaŭ mi dankas. --Petr Tomasovsky 09:31, 13. Feb 2007 (UTC)

I have requested for a bot flag redakti

Hello. I have done a request for a bot flag here. Thank you. TXiKiBoT 16:25, 15. Feb 2007 (UTC)

disvatiĝo aŭ disvastiĝo? Narvalo 22:39, 16. Feb 2007 (UTC)

El barato redakti

Saluton Arno, mi ĵuste elflugis de Barato. Dankon por viajn mesaĝojn. Mi ne scias nuntempe se vi kiam rekomencos kontribuii tien sed mi estos ĉiam ĉirkau de unu komputilo.--Jonathaneo 21:05, 19. Feb 2007 (UTC)

sisopoj sur vikicitaro redakti

Saluton.

Mi vidis, ke sur eo.vikicitaro estas du sisopoj: vi kaj Gangleri. Nuntempe neniu de vi estas aktiva. Tie ne estas multe da laboro, sed iutempe oni aperas ekzemple malplenaj artikoloj aŭ aliaj forigendaj artikoloj. Mi iom teknike (kategorioj ktp.) laboras sur vikicitaro, mi ofte rigardadas lastajn ŝanĝojn kaj mi povus ankaŭ fari tiujn sisopaĵojn. Kion mi devas fari por ekesti sisopo tie?

amike

Dobromila 13:42, 20. Feb 2007 (UTC)

Kiel vi proponis, mi skribis sur tiu paĝo. Tra unu semajno neniu kontraŭas (nieniu poras ankaŭ) Dobromila 08:28, 1. Mar 2007 (UTC)

hi, ich habe einen neuen bot und möchte gerne das bot-flag. vielen dank - Mandavi 13:04, 25. Feb 2007 (UTC)

Or maybe better in English - i applied for a bot-flag and want to ask what are the rules for giving bots the flag - is there a waiting time or voting? Shall I go on and demonstrate that the bot is usefull and harmless? Mandavi --Bot-Schafter 11:57, 27. Feb 2007 (UTC)
hi, two weeks passed since i applied for a bot-flag - could have a look at Vikipedio:Permespeto_por_robotoj#Bot-Schafter_.2825._Februar_2007.29? thanks --Bot-Schafter 20:18, 9. Mar 2007 (UTC)

Nova aspekto de "lastaj ŝanĝoj" redakti

Saluton Arno, mi provis ŝanĝi ŝablonojn Dezirataj artikoloj kaj Maturigindaj ĝermoj, kiuj aperas en paĝo "Lastaj ŝanĝoj", sed la ŝablonoj tute ŝanĝis la tutan enhavon de la paĝo. Poste mi restarigis miajn redaktojn. Mi ne scias, kie mi devus korekti tion. Ĉu vi ne scias, kie la ŝanĝoj estas blokataj? Dankas --Petr Tomasovsky 08:06, 2. Mar 2007 (UTC)

Dankon Arno, ankaŭ tiel la paĝo aspektas bone. Antaŭe ŝajnis al mi, ke la linioj en la ŝablonoj estas densigitaj unu al la alia kaj malmulte rimarkeblaj. Ŝablono devus esti iom "okulfrapa", por ke oni rimarku la informojn en ĝi. Almenaŭ laŭ mia opinio. Ke estas du ŝablonoj enmetitaj unu en la alia, mi ne sciis, estis nenie skribita ia kaŝita noto por estontaj redaktontoj. Sed ankoraŭ unufoje mi dankas al vi, ke vi tiel rapide faris tiujn ŝanĝojn. Salutas --Petr Tomasovsky 09:15, 2. Mar 2007 (UTC)
Arno, Vikipediisto:Raonisousa, demandis min, ĉu eblas forigi unu liberan linion inter la ŝablonoj, kiujn mi rearanĝis kaj vi korektis en "Lastaj ŝanĝoj". Mi ne scias, ĉu bezonas redakti en la speciala paĝo aŭ ĉu tio eblas fari tiel, ke ni kreus unu ŝablonon, kie estus la plena teksto de ambaŭ ŝablonoj. Dankon por via respondo. --Petr Tomasovsky 20:53, 2. Mar 2007 (UTC)

Saluton Arno, dankon por via kunigo de la tri ŝablonoj en Lastaj ŝanĝoj. --Petr Tomasovsky 17:03, 25. Mar 2007 (UTC)

Ŝablonoj pri dokumentado redakti

Arno, mi rigardis viajn ŝablonojn pri dokumentado, ekz.: Ŝablono:1/4/dokumentado. Ĉu ili povus esti iel kunligitaj kun Vikipedio:Taksado? --Petr Tomasovsky 10:17, 2. Mar 2007 (UTC)

Ŝablono Parencaro redakti

Saluton Arno, mi aldonis ŝablonon Parencaro, sed tie aperas dufoje skribita intervikia ligilo, kvankam en la ŝablono ĝi estas skribita nur unufoje. Ĉu vi povus rigardi la ŝablonon? Dankas --Petr Tomasovsky 19:29, 25. Mar 2007 (UTC)

Vikicitaro - roboto redakti

En vikicitaro ekegzistis unu roboto - Dinybot. Ĉu vi povas flagigi ĝin?

amike, Dobromila 11:23, 28. Mar 2007 (UTC)

Aldono pri "Serĉi en aliaj vikipedioj" redakti

Vidu en la diskutejo sub: Serĉi en aliaj vikipedioj Vikipedio:Diskutejo--Denizo 08:14, 29. Mar 2007 (UTC)

Komunuma portalo redakti

Saluton Arno, iel "difektiĝis" nia paĝo pri Vikipedio:Komunuma portalo. Ĉu la Ŝablono:Diskutoj iel "helpas" tion, kiu aperas en Lastaj ŝanĝoj? Dankas por via kontrolo --Petr Tomasovsky 07:26, 31. Mar 2007 (UTC)

Saluton Arno, mi denove devas peti vin pri la helpo, ĉar denove fariĝis io kun ceteraj portaloj. Nome ŝanĝiĝis koloroj de literoj en kelkaj portaloj, ie ili estas ruĝaj anstataŭ nigraj, ie ili estas grizaj... Mi ne scias, kie estas eraro. Dankas por via kontrolo. --Petr Tomasovsky 06:04, 8. Apr 2007 (UTC)
Saluton Arno, mi alŝutis tri dosierojn pri portaloj, por ke estu videble, kio okazis. Necesas kontroli ĉiujn portalojn, ĉar tio aperas ankaŭ ĉe pluraj, ne nur ĉe tiuj tri. Almenaŭ ĉe mi. Neniam tio okazis kun la teksto ĉe la portaloj. La ceterajn tekstojn ĉe la artikoloj mi vidas en ordo, do ke la teksto estas nigra. Sole portaloj faras problemojn kun la teksto, nome ke ili ne estas nigraj, sed alikoloraj. Mi rimarkis la ŝanĝojn de la koloroj de la teksto, post la ŝanĝo de la ŝablono Diskutinda, kiu misordigis la ĉefan paĝon pri Komunuma Portalo. Poste bonvolu forigi la dosierojn pri portaloj, kiuj servas nur por kontrolo. Dankas --Petr Tomasovsky 05:48, 9. Apr 2007 (UTC)

Saluton Arno, dankon por via esploro pri la portaloj. Estas mistero por mi, ke ni (ne nur faritaj de mi) faris kelkajn portalojn laŭ ŝablono por portaloj kaj ĉie aperas la sama eraro. Antaŭe ĉio funkciis bone, sed nun ne. Ankaŭ mi nun rigardis la portalojn pri Egiptologio kaj pri Bildliteraturo. Tie aperas en la teksto grandaj literoj. Se mi rememoras bone, tie estis normala grandeco de literoj. Mi nun ne scias, ĉu tio estas intence aŭ denove ia eraro. Ankoraŭ unufoje dankon por via laboro, kiun vi faris. --Petr Tomasovsky 09:42, 10. Apr 2007 (UTC)

Ŝablono "urboj" redakti

Arno, vi demandas kial mi «forigis la enkategorian kodon el {{urboj}}». Nu, mi longe analizis la historion de tiuj ŝanĝoj (okazintaj antaŭ jam preskaŭ du monatoj) kaj la vero estas ke mi tute ne scias! Ĉu eble mi ŝanĝis senvole?! Tio tute ne estas mia kutima laborstilo en Vikipedio kaj mi bedaŭras pro la fuŝo. Ĝojinde ke iu baldaŭ rimarkis kaj korektis. Tuvalkin 18:12, 5. Apr 2007 (UTC)

Please see Vikipedio:Permespeto_por_robotoj#Permespetoj, the bot is already running and is approved on en. Thanks, Yonatan 03:56, 8. Apr 2007 (UTC)

I stopped running it as per your request. Sorry about that. Yonatan 11:58, 9. Apr 2007 (UTC)
Hey, sorry to bug you again but in the meantime I've gotten a bot flag on an, ar, bg, bn, bs, ca, cs, da, de, el, en, fi, fr, id, it, no, nl, pl, pt, ru and sv and it's a shame my bot sees changes it needs to make on eo but doesn't make them so I was wondering if, since there were no objections, the request for bot status can be fulfilled. Thanks, Yonatan 18:44, 18. Apr 2007 (UTC)
Thanks a lot. ;) Yonatan 22:12, 18. Apr 2007 (UTC)

I did a request for a botflag Multichill 13:05, 10. Apr 2007 (UTC)

Uzantoskatoloj redakti

Jeŝ! Dankegon, Arno! Vikipedie. --Internaciulo 12:32, 11. Apr 2007 (UTC)

Reiri al la uzanto-paĝo de "ArnoLagrange/arkivo 2007 1".