Kara

Via Esperanto ankoraŭ ne estas sufiĉe bona por verki artikolojn, vi devas studi iom plu. Alie, estas bone ke vi en unuaj tempoj legu artikolojn kaj faru malgrandajn ŝanĝojn en jam ekzistantaj artikoloj. Legu bonvole diskutejon pri novaj redaktantoj. Via portalo estas bona, estonte vi plibonigos ĝin. Verku malrapide!Roberto 04:37, 7. Apr 2006 (UTC)

Alie, ne komprenu la suprajn vortojn kiel skoldo, nur kiel konsileton. Mi ankaŭ estis novulo. Mi esperas multe labori kun vi Roberto 05:25, 7. Apr 2006 (UTC)

Bildoj redakti

Mi restigis mesaĝon pri viajn bildojn sur via commons paĝo. Waitak 05:34, 5. Maj 2006 (UTC)

Urboj de Brazilo redakti

Kara Konrado,

Bonvolu kontroli la bonan funkciadon de la tabelo "urbokadro" antaŭ krei viajn artikolojn : metu ekzemple "lando= Brazilo" anstataŭ "lando= [[Brazilo]]". Plie, mi kuraĝigas vin krei artikolojn pli grandajn, ne nur tiujn ĝermetojn sen unu sola frazo.

Amike, Thomas Guibal 16:37, 24. Jan 2007 (UTC)

Podes me ajudar? redakti

Olá! Vi que você fala português e esperanto, e gostaria de te pedir que me traduzisse esse hino para esperanto, se você pudesse. Obrigado! 189.30.68.190 02:16, 1. Jul 2007 (UTC)

Tudo bem. De qualquer maneira, obrigado! 189.30.68.190 07:25, 1. Jul 2007 (UTC)

Ĝermoj pri Brazilo redakti

Estimata Konrad, oni konstatis ke vi kreis multajn ĝermoj pri komunumoj de Brazilo. Tamen, kiam vi kreus ĉi novajn artikolon en Vikipedio, vi nepre devus aldoni minimuman informon en teksto-formo ekster la ŝablono. Artikoloj ĉe Vikipedio devas havi almenaŭ tri plenajn frazojn. Multaj de viaj brazilaj ĝermoj estas sen frazoj sed nur tabelo. La tabelo-informoj estas bonegaj, sed enciklopedia teksto estas plej grava. Artikoloj kun nur ŝablono sed sen enciklopedia teksto estos forigita. Bonvolu aldoni tekŝton al viajn pasitajn kaj estontajn artikolojn. Se vi bezonas helpon aŭ havas demandojn, bonvolu kontakti min. Dankon! -- Yekrats 11:01, 5. Nov 2007 (UTC)

Jes, sufiĉus reskribi la ĉefaj punktojn de la tabelo en frazo-formo. Ni estos pacienca kaj ne tuj forigos. -- Yekrats 02:49, 7. Nov 2007 (UTC)

Administranto redakti

Saluton Konrado ! Mi nun oficiale estas administranto, kaj nur deziras danki vin pro via voĉdono. Ne hezitu kontakti min pri iu ajn problemo en la vikipedio. Mi cetere ĵus rimarkis, ke vi tradukis Oroonoko al la portugala. Bonan laboron ! Amike, Thomas Guibal 16:43, 16. Nov 2007 (UTC)

{Forigu} redakti

Nu, eke mi pensadis pri aldoni la markon {{forigu}} al la artikolo Cristiano Otoni, tamen mi rekonsideris ampleksigeton al minimuma ĝerma nivelo. Bedaŭrinde, mi forlasis la fuŝan temon pri mi originala ideo. Amike salutas Yekrats 17:02, 4. Jan 2008 (UTC).

Ĝi estus utila se ia baza teksto estus en la artikoloj pri brazilaj urboj. La tabelo estas tre utila, tamen mi opinias ke teksta-fraza formo estas bezonata! -- Yekrats 17:08, 4. Jan 2008 (UTC)

Kategorioj "en lando" aŭ "de lando" redakti

Kara Konrado,

dankon pro via amikeca rimarko al mi. Mallonge post tio, ekbrulis diskuto komence tre energioplena en la vikipedio:diskutejo. Komence tre laŭte vokis tiuj, kiuj pensas ke nepre ne rajtas esti Kategorioj "en lando", sed nur "de lando". Intertempe la disputo iom malpli laŭtiĝis, sed ankoraŭ ne estas decido. Se vi volas, ke via opinio aŭdiĝu, vi devus lasi noton sur la paĝo vikipedio:diskutejo, kaj plej bone ripete rigardi la paĝon ĝis kiam supozeble estos voĉdono. Vi vidis la argumenton por kategorioj "en lando", sed eĉ se "venkus" la kontraŭantoj kaj ĉiuj kategorioj devus esti renomigitaj al la formo "de lando", tio pli bonus ol la nuna situacio, kiam tri malsamaj solvoj estas miksitaj.

Sincerajn salutojn,

ThomasPusch 23:10, 30. Mar 2008 (UTC)

Thank you for the revert redakti

Thank you for this revert. It looked strange to me, so I did some searching. The (now deleted) local flag was for Volta Redonda. The Commons version was there before, and that was used on Alfenas. When the local file was uploaded, it also overwrote the flag on the article Alfenas with the flag of Volta Redonda. Removing the duplicate, I repaired the links to Dosiero:VR-Brasao.jpg, and that's where the error was made. You spotted it and corrected it. Thank you for that. Siebrand 13:39, 18. Jun 2008 (UTC)

Renomante la konton redakti

Mi konfirmas mian peton de konta renomo. I confirm my username change request. Konrado 01:18, 23. Jan 2011 (UTC)

Saluton redakti

Mi se necese helpos vin por kreado aŭ plibonigado de artikoloj en Vikipedio, sed vi devas plibonigi vian nivelon pri Esperanto kaj laboro en Vikipedio. Mi vidis vian profilon kaj estas multaj aferoj kiuj plaxĉis al mi de tio. Se vi ŝatas arbojn ekzemple vi povas legi la kontribuojn de iu kiu faras artikolojn pri arboj kaj mediaj regionoj. Vidu ekzemple ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala:Kontribuoj/Forstbirdo Mi supozas, ke vi bezonas iome legi artikolojn kaj rigardu kiel laboras alia antaŭ verki vi mem. Ekzemple, mi pardonpetas ĉu mi estas ne tro diplomata, sed via artikolo Idolana estas tro fuŝa: 1e la titolo estas malĝusta, ĉar ĝi rilatus al idolo, de kie vi prenis tiun vorton? Por mi ne estas facile traduki tiun ideon, laŭ PIV genta nomo estas proksima ideo sed ne estas pli ĝusta ĉe vorto nomo. Laŭ mia hispanlingva vortaro povus esti laŭlanda nomo sed ankaŭ laŭloka nomo. Tion mi prenis por alinomigi la artikolon. 2e tiu tiom mallonga artikolo ne taŭgas por Vikipedio, kies regularo postulas almenaŭ tri frazojn kaj ligojn al aliaj artikoloj, tiusence mi aldonis iom al la artikolo. Ĉiukaze se vi pluopinias ke estis taŭga nomo por la artikolo, la iama titolo restas kiel alidirektilo. Mia fina konsilo estas ke vi bluigu ruĝajn ligojn en artikoloj ĉu pri Brazilo, ĉu pri arboj aŭ pri io ajn kaj ne inventu tiajn titolojn.--kani 22:27, 23. Jan 2011 (UTC)

Desculpas redakti

Obrigado pela mensagem, mas não sei o que acontece com meu IP. Às vezes eu começo a escrever a minha conta e depois aparece como eu não estou conectado. (É certo que outras directamente escrevo sem me conectar, mas hoje não é o caso). Sabes que é que lhe pode acontecer à minha IP? (Escrevo em português porque o meu Esperanto é muito mau) Chabidiskkont

Muito obrigado pela ajuda! Tentarei fazer isso quando me acontecer. Abraço Chabidiskkont

Brazilaj urboj redakti

Mi rigardas foje viajn artikolojn pri tiu temo. Antaŭe mi vidis en la mapo la lokon de la urboj kiel ruĝa punkto. Poste jam ne.--kani 21:56, 6. Feb 2011 (UTC)

Kolumnoj redakti

Saluton kara, en la paĝaro Pouso Alegre mi volis organizi la kvartalojn kolumne, sed mi ne trovis la trafan ŝablonon, ĉu vi povus helpi min. Amike: Pietro esperanton

Telefo redakti

Wow! Dankon! Vi estas tre ĝentila! Tamen, mi ne meritas tion, la kvaliton en vikipedio ni danku al multaj homoj, al kiuj mi etendas vian gratuladon. Ĉion bonan ankaŭ al vi, kaj ĝuigan retumadon. Amike, --Fimako 20:11, 23 Mar. 2011 (UTC)

Brazilaj urboj (2) redakti

Salut'!

Se vi hazarde elektas urbojn el Brazilo, tiam estas paĝo Grandaj urboj de Ameriko, kie vi trovos Brazilon. Tie estas listo laŭ grandeco. Estas tie ruĝaj (nefaritaj) urboj. Mi ĉerpis ilin el la germana Vikipedio, tial eble estas ankaŭ ortografiaj eraroj. Tie estas grandaj urboj, kaj ne municipoj. --Crosstor 05:42, 9 Apr. 2011 (UTC)

Bedaŭrinde mi ne estas fakulo pri informkestoj de municipoj, mi ne povas helpi Vin. Ankaŭ mi nur nutempe uzas similaĵojn. Amike --Crosstor 06:10, 19 Jul. 2011 (UTC)

Estimata ! vi markis São Tomé (Paraná)‎ forigenda supozeble ĉar vi kreis São Tomé (Paranao). Tamen anstataŭ forigi tian paĝon estas peferinde igi ĝin redirektilo al la ĝusta paĝo, des pli ke kelkaj aliaj paĝoj ligis al ĝi. Mi ŝanĝis la ligilojn por ke ili ĉiuj rekte ligu al São Tomé (Paranao). Cetere vi nuntempe estas la plej abunda kontribuanto kiu baldaŭ pelos nian Vikipedion al 150000 artikoloj ! AL @ 09:00, 3 Aŭg. 2011 (UTC)

São Sebastião do Paraíso redakti

Saluton, mi intertempe ŝanĝis ŝablono pri brazilaj municipoj en São Sebastião do Paraíso al ŝablono Geokesto. Petr Tomasovsky 07:47, 26 Aŭg. 2011 (UTC)

Saluton Conrado, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Yekrats (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Pouso Alto".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Ĉu utilas skeletaro ? redakti

Kamarado Conrado

Vi estas amaspleniganta Vikipedion per brazilaj urbojn : Gratulon ; tio faras nombron.
Tamen, prefere ol multenombraj ĝermetoj, estus bone se estus iom pli da precizoj pri la urboj : historiaj eventoj, monumentoj, geografio, famaj enloĝantoj... Kial ne fari iom malpli da urboj, sed po iom pli da informoj pri ĉiuj ?

Amike --Jean-François Clet 07:38, 12 Okt. 2011 (UTC)

Ne dankinde. Mia laboro pri asteroidoj estas negranda. Kiam mi faras po ses da ili tage estas maksimume.--Jean-François Clet 16:09, 12 Okt. 2011 (UTC)
Kara Clet, en la uragano, Vi helpis... Alpinópolis. Brakumu de Brazilo! Tre dankon! Conrado 17:04, 16 Okt. 2011 (UTC)
Je, sed estas nur malgranda ero de tio, kiu estus farenda... Vi sendube pli bone komprenas la portugalan ol mi, vi ja povas fari multe pli ol tio, kion mi povas.
Amike
--Jean-François Clet 17:30, 16 Okt. 2011 (UTC)

Vikipedio:Forigendaj_artikoloj redakti

Saluton, Conrado. Mi ĵus skribis komenton al forigenda artikoloj. --Tlustulimu 18:38, 15 Okt. 2011 (UTC)

bonvolu legi en la diskutejo : http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo#Taksi kaj uzi la frazon ... havis ...loĝantojn... Narvalo 18:08, 13 Nov. 2011 (UTC)

Do, ekzemple, via frazo "Iraquara estas municipo de la brazila subŝtato Bahio, kiu taksis 22.601 enloĝantojn en 2010 [1]." devas esti "Iraquara estas municipo de la brazila subŝtato Bahio, kiu havis 22.601 loĝantojn en 2010 [1]." Do, bonvolu uzi tiun ĉi ŝablonan frazon por la pluaj municipoj. Narvalo 05:59, 16 Nov. 2011 (UTC)

Dankon, ke vi akceptis la konsilojn. Narvalo 23:47, 18 Nov. 2011 (UTC)

Geokesto | urbo redakti

Bonvulu uzi | portalo = Brazilo anstataŭ | notoj = [[Dosiero:Portal.svg|15px]] [[Portalo:Brazilo|Portalo pri Brazilo]] (ekzemplo) ~ Iketsi 00:27, 19 Nov. 2011 (UTC)

Saluton, vi aldonis al pluraj urboj de Brazilo ŝablonon Geokesto. Se vi aldonos ĝin al pluaj urboj, bv skribi al parametro mapo (eventuale mapo1, mapo2) nenian ligilon al dosiero kun mapo, sufiĉos nur mapo_priskribo kaj mapo_lokumilo. Mi forviŝis la ligilojn al dosieroj el pluraj paĝoj, la ceteraj estas ankoraŭ forviŝendaj. Bv legi sekcion Parametroj por mapoj. Vidu ekz. Braziljon, Bandeira do Sul-on kaj aliajn. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 05:28, 22 Mar. 2012 (UTC)

Mucipoj de Serĝipo redakti

Kara, laŭvole! Mi ne havas tempon por daŭrigi tiun laboron nun, kaj ĉiel ajn vi rajtas fari tion (kaj mi ne rajtus malpermesi). :) Por mi estos plezure poste kunlabori kaj kompletigi tiun temon. Brkmjn! - Fernando Maia Jr. 22:33, 17 Dec. 2011 (UTC)

Saluton. Ĉu vi havas opinion pri Birdoj ? Antaŭan dankon --pino 09:17, 18 Dec. 2011 (UTC)

Preĝejoj redakti

Baldaŭe espereble iu respondos al vi. Mi nur unufoje uzis la vorton ĉefparoĥo tie. Legu ĝin, poste iru al la kategorio, kie estas 170 hungaraj preĝejoj. Mi uzis "preĝejo" ĝenerale, se ĝi estas tre malnova (mezepoka), tiam foje uzis kirkon. --Crosstor 14:00, 27 Dec. 2011 (UTC)

Dankon por viaj artikoloj pri Brazilaj municipoj redakti

  Bonvenon en Vikipedio.
Mi dankas vin por viaj kontribuoj ĉar, danke al via utila partopreno, vi plibonigis kaj pliuzebligis Vikipedion.
Se vi volas, vi povas aliĝi senkoste kaj rekonebliĝi per uzantnomo.
Dankon kaj bonan daŭron en Vikipedio!

Ĉiuĵŭd Astroscienco 00:34, 16 Jan. 2012 (UTC)

Prenu unu paŭzo por unu malgranda bona kaŭzo, vi indias tion. Ĉiuĵŭd Astroscienco 00:51, 16 Jan. 2012 (UTC)

Aktualigo redakti

  Bonvenon en Vikipedio.
Mi dankas vin por viaj kontribuoj en la artikolo Barroso ĉar, danke al via utila partopreno, vi plibonigis kaj pliuzebligis Vikipedion.
Se vi volas, vi povas aliĝi senkoste kaj rekonebliĝi per uzantnomo.
Dankon kaj bonan daŭron en Vikipedio!

Jes, ni devas aktualigi niajn artikolojn. Ĉiuĵŭd Astroscienco 01:43, 24 Jan. 2012 (UTC)

Ne ĝermo redakti

Via menciita artikolo vere estas 3000bt, sed estas nur 1 frazo. Tial mi diris, ke estu 7 frazoj kaj almenaŭ 1400 bt. Laŭ mi la simpla artikolo ne estu tro granda,--Crosstor 17:16, 1 Feb. 2012 (UTC)

Brazilaj municipoj redakti

Bv ne plenigu parametrojn mapo en Geokesto, se vi uzas parametron lokumilo. Vidu ankaŭ sekcion pri uzado de parametroj por mapoj en Geokesto. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:23, 28 Mar. 2012 (UTC)

Sorocaba redakti

Kara Conrado, mi alskribas vin simple ĉar vi estas aktiva vikipediano, evidente bone parolas la portugalan kaj fokusigas vian atenton al Brazilo: La artikolo pri la brazila urbo Sorocaba kreskis al granda artikolo kun detalaj informoj pri la loka Esperanto-movado kaj kun tre multaj ruĝaj ligiloj. Ĉu vi povus trarigardi kaj pripensi, ĉu iujn ruĝajn ligilojn forpreni (ekzemple miaopinie anstataŭ "la grupanoj Benedito Barbosa, Jorge Cordeiro kaj S. Toledo, kiuj tiutempe jam mem povis paroli la lingvon..." tute sufiĉus "la grupanoj Benedito Barbosa, Jorge Cordeiro kaj S. Toledo, kiuj tiutempe jam mem povis paroli la lingvon..."), kaj ĉu aldoni artikoletojn pri la pli gravaj temoj? Gabriel Bitencourt (laŭ mia sondo kun unu "t") eble meritus biografian artikoleton: materialo reta pri li estas, ekzemple gabrielbitencourt65.blogspot.com, twitter.com/gcbitencourtla jena filma intervjuo en retejo YouTube, sed kompreneble ĉio en la portugala, do rigardinda de portugallingvano. La artikolo pri Sorocaba sume meritus je iom da atento. ThomasPusch (diskuto) 16:55, 25 Okt. 2012 (UTC)

RE: Gratulon! redakti

Dankon :-) --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 06:09, 31 Jan. 2013 (UTC)

Ĝermetoj pri Brazilaj municipoj redakti

Saluton. Nuntempe oni diskutas pri forigo de kelkaj viaj artikoloj. Ja veras ke artikolo havu precipe tekston, nur informkesto ne sufiĉas. Mi ne rigardis al multaj viaj artikoloj, sed ĉu vi povus aldoni almenaŭ unu frazon en ĉiun senfrazan artikolon? La artikoloj prefere restu, sed sen enhavo tio ne eblas. Amike. --KuboF (diskuto) 11:26, 6 Feb. 2013 (UTC)

Kara Conrado. Vi eble jam konstatis ke la artikoloj pligrandigitaj al nivelo de ĝermo ne plu estas minacataj de forigo. Tamen endus en la tekstojn ankoraŭ enmeti la indikon kategorio:Municipoj de Minas-Ĝerajso. Mi certas ke tion povus fari vi mem, kiu iniciatis la tekstojn antaŭ ses jaroj. Ĉu?? --ThomasPusch (diskuto) 03:54, 9 Feb. 2013 (UTC)

Nova administro redakti

Jam neniu povas bari la novan administriĝon, tamen mi mencias, - se eble vi kuraĝos voĉdoni - vidu la diskuton pri li: li estis, kiu diris al mi : "Vi ne boju"!, kio okazos baldaŭe? Nur 4 kuraĝuloj voĉdonis kontraŭe. (Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/KuboF) --Crosstor (diskuto) 05:36, 14 Feb. 2013 (UTC)

Pratápolis redakti

Saluton, Conrado. Jam la 27-an de marto mi hazarde trovis la artikolon Pratápolis. Ĉar vi kreis ĝin, ĉu vi povus iomete aldoni enkondukajn frazojn? Alikaze ĝi devus esti forigata manke de taŭga enhavo. --Tlustulimu (diskuto) 17:42, 31 Mar. 2013 (UTC) Farita! Conrado (diskuto) 18:03, 31 Mar. 2013 (UTC)

Dankon. --Tlustulimu (diskuto) 18:16, 31 Mar. 2013 (UTC)


Saluton, Conrado. Ĉu vi povus plibonigi la artikomon São Miguel do Araguaia ? Antaŭdankon. --pino (diskuto) 12:32, 26 Apr. 2013 (UTC)--pino (diskuto) 12:32, 26 Apr. 2013 (UTC)

Kara Conrado, mi unue volas danki pri via diligenta kontribuado al Vikipedio. Pardonpetu, ke mi devas atentigi vin pri ofta lingva eraro en viaj tekstoj, nome malkorekta uzo de prepozicio de. Kiam tempas pri subŝtato oni ne diras "Subŝtato de Rio-de-Ĵanejrio" sed "Subŝtato Rio-de-Ĵanejrio" (sed korektas la eldiro Rio-de-Ĵanejrio estas subŝtato de Brazilo. Amike DidiWeidmann (diskuto) 18:14, 23 Maj. 2013 (UTC)

Burokratoj redakti

Saluton, Conrado. Ni bezonas kelkajn burokratojn. Ĉu vi vidas tie ? Amike

Eble ĉu vi povas baloti tamen? Tio montrus la vivon en nia vikipedio. Antaŭdankon! --pino (diskuto) 15:32, 26 Jun. 2013 (UTC)
Kara pino, por esti burokrato bezonatas samtempe esti administranto. Tiel eĉ se Conrado volus esti li bezonus unue peti rajtojn de administranto. Amike. --KuboF (diskuto) 11:12, 27 Jun. 2013 (UTC)

Mondaj heredaĵoj en Svedio redakti

Saluton Conrado! Mi ĝojas ke vi verkas pri Mondaj heredaĵoj en Svedio. Mi korektis detalon pri Tanum (bedaŭrinde pri la tieaj petroglifoj ankoraŭ mankas propra artikolo). - SIncere, Moldur (diskuto) 20:34, 15 maj. 2017 (UTC)Reply

Kastelo de Nesvizh redakti

Saluton Conrado! Mi legis vian artikolon Kastelo de Nesvizh, supozeble vi ne konas la cirilan alfabeton. Nesvizh estas angla formo ĉi tie, pli ĝuste estus Njasviĵ aŭ kutime Nasviĵ. Bonvolu kontaktiĝi kun RG2 aŭ ThomasPusch, kiuj estas fakuloj pri tio.--Crosstor (diskuto) 06:30, 16 maj. 2017 (UTC)Reply

@Crosstor: Atentu: la nomo en la belorusa estas "Njasviĵ", kiun mi trovis en pluraj artikoloj. --Dominik (diskuto) 09:31, 16 maj. 2017 (UTC)Reply

UNESCO Challenge book prize redakti

Hello! Thank you for your contributions about the Swedish World Heritage! You are now eligeble for a book prize. Please send an address where you want it shipped to jan.ainali raa.se. If you prefer to not provide an address, the book is also available for download here (pdf, 5 MB). Best regards, Ainali (diskuto) 12:59, 30 maj. 2017 (UTC)Reply

Thank you for participating in the UNESCO Challenge! redakti

Hi,

Thank you for participating in the UNESCO Challenge! I hope you had as fun as we did!

If you could take a minute to answer our survey, we would be very grateful. Your answer will help us improve our Challenges in the future.

Best,

John Andersson (WMSE) (diskuto) 08:42, 2 jun. 2017 (UTC)Reply

COH Challenge redakti

Hi!

Thank you for your contribution to the UNESCO Challenge a couple of months ago.

I don't know if you have noticed, but there is a new competition starting tomorrow, that is co-arranged by UNESCO and Wikimedia Sverige – the COH Challenge. This time, the purpose is to get as many of the images uploaded as part of the Connected Open Heritage project (e.g. of world heritage sites, the images can be found here) as possible to be used in Wikipedia articles (however, at most five images – with caption – per article).

I hope you want to participate! :)

Best, Eric Luth (WMSE) (diskuto) 15:55, 30 jun. 2017 (UTC)Reply

Voĉdono redakti

La voĉoj ne sufiĉas ĝis tiam, bonvolu pliigi ĝin Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/RG72 --Crosstor (diskuto) 14:03, 27 aŭg. 2017 (UTC)Reply

Kreitaj artikoloj redakti

Saluton! Mi vidis en la diskutpaĝo de Andy ke vi aligis lin en Novaj Kreitaj Paĝoj. Eble ankaŭ min, ĉu ne. Mi vidas ke ankoraŭ Andy kaj AndyHM estas malsamaj. Mi ne scias, ĉu tio utilas al io ajn, sed mi iam estis Kanikani69 aŭ io tia kaj dum jaroj mi uzis ankaŭ el laborejo la konton Seminario kiu jam ne estos plu uzata. Ĉu la signo + signifas tion? ke tiu havas pliajn artikolojn el aliaj kontoj?--kani (diskuto) 14:32, 19 okt. 2017 (UTC) Kara Kani, jes, + signifas ke la uzanto havas alia(j)n konto(j), post mi aldonos Kanikani69 al Kani; dankon pro la intereson! Conrado (diskuto) 20:42, 27 okt. 2017 (UTC)Reply

Administranta baloto redakti

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 05:04, 4 jun. 2019 (UTC)Reply

Brazilaj municipoj sen minimuma informo de artikolo redakti

Saluton, Conrado - Mi konstatis ke vi aldonis iujn artikoloj sen la minimuma informo por artikolo. Mi trovis:

(Mi trovis ĉi tiujn hazarde klakante viajn artikolojn en Kategorio:Municipoj de Minas-Ĝerajso.)

Ĝermoj en Vikipedio devas inkluzivi minimume 3 plenajn frazojn pri la temo. Se vi havas demandojn, bonvolu legi artikolon Vikipedio:Ĝermo. Ĉu vi povas aldoni al la minimuma nivelo? Dankas vin Yekrats (diskuto) 21:28, 4 nov. 2019 (UTC)Reply

Kara Yekrats, mi mankis la Vikion delonge, kaŭzante ĉi tiun malkomforton. Nun, ke mi revenis al la laboro hejme, mi denove dediĉos min al la paĝo. Dankon pro la okazo! Conrado (diskuto) 14:30, 5 dec. 2019 (UTC)Reply

Konkurso VikiPrintempo 2020 - partoprenu ĝis fino de Aprilo redakti

 

Saluton Conrado! En antaŭa(j) jaro(j) vi jam partoprenis la konkurson VikiPrintempo, do mi pensas, ke vi povas interesiĝi pri remalfermo de la konkurso! Kompare al antaŭaj jaroj, nun la konkurso daŭros nur ĝis fino de Aprilo - je 1 monato malpli. Do, neniu hasto, sed la horloĝo tamen tiktakas.

La antaŭan jaron vi ne povis partopreni per temo pri via propra lando - tio nun ŝanĝiĝis! Kaj eĉ se vi pensus, ke Vikipedio jam enhavas ĉiun eblan artikolon pri lando de via intereso, legu plie, tiel vi pli bone povas partopreni en Vikivojaĝo.

 

Mi vin ankaŭ speciale atentigas kaj invitas partopreni la konkurson en Vikivojaĝo! Vikivojaĝo estas relative nova frato de Vikipedio, kiu celas helpi al esperantistoj pli agrable vojaĝi danke al buntaj turismaj informoj pri ĉiuj turismaj cellokoj (ankaŭ ne tre kutimaj). Vikivojaĝo daŭre estas en la Vikimedia Kovilo kaj serĉas sian aktivan komunumon. Kun la komunumo (ĉu ankaŭ vi estos parto de tio?), Vikivojaĝo maturiĝos kaj havos memstaran subdomajnon, tiel pli bone provizante la informojn.

Mi konscias, ke redaktado en Kovilo estas iom malsama ol en Vikipedio. Tial por plifaciligi viajn unuajn paŝojn kaj instigi vin provi Vikivojaĝon vi ricevos 2-oble pli multajn poentojn en Vikivojaĝo ol en Vikipedio! Nur pro tio, ke vi provis. Krome, estas speciala premio por la plej granda kontribuo ĝuste al Vikivojaĝo - kaj tiun vi povas ricevi aldone al la kutimaj premioj! Ni kredas, ke Vikivojaĝo havas multon por provizi al Esperantujo kaj Vikimedianoj - tial tiuj specialaj ofertoj. Kaj, eble vi ekŝatos Vikivojaĝon kaj decidos redakti ĝin ankaŭ post VikiPrintempo.

Por partopreni la konkurson venu al jenaj paĝoj kaj listiĝu en la listo:

Nomo de la organizanto, Uzanto:KuboF Hromoslav (diskuto) 21:49, 27 mar. 2020 (UTC)Reply

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj redakti

Kara, Conrado, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj  

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)Reply