Vikipedia emblemo Saluton kaj bonvenon en mia Diskuto!

Bonvolu tion ĉi legi antaŭ ion skribi!
Se vi volas demandi min, demandu ĉi tie kaj mi ĉi tie ankaŭ respondos.
Se mi demandis vin en via Diskuto, vi respondu tie kaj uzu {{Re|KuboF}}! Tiel mi ricevos sciigon pri via mesaĝo.
Bv. ne uzi ĉi tie {{NovajMesaĝoj}} nek {{Nova!}}


WAM 2019 PostcardRedakti

Dear Participants and Organizers,

Congratulations!

It's WAM's honor to have you all participated in Wikipedia Asian Month 2019, the fifth edition of WAM. Your achievements were fabulous, and all the articles you created make the world can know more about Asia in different languages! Here we, the WAM International team, would like to say thank you for your contribution also cheer for you that you are eligible for the postcard of Wikipedia Asian Month 2019. Please kindly fill the form, let the postcard can send to you asap!

Cheers!

Thank you and best regards,

Wikipedia Asian Month International Team --MediaWiki message delivery (diskuto) 08:16, 3 jan. 2020 (UTC)

Azia MonatoRedakti

Saluton! Mi ne ŝanĝas mian opinion pri la rezigno. Mi finos urbegojn de Pakistano. Supozeble mi partoprenos en Orienta Eŭ., sed por mi estas malfacila tasko, ĉar ĉiuj gravaj artikoloj pri Hungario estas jam pretaj.--Crosstor (diskuto) 08:10, 6 jan. 2020 (UTC)

WAM 2019 PostcardRedakti

Dear Participants and Organizers,

Kindly remind you that we only collect the information for WAM postcard 31/01/2019 UTC 23:59. If you haven't filled the google form, please fill it asap. If you already completed the form, please stay tun, wait for the postcard and tracking emails.

Cheers!

Thank you and best regards,

Wikipedia Asian Month International Team 2020.01


MediaWiki message delivery (diskuto) 20:58, 20 jan. 2020 (UTC)

Uzanto:KuBOT/listo/niveloj de lastaj sekciojRedakti

Saluton KuboF Hromoslav! Mi informas vin, ke mi alinomis artikolon "Stacidomo de Rennes" al "Rennes (stacidomo)" - mi supozas, ke indas/endas fari ŝanĝon en listo "Uzanto:KuBOT/listo/niveloj de lastaj sekcioj". Temas pri sekcio 1200, n-ro 65. --Dominik (diskuto) 05:41, 11 feb. 2020 (UTC)

Dankon, Dominik, pro la informo! Mi reagas malfrue, ĉar februare mi havis malmultan energion por Vikipedio...
Eĉ indas forigi la artikolon de la listo. Ja la problemo pri nekutima nivelo de lastaj sekcioj estas solvita. Vidu kiel ĝi aspektis en 2013: Special:PermanentLink/4681598  
Hmm, mi eble eĉ tute refaru la liston... pasis jam 7 jaroj kaj multo ŝanĝiĝis. --KuboF Hromoslav (diskuto) 14:04, 19 apr. 2020 (UTC)

Artikolo de la semajnoRedakti

Saluton, KuboF! Mi vidis ke la "Artikolo de la semajno", kiu devas aperi en la ĉefpaĝo de la Vikipedio estas nun vaka, kaj apenaŭ iu zorgas pri la aktualigo. Mi proponis por la semajno 8 la artikolon pri Pink Floyd, ĉar mi vidis ke ĝi jam estas sufiĉa ampleksa, sed mi ne certas ke mi redaktis tion bone. Ĉu vi povas kontroli teknike? Ĉu iu alia nun zorgas aŭ kie oni devas tion proponi? --Tonyo (diskuto) 10:55, 17 feb. 2020 (UTC)

Saluton kara Tonyo! Kiel vi povis jam rimarki, lastatempe mi ne multe venas al Vikipedio - mi nun okupiĝas pli pri Esperanta Vikivojaĝo...
Tamen, mi vidas, ke la afero (nun) de teĥnika vidpunkto funkcias.
Kiam temas pri la funkciado de organizado de la laboro... Mi antaŭ jaroj proponis, ke anstataŭ "Artikolo de la semajno" estu "Artikolo de la monato". Ĝuste ĉar estas laboro, kiu devas okaziĝi regule (kaj tre ofte), dum kutime mankas homoj, kiujn faradus. Ankaŭ, Esperanta Vikipedio havas relative malmultajn vizitantojn. Do ni faras relative multan laboron por relative malmultaj homoj. Ekz. la slovaka Vikipedio faras 4-oble malpli da laboro (artikolo de la monato) por ĉ. 10-oble pli multaj vizitantoj... Se vi pretas faradi la taskon longtempe ĉiusemajne aŭ trovi homon (aŭ tiu homo mem troviĝu), kiu tion farados, mi tute ĝojas. Se ne, mi pensas, ke estas tempo por repripensi la sistemon kaj eble ŝanĝi oftecon de la artikolo. Amike. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:58, 19 mar. 2020 (UTC)

WAM 2019 Postcard: All postcards are postponed due to the postal system shut downRedakti

Dear all participants and organizers,

Since the outbreak of COVID-19, all the postcards are postponed due to the shut down of the postal system all over the world. Hope all the postcards can arrive as soon as the postal system return and please take good care.

Best regards,

Wikipedia Asian Month International Team 2020.03

Konkurso VikiPrintempo 2020 - partoprenu ĝis fino de ApriloRedakti

Saluton KuboF Hromoslav! En antaŭa(j) jaro(j) vi jam partoprenis la konkurson VikiPrintempo, do mi pensas, ke vi povas interesiĝi pri remalfermo de la konkurso! Kompare al antaŭaj jaroj, nun la konkurso daŭros nur ĝis fino de Aprilo - je 1 monato malpli. Do, neniu hasto, sed la horloĝo tamen tiktakas.

La antaŭan jaron vi ne povis partopreni per temo pri via propra lando - tio nun ŝanĝiĝis! Kaj eĉ se vi pensus, ke Vikipedio jam enhavas ĉiun eblan artikolon pri lando de via intereso, legu plie, tiel vi pli bone povas partopreni en Vikivojaĝo.

Mi vin ankaŭ speciale atentigas kaj invitas partopreni la konkurson en Vikivojaĝo! Vikivojaĝo estas relative nova frato de Vikipedio, kiu celas helpi al esperantistoj pli agrable vojaĝi danke al buntaj turismaj informoj pri ĉiuj turismaj cellokoj (ankaŭ ne tre kutimaj). Vikivojaĝo daŭre estas en la Vikimedia Kovilo kaj serĉas sian aktivan komunumon. Kun la komunumo (ĉu ankaŭ vi estos parto de tio?), Vikivojaĝo maturiĝos kaj havos memstaran subdomajnon, tiel pli bone provizante la informojn.

Mi konscias, ke redaktado en Kovilo estas iom malsama ol en Vikipedio. Tial por plifaciligi viajn unuajn paŝojn kaj instigi vin provi Vikivojaĝon vi ricevos 2-oble pli multajn poentojn en Vikivojaĝo ol en Vikipedio! Nur pro tio, ke vi provis. Krome, estas speciala premio por la plej granda kontribuo ĝuste al Vikivojaĝo - kaj tiun vi povas ricevi aldone al la kutimaj premioj! Ni kredas, ke Vikivojaĝo havas multon por provizi al Esperantujo kaj Vikimedianoj - tial tiuj specialaj ofertoj. Kaj, eble vi ekŝatos Vikivojaĝon kaj decidos redakti ĝin ankaŭ post VikiPrintempo.

Por partopreni la konkurson venu al jenaj paĝoj kaj listiĝu en la listo:

Nomo de la organizanto, Uzanto:KuboF Hromoslav (diskuto) 21:49, 27 mar. 2020 (UTC)

KonfirmoRedakti

La konto @FenikalsKato en Telegramo estas mia. --Fenikals (diskuto) 13:45, 19 apr. 2020 (UTC)

LusenoRedakti

Saluton KuboF Hromoslav, vi markis mian artikolon en Konkurso pri Luseno per noto, ke La artikolo ne respondas al la temo. En la paĝo pri la konkurso estas krom aliaj indikite: Memoru, ke vi povas verki pri ĉio ajn rilata al Centra kaj Orienta Eŭropo ... Kaj en Centra Eŭropo situas ankaŭ Luseno. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:40, 20 maj. 2020 (UTC)

Kara Petr, en la paĝo pri reguloj estas konkreta listigo de landoj kaj tie Germanio ne estas inkluzivita. Fakte, estas diversaj difinoj de "Centra Eŭropo" kaj "Orienta Eŭropo" kaj diversaj homoj inkludas diversajn landojn. Tio estis granda obstaklo por bone difini la amplekson de la konkurso, tial mi kiel solvon elektis listigi la landojn.
Mi komprenas, ke tio povas esti malagrabla kaj mi bedaŭras. Se vi havas proponon kiel la aferon prezenti klare por sekva jaro, mi volonte legos! Dume, mi ĝuste nun estas finpretiganta la rezultojn, kaj de praktika vidpunkto mi povas skribi, ke la artikolo neniel influas vian vicon   --KuboF Hromoslav (diskuto) 08:10, 22 maj. 2020 (UTC)