Ŝablono:Informkesto fervoja stacio redakti

Saluton, Dapal. Mi ĵus vidis, ke vi kreis la ŝablonon {{Informkesto fervoja stacio}}. Sed ni jam ekde 2009 havas la ŝablonon {{Informkesto Fervoja stacidomo}}, kiu jam enhavas intervikajn ligilojn kaj estas jam iomete uzata. Mi ne povas imagi, ke ni bezonus la novan, kiu ja fakte pligrandigas la nombron de duplikataj ŝablonoj.

Bedaŭrinde mi ne konas vian denaskan lingvo, tiel ke mi ne povas rigardi, ĉu al en la koncerna vikipedio jam estas ligilo al la esperanta ŝablonon. --Tlustulimu 14:40, 11 Dec. 2011 (UTC)

Resaluton, Dapal. La forigo de la ŝablono ne necesas. Mi simple kunfandigos la du ŝablonojn sub la malnova nomo. Sed mi uzas grandparte la kodon de via ŝablono, ĉar ĝi estas pli bone traktebla. :-) La kombino momente troviĝas en aparta paĝo. Amike --Tlustulimu 16:33, 11 Dec. 2011 (UTC)
Bonan vesperon, Dapal. Mi ĵus realigis la kunigon de la ŝablonoj, tiel ke via fariĝis alidirektilo al {{Informkesto Fervoja stacidomo}}. Do vi povos estonte uzi ĝin kiel antaŭe, escepte de du parametroj, kiuj estis lingve malĝustaj. Nun ili estas do "paŝageroj tage" (anstataŭ "pasaĝeroj tagon") kaj "paŝageroj jare" (anstataŭ "pasaĝeroj jaron"). Vi ja tie uzis la akuzativon, kiu tamen ne eblas. Krome mi transprenis la ekzemplon el {{Informkesto fervoja stacio/dokumentado}} al {{Informkesto Fervoja stacidomo/dokumentado}}, sed kun menciita korekto. Amike --Tlustulimu 18:20, 11 Dec. 2011 (UTC)

Stacidomo Mazara del Vallo redakti

Saluton, Dapal. Ĉu vi fintradukos la artikolon Stacidomo Mazara del Vallo? Se ne, mi petos en la ĉefa diskutejo pri tio. Ĉu bone? Amike --Tlustulimu 16:07, 11 Dec. 2011 (UTC)

Resaluton, Dapal. Bonvolu atenti, ke la informkesto nun uzas la provejan version de {{Informkesto Fervoja stacidomo}}, tiel ke ŝanĝo ne estas necesa tie. Do vi nur devus traduki la tekston. Krome ne estas via kulpo, ke vi ne povis rimarki ion pri la ŝablono. Simple mankis intervikiaj ligiloj inter la itala kaj esperanta ŝablonoj. Sed mi jam metis ilin. Amike --Tlustulimu 16:29, 11 Dec. 2011 (UTC)

Ŝablono:Informkesto episkopujo redakti

Saluton, Dapal. Mi ĵus iomete redaktis vian novan ŝablonon kaj poste eĉ alĝustigis ĝian titolon al la nomskemo por informkestoj. Tial ĝi nun nomiĝas {{Informkesto episkopujo}}. Ĉu jam ĉiuj parametroj estas tradukitaj esperanten? Se ne, bonvolu fari tion. Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:43, 24 Mar. 2012 (UTC)

Saluton Dapal! Dankon pro via respondo al mia rimarko en Diskutpaĝo. Kio ĝenas min estas ke la frazo "Datoj el Pontifika Jarlibro * *" aperas en la informkesto, kio igas la ŝablonon malfacile uzebla por Anglikana Eklezio. Pormemore la artikolo Diocezo de Monmouth estas kiel eble plej fidela traduko de la angla originalo en:Diocese of Monmouth. --Dominik (diskuto) 00:22, 28 Mar. 2012 (UTC)
Dankon pro via rapida reago, Dapal - faru do la menciitan ŝanĝon, kaj la ŝablono povos taŭgi ankaŭ por Anglikana Eklezio de Anglio kaj en Kimrio - ili ne agnoskas la Papon kaj supozeble iliaj episkopoj ne eniras la Pontifikan Jarlibron. --Dominik (diskuto) 17:04, 28 Mar. 2012 (UTC)
La ŝablono nun bone funkcias - multajn dankojn. --Dominik (diskuto) 01:09, 29 Mar. 2012 (UTC)

Saluton, Dapal - koncerne la diskuton "Diocezo vs Episkopujo", atentu ne tro fuŝi aferojn: nun la artikolo Diocezo ostrava-opava ne plu estas alirebla. --Dominik (diskuto) 01:04, 30 Mar. 2012 (UTC)

Saluton, Dapal! Bonvolu noti, ke mi provizore kaŝis vian aldonitan ŝablonon "alinomigu" en artikolo Diocezo de Monmouth, pro tio ke tiu ĉi artikolo partoprenas en la nun okazanta plurlingva defio MonmouthpediA. --Dominik (diskuto) 03:52, 30 Mar. 2012 (UTC)

Ŝablono:Informkesto teatrejo redakti

Mi deziras doni helpon al vi por dokumentado de via nova ŝablono, por ke vi finu korekte la ŝablonon (estas memvola helpo). Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 19:19, 1 Apr. 2012 (UTC)

Saluton, Dapal. Mi ĵus difinis fonan bildeton en la kaplinio de la informkesto. Uzeblaj CSS-klasoj estas difinitaj en MediaWiki:Common.css kaj listigitaj en Vikipedio:Informkestoj. Krome mi aldonis la ŝabloneton {{ŝanĝu ŝablonon}} al la fino de la informkesto. Ĝi estas sufiĉe facile uzebla kaj aranĝas kelkajn ligilojn. Amike --Tlustulimu (diskuto) 19:33, 1 Apr. 2012 (UTC)
Mi pensas, ke la ŝablono estas uzebla kaj utila. Krome ĝi sekvas la nomskemon por informkestoj.
Sed bonvolu atenti estone, ke vi metu la intervikiajn ligilojn ne nur en la esperantan ŝablonon, sed ankaŭ se eblas en ĉiujn ligitajn, aŭ almenaŭ en la plej gravajn el ili. Alikaze povus okazi, ke alia ulo kreus saman ŝablonon kun nova nomo, ĉar ne ekzistas ligilo ĉi tien. --Tlustulimu (diskuto) 19:43, 1 Apr. 2012 (UTC)
Jes, mankas meti la ŝablonon en artikoloj. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 19:44, 1 Apr. 2012 (UTC)
Mi respondos ĉi tie, pardonu min. Jes, mi kreis la ŝablonon ĉar mi bezonas ĝin: fakte, nun mi skribos artikolon pri teatrejo :). Kaj poste mi aldonis ĝin al aliaj paĝoj pri teatrejoj (Scala, Fenice, kaj aliaj). Tlustulimu, mi ne komprenis: mi aldonis intervikiajn ligilojn al 7 diferencaj vikioj, kio estas la problemo? --dapal(skribu @) 19:48, 1 Apr. 2012 (UTC)

Saluton. Mi klopodis korekti la tabelon de temperaturoj, sed malsukcesis pro mia mallerteco ĉe tiuj teknikaĵoj. Ĉiukaze temperaturo estas konsiderataj plej ofte altaj kaj malaltaj, ne grandaj kaj malgrandaj, plej verŝajne pro la simileco kun termometroj, kiuj indikas ilin.--kani (diskuto) 18:17, 3 Apr. 2012 (UTC)

Saluton, Kani. Vi ŝanĝis tekston en HTMLaj komentoj. Tio havas neniun efikon en la ŝablono mem. Do la koncerna ŝablono devus esti ŝanĝata. Sed tion ĵus korektis Dapal por ni, ĉar li ja kreis ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 19:37, 3 Apr. 2012 (UTC)
Jes, nun ĉio estas en ordo. Mi esperas, ke miaj fuŝaj tuŝoj en "perfida" ŝablono okazis nenion gravan.--kani (diskuto) 19:45, 3 Apr. 2012 (UTC)

Sicilio redakti

Saluton. Laŭ PIV ekzistas nek Sicilo nek sicila, sed Sicilio kaj sicilia. Simile en Vikipedio ekzistas Sicilio kaj ne Sicilo, kaj nur Sicila lingvoSicilia lingvo, kio laŭ tio antaŭa estus diskutebla. La finaĵo -io estas ege komplika, sed ne rilatas al nur ŝtatoj, sed ankaŭ geografiaj entoj. Mi ne eniros en tiu tiom komplika disputo. Ĉiukaze vi kontraŭdiras, se Sicil-ktp estis ŝtato antaŭ Garibaldi, do jen -io.--kani (diskuto) 20:07, 3 Apr. 2012 (UTC)

Jen nuanco, se oni celas diri, ke la revolucion faris sicil-anoj, oni povas diri "sicila revolucio" aŭ "sicilana revolucio": se oni celas diri, ke temas pri revolucio kiu okazis en Sicilio, estu "sicilia revolucio". Tamen temas nur pri nuanco, kaj ankaŭ mi diras "hispana revolucio" kiam tute oni celas revolucion kiu okazis en Hispanio. Oni ne timu kontraŭdirojn. Neniu estas perfekta. Do ne estas plej ĝusta radiko: ambaŭ taŭgas, elektu. Preterdire: ne korekta radiko, sed ĝusta radiko. Korekta devenas de korekti.--kani (diskuto) 20:24, 3 Apr. 2012 (UTC)

Pirandello redakti

Saluton. Mi hazarde trovis vian nomon inter la uzantoj de Vikipedio. Necesas plilongigi la artikolon pri Luigi Pirandello, kiu en la esperanta vikipedio estas nekredeble mallonga. Ĉar vi estas preskaŭ samurbano de Pirandello, ĉu vi ŝatas kunlabori? Sufiĉas aldoni kelkajn frazojn. Mi mem planas aldoni kelkajn frazojn, sed ne fari la kompletan laboron. Eble aliaj ankaŭ kunlaboros (la artikolo estas tamen sen grandaj ŝanĝoj ekde multaj jaroj). --Rdelre (diskuto) 11:00, 2 jul. 2017 (UTC)Reply

Mi vidis ke vi jam komencis la laboron. Gratulojn! --Rdelre (diskuto) 16:32, 6 jul. 2017 (UTC)Reply
Saluton! Vi faris mirindan laboron - kaj via ideo fari ĝin kune kun lernant(in)oj estis tre bona. Tamen mi vidas ke nun vi longe paŭzis. Ĉu vi planas plu daŭrigi? Se vi bezonas ankoraŭ longan paŭzon, taŭgas forigi la averton "tiu paĝo estas redaktata de..."; vi remetos ĝin se/kiam vi reprenos la tradukadon. Sciigu min, dankon. Kore --Rdelre (diskuto) 17:47, 15 okt. 2017 (UTC)Reply

Vikivojaĝo redakti

Saluton! Ĉu vi emas kontribui al projekto Vikivojaĝo en Esperanto? Ĝi estas nun en "kovilo" (aŭ "kovejo") - t.e. ĝi havis aprobon por preparado, sed ne por oficiala statuso. Vi povas trovi ĝin ĉe: Ĉefpaĝo de Vikivojaĝo en Esperanto. Kvankam jam estas iom da kontribuoj, necesas plu da voĉoj (kaj da kontribuantoj) por akiri oficialan nivelon.
Se vi emas iomete kontribui, eĉ nur kelkfoje, mi kredas ke vi ŝatos aldoni informojn pri Sicilio, Mazaro, kaj similaj (en Krei paĝon estas iloj por krei aŭtomate la skemon por nova loko). Aliflanke, vi povas ankaŭ ŝati partopreni la etan konkurson "Azia Monato", validan por la monato de novembro kaj por artikoloj pri aziaj lokoj; nenie kiel en Vikipedio veras ke pli gravas partopreni ol venki!
Mi esperas ke vi havos tempon pro tiu propono, eĉ malgrandaj kontribuoj utilas! Amike --Rdelre (diskuto) 12:01, 2 nov. 2020 (UTC)Reply