i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Dario Aralezo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 12:51, 15 sep. 2016 (UTC)Reply

Pri Paralela Universo redakti

Dankon @Dario Aralezo: pro via korekto de la nomo/ligilo de PU en mia paĝo. Kutime oni ne korektas alivikipediistajn paĝojn sed se estas evidenta problemeto aŭ erareto ja bonas ĝin plibonigi tial mi dankas al vi!
Ĝuu la vikipedion kaj mi esperas estontece kunlabori kun vi.
  JabieroKubo (diskuto) 03:34, 28 mar. 2019 (UTC)Reply

Saluton, @JabieroKubo:! Mi ja sciis, ke oni ne ŝanĝu alivikipediistajn paĝojn, sed la ligilo fariĝis erara pro mi, tial mi decidis, ke ne estos malbone ke mi korektos ĝin. Dario Aralezo (diskuto) 04:09, 28 mar. 2019 (UTC)Reply
Prave!   Por: , redankon pro la korektoj :)   JabieroKubo (diskuto) 06:49, 1 apr. 2019 (UTC)Reply

Administra baloto redakti

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 09:01, 3 jun. 2019 (UTC)Reply

Cirila alfabeto redakti

Saluton kaj dankon kaj gratulon pro tiom da artikoloj pri la literoj de la Cirila alfabeto. Vi scias, ke tiu estas unu el la listo de la 1000 havendaj artikoloj. Konvenas plialtigi tiujn artikolojn al pli alta kategorio. Mi laboras por tio en multaj artikoloj, sed bedaŭrinde pri cirila alfabeto mi scias nenion, do mi ne povas plu fari. Nun temas pri 12 501 bitokoj kaj se oni atingos 30 000 la artikolo suprenirus al plej supra kategorio. Ankaŭ ioma pliampleksigo estus bonvena. Eble vi iam povos fari ion tiudirekten. Dankon.--kani (diskuto) 23:20, 16 dec. 2019 (UTC)Reply

Saluton! Bone, mi ion faros kun la Cirila alfabeto.--Dario Aralezo (diskuto) 23:31, 16 dec. 2019 (UTC)Reply
Dankon.--kani (diskuto) 19:10, 17 dec. 2019 (UTC)Reply
  Farite Saluton! Eble mi jam finskribis pri la Cirila alfabeto.--Dario Aralezo (diskuto) 13:55, 6 jan. 2020 (UTC)Reply

Ŝablono:Brajla ĉelo‎ redakti

Saluton, Dario :-) Dankon pro la nova ŝablono {{Brajla ĉelo‎}}. Ĉu vi kreis ĝin laŭ alilingva ŝablono? Se jes, ĉu vi povus meti intervikiajn ligilojn? --Tlustulimu (diskuto) 18:32, 28 dec. 2019 (UTC)Reply

SaLuton! Ne, mi faris memstare. Ion similan estas en la angla, sed tro komplika, mi ne komprenis :) Ĉe mi estas preskaŭ sola longa "switch".
En la angla vikipedio estas multaj tiaj ŝablonoj, ili vokas unu la alian. Mi pensos fari la ŝablonon "Brajlaj ĉeloj" por pli ol sola litero, kiu vokos ĉi tiun "Brajla ĉelo", kaj "Brajlajn ĉelojn" jam ligi kun la ĉefa angla. Kaj tiu ĉi estos helpa ŝablono.--Dario Aralezo (diskuto) 18:50, 28 dec. 2019 (UTC)Reply

Forigo de fuŝe titolita paĝo resp. alidirektilo redakti

Saluton, Dario. Mi ĵus forigis alidirektilon, kiu estiĝis, kiam vi ŝanĝis la titolon de ŝablono al {{IFA-ligilo/Signo}}. Se vi estonte korektos titolon per alinomado, bonvolu meti la ŝablonon {{forigu tuj}} en la paĝon de la aŭtomate kreata alidirektilo. Tiam iu el la administrantoj eble forviŝos la erare titolitan paĝon. Amike --Tlustulimu (diskuto) 19:38, 29 dec. 2019 (UTC)Reply

Saluton! Dankon!--Dario Aralezo (diskuto) 19:44, 29 dec. 2019 (UTC)Reply
Mi jus aldonis {{forigu tuj}} al {{IFA-ligilo\Listo}}, mi dufoje misnomis. Dankon kaj pardonu min--Dario Aralezo (diskuto) 19:51, 29 dec. 2019 (UTC)!Reply
  Farite La tuj forigenda mistitolita ŝablona alidirektilo jam estas for. Eĉ mi jam mistajpis ĉe titolo. Do, ne gravas, se vi ankoraŭ rimarkis vian eraron. --Tlustulimu (diskuto) 19:59, 29 dec. 2019 (UTC)Reply

Artikolo pri brajlo pri Esperanto redakti

Saluton, Dario. Mi foje rimarkis, ke mankas esperanta versio de la rusa artikolo ru:Шрифт Брайля на эсперанто kaj de la angla artikolo en:Esperanto Braille. Ĉu vi eble emas foje traduki ion el la du? Estas por mi iomete strange, ke mankas artikolo en Esperanto, kiu iel temas pri nia lingvo. --Tlustulimu (diskuto) 20:17, 29 dec. 2019 (UTC)Reply

Eble jes.--Dario Aralezo (diskuto) 20:26, 29 dec. 2019 (UTC)Reply
  Farite. Saluton, Tlustulimu. Jen estas Esperanta brajlo.

ISO-kodoj redakti

Estimata! En la redakto https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=%C5%9Cablono:ISO_3166-1/3_al_nomo&curid=676038&diff=6831671&oldid=6831599, vi ŝanĝis tiel ke nun Brunejo kaj Barejno havas la saman kodon BRN. Ĉu vi emas rekontroli viajn ŝanĝojn? Vidu ekz-e tie. - Sincere, Moldur (diskuto) 15:00, 9 jan. 2020 (UTC)Reply

Saluton, Moldur! Dankon por la indiko, mi ĵus korektis kodon de Barejno al BHR. BRN estas IOK-kodo de Barejno kaj ISO-kodo de Brunejo :) Mi prenis la liston dekomence el {{NomoDeŜtato}}, ĝi estis uzata en artikoloj, do mi ne ŝanĝis ĝin kaj faris la novan. Verŝajne en tiu ŝablono NomoDeŜtato oni uzas IOK-kodojn. Pri IOK-kodoj mi ĝis nun eĉ ne scias :) Vi pravas, pli bone mi korektu la tutan liston dum unu fojo ol korektadu ĉiun trovitan eraron aparte. Do mi tion faros. Sincere, Dario Aralezo (diskuto) 16:17, 9 jan. 2020 (UTC)Reply
Tre bone, dankon! - Sincere, Moldur (diskuto) 16:35, 9 jan. 2020 (UTC)Reply

Via paĝo Uzanto:Dario Aralezo/provejo/kol redakti

Saluto, Dario. Mi ĵus malaperigis erarmesaĝon el via paĝo Uzanto:Dario Aralezo/provejo/kol. Ĝi aperis tie, ĉar mi aldonis novan trajton al {{informkesto protektita tereno}}. Se vi iam ŝovos la paĝon en la artikolan nomspacon, gravas ke vi rigardu mian komenton en la fontokodo. Do, la helpa parametro wd-id post metado de intervikiaj ligiloj povos esti forigata denove. Tiu parametro nur necesas ekster la artikola nomspaco aŭ se intervikioj mankas. --Tlustulimu (diskuto) 19:27, 11 maj. 2021 (UTC)Reply