i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Divi leschi genus amo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --Petr Tomasovsky 04:14, 27. Aŭg 2007 (UTC)

Pola literaturo redakti

Gratulon por via laboro. La paĝo plaĉas al mi, ĝi estas bonega. Mi rigardis la paĝon, sed bedaŭrinde ekde la morgaŭa tago mi ne ĉeestos dum kelke da tagoj ĉi tie. Post mia reveno mi pli detale legos ĝin. Mi deziras al vi sukcesojn al via plua laboro. --Petr Tomasovsky 04:14, 27. Aŭg 2007 (UTC)

Ankaŭ el mi bonvolu ricevi gratulon. Mi baldaŭ kaj atenteme legos vian artikolon, por ke ĝi fariĝu espereble artikolo de la semajno. Thomas Guibal 15:14, 27. Aŭg 2007 (UTC)

Mi danknidas redakti

Saluton! Mi danknidas, ke vi eksalutis min ;-) Mi kredas, ke mi povos helpi en plibonigo esperantan Vikipedion.--Fiskot 12:37, 24. Mar 2008 (UTC)

"Johano la 3-a Sobieski" redakti

Saluton. En via artikolo "Johano la 3-a Sobieski", vi ofte uzas "sub" en ne kutima maniero. Mi metis noton en la diskut-paĝo. Mi tre dankemus pro via klarigo. Kore --Ssire 17:12, 25. Maj 2008 (UTC)

Belorusa literaturo redakti

Kore dankas pro verko de samnoman artikolon! Mi tradukis kelkaŭ artikolojn pri belorusaj verkistoj, kaj poiomete estos aldoni pli. Dua vikipediisto el Belorusio ;-) --Kirienko 19:04, 4 Jul. 2011 (UTC)

Vojaĝo al Kazohinio redakti

Saluton. Mi aprobis vian redakton de tiu artikolo pri la skanita teksto, sed ekhavis kelkajn demandojn al vi.

Mi rigardis al tiu teksto, sed rimarkis, ke ĝi ne estas plena. La romano finiĝas kun la ĉapitro 16 (aŭ 15 aŭ 17) Ĉu aperos pli plena versio?

Mi tradukis tiun romanon en la rusan de la 2a eldono. La unuan eldonon mi ne vidis. Mi kontrolis kelkajn lokojn en la skanita (mi supozas en la skanita de vi) versio kaj ne trovis en ĝi kelkajn preserarojn. Tial mi demandas: Kiu eldono estas tiu skanita versio?--Sxak 02:00, 5 Sep. 2011 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:37, 30 Dec. 2013 (UTC)