i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Duomillia!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Arno Lagrange  16:36, 16. Jun 2004 (UTC)

Bonvenon! ni devas fari grandan vikipedion ! Vikipediisto:Jordi Polo

Bonega bildo! Mo

Mi ne trovis en la angla viki' budiko, budico, budica. Kion vi celas per budiko? Narvalo 20:41, 24. Maj 2005 (UTC)

Budiko (Boŭdiko) estas la nomo de antikva reĝino en Britio. Ŝia edzo estis la reĝo de la Ikenoj, Prasutago; kiam li mortis la Romia Imperiestro heretis la regnon laŭ lia testamento; Nero komencis abuzi la regnon kaj ties enloĝantoj. Pro tiu Budiko komencis ribelon kontraŭ la Romia Provincestro, Gajo Suetonio Paŭlino; ĉi-tiu venkis ŝin en 60.

Artikolo de la semajno redakti

Saluton Duomillia! Estas strange, ke en la artikolo de la semajno, en la ĉefpaĝo, ne estas ligilo rekta al tiu artikolo. Ĉisemajne Kantabrio. Mi multe laboris pri tiu retpaĝo, mi dankas la apogon de ĉiuj. Meitneriu 22:36, 12. Jun 2005 (UTC)

Wikimedia Canada redakti

Hi there! I'd like to invite you to explore Wikimedia Canada, and create a list of people interested in forming a local chapter for our nation. A local chapter will help promote and improve the organization, within our great nation. We'd also like to encourage everyone to suggest projects for our national chapter to participate in. Hope to see you there! -- en:user:zanimum

Monbildoj de Monopolo. redakti

Saluton,

Mi parolas de Brazilo. Verŝajne vi enmetis monbildojn de Monopolo Vikipedien, ĉu ne? Ĉu vi faris tiujn bildojn??? Kelkaj lokaj esperantistoj decidis fari tiun lundon celante amuziĝi kaj lerni Esperanton samtempe. Tial mi al vi skribas.

Ĝis,

Golbery [Goŭberi'] 03:43, 14. Apr 2006 (UTC)

Nigrasurblankaj monbildoj redakti

Viaj efortoj ja estas utilaj! Sed tro multekostos printi tiel kiel ili estas nun. Pro tio bezonas oni, ke nigrajn bildetojn faru iu. Vizitu al http://www.gulfreturns.com/uploaded_images/monopoly_money-735634.jpg , kaj vi vidos ekzemplerojn pri kio mi parolas. Pli taŭgas fotokopii monbildojn sur diverskoloraj paperfolioj. Ĉu vi scias pri iu kiu havas tiajn monbildetojn?

Lokaj samideanoj (Fortalezo) decidis fari ĉi ludon por ke oni ludu babilante esperant-lingve. Ni ankaŭ faros aliajn sed Monopolo estas elektita la unua. Kiam preta, ĝin posedos Cearaa Esperanto-Asocio. Se sugestojn vi havas, sendu al mi.

Ho! Se vi preferas, retmesaĝu al golbery ĉe gmail-com

Ĝis,

Golbery [Goŭberi'] 15:10, 17. Apr 2006 (UTC)

Mi ja atendas respondon vian! =/ Golbery [Goŭberi'] 02:26, 20. Apr 2006 (UTC)


Mi sugestas, ke vi ne forviŝu tiujn plenkolorajn bildojn. Ili ja belegas. Post preta, mi sendos fotaĵojn al vi.

Golbery [Goŭberi'] 16:13, 21. Apr 2006 (UTC)

Via bildo redakti

Saluton, Duomillia. Mi ĵus rimarkis, ke via bildo Dosiero:Duomillia.jpg ankoraŭ ne enhavas la necesajn informojn pri licenco. Sed tio estas necesa. Uzeblajn ŝablonojn vi povas trovi en kategorio. Amike --Tlustulimu 20:33, 6. Sep 2010 (UTC)

Bone. Nun ĉio estas en ordo. - Nur strangas, ke neniu alia administranto ĝis nun atentigis vin pri la problemo. Amike --Tlustulimu 22:03, 6. Sep 2010 (UTC)
Dankon Tlustulimu! Duomillia 23:41, 6. Sep 2010 (UTC)

Saluton redakti

Vi kreis artikolon ‎Midlando, Ontario nun alinomita al Midlando (Ontario) laŭ la vikipedia kutimo. Ĝi estis nur dufraza. Memoru, ke necesas almenaŭ tri frazoj por ke la artikolo ne estu forigota. Bonvolu krei iomete pli ampleksajn artikolojn aŭ ne krei tiom malgrandajn paĝojn, por ne laborigi aliulojn. Dankon. Mi restos je via dispono. Amike.--kani (diskuto) 14:07, 6 mar. 2023 (UTC)Reply