i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Ed Blond!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Biciklanto 2005.09.09-11:45(UTC)

Mi respondas: rigardu mian diskutopaĝo. Le Hibou 01:25, 31. Okt 2005 (UTC)

Huelva redakti

Kara kolego

Saluton! Mi vidis vian artikolon pri Huelva, pri nunaj reguloj de redaktado, oni metu la nacian nomon de negrandaj urboj en rekta titolo de artikolo kaj la esperanta versio en alidirektilo. Sekve, la artikolo nomu ĉefe "Huelva" kaj kreu alidirektilo kun esperanta formo. Bonan tagon Roberto 08:52, 31. Okt 2005 (UTC)

Saluton kolego
La esperantistoj kiuj loĝas en Huelva (hispana nomo) decidis nomi sian urbon Onubo (esperanta nomo) antaŭ ne tro da tempo, kiel mi respektas tiun decidon, mi skribis la artikolon nomante la urbon tiel. Mi simple pensis ke paroli pri Onubo kiam en la titolo aperas Huelva ne estas tro oportuna, do mi ŝanĝis la paĝojn kaj metis ligilon en tiu hispanforma paĝo.
Ĉu vi vere konsideras necesa la reŝanĝon de la paĝoj?
Mi havas alian demandon por vi, kiom granda devas esti urbo por havi propran esperantan anstataŭ nacilingvan nomon?
Amike Ed Blond
Vere mi ne scias kiom granda devas esti la urbo. Estis granda debato inter redaktantoj pri tio, mi mem, persone, preferas esperantigi la nomojn de urboj, sed post debato, oni decidis kolektive fari tiel. Memoru ke Vikipedio estas kolektiva verko. Mi sendas al vi la finan tekston de nia diskutado. Eble vi povas proponi remalfermi la diskuton post kelkaj monatoj. Vidu la tekston (ĝi estas publikita en Babilejo):

Vikipediistoj Slavik, Roberto, Narvalo,Vik Reykja, Bab, Lingvano, Petro kaj Le Hibou, post diskuto, REKOMENDAS:

a) Ne ŝanĝi regulojn pri nomoj de titoloj kiuj aperas en Vikipedio:Nomoj de titoloj, malgraŭ rekomendi ĝian pliprecizigadon, ĉefe pri prononchelpo kaj transalfabetigaj sistemoj; tio signifas, inter alie:

  1. Kiel ĝenerala regulo ne esperantigi proprajn nomojn; ĉiuj nomoj troviĝu je la originala formo, kun alidirektiloj el la eventualaj esperantigoj;
  2. Escepte al antaŭa regulo, esperantigu nomojn de landoj, subŝtatoj, historiaj regionoj kaj metropoloj (grandaj urboj) kiuj kutime estas esperantigataj. Ili troviĝu je la koncernaj titoloj, kun alidirektilo el la originala nomo.
  3. Nepre klopodi klarigi per esperanta alfabeto (aŭ ankaŭ IFA-alfabeto) la prononcon de nomoj kiuj aperas nacilingve;

b) Se iam nomo estis esperantigita, ĉefe en publikaĵoj, dum kongresoj aŭ de especifaj grupoj:

  1. Klarigi tion per noto kiel ekzemple en artikolo pri Braziljo.


Dankon pro via afableco!Roberto 02:05, 1. Nov 2005 (UTC)

Ŝablonoj redakti

Saluton: Samidean'; mi volas inviti vin uzi la jenajn ŝablonojn {{dataro}}, {{loko|lando|urbo}} Se vi havas admonojn, aŭ ideojn, aŭ kritikojn pri la ŝablonoj [aŭ ne] Skribu min Bonvolu. Kuartaseo  07:49, 3. Jan 2006 (UTC)