i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Fiskot!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --Divi leschi genus amo 12:10, 24. Mar 2008 (UTC) Zasilaj inteligencję esperancką ;-).

GLAT-organizoj redakti

Ne zorgu Paweł, plezure mi korektas la artikolojn de ĉiuj novuloj. Amike, Thomas Guibal 21:38, 9. Apr 2008 (UTC)


Mi forigis la Dosiero:Muziko kontraŭ rasismo.gif ĉar ĝi estis duplikato de ekzistanta verko en la Komunejo, Dosiero:Muzyka przeciwko rasizmowi.gif. Se vi havas demandojn, bonvolu kontakti min. -- Yekrats 12:53, 1. Maj 2008 (UTC)

Nu mi kontroli en alialingvaj versioj de Vikipedio se ili havas ligilon al bildo en la Komunejo. Mi sekvis la intervikion de Asocio "Neniam Plu" al la pola Vikipedio, kaj klakis la bildon tie por rigardi la permesilon... kaj malkovris la bildon en la Komunejo. Ankaŭ, se vi havas bildon kiu estas tute sub "libera" permesilo, alŝuto al Komunejo estas pli bona ol Esperanto, ĉar ĝi estos atingebla de ĉiuj Vikipedio, ne nur la Esperanta versio. Kore salutas Yekrats 13:19, 1. Maj 2008 (UTC).

Literoj g kaj x redakti

Saluton Fiskot,

Jen la ruzo : simple redaktu literon G kun du literoj X, kaj normale aperos "gx". Kore, Thomas Guibal 12:03, 2. Maj 2008 (UTC)

Helpo kun vandalo redakti

Mi forbaris lin kaj la rilatitan IP-adreson dum unu tago. Thomas Guibal 15:49, 8. Maj 2008 (UTC)

Bona artikolo, tamen la Dosiero:DemokrataPartio-demokratuloj.jpg bezonas plenigitan ŝablonon {{Informkesto justa uzo}}. Se vi havas demandojn, bonvolu kontakti min. Dankon pro via kontribuo! -- Yekrats 15:33, 25. Maj 2008 (UTC)

ŝablono redakti

Jes, mi povas helpi vin. Kian aspekton vi dezirus? -- Yekrats 20:21, 1. Jun 2008 (UTC)

Mi faris la ŝablonon {{Interpunkcio}}. Vi povas uzi tiun ŝablonon kiel gvidilon por vian. -- Yekrats 20:28, 1. Jun 2008 (UTC)

Woman. redakti

Woman is better than man. --Santista1982 16:53, 14. Jun 2008 (UTC)

Skizoj de artikoloj redakti

Saluton, Paweł. Mi ĵus vidis, ke vi skribis kelkajn skizojn ("Europride", "Christopher Street Day", "Matthew Shepard") de estontaj artikoloj en vian vikipediistan paĝon. Vi povas anstataŭ tio uzi subpaĝojn de via vikipediista paĝo laŭ la skemo Vikipediisto:Fiskot/Europride ktp. Tiam vi poste nur devas alinomi la pretan artikolon. Se vi ankoraŭ havas demandon pri tio, mi volonte respondos. Por kreado de novaj artikoloj, sed ankaŭ de vikipediista subpaĝo, vi povas skribi en vian paĝon la jenon:

<inputbox>
type=create
</inputbox>

Tio kreas kesteton por la nomo de la artikolo kaj sub ĝi estas butono kun la teksto "Kreu artikolon". Kore --Tlustulimu 17:37, 14. Jun 2008 (UTC)

Dosiero:Fischer-kotowski.jpg redakti

Saluton, Paweł. Mi ĵus vidis, ke la bildo Dosiero:Fischer-kotowski.jpg ne havas licencan informon. Ĝi devas enstari en la bilda paĝo. Alikaze unu el la administrantoj forigos ĝin. - Ekzemplon vi povas vidi ĉe Dosiero:Kafoklaĉo2005.jpg, kiun mi alŝutis antaŭ kelkaj tagoj. Kore --Tlustulimu 20:21, 22. Jun 2008 (UTC)

(+) Ekzistas kategorio por uzeblaj ŝablonoj: Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj. Vi povas ja meti la ligilon sur vian vikipediistan paĝon, por ne forgesi kiel trovi ŝablonojn. Kore --Tlustulimu 20:41, 22. Jun 2008 (UTC)
Bone. Mi esperas, ke nun ĉio estas en ordo pri via bildo. Kore --Tlustulimu 20:58, 22. Jun 2008 (UTC)

Averto pri justa uzo redakti

 
Justa uzo
Averto: Vi lastatempe alŝutis dosieron  Kampania Przeciw Homofobii.jpg kiu ne havas bezonan ŝablonon pri justa uzo: {{Informkesto justa uzo}}. Laŭ nia regularo, kopirajtita bildo nepre enhavu informon por justa uzo. Se vi havas demandojn pri tio, bonvolu kontakti min.

-- Kore salutas Yekrats 13:14, 28. Jun 2008 (UTC).

Saluton Fiskot! Mi malfaris viajn ŝanĝojn ĉe Eŭropo (apartigilo), ĉar ili enhavi strangan uzon de la artikolo "la". Ekzemple estis skribite "Eŭropo estas la kontinento". Tio sonas, kvazaŭ ekzistus nur unu kontinento en la mondo. Simile estis ĉe la dua kaj tria signifo. Se la apartigilo aspektu simile al via versio, oni devas forigi tiujn troajn uzojn de "la". Sed laŭ mi pli taŭgas la antaŭa (kaj nuna) aranĝo, kiu uzas identigajn priskribojn: "la kontinento Eŭropo" ktp.

Ekzistas ĝenerale du manieroj listigi la diversajn signifojn en apartigiloj:

  • Listigi la diversajn signifojn sen uzo de plenaj frazoj, kiel en Buenos Aires, atmosfero aŭ la nuna versio de Eŭropo (apartigilo)
  • Klarigi la diversajn ignifojn per plenaj frazoj (kutime kun "estas" kiel verbo). Tiu maniero estas pli kutima, ĉar ofte estas malfacile klarigi la signifo-diferencon sen uzo de plenaj frazoj. Sed kiam tio eblas, kiel en la tri supre menciitaj apartigiloj, oni ne bezonas uzi ĉi tiun manieron.

Pri la uzo de "geedziĝi" en aĝo de konsento: Efektive, mi rimarkis pro via atentigo, ke mia uzo de "geedziĝi" tie estis malĝusta. En tiu frazo temas pri unusola homo de nekonata sekso. "Geedziĝi" ĉiam rilatas al du homoj de malsamaj seksoj, do ĉi-kaze ne estas uzebla. Mi tial nun korektis mian eraron al "edz(in)iĝi".

Mi antaŭe forigis vian uzon de "nupti", ĉar "nupti" estas malmulte uzata novradiko, kiu aldone havas eĉ neklaran signifon: Laŭ ReVo "nupto" estas "geedziga festo", laŭ PIV ĝi estas "geedziĝa ceremonio aŭ festo", kaj laŭ la sekcio "terminoj" en la Vikipedia artikolo nupto, ĝi signifas simple "geedziĝo". Anstataŭ uzi ziun nemulte konatan kaj neklaran novradikon, mi preferas uzi la kutimajn kaj tre klarajn kunmetaĵojn kun la radiko "edz-": geedziĝo, edz(in)iĝo, geedziĝi, edz(in)iĝi, geedziĝa festo, geedziĝa ceremonio ktp. Vidu ankaŭ mian proponon sur Diskuto:Nupto. Marcos 15:57, 7. Feb 2009 (UTC)

Glataĵoj redakti

Dankon pro via invito! certe mi pli aktive partoprenos. Ĉar nuntempe mi okupiĝis pri landoj mi intencos kunligi tion al GLAt-a komunumo laŭ landoj aŭ pri aliaj temoj. ĝis! amike Andy

Du vortoj ŝokas: kvir kaj perforomativeco. Ĉu estas tajperaroj aŭ vi volis precize skribi ilin tiel? --kani 20:47, 9. Apr 2009 (UTC)

Dankon pro la informo. Tiukaze mi supozas, ke estas tajperaro ĉe "perforomativeco de sekso" anstataŭ "performativeco de sekso" kiel "gender performativity". Ĉiukaze pri la ĝusteco de la vortoj mi ne fakulas.--kani 20:27, 11. Apr 2009 (UTC)

  Farite laŭ via peto! --PaulP - Disk. 12:31, 3. Maj 2009 (UTC)

Portalo:GLAT redakti

Mi malfaris mian redakton ĉe la portalo. Nun mi vidas ĝin tiel, ke la du kolumnoj "ne sidas" unu apud la alia, sed tiel ke unu estas iom pli larĝa ol la alia kaj ili estas iom ŝovitaj unu sub la alia. Eble kulpigas tion tro longaj linioj en iu el la du kolumnoj. Temas pri tiuj, kiuj ne havas interspacon inter si. (Transvesteco/Transvestismo/Transvestulo) Tiuj ĉi tri vortoj kondutas kvazaŭ unu vorto. Mi ne scias... Neniuokaze tio estis malbona intenco. Zuazua 19:09, 3. Maj 2009 (UTC)

Saluton, por ke estu videblaj ambaŭ kolumnoj unu apud la alia, necesas ŝanĝi larĝon de aŭ unu kolumno aŭ de ambaŭ kolumnoj. Nun estas tie <div style="float:left; width:60%;"> kaj <div style="float:right; width:39%">. Tio estas sume 99% kaj tio estas tro da procentoj, se la larĝo de ĉio estas 100%. 1% estas malmulte por la interspaco inter ambaŭ kolumnoj kaj por ia spaco laŭe ambaŭ flankoj. Bonvolu do mem provi ŝanĝi larĝojn tiel, ke vi vidu la kolumnojn en via komputilo en ordo. Se vi vidos ilin bone, vi povos konservi la ŝanĝojn. Zuazua 16:06, 4. Maj 2009 (UTC)
Ŝajnas, ke mi solvis la problemon eĉ kun tiuj 99% (60 +39). Unue mi aldonis ankaŭ unu formon <div style="float:right; width:39%"> kaj poste mi unue kaŝis trivortan kunmetaĵon Transvesteco/Transvestismo/Transvestulo. Kiam ili estis kaŝitaj, la ŝablono aperis en ordo. Mi do remalkaŝis ilin provante meti ilin al alia linio per </br>, sed ankaŭ tio ne ŝajnis esti bona. Mi do solvis tion jene : mi skribis ilin apartigite kaj la ŝablono aperis en ordo. Mi esperas, ke ankaŭ ĉe vi ĝi estos videbla en ordo. Se ne, necesos fari ankoraŭ ion. Zuazua 16:20, 4. Maj 2009 (UTC)
Saluton, ĉu mi povas scii, kiel vi nun vidas la portalon pri GLAT? Zuazua 17:42, 5. Maj 2009 (UTC)

Signifi redakti

Saluton, via demando estas tre interesa, sed malfacile respondebla por mi. Mi donos du ekzemplojn: (1) Tiu sonĝo certe signifas ion, sed mi ne estas psikologo kaj do ne povas klarigi ĝin. (2) La angla dream signifas "sonĝo". En la unua frazo "ion" estas normala komplemento, same kiel "mi vidas ion", aŭ "mi havas ion". En la dua frazo la verbo "signifi" estas preskaŭ sinomimo de "esti": dream estas "sonĝo". Ĉu vi sentas la diferencon? Tamen mi povas kompreni, ke kelkfoje ekzistas lim-kazoj, en kiuj estas tre malfacile decidi, ĉu uzi "N" aŭ ne ... --PaulP - Disk. 20:29, 3. Maj 2009 (UTC)

Saluton! Izabela Jaruga-Nowacka estis vicĉefiminstrino. Magdalena Środa estis nur "ŝtata sekretarino" ~ vicministrino. Vidu ekzemple: [1]. Estas ankoraŭ futuro por ŝi :) Meo Hav 19:03, 28. Maj 2009 (UTC)

Aŭ erareto aŭ profetaĵeto ;) Meo Hav 19:40, 28. Maj 2009 (UTC)

Propono rilate al la baloto redakti

Saluton Fiskot! Mi vidas, ke vi voĉdonis por la unua alternativo en la baloto pri landnoma unueco.

Nun jam alproksimiĝas la fina de la unua raŭndo de la baloto. Ĝis nun, plejmulto voĉdonis por alternativoj, kiuj subtenas unuecon en titoloj (unua, dua kaj tria alternativo). Samtempe, plejmulto voĉdonis por alternativoj, kiuj subtenas liberecon en la artikoltekstoj (tria kaj kvara alternativo). Do se estus du apartaj balotoj pri titola kaj teksta unueco, ni nun havus la rezulton, ke estus unueco en titoloj kaj libereco en tekstoj. Tamen ne estas du apartaj balotoj: Anstataŭe estas unu baloto (kun du raŭndoj), en kiu oni havas kombinitajn alternativojn. Laŭ la nuna stato de la voĉdonoj, nur la unua kaj la kvara alternativo enirus la duan raŭndon, kaj la tria alternativo, kiu reprezentas la kompromisan kombinon, kiu estus elektita se estus du apartaj balotoj, ne enirus la duan raŭndon.

La kvara alternativo havas klare pli da voĉdonoj ol la unua. Do en la dua raŭndo, plej verŝajne ĝi venkus (krom se la plej multaj subtenantoj de la tria alternativo transirus al la unua, kio ne estas tre verŝajna). Se tamen la tria alternativo enirus la duan raŭndon anstataŭ la unua alternativo, ĝi certe venkus en la dua raŭndo, kaj ni havus almenaŭ unuecon en titoloj, anstataŭ neniun unuecon. Mi imagas, ke vi preferas unuecon en titoloj al neniu unueco. Pro ĉi tiuj taktikaj pripensoj, mi proponas al vi ŝanĝi vian voĉdonon al la tria alternativo, por ke ĝi povu eniri la duan raŭndon.

Mi mem jam pro taktikaj pripensoj ŝanĝis mian voĉdonon de la de mi preferata (Sed bedaŭrinde malplej popular) dua alternativo al la tria alternativo. Mi esperas ke vi serioze pripensos agi simile. Marcos 21:55, 29. Jun 2009 (UTC)

Kara Fiskot, mi volonte faris la korektadon de via artikolo pri samseksemuloj en Pollando. Sed mi ne povas promesi, ke mi regule korektos, nur kiam mi rigardos la novajn paĝojn en Vikipedio. Sed sufiĉe ofte tio okazas.--Alois 18:37, 13. Nov 2009 (UTC)

Janusz Korwin-Mikke redakti

Saluton,

hodiaŭ anonimulo forviŝis alineon vian pri Janusz Korwin-Mikke. Se vi volas remeti la alinenon, estus bone citi iujn referencojn, ĉar temas pri opini-esprimo, kiu povus ŝajni kalumnia.

Umbert' 19:20, 26. Dec 2009 (UTC)

Subskribo redakti

Saluton Paweł, kiel vi fartas? Mi havas peton por vi: ĉu vi povas ŝanĝi vian subskribon? Ĝi enhavas la "font"-markon, kiu estas evitinda, laŭ W3C. Vi nur devus kopii la koderon sube. Ĝi estas egala al alia:

--'''[[Vikipediisto:Fiskot|<span style="font-family:Verdana;color:Green">Fiskot</span>]]''' <small>([[Vikipediista diskuto:Fiskot|<span style="color:Black">diskuto</span]])</small>

Dankon, --→ Airon 15:16, 11. Apr 2010 (UTC)

Saluton Paweł, pardonu min sed mi forgesis ">" por fermi markon -.- Jen la korekta subskribo:
--'''[[Vikipediisto:Fiskot|<span style="font-family:Verdana;color:Green">Fiskot</span>]]''' <small>([[Vikipediista diskuto:Fiskot|<span style="color:Black">diskuto</span>]])</small>

Kore, --→ Airon 16:16, 12. Apr 2010 (UTC)

Lastmomenta invito en la Vikipedian konkurson redakti

Saluton! Mi rimarkis, ke vi dum la monato aprilo faris redaktojn en la artikoloj Anarkiismo, Biero kaj Pollando. Aprilo 2010 estas proklamita "Monato de Vikipedio" kaj dum tiu monato okazas Vikipedia konkurso, en kiu eblas gajni valorajn premiojn. Mi ĝojas informi vin, ke la artikoloj kiujn vi plibonigis troviĝas en la listo de la konkursaj artikoloj, pro kio vi nun tre facile povas partopreni en la konkurso kaj gajni (ni strebos atribui premiojn al ĉiu konkursanto): Sufiĉas ke vi enskribu vian nomon kaj nomojn de la artikoloj en la liston de konkursantoj. Sed atentu: La konkurso finiĝas jam la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC, do post malmultaj horoj! Mi tamen esperas, ke mia invito en la konkurson vin interesos, kaj ke vi sukcesos ankoraŭ ĝustatempe al ĝi aliĝi. Nome de la organizantoj (E@I kaj la vikipedia komunumo), Marek "Blahma" BLAHUŠ 07:32, 30. Apr 2010 (UTC)

Ĉu Ĥ. Kelter aŭ Jakov Kelter? Ĉu 1887 aŭ 1904? redakti

Kp. Presejo de Jakov Kelter kaj mian demandon ĉe Uzanto-Diskuto:Surfo#Kelter_kaj_eldonejo. Antaŭdankon. --Lu (diskuto) 08:22, 5 Okt. 2012 (UTC)

Laborkunsido pri Vikimedio Esperanto redakti

Saluton Fiskot! Mi vidas ke vi interesiĝas pri Vikimedio Esperanto. Tial mi sciigas al vi ke baldaŭ okazos fizika kunsido de la interesiĝantoj. Ĝi okazos dum la aranĝo KAEST en Slovakio (ŝajne plurfoje) ekde la 15-a ĝis la 18-a de Novembro, la unua estas planata jam por la 15-a. Vi estas bonvena partopreni la aranĝon kaj tial suprentiri la aferon. Eventuale vi povas tralegi la projektan paĝon (sufiĉe plilongigita), diskuti en ties diskuto en dissendolisto.

Dum la aranĝo okazos ankaŭ Vikipedia trejnado kaj pluraj prelegoj ligitaj al Vikimediaj aferoj. La Fondaĵo Vikimedio finance subtenis la trejnadon do vi povus, kaze de intereso, akiri rabaton. Amike kaj atendante, KuboF (diskuto) 20:23, 8 Nov. 2012 (UTC)

Forig-diskuto pri viaj ŝablonoj redakti

Saluton,

eble vi volas kundiskuti pri la forigo de viaj ŝablonoj {{seksa identeco}} kaj {{seksa sameco}}.

Jen la oficiala informteksto:

Saluton Fiskot, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, KuboF (diskuto kontribuoj) petis, ke la jenaj paĝoj verkitaj de vi estu forigitaj: "Ŝablono:Seksa identeco" kaj "Ŝablono:Seksa sameco".
La komentoj pri la forigoj troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Umbert' (diskuto) 19:16, 1 Feb. 2013 (UTC)

  Komento: Por homoj, kiuj ne sekvis la temon, eble sencas klarigi, ke ŝablono "seksa sameco" simple estis malnova nomo de ŝablono "seksa identeco", kaj tiu iĝis parto de {{sekso}}, do tute ne "perdiĝis", nur integriĝis en pli grandan kadron... ThomasPusch (diskuto) 22:06, 20 Aŭg. 2013 (UTC)

Nova papo redakti

Saluton Fiskot! Mi tute ne komprenas, kial en ĉefpaĝo vi ŝanĝis nomon "Francisko la 1-a (papo)" al "Francisko (papo)"? --Dominik (diskuto) 20:40, 13 Mar. 2013 (UTC)

Saluton,

certe eblas diskuti, ĉu la nova ŝtatestro de Vatikano (neŭtrala esprimo) havu la artikolon Francisko la 1-a (papo)Francisko (papo). Post mil jaroj (se Vikipedio tiam ekzistos) oni ridetos pri tio, sed tio nun ne gravas.

Tamen nun ni interkonsentu pri unu sola artikola nomo pri tiu persono. Ĉu iam ajn estos Francisko la 2-a aŭ ne, ne gravas. La nuna papo (aŭ liaj admirantoj) ĝoju, ke li estas la unua, kiu elektis la nomon (ĉu de Francisko de Asizo? mi ne estas bona hierografiistohistoriisto pri sanktuloj).

Pretere, lia latina nomformo "Franciscum" estas akuzativo. La latina nominativo estas Franciscus.

Mi esperas, ke ni povos interkonsenti. – Umbert' (diskuto) 21:22, 13 Mar. 2013 (UTC)

Vikipedia artikoleto pri vi redakti

Kara Paweł, pardonu ke mi entrudiĝas en vian privatan spacon, sed mi vidis ke estis tiom da ruĝaj ligiloj pri la personaĵo Paweł Fischer-Kotowski (ekzakte ok) ke mi vidis la neceson krei vikipedian biografian artikoleton, komplete el informoj publike haveblaj en la reto. Se vi, la koncernato, volus aldoni aŭ forpreni ion, estu bonvena mem fari tion, aŭ se vi sentus strangan senton prilabori artikolon pri vi mem, vi ankaŭ povus retpoŝti vian opinion al mi, kaj tiam mi farus la redakton. Ĉiukaze vi sciu pri la nova artikoleto :-) Kio pri foto? ThomasPusch (diskuto) 22:14, 20 Aŭg. 2013 (UTC)

Diskuto pri forigo de artikolo redakti

Saluton, vi kunkreis la tekston Rasismo en la Esperanto-movado, pri kiu nun estas diskuto ĉu necesas komplete forigi ĝin, ĉar mankas sufiĉaj referencoj, kaj tial eblus havi la impreson ke temas pri vikipedie ne-bonvena "originala esploro". Kiam komenciĝis la diskuto antaŭ semajno, neniu atentis atentigi la kontakteblajn kunredaktantojn de la teksto, tion mi jen volas ankoraŭ fari, kaj proponas vastigi la diskutan tempon al dua semajno. ThomasPusch (diskuto) 15:25, 5 okt. 2023 (UTC)ThomasPusch (diskuto) 15:05, 5 okt. 2023 (UTC)Reply