Vi ĵus amase ŝanĝas la esperantlingvan formon de la litova urbo "Kaunas" de "Kaŭnaso" al "Kaŭno". Lingve via penso kompreneblas - en la litova Kaun- estas la radiko kaj -as la finaĵo singularo nominativo...

SED: En Esperanto ĝuste dum la lastaj 20 jaroj kutimiĝis la formo Kaŭnaso, kiu pene sukcesis anstataŭigi la antaŭan antikviĝtintan, slavecan kaj nelitovan esperantan formon "Kovno" el la 19-a jarcento. Ne eblas simple forviŝi tiun kutimon per teoria rezonado. Via kruda paĝoanstataŭigo sen antaŭe sondi kaj diskutigi la temon estas - pardonu min - fuŝa.


Mi suspektas, Vi ne legas revuon Litova Stelo. Iuj kontraŭas formon Vilno kaj iam oni diskutas pri tio. Iuj ne deziras uzi formon Vilno, sed preferas litovan formon Vilnius. Tamen mi ne scias, ke iuj kontraŭu E-formon Kaŭno proponitan de Petras Čeliauskas. Nuntempa redaktoro de Litova Stelo Vytautas Šilas ankaŭ estas por tiu formo. Formoj Vilniuso kaj Kaŭnaso estas nelogikaj kaj kontraŭsciencaj pro tio, ke ĉe unu finaĵo jam ekzistanta, oni aldonas ankoraŭ unu: Viln-ius-o, Kaŭn-as-o. Se Vi fanatike estas por Kaŭnaso, reŝanĝu, mi certe ne batalos kontraŭ Vi. Restu tia fuŝo en Vikipedio, kvankam ĝi, samkiel Kovno, aludas pli aĝan fraton: Kogda my ĵyli v Kaŭnase ...

Ganto

Alŝutado de bildoj redakti

Saluton Ganto. Dankon pro alŝutado de bildoj al Vikipedio. Bonvolu tamen uzi la Komunejon, ĉar tieaj dosieroj estas uzeblaj en ĉiuj Viki-projektoj, do ekzemple en ĉiuj lingvaj versioj de Vikipedio, ne necesas ilin multfoje alŝutadi aparte. Krome, la kategoriigo kaj ankaŭ alimaniera prizorgado de dosieroj en la Komunejo estas multe pli bona. --Petrus Adamus 20:11, 13. Okt 2009 (UTC)

Jurga Ivanauskaitė redakti

I transfered the photo to commons. I hope it is fine with you. --Rédacteur Tibet 18:20, 27 Sep. 2011 (UTC)