i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, HannesM!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Narvalo 21:21, 11. Dec 2006 (UTC)

Hi Hannes, redakti

Leider kann ich nicht Esperanto, danke für den Gruß auf en.wikipedia (schaue da nur mehr selten rein), Gesundes NationalBewusstsein ist ein heikles Thema, manchen BAS Freund muss man ständig bremsen genauso wie manchen Italiener, der aus der Fernsicht die Situation falsch einschätzt. Diese Fernsicht kann uns aber auch oft helfen, die Dinge etwas klarer zu sehen.

mit herzlichen Gruß

--Martin S. 08:17, 31. Dec 2006 (UTC)

Helpalvoko por germana vikipedio redakti

Estas grava la kunlaboro de germanlingvaj Esprantistoj ankau en la germanlingva Vikipedio, por eviti, ke malamikoj de Esperanto estingu artikolojn pri Esperanto. Jen eblaj kontribuoj: Longigu kaj Kompletigu esperanto-relevantajn artikolojn en la germanlingva enkciklopedio. Pripensu, en kiuj germanlingvaj artikoloj eblas aldoni informon pri Esperanto. Grava: Kiam oni scias pri personeco, kiu aperas en la vikipedio, ke temas pri Esprantisto, chiam aldoni chi-tiun informon. Aldoni ligojn al Esperanto-relevantaj paghoj. Precipe Iu Weissbier faras kvazau krucadon kontrau Esperanto-artikoloj en la vikipedio germana - helpu bremsi tiun personon kaj similajn! Amike -DidiWeidmann 03:00, 21. Nov 2007 (UTC)

Kara HannesM, vi ĵus forviŝis preskaŭ ĉiujn italaĵojn el la artikolo pri Meran. Mi konscias, ke ĝis antaŭ 80 jaroj tie vivis nur germanparolantoj, kaj ke eĉ nun la germanparolantoj estas pli ol 50 %; ekster la urbo eĉ multe pli. Tamen restas fakto, ke la itala estas tie ne nur oficiala, sed eĉ vaste parolata.

Tial mi opinias, ke la italaj nomoj de urbopartoj kaj najbaraj komunumoj restu, kompreneble kun la germanaj. Mi konas la dubindan historion de multaj el tiuj nomoj, sed ne utilas fermi la okulojn antaŭ realaĵoj.

Se en Suda Tirolo tirolanoj kaj italoj nun sukcesas pace kunvivi, certe ankaŭ Vikipedio notu tion, ĉu ne?

Umbert' 20:30, 4. Jan 2010 (UTC)

SAT-kongreso 2010 en Braŝovo redakti

Saluton, ĉu vi intencas partopreni la kongreson de SAT komence de aŭgusto (http://satesperanto.org/SAT-Kongreso-2010.html)? Mi ĝojus renkontiĝi kun vi tiuokaze! Amike, Vito --Pimskrabo 20:20, 10. Maj 2010 (UTC)

Plaĉas al mi la frazo "Mi loĝas en Aŭstrio en loko nomata Boceno". Mi jen aldonis al via uzantopaĝo aplikon de la ŝablono {{aĝo}}, ĉar fiksa nombro indikata kiel aĝo rapide malaktualiĝas... en espero ke vi ne juĝas tiun redakteton trudiĝon en vian privatan sferon. Bonus vidi vikipedian re-pli-aktiviĝon de vi. ThomasPusch (diskuto) 19:45, 27 Maj. 2015 (UTC)