i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Iketsi!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 15:45, 5. Okt 2010 (UTC)

Estimata! Kio pravigas ke vi forigis la intence enmetitan mencion {{Unua}} el tuta aro da artikoloj ? --Arno Lagrange @ 18:14, 31 Okt. 2011 (UTC)

Pardonu min! Mi pensis ke tio ŝablono estas uzota en la paĝoj kiuj ankoraŭ ne ekzistis alia lingva versio. Mi ridis kaj komprenas nun ke ĝi estas uzota en la paĝoj kiuj ne ekzistis alia lingva versio en la tempo de sia estiĝo. Dankon, ArnoLagrange :) --Iketsi 23:53, 1 Nov. 2011 (UTC)

Forigo de thumb de blazonoj redakti

Kara, se vi forigas la mencion thumb de la bildo, tiam la legendo de la bildo ne plu aperas. Ekzemploj Oberdorf SO kaj Grenchen. Bonvolu tion ne fari. Afable DidiWeidmann 00:51, 4 Nov. 2011 (UTC)

Jes, mi scias, sed tio informkesto estis malbela kun "thumb". Ĉu Oberdorf SO estas pli bona nun? Mi almetis priskribojn :) --Iketsi 02:00, 4 Nov. 2011 (UTC)
Se la bildpriskribo reaperas, vi konvinkis min. Tiel nun estas bona, la bildsumskriboj estu tamen prefere kun etaj literoj <small>Bildpriskribo</small>. Mi tion estonte tiel aplikos kaj modifos en la ceteraj tekstoj, kiuj utiligas la ŝablonon. Amike DidiWeidmann 18:14, 4 Nov. 2011 (UTC)
Bonege! Mi aldonis <small></small> al la ŝablono, tiel estis ne necesa en artikoloj. --Iketsi 20:39, 4 Nov. 2011 (UTC)
Dankon, do mi tiam evidente forigas <small> tie, kie mi intertempe jam aldonis, ĉar duoble eta nature tro etus. DidiWeidmann 21:08, 4 Nov. 2011 (UTC)

Cetere: Estus bele, se vi prezentus vin kreante vikipediistan paĝon aldonante eventuale babelŝablonojn: Estas ĉiam plezuro scii, kun kiu oni kunlaboras. DidiWeidmann 18:21, 4 Nov. 2011 (UTC)

Certe. Mi skribos ĝin iam. --Iketsi 20:49, 4 Nov. 2011 (UTC)

Ŝablono:Priskribo redakti

Saluton, Iketsi. Mi ĵus ne reviziis vian ŝanĝon de {{Priskribo}}, ĉar vi ŝanĝis nomitajn parametron. Tio havus tutcerte ne deziratan kromefikon en artikolo. Se vi volas testi ion ĉe ŝablono, bonvolu krei provejan subpaĝon por evolui novan version. Testoj povas okazi en plia tia subpaĝo. La ligiloj por krei tion estas malsupre je la fino de la dokumentado. --Tlustulimu 23:41, 12 Nov. 2011 (UTC)

(+) La helpopaĝo pri tio estas Vikipedio:Provejo de ŝablono. --Tlustulimu 23:46, 12 Nov. 2011 (UTC)
Dankon, Tlustulimu. --Iketsi 23:51, 12 Nov. 2011 (UTC)

Saluton, vi skribas dum viaj redaktoj tri literojn - fmt. Kio estas tio? Petr Tomasovsky 18:51, 13 Nov. 2011 (UTC)

formato --Iketsi 18:57, 13 Nov. 2011 (UTC)
Saluton Iketsi, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Robert Weemeyer (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Ĉenstoĥovo".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Geokesto redakti

Saluton, vidante ke vi faris plurajn ŝanĝojn aŭ aldonojn en Geokesto, mi devas skribi al vi, ĉu vi ne povus informi min pri ĉiuj viaj aldonaĵoj en la ŝablono, ĉar mi plej ofte aldonas tiun ĉi ŝablonon en diversajn paĝojn kaj mi volus scii, kio estas la nova en ĝi, por ke mi povu eluzi viajn ŝanĝojn en estontaj paĝoj. Dankon. Petr Tomasovsky 09:39, 19 Nov. 2011 (UTC)

Mi respondis ĉi tie. ~ Iketsi 13:05, 19 Nov. 2011 (UTC)

Ŝablono:Lingvoikono redakti

Saluton, Iketsi. Mi ĵus vidis, ke vi kreis la ŝablonon {{Lingvoikono}}. Ĉu vi povus krei konvenan dokumentadon por ĝi? La koncerna ligilo jam troviĝas malsupre, nome ĉe "Krei subpaĝon por dokumentado de ŝablono". Tiam aperas aŭtomate redakta kesto kun dokumentada skemo. Bonvolu enlasi la tiean supran ŝablonon Ŝablona navigado, kiu aranĝas kategorion kaj ligilojn. Dankon kaj sukceson --Tlustulimu 11:26, 25 Nov. 2011 (UTC)

Certe. Mi skribos ĝin baldaŭ. ~ Iketsi 13:10, 25 Nov. 2011 (UTC)
Saluton, Iketsi. La ŝablono ricevis proponon je forigo. Ĉu vi ankoraŭ kreos dokumentadon, por ke estu klara, kial kaj kiel ĝi estu uzata? Se ne, mi post kelkaj tagoj plenumos la peton je forigo. Amike --Tlustulimu (diskuto) 07:47, 27 Apr. 2012 (UTC)
Mi rimarkis ke ĝi faras la samon ke {{Ref-lang}}, do vi povas forigi ĝin.
  Farite Mi jam forigis ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 13:03, 27 Apr. 2012 (UTC)
Fakte, lingvoikono estas mistajpaĵo. La ĝusta ortografio estas lingvokono. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 13:28, 27 Apr. 2012 (UTC)
Vere? Mi volis imiti la anglan "Language icon". --Iketsi (diskuto) 14:48, 27 Apr. 2012 (UTC)
Lingvoikono ne ekzistas laŭ reta-PIV. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 20:37, 27 Apr. 2012 (UTC)

Saluton. Ĉu vi havas opinion pri Birdoj ? Antaŭan dankon --pino 11:41, 18 Dec. 2011 (UTC)--pino 09:22, 18 Dec. 2011 (UTC)

Bonan Novjaron redakti

Bonan Novjaron al vi. Adu de kontribui sur Vikipedio. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 02:11, 30 Dec. 2011 (UTC)

Estimata, nur nun mi vidis ke en novembro 2011 vi en multaj paĝoj, inter alie en la {{informkesto retejo}}, anstataŭigis vorton "bildo" per "logo". Bonvolu atenti ke la vorto en iuj naciaj lingvoj nomata "logo" en Esperanto nomiĝas "emblemo" kaj ke "logo" simple estas substantivigo de la verbo "logi". La antaŭa vorto "bildo" do pli ĝustis ol "logo" (kvankam, kaj tion vi supozeble celis, la vorto "emblemo" estus pli specifa ol la ĝenerala vorto "bildo"). Tia misa uzo de la vorto logo en vikipedio jam disvastigis la eraron ankaŭ en aliaj retejoj: Tial endas aparte atenti ne krei bazojn de disvastiĝantaj eraroj.

Aidas (diskuto) 21:24, 21 Feb. 2012 (UTC)

Ŝablono:Tabgazeto‎‎ redakti

Saluton, Iketsi. Mi ĵus malreviziis vian revizion de {{Tabgazeto‎‎}}. Vi aldonis intervikiajn ligilojn, kvankam la samaj jam troviĝas en la pli taŭga {{Informkesto gazeto}}. Bonvolu labori estonte pli atente. Ĉu vi eble ne bone konas la ĉitieajn ŝablonojn? Ekde kelkaj jaroj ekzistas diversaj nomskemoj por certaj grupoj de ŝablonoj, nome por informkestoj ktp. --Tlustulimu (diskuto) 22:04, 6 Mar. 2012 (UTC)

Katedralo redakti

Mi ne radaktas artikolon unuafoje, sed mi ĝenerale faras la grandan parton, poste mi faras la restaĵojn. Bonvolu atendi iom, ne tuj veni al mia redaktado. La alia peto: estas kutimo redakti la vikipediistan paĝon. Sufiĉas skribi unu frazon, ekz. lingvokono, aŭ intereso, profesio ktp. Se viv vidos Iketsi ruĝa, klaku tien kaj redaktu almenaŭ unu frazon, sekve via uzantonomo estos blua.--Crosstor (diskuto) 13:33, 14 Mar. 2012 (UTC)

Kategorio:Provinco de Toledo‎ redakti

Saluton. Jam okazis foje diskuto pri "de" en la nomoj de tiaj artikoloj. Mi pensas, ke tio ankaŭ koncernas la kategorion Provinco de Toledo‎, kies titolo nun estas parte hispaneca. En Esperanto ne estu "de" en la mezo. --Tlustulimu (diskuto) 11:44, 19 Apr. 2012 (UTC)

Do vi sugestas uzi Kategorio:Toledo (provinco) anstataŭ? Mi subtenas la ideon, sed ni devas forigi "Kategorio:Provinco de Toldedo" de multaj artikoloj (188), en ĉi tiu kazo. Konsentite? --Iketsi (diskuto) 11:55, 19 Apr. 2012 (UTC)
Ne, mi konsentas la pli taŭgan titolon, nome Kategorio:Provinco Toledo. Do sen la meza "de", ĉar la provinco ja nomiĝas "Toledo". Ĝi ne estas parto de la provinco. --Tlustulimu (diskuto) 12:00, 19 Apr. 2012 (UTC)
Bone, en ordo. Vi povas fari tion. --Iketsi (diskuto) 12:04, 19 Apr. 2012 (UTC)

Esperanto-Movado de Sud-Afriko redakti

Saluton. La kategorio "Esperanto-movado laŭ landoj" devas esti en ĉiuj artikoloj pri Esperanto-Asocio. Bv ne argumenti tion. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 22:05, 22 Apr. 2012 (UTC)

Vi pravas, sed mi preferas ke la artikolo estu en kategorio "Esperanto-Movado laŭ landoj", kiel kelkaj aliaj artikoloj pri Esperanto-movadoj. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 22:48, 22 Apr. 2012 (UTC)

Kategorio "Azawado" redakti

Saluton, mi ĵus petis forigi kategorion "Azawado". La litero "w" ne ekzistas en nia lingvo, do la titolo ne ĝustas. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 00:03, 26 Apr. 2012 (UTC)

Jes, mi scias. Mi komencis forigi ĝin, sed vi estis pli rapida. --Iketsi (diskuto) 00:08, 26 Apr. 2012 (UTC)

Ratio ĉe lokumiloj redakti

Saluton Iketsi, vi demandis, kiel trocvi rilatumojn en la lokumiloj. Mi devas trovi ĝin per maniero: provo, kontrolo, se eraro, denove nova elekto kaj kontrolo ĝis tiu tempo, kiam ĝi estas ĝusta. Mi korektis la rilatumon en {{Geokesto lokumilo Biskajo}}. Kontrolu en Bilbao. Se ĝi ankoraŭ ne estos tute ĝusta, vi povas korekti ĝin direkte suben per onoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:07, 1 Maj. 2012 (UTC)

Dankon! Interese, tiaj ŝablonoj en aliaj Vikipedioj ne havas rilatumon. --Iketsi (diskuto) 13:12, 1 Maj. 2012 (UTC)

Ŝablono:Geokesto2 mapo/simbolo‎‎ redakti

Saluton, Iketsi. Mi ĵus vidis, ke vi iomete ŝanĝis la ŝablonon {{Geokesto2 mapo/simbolo‎‎}}. Ĉu mi ŝanĝu ĝin tiel, ke ne plu gravas, ĉu la parametraj valoroj estas skribataj minuskle aŭ majuskle? Por tio ekzistas {{lc:, ŝajne apenaŭ konata. Amike --Tlustulimu (diskuto) 13:48, 1 Maj. 2012 (UTC)

Certe, vi povas. Mi ĉiam scivolis koni tion. --Iketsi (diskuto) 19:14, 1 Maj. 2012 (UTC)
  Farite Bonvolu ne miri, ke mi elĵetis ĉiujn majuskle skribitajn variantojn. Per {{lc: la valoro estas ŝanĝata al minuskla, tiel ke {{#switch: devas nur okupiĝi pri tia varianto. Do la listo estas pli bone superrigardebla. Krome mi metis la disigajn | al la linia komenco, ĉar tio estas pli facile legebla kaj oni ne tiel multege devus atenti ĉe aldonoj. Amike --Tlustulimu (diskuto) 19:23, 1 Maj. 2012 (UTC)

Saluton, dankon pro via aldono de la geokesto en la artikolo. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 22:56, 1 Maj. 2012 (UTC)

Ne dankinde :) --Iketsi (diskuto) 22:57, 1 Maj. 2012 (UTC)

Saluton,

Uzanto:Ĉiuĵaŭde/Ŝablono redakti

Saluton, vi estas tre afabla pro meti {{PAGESIZE}}-ŝablonon en mia ŝablono. Mi ne sciis ke ĝi ekzistas. Mi dankas vin. (Mi ja ne plu bezonas ĝisdatigi bitokojn de artikolo en mia ŝablono) Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 23:40, 1 Maj. 2012 (UTC)

Mi ĝojas ke mi povis helpi vin. --Iketsi (diskuto) 00:12, 2 Maj. 2012 (UTC)
Volapuko

Vi redaktis {{Informkesto lingvo/Koloro}} kaj ŝanĝis la koloron por konstruitaj lingvoj al nigra. Konsekvence la informkestoj fariĝis nelegeblaj (nigra teksto sur nigra fono). Mi restarigis la antaŭan grizan koloron. Se vi volas restarigi la nigran, vi antaŭe aranĝu por ke en tia kazo la tekstoj estu blankaj (aŭ helfalvaj). --Arno Lagrange @ 20:58, 4 Maj. 2012 (UTC)

en ordo: mi riparis nun estas flave/nigre. AL @
Dankon. Mi ne sciis kiel fari tion. Iketsi (diskuto) 00:37, 5 Maj. 2012 (UTC)

 Mi hodiaŭ pli atente rigardis la ŝanĝojn kiujn vi faris al {{Informkesto lingvo/Koloro}} kaj al {{Informkesto lingvo/Koloro/Tabelo}} kaj bedaŭras ke vi forigis tutan aron da familioj kiuj tamen estas menciitaj en {{Genealogia arbo de la homaro}}. Mi do kiel eble restarigis la de vi forigitajn aŭ kaŝitajn familiojn. Eble vi persone ne agnoskas la ordigon en tiajn familiojn, tamen ili estas menciitaj de iuj lingvistoj kaj mi enkondukis ilin por klarigi lingvajn teoriojn. Via ŝanĝoj iel ŝanceligis rilatajn klarigojn. Mi petas vin rigardi historion de paĝoj (ŝablonoj, artikoloj) kaj kiam vi volas fari gravajn ŝanĝojn kiaj forigo de la duono de la enteno, bonvolu pridiskuti la aferon kun antaŭaj aŭtoroj. Estas malagrable konstati ke ŝablono zorge konstruita estas duone detruita sen ke okazis iu diskuto pri la temo. AL @ 19:47, 9 Sep. 2012 (UTC)

Kataĵoj redakti

Nun, via nova suma artikolo troviĝas senŝanĝe ĉi-momente ĉe Hejma kato. Do via kunigo estas savita. Intervikiaj interligoj iras al Hejma kato.

En Kato troviĝas simple la malnova teksto. Kato mem nun ligiĝos alie (mi metis la kategorion provizore al Felisedoj), do la internaciaj kat-ligoj ĉiuj iros &#151; iam ajn &#151; tio daŭros iomete &#151; al Hejma kato.

Mi simple iomete atendos kaj tiam solvos la tuton. Mi esperas pri proponoj de iu zoologo, sed aliflanke, eble nenio venos. Unu solvo estus fari el Kato apartigilon, unue al Hejma kato, due al Sovaĝa kato.

Viaj laboroj estas ĉiuokaze ankoraŭ tie &#151; nome en Hejma kato.

--  PEJNO Simono  Diskuto  15:12, 14 Maj. 2012 (UTC)

Saluton Iketsi! Mi nur hodiaŭ rimarkas ke en artikolo Eŭsklingva Vikipedio vi solvis por mi problemon, nome afiŝi nombron da paĝoj el alilingva vikipedio. Do, multan dankon pro via helpo. --Dominik (diskuto) 01:05, 21 Maj. 2012 (UTC)

Naciaj teamoj en unuopaj Olimpikoj redakti

Saluton Iketsi! Vi energioplene komencis krei paĝojn pri naciaj teamoj en unuopaj Olimpikoj. Tiuj paĝoj antaŭvidas ruĝajn ligilojn, do ligilojn de ankoraŭ ne faritaj, sed farendaj kaj antaŭvideble farotaj artikoloj pri ĉiuj naciaj teamoj en ĉiuj unuopaj Olimpikoj (ĝis antaŭ semajno estis nul da ili, nun danke al vi kaj mi estas 15 pri la Somera Olimpiko 2012. Pasis nun 27 someraj plus 21 vintraj olimpikoj, 48 sume, en somero 2012 estis 204 teamoj, antaŭe foje malpli, 48 oble 204 estus 9792 artikoloj) kaj aldone resuman artikolojn pri ĉiuj naciaj teamoj superrigarde en la Olimpikoj, krome artikolojn pri ĉiuj naciaj olimpikaj teamoj (nun estas 204 da ili, aldone Sovetunio, Jugoslavio, GDR ktp; pri 3 nun ekzistas artikoletoj, do mankas pli ol 200), kaj vi ankaŭ antaŭvidas artikolojn pri ĉiuj sportaj konkursoj en ĉiuj olimpikoj (en somero 2012 estis 302 konkursoj, 302 x 48 olimpikoj estus 14494). Via entuziasmo tute laŭdindas, kaj vi vidas ke mi persone provas subteni vin kaj kontribui materialon: Sed la nombro de la de vi per ruĝaj ligiloj postulataj ankoraŭ-ne-faritaj artikoloj estas fantazie alta. Ne eblas perforte devigi ĉiujn vikipediistojn labori nur pri olimpikaj subpaĝoj, kaj mi persone forte rekomendas krei nur tiom da ruĝaj ligiloj kiom oni pensas ke oni mem sen aliula helpo povus ene de limigita tempo mem plenigi per artikoloj almenaŭ ĝermaj (do almenaŭ el tri plenaj frazoj). Vi plenigas iujn el la de vi kreitaj truoj per parte iom pli longaj, parte ĝermetaj artikoloj, sed ŝajnas al mi ke vi jam konscias pri la laborego kiu ankoraŭ atendas laŭ viaj postuloj, kaj ŝajnas ke vi iom tre hastas, kaj foje laboras sen sufiĉa atento... Pli bonas difini malpli astronomie altan celon, sed plenigi ĝin per ne tro haste faritaj artikoletoj. Mi forte proponas ke ni nun rezignu pri la pli ol 10000 artikoloj pri unuopaj sportaj konkursoj en unuopaj olimpikoj, sed faru (!) artikolojn pri la unuopaj sportaj konkursoj (ĝenerale) kaj ligu al tiuj tekstoj (do sinkrona naĝado blue anstataŭ sinkrona naĝado en la Somera Olimpiko 2012..., 2008..., 2004 ktp.) ruĝe, kaj ni metu ligilojn al ekzistantaj paĝoj pri sportaj konkursoj en unuopaj olimpikoj nur kie tiaj paĝoj ekzistas (unuavice pri moderna pentatlono, biciklado kaj unufoje pri lukto (1896)). Persone mi ankaŭ reduktus la nombron de laŭ ruĝaj ligiloj kreendaj paĝoj pri naciaj teamoj en unuopaj olimpikoj al nun superrigardebla nombro (laŭ persona entuziasmo povus esti la plej sukcesaj 3 aŭ 6 aŭ 10 teamoj po olimpiko...).

Aparte de tio, nepras atenti ke

  1. ne eblas sentraduke preni alilingvajn tabelojn aŭ ŝablonojn kaj simple meti ilin fremdlingve en esperantlingvan artikolon

(ekzemple la ŝablono {{Landoj en la Somera Olimpiko 2012}} nun ankoraŭ estas plejgrandparte pola, kaj la listoj pri medalistoj en la de vi kreitaj artikoletoj pri naciaj teamoj de la Somera Olimpiko 2012 havas multajn anglajn vortojn, kiuj kompreneble kreas ruĝajn ligilojn, ĉar anglaj artikoloj en la esperantlingva vikipedio tute mankas - por ili ja estas la anglalingva vikipedio...);

  1. novaj artikoloj estu almenaŭ ĝermo, do havu almenaŭ tri plenajn tekstajn frazojn kaj la noton "ĝermo" (pri la noto ĝermo eblas rezigni, se post la tri frazoj sekvas ankoraŭ longa tabelo, sed la nunaj artikoloj pri naciaj teamoj en la Somera Olimpiko 2012 grandparte nur havas unu, ĉiam ŝablone saman frazon, kio tro malmultas por enciklopedia artikolo);
  2. obeiĝu la reguloj pri esperantlingva latinliterigo de personaj nomoj origine nelatinliteraj - pri la rusa kaj ukraina temas pri la rekomendilo Vikipedio:Esperantigo de rusaj nomoj en Esperanta Vikipedio, sed ankaŭ endas atenti pri personaj nomoj japanaj, ĉinaj, koreaj, grekaj, israelaj, arabaj, bulgaraj, tajaj ktp ktp. Ne sufiĉas ke listoj el personaj nomoj simple estas anglalingvaj (anglalingvaj ili ja aperas en la anglalingva vikipedio...).

Resume endas atenti pri ne tro hasta kaj ne fuŝa laborado. Pli bone bone fari unu paĝon post la alia, ol febre provi fari milojn da paĝoj en fuŝa esperanto ene de mallonga tempo, en fantazia provo multobligi la nombron de esperantlingvaj artikoloj sen konsidero de baza kvalito. La nombro de ruĝaj ligiloj ne eksplodu: pli bone meti tabelon sen ligiloj, ol tabelon de amasaj nur ruĝaj ligiloj, se oni ne pretas mem krei la amason de paĝoj bonkvalite ene de ni diru du aŭ tri semajnoj.

Vikipedio tre bezonas aktivadon kaj entuziasmon, sed ni atentu ke la projekto ne eksuferu je mania hiperaktivado... :-) Tial saĝas ke en antaŭaj artikoloj pri disciplinoj de unuopaj olimpikoj (ekzemple biciklado 1896) ne estas ligiloj al amaso da neekzistantaj paĝoj pri sportistaj biografioj, aŭ en medaltabeloj de unuopaj olimpikoj (ekzemple 1980) ne estas ligiloj al "naciaj teamoj en la koncerna unuopa olimpiko", sed simplaj ligiloj al la landonomoj. Ĉu?

Sincere, ThomasPusch (diskuto) 20:29, 20 Aŭg. 2012 (UTC)

Aldone, se ni faras artikolojn pri ĉiu disciplino de ĉiu olimpika jaro, plus la artikolojn pri ĉiuj partoprenintaj landoj de ĉiuj jaroj kaj pri ĉiuj medaltebeloj, la Vikipedio havos almenaŭ 800000 artikolojn. Tiel, vi faros gravan rekordon de la plej granda nombro da artikoloj faritaj de unusola ulo. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 22:31, 21 Aŭg. 2012 (UTC)
 

Mi intertempe diligente helpis kaj nun estas 29 artikoloj pri Naciaj Olimpikaj Komitatoj en Eŭropo el sume 49, do nur mankas 20 pliaj... Ĉu vi ne pensas ke vi povus ankaŭ kontribui ankoraŭ kelkajn ĝermajn artikolojn? Ja estis vi kiu entute komencis la kampanjon per kreo de la ŝablono kun komence multaj ruĝaj ligiloj, kaj de unuaj artikoloj en la kategorio... Salutas ThomasPusch (diskuto) 11:31, 5 Sep. 2012 (UTC)

Dankon pro la teksto pri Andoro, al kiu mi ankoraŭ kontribuis emblemon. Vi vidas ke mi ankoraŭ sukcesis pri Slovenio, Turkio kaj Ukrainio, do jam nur restas 16 el 49 ruĝaj ligiloj... Jam ne plu restis tiom multe. ThomasPusch (diskuto) 22:38, 5 Sep. 2012 (UTC)
Bonege! :) --Iketsi (diskuto) 23:50, 5 Sep. 2012 (UTC)

Ŝablono:Grava artikolo redakti

Kion vi volas fari kun la ŝablono Grava artikolo ? HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 21:53, 25 Aŭg. 2012 (UTC)

Simpligi tabelojn Iketsi (diskuto) 21:56, 25 Aŭg. 2012 (UTC)

Malplenaj artikoloj redakti

halo, kial vi aldonas amase senfrazajn artikolojn??? Bonvolu iomete ripozi kaj plenigi la artikolojn.Narvalo (diskuto) 18:23, 28 Aŭg. 2012 (UTC)

Mi bedaŭras! Mi volis aldoni novajn kategoriojn, sed erare aldonis arikolojn. Sed ne zorgu; mi skribas ĝin nun. --Iketsi (diskuto) 18:26, 28 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi samopinias kun Narvalo. Ne havas multan sencon meti tiom da artikoloj kie krom la tabelo aperas nur A estas estona urbo, B estas estona urbo, C estas estona urbo. Eĉ se temas ankoraŭ pri ĝermoj, ĉiam eblas meti du tri frazojn kun indikoj pri situo en mapo aŭ io pri vidindaĵoj kio ja videblas en la artikolo, sed almenaŭ estu iom da teksto. Krome kial ne meti iom en uzantopaĝo? Malbelas tiom vidi Iketsi ruĝe... --kani (diskuto) 22:56, 28 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi metos iom ĉi-semajne :) --Iketsi (diskuto) 22:59, 28 Aŭg. 2012 (UTC)

Ŝablono:dts redakti

Saluton Iketsi, mi trovis uzon de nova, ankoraŭ nematura, ŝablono {{dts}} (kreita de vi la 20-an de aŭgusto 2012) nur en tre fuŝa tabelo pri partneraj urboj de Gdynia, senadapte prenita el la pola vikipedio. Tiun tabelon eblis simplege korekti, per facila anstataŭigo de "{{dts|" per "la {{daton|": Mi supozas, ke la ŝablono dts plene nenecesas, kaj tutbone plenumas la deziratan funkcion la ŝablonoj {{dato}} kaj {{daton}} (laŭsence). Kion vi pensas pri tio? -- ThomasPusch (diskuto) 21:51, 29 Aŭg. 2012 (UTC)

Fakte, {{dts}} estis prenita el la anglalingva Vikipedio, ĉar ĝi permesas ordigi datojn en tabelojn. {{dato}} kaj {{daton}} ne havas tiun kapablon. --Iketsi (diskuto) 11:59, 30 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi povas imagi ke en iuj tabeloj la kapablo bone ordigi tabelerojn laŭ dato povas esti praktika, kvankam mi persone ĝis nun ne vere sentis mankon ankoraŭ ne havi tian funkcion. Se vi konsideras la ŝablonon utila, tiam finfunkciigu ĝin, aldonu intervikiajn ligilojn, metu dokumentadon kaj ekzemple apliku ĝin en taŭga paĝo: tiam eblas bone vidi kiel ĝi funkcias. Flanke: eble tiam rekomendindas doni al la ŝablono kompreneblan nomon, kiel "tabele ordigebla dato", anstataŭ la nur angla mallongigo "dts"... ThomasPusch (diskuto) 12:10, 5 Sep. 2012 (UTC)

Kara Iketsi, ankoraŭfoje eta memorigo (mi scias ke mi ripetiĝas): la sinsekvu estu unue plene traduki enhavon de ŝablono de alia lingvo al Esperanto kaj due publikigi ĝin... Ne tiom hastu! :-) ThomasPusch (diskuto) 12:10, 5 Sep. 2012 (UTC)

Helpo:Kiel kontribui redakti

Saluton, Iketsi. Mi ĵus vidis, ke vi forigis la intervikiajn ligilojn laŭ la malnova maniero el Helpo:Kiel kontribui. Ĉu vi ĉe sekvaj artikoloj povus komenti ion kiel "intervikioj nun troviĝas sur la paĝo [[:d:{{{q-kodo|Q57311}}}]]. vidu ankaŭ [[VP:VD]]"? Alie nespertuloj aŭ aliaj uzantoj povus konfuziĝi pro granda ŝanĝo de artikolo. Anstataŭ Q10862322 estu uzata la koncerna Q-kodo el Vikidatumoj. Mi jam kelkfoje komentis tiel, ekzemple ĉe Dorians. Amike --Tlustulimu (diskuto) 06:53, 13 Apr. 2013 (UTC)

Senprobleme! --Iketsi (diskuto) 21:50, 13 Apr. 2013 (UTC)

Lingvaĵo en redakta komento redakti

Saluton, Iketsi. Mi ĵus vidis, ke vi skribis Unuiĝinta kun "Chendu Mare" en la redaktan komenton de Chendu. Bedaŭrinde enŝoviĝis gramatika eraro, ĉar ĉikaze verboj kun la sufikso -iĝ- ne uzeblas. Vi ja unuigis du artikolojn, ili ne mem unuiĝis. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 15:39, 5 Maj. 2013 (UTC)

Jes, vi pravas :) --Iketsi (diskuto) 15:40, 5 Maj. 2013 (UTC)

Saluton, Iketsi. Bonvolu atenti, ke la Kategorio:Ŝoseoj en Euxropo ne ekzistas kaj havas malĝustan titolon. Devas ja esti Kategorio:Ŝoseoj en Eŭropo. --Tlustulimu (diskuto) 16:50, 3 Jun. 2014 (UTC)

  FariteIketsi (diskuto) 16:53, 3 Jun. 2014 (UTC)

Pri kategoria alinomigo redakti

Saluton, mi vidis vin alinomigi la kategorion Kategorio:Famaj personoj laŭ nacioj. Mi pensas ke oni interkonsentu kun la forigo de superflua "fama", do al Kategorio:Personoj laŭ nacioj. Plue, vi ŝanĝis ĝin al Kategorio:Homoj laŭ nacioj. Ĉu vi havas iun konsilon pri subkategoriojn sub Kategorio:Personoj laŭ landoj?--Salatonbv (diskuto) 23:38, 3 Jun. 2014 (UTC)

Lua-moduloj redakti

Saluton, Iketsi. Mi ĵus vidis, ke vi kreis kelkajn Lua-modulojn. Ĉu vi eble jam konas Helpo:Lua kaj Vikipedio:Lua? Krome estus bone, se vi kreus la necesajn dokumentadojn por la moduloj laŭ Vikipedio:Lua/Paĝa organizado kaj dokumentado kaj tradukus la anglajn mesaĝojn esperanten. La anglaj komentoj en la moduloj ne devas esti tradukataj. --Tlustulimu (diskuto) 18:39, 4 Jun. 2014 (UTC)

(+) Ekzemplon por la aranĝado de la diversaj modulaj paĝoj vi povas trovi ĉe la modulo {{InfoboxImage}}. Mi foje kreis ĝin el la angla modulo InfoboxImage, sed aranĝis ĝiajn helpopaĝojn laŭ la skemo de la germana vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 19:13, 4 Jun. 2014 (UTC)
Dankon. —Iketsi (diskuto) 19:14, 4 Jun. 2014 (UTC)

Etaj robotecaj redaktoj redakti

Sal Iketsi. Mi rimarkis, ke vi lastfoje faras multajn etajn redaktojn, ŝajne per AutoWikiBrowser, se mi bone komprenis. Tamen, tiaj redaktoj superŝutas Lastajn ŝanĝojn kaj ankaŭ Atentaron de uzantoj, kiuj fariĝas tre malfacile supervideblaj. Mi pensas, ke bonus krei novan konto, peti por ĝi robotan statuson kaj tiajn redaktojn faradi per la nova konto. Tiel la redaktoj ne plu estus kutime videblaj en Lastaj ŝanĝoj kaj Atentaro. Mi faris same kaj nun mi uzas tiun ĉi konton por kutimaj redaktoj kaj konton Uzanto:KuBOT por robotaj.

Vi povas peti robotan statuson ĉe Vikipedio:Roboto/Permespeto kaj mencii, ke vi jam faras tiajn redaktojn per via kutima konto. Amike. --KuboF (diskuto) 16:09, 6 Jun. 2014 (UTC)

  Farite. Bona ideo! —Iketsi (diskuto) 17:12, 6 Jun. 2014 (UTC)
Mi konsentas kun KuboF. Bonvolu sekvi la regulojn de AutoWikiBrowser "4. Do not make insignificant or inconsequential edits." (d:Q4063270; e-vikipedia paĝo ankoraŭ ne diras pri la reguloj de la uzo). Amike, --Salatonbv (diskuto) 13:46, 9 Jun. 2014 (UTC)
Dankon pro la afabla komento. Mi nun faras etajn redaktojn nur kiam estas ankaŭ grava ŝanĝo (ekz. jeŭ → jeux). —Iketsi (diskuto) 13:54, 9 Jun. 2014 (UTC)

Eŭropo ktp. redakti

Saluton, Iketsi. Mi ĵus vidis, ke vi denove faras amasajn ŝanĝojn. Sed en Eŭropo kaj aliaj artikoloj unu tia ŝanĝo estis eĉ fuŝa. Vi tie ŝanĝis "hindeŭropa" al "hindeuxxropa". Sed ĉilasta estas malĝusta. Bonvolu halti la aferon kaj korekti vian helpilon. --Tlustulimu (diskuto) 13:49, 9 Jun. 2014 (UTC)

Jes, mi korektis ĝin por la estonteco. [1]Iketsi (diskuto) 13:54, 9 Jun. 2014 (UTC)
Tamen mi havas dubojn pri la utileco de tiaj amasaj ŝanĝoj, precipe se ili tute ne ion ajn ŝanĝas en la aspekto de la artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 14:08, 9 Jun. 2014 (UTC)
Nova ekzemplo: [2]. Mi pensas ke estas grave halti tion kaj revidu viajn redaktojn.--Salatonbv (diskuto) 14:12, 9 Jun. 2014 (UTC)
En via ekzemplo, mi korektis eksterajn ligilojn kiuj estis malbonaj ekde 2013, kaj la plimulto de miaj lastaj redaktoj riparis franclingvajn vortojn finante en "ux". Mi faras etajn kosmetikajn redaktojn kiuj ne ŝanĝas en la aspekto de la artikolo nur kiam estas ankaŭ grava ŝanĝo. La problemo kun "hindeuxxropa" kaj similaj fontas el la fakto ke mi kredis ke ne estos problemoj kun sekvenco de literoj "deŭ", ĉar mi maljuste supozis ke ĝi ne okazas en Esperanto. Mi riparis la problemon kaj esperas ke ni eventuale aŭtomatigiĝos la riparadon de aliaj x-sistemaj problemoj. Mi dankas vin pro via pacienco, kaj esperas ke mi ne tro ekkoleris aliajn vikipedistojn :) —Iketsi (diskuto) 14:41, 9 Jun. 2014 (UTC)
Dankon pro finfine fiksi http://www.jeuxmondiaŭdelapaix.com (ne sufiĉa korekto per via AutoWikiBrowser) -> http://www.jeuxmondiauxdelapaix.com. Kvankam vi supre diris ke "nur kiam estas ankaŭ grava ŝanĝo", mi ne povas rigardi kelkajn redaktojn tiel gravaj kiel ili okupu la pagojn "Lastaj ŝanĝoj" kaj "Atentaro" (ekz. [3], [4], [5]: ankaŭ mi ne pensas ke "Kosmetikaj" anstataŭigi blankan spacon al HTML) Miaopinie estos ne malfrue fari tiajn redaktetojn kiam vi havos roboton.--Salatonbv (diskuto) 23:11, 9 Jun. 2014 (UTC)

Fervora bluigo de ligilo redakti

Saluton, mi ĵus vidis, ke vi hieraŭ bluigis internan ligilon pri la vira kolombia nacia teamo de futbalo, sendante legantojn al la paĝo de la virina kolombia nacia teamo de futbalo. Kvankam eble iuj homoj supertaksas la diferencojn inter viroj kaj virinoj, en futbalo estas du diversaj naciaj teamoj kaj la seksa diferenco konsideriĝas grava. Videble vi simple misatentis, sed ĉi-kaze ruĝa interna ligilo pli ĝustas ol erara aliridektigo.   ThomasPusch (diskuto) 08:39, 16 Jun. 2014 (UTC)

Lingvo-ligilo redakti

Estimata, bonvolu noti ke via redakto en Informkesto reganto aperigas ruĝajn ligilojn (kie antaŭe estis bluaj), ekz-e ĉe Rudolf Steiner. - Sincere, Moldur (diskuto) 15:47, 1 maj. 2021 (UTC)Reply

Rezultoj de Vikiprintempo 2021 jam baldaŭ - danke al nova teamano! redakti

Kara Iketsi, dankon pro via partopreno en VikiPrintempo COE 2021! Via kontribuo estas valora kaj helpas al disvolvo de Vikipedio!

Dum lasta tempo ni en la organizo Esperanto kaj Libera Scio, kiu organizis la konkurson, laboris ne nur pri novaj agadoj, sed ankaŭ pri pligrandigo de nia teamo. Tio estas aparte grava por daŭropoveco de la organizo. Mi mencias tion, ĉar ni trovis novan kalkulanton de rezultoj de konkursoj. VikiPrintempo 2021 estas la unua konkurso, kiun li kalkulos, laŭplane jam tiun ĉi semajnofinon. La rezultoj kaj disdono de premioj sekvos nelonge poste. Dankon pro via pacienco!

Se vi volas pli konkursi, ĝuste nun okazas konkurso kun la temo de Unesko - proponis ĝin UEA mem laŭ rekta instigo de Unesko  

Sekva simila konkurso temos pri Ameriko kaj okazos en Oktobro. Dum Julio-Aŭgusto estas planata facila konkurso pri aldonado de plurmediaĵoj al artikoloj - spertaj Vikipediistoj estas bonvenaj, sed tiu celas precipe al novuloj.

Mi esperas, ke vi ĝuis la verkadon kaj konkursadon! Se vi estontece ŝatus ne konkursi, sed organizi, aŭ havas ideon pri alia bona laboro, bv. kontakti nin! Amike, organizanto KuboF Hromoslav (diskuto) 18:50, 2 jun. 2021 (UTC)Reply

Via premio de VikiPrintempo 2021 redakti

Kara Iketsi, gratulon pro via venko en la konkurso VikiPrintempo COE 2021!

La 13-an de Junio mi sendis al vi gravan retmesaĝon kun la titolo "Gratulon al venko en VikiPrintempo 2021, Iketsi!". Bonvolu legi ĝin kaj respondi - nur post tio mi povas sendi al vi vian premion!

Vi faris admirindan laboron kaj plene meritas la premion! Mi esperas, ke vi prenos vian premion kaj ĝuos ĝin! Bonvolu respondi ĝis la lundo la 28a de Junio, 12:00 UTK - post tiu tempo mi transdonos vian premion al la venkinto sekva en la vico!

Alternative, speciale se vi ŝatis la konkurson kaj volas partopreni ankaŭ estontece, vi povas donaci vian premion al la organizanta organizo Esperanto kaj Libera Scio. Tio helpas precipe teni la bazan administradon de la organizo (pagado de retejo, eventuale membrecoj en aliaj organizoj) kaj helpas eĉ pli nun, ĉar nuntempe la organizo havas malmultan liberan (ne-projektan) monon.

Bonvolu (per retmesaĝo aŭ ĉi tie) respondi kiom eble plej frue kiun eblon vi preferas.

Amike, la ĉeforganizanto KuboF Hromoslav (diskuto) 13:27, 25 jun. 2021 (UTC)Reply

Via premio de Afrika monato 2021 redakti

Kara Iketsi, gratulon pro via venko en la konkurso VikiPrintempo COE 2021!

La 12-an de Junio mi sendis al vi gravan retmesaĝon kun la titolo "Gratulon al venko en la Afrika monato 2021, Iketsi!". Bonvolu legi ĝin kaj respondi - nur post tio mi povas sendi al vi vian premion!

Vi faris admirindan laboron kaj plene meritas la premion! Mi esperas, ke vi prenos vian premion kaj ĝuos ĝin! Bonvolu respondi ĝis la lundo la 28a de Junio, 12:00 UTK - post tiu tempo mi transdonos vian premion al la venkinto sekva en la vico!

Bonvolu (per retmesaĝo aŭ ĉi tie) respondi kiom eble plej frue!

Amike, la organizanto KuboF Hromoslav (diskuto) 15:58, 25 jun. 2021 (UTC)Reply

Saluton. Antaŭ momento mi sendis al vi novan retmesaĝon. Bonvolu respondi ĝin tre baldaŭ. Dankon. --KuboF Hromoslav (diskuto) 17:24, 30 jun. 2021 (UTC)Reply

Mallokaj ŝablonoj - urĝa helpo bezonata nun! redakti

Kara Iketsi, antaŭ 3 monatoj vi subtenis la proponon pri mallokaj ŝablonoj. Danke al tio nia komunumo havis pli grandan pezon en decidado! Denove dankon! Sed daŭre ne klaras, ĉu mallokaj ŝablonoj estos kreitaj baldaŭ.

Tamen ni havas plian ŝancon!

Jam la 28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK, do post malpli ol 1 tago, okazos konversacio pri la Jara plano 2021-2022 de la Fondaĵo Vikimedio (kiun ni petis pri prizorgo de kreo de mallokaj ŝablonoj). Tie ni povas montri, ke nia komunumo ja volas mallokajn ŝablonojn.

Nun via subteno esta aparte grava! (mi esperas, ke tio ĉi estas la lasta fojo antaŭ kreo de la sistemo, sed ni vidos) Por helpi al kreo de mallokaj ŝablonoj, bonvolu:

  1. retpoŝte demandi pri inkludo de mallokaj ŝablonoj en la Jara plano 2021-2022 (movementcomms(ĉe)wikimedia.org)
  2. laŭeble aliĝi kaj partopreni en la morgaŭa komunuma konversacio kaj tie subteni mallokajn ŝablonoj
    1. la diskutoj estos en la angla, sed vi eventuale povos peti parolon en Esperanto kaj tradukanton (mi partoprenos kaj povos traduki vin!)
    2. se vi ne volas prezenti voĉe, vi povos skribi en babilejo, precipe menciu la esprimon "Global templates", por ke homoj klare vidu

Se tio ĉi sukcesos, jam sekvan jaron ni havos trezoron da altkvalitaj ŝablonoj rekte ĉe niaj manoj! Sed tio nuntempe bezonas nian etan helpon ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:12, 27 jul. 2021 (UTC)Reply

Forigo de Kategorio:Fakuloj kaj akademianoj laŭ landoj redakti

Saluton! Vi proponas forigi Kategorio:Fakuloj kaj akademianoj laŭ landoj, sed tio eĉ teknike ne eblas nun ĉar sub ĝi troviĝas Kategorio:Retorikistoj laŭ landoj kiu enhavas plurajn aliajn kategoriojn kaj paĝojn, certe ne forigendajn. Mi sugestas al vi diskutigi la aferon kun la komunumo en VP:FA por trovi solvon. RG72 (diskuto) 04:41, 13 okt. 2021 (UTC)Reply

Dankon. Mi rekategoriigis ĝin, do la kategorio nun malplenas. --Iketsi (diskuto) 04:49, 13 okt. 2021 (UTC)Reply
Farite. RG72 (diskuto) 11:12, 13 okt. 2021 (UTC)Reply

Template:FlagoIOK redakti

Hello! Can you add a module for Country alias so that can be used for the FlagIOC template like what they have on the English template and also a module for Country alias/data as well. I mean that module would be useful so it is easier to use the flag variants more efficiently. The template for Country flag IOC alias is outdated and old. And can you also add an invoke template too. Check the English template and see what you find there?. Yours sincerely, Sondre --88.88.4.178 20:40, 13 maj. 2022 (UTC)Reply

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj redakti

Kara, Iketsi, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj  

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)Reply

Template:Informkesto lando Olimpikoj redakti

Hello! Can you take a look into the Infobox Country Olympics template?. I know it is isn't in use on the English encyclopaedia anymore and it has been replaced by the template:Infobox Country at games. I hope you will understand the template to a better extent. This is an old template which was created many years ago. It will make sense to have it as an infobox template with parameters and fields. See what you can do about it. Yours sincerely, Sondre 88.88.4.178 11:37, 4 aŭg. 2022 (UTC)Reply