i   Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, JJSantos!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi Kiel redakti paĝon kaj Kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj kontraŭas al la reguloj, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos ilin.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo

Vi disponas ankaŭ pri vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian vikipediistan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  --Tlustulimu 17:38, 28. Nov 2009 (UTC)

Viaj bildoj redakti

Saluton, João. Mi ĵus vidis, ke vi alŝutis kelkajn bildojn. Sed vi ne aldonis la necesajn licencajn informojn. Temas pri la bildoj:

Vi povas elekti konvenan ŝablonon el la kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj. Vi ne devas denove alŝuti la bildojn, ĉar bildaj paĝoj normale redakteblas per la supra ligilo "redakti" (inter "diskuto" kaj "historio"). Krome mi rekomendas al vi uzi la ŝablonon {{Informo por dosiero}} laŭ la dokumentaĵa sintakso:

{{Informo por dosiero
|priskribo     =
|fonto         =
|aŭtoro        =
|dato          =
|permeso       =
|aliaj versioj =
|rimarkoj      =
}}

Ekzemplon por tia informo vi povas trovi en Dosiero:Aremberg.jpg, sed vi povas elekti alian licencon. Mi esperas, ke tio helpos al vi solvi la problemon. Kore --Tlustulimu 17:49, 28. Nov 2009 (UTC)

Saluton, mi estas Kani. Mi volus helpi, kvankam mia sperto pri bildoj estas nur nelerta. Mi ekzemple aldonis al la bildo de via portreto la indikon ke temas pri propra foto kaj vi rajtigas ties aperigon kaj eĉ uzadon. Se tio ne certas, bonvolu forigi ĝin. En la kazo de aliaj bildoj vi mem povas fari. Se ne, ĉu frue ĉu malfrue oni forigos ĝin. Ĉefe kiel ĉe la bildo de la editejo, kie vi mem skribis ke estas kopirajta: tiukaze ne rajtas esti en Vikipedio.--Seminario 07:50, 1. Dec 2009 (UTC)
Forigita. Se vi povus aldoni la mankantajn informojn, kontaktu min. Precipe se vi vere povas kaj volas liberigi la foton pri vi; ĉar "liberiga deklaro" farita de alia uzanto ne validas. --KuboF (diskuto) 14:41, 30 Aŭg. 2014 (UTC)