Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, Jagwar!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi Kiel redakti paĝon kaj Kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj kontraŭas al la reguloj, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos ilin.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon .

Vi disponas ankaŭ pri vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian vikipediistan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  --Tlustulimu 18:34, 14. Nov 2008 (UTC)

Tanindrazana, Fahafahana, Fandrosoana redakti

Saluton, Jagwar. Mi iomete korektis la artikolon Tanindrazana, Fahafahana, Fandrosoana, sed la vorton Praŭltero mi ne konas. Ĉu ĝi eble estu anstataŭata per la pli konvena vorto Patrujo? Mi ĵus trovis informon pri la moto sur la retpaĝo [1], sed ĝi estas en la angla lingvo. Kore --Tlustulimu 18:39, 14. Nov 2008 (UTC)

Saluton, Jagwar. Alia vikipediisto ĵus proponis forigi la artikolon, ĉar ĝi estas iom tro mallonga. Ĉu vi eble povus iom aldoni informojn al ĝi; eble pri la historio de la moto? Kore --Tlustulimu 18:46, 14. Nov 2008 (UTC)

Ĝermo redakti

ébauche = ĝermo

à votre service ! Arno Lagrange @ 18:50, 14. Nov 2008 (UTC)

Français Esperanto
il y a estas
(il) a (li) havas

'havas' normalement ne s'utilise pas sans sujet.

Viaj kontribuoj kaj adresaro redakti

Alinomita al Vikipediisto:Jagwar/Kontribuoj kaj Vikipediisto:Jagwar/Adresaro. Kore, Thomas Guibal 20:09, 14. Nov 2008 (UTC)

Vos pages ne sont pas effacées. Comme précisé dans mon message précédent, je les ai déplacées sur votre espace utilisateur, vers Vikipediisto:Jagwar/Kontribuoj et Vikipediisto:Jagwar/Adresaro. Le problème venait de ce que vous aviez crée ces pages sous la forme "Jagwar/...", et non sous la forme "Vikipediisto:Jagwar/...", ce qui fait qu'elles comptaient dans l'espace encyclopédique et non dans votre espace personnel. Cordialement, Thomas Guibal 18:16, 15. Nov 2008 (UTC)

Saluton. Mi devis korekti tiun vian artikolon kiu havis tro da eraroj. Mi preskaŭ devis korekti ĉiujn signifajn vortojn. Vi povas rigardi en la historiopaĝo de la artikolo kaj kontroli la korektojn. Eble vi uzis tradukilon (tio ne sufiĉas) aŭ mi devas konfesi, ke vi ne sufiĉe regas la lingvon por enmeti artikolon en Vikipedio. Vi povas demandi al aliaj uzantoj, amikoj aŭ al iu kiu povus helpi kaj plibonigi vian lingvonivelon. Mi pretas helpi, ekzemple vi povas rigardi miajn ĵusajn korektojn aŭ sendi alian tradukon kaj mi povas marki plibonigojn de tiu. Sed vi devus iri tiukaze malrapide.--kani 00:16, 28. Dec 2009 (UTC)