PLEASE NOTE ME HERE .........(to the cs.wikipedia): http://cs.wikipedia.org/wiki/Wikipedista_diskuse:Jan

MI PETAS VIN, NOTU AL MI ĈI TIEN (al la cs.wikipedia): http://cs.wikipedia.org/wiki/Wikipedista_diskuse:Jan, KE VI ĈI TIE SKRIBIS ION, ĉar pli ofte mi ĉeestas en la ĉeĥa Vikipedio. Koran dankon al ĉiuj :-)

Aldonu vian mesaĝon

Vidu ĉeĥan diskutpaĝon. Petro

. Jun == Maria Teresia ==

Kara Jan, kio rilatas al mia diskuto en via diskutpaĝo en ĉeĥa vikipedio, vi pravas, ke mi estis skribonta ĝin en eo Vikipedio, sed ĉu vi mem ne volas tion? Do mi ne scias, kial vi reskribis ĝin en mian diskutpaĝon. Mi skribis tion por vi, ne por mi. Se vi venontfoje do ne volos, ke aliaj vikipediistoj skribu al vi en la ĉeĥan vikipedion, do forviŝu vian anoncon, kiun vi skribis supre de tiu ĉi paĝo, kaj ni skribos al vi en eo vikipediista diskutpaĝo.

La vorto "universitato" en esperanto estas vere skribata kiel UNIVERSITATO. Bedaŭrinde. Petro 8. JUN. 2005 11.23 (UTC)

Kial "bedaŭrinde"? Ĉu vi preferus la skribmanieron "univerzitato"?
--VerdLanco\(diskutu) 18:23, 9. Jun 2005 (UTC)
Bedaŭrinde por Jan, kiu preferus uzi eble la vorton kiel "univerzitato". Petro 9. Jun 2005 18.58 (UTC)

Ĉu komplika? redakti

Ĉu estas por vi komplika klaki sur butonon por diskuto? Petro. 8. JUn. 2005 11.30 (UTC)


Kurfirsto = Princo-elektisto redakti

Jan, "kurfirsto" estas tradukata kiel princo-elektisto. Vidu PIV. 10. Jun. 2005 14.15 (UTC) Petro

Mi estis atakita de vi, Johano! redakti

Mi volis plu jam ne reagi, sed vi devigas min al tio!

La indikojn pri Maria Teresia mi uzis el libro, el kiu mi verkis ankaŭ ĉiujn ceterajn historiajn ŝtatestrojn de Ĉeĥio. Ĉu ne estas interese, ke aŭtoro de la libro erarus sole pri Maria Teresia? Ĉu vi malamas ŝin (Marion Teresion)? Kia reginto "ne ekplaĉigos" al vi venontfoje? Mi estis atakita de vi, Johano, kaj mi defendos min. Mi sentas min esti senkulpa, mi havas nenion por klarigi al vi. Se vi ne kredas, estante tiel obstinega, vi mem serĉu en libroj. En ĉeĥa vikipedio vi skribas, ke vi estas teknikisto kaj en historio vi tro ne orientiĝas. Do zorgu pri tekniko kaj historion lasu trankvila! Laŭ viaj kelkaj artikoloj mi komencas dubi pri via sano, jen - la artikolon Regiono Hlučín vi tradukis kiel Hlučín, kiun vi ligis al la ĉeĥa vikipedio. Sed ne timu, mi korektis tion. Vorto tien, vorto ĉi tien. Tio estas certe indiferenta por vi. Vi mem verkas ĝermojn kaj la aliajn vi volus "ĝermigi" aŭ eble "stumpigi". Vi volas malkovri ion, kio jam estis malkovrita. Vi estas homo, kiu scias nur kritiki. Montriĝu kaj verku artikolon pri ia historia evento, kie oni uzas arĥaikintajn vortojn aŭ vortojn de historiaj nomoj kaj ilaro, kies signifon kaj uzon hodiaŭ jam pluraj eĉ ne konas (ekz. via "kurfirsto" signifas princo-elektisto, via "linko", per kiu vi markis retmesaĝon anstataŭ besto "linko"). Vi ekmiros, kia estas tia laboro de tradukinto, tradukisto (elektu mem, kio vi estas).

Ankoraŭ unu noto: kiel longa devas esti artikolo, por ke ĝi ne estu stumpo?

Petro 15. Jun. 2005 09:14 (UTC)


Eble tiu homo, kiu rekte tradukas el presita libro estas pli fidinda ol traduko de oftaj misinformoj el la angla vikipedio. La politikaj, historie tiklaj artikoloj ofte entenas apenaŭ rimarkeblajn mensogojn. Kiu pli da tempo, pacienco havas, tiu povas altrudi sian ruzan misopinion pri aferoj.

Se mi bone rememoras, vi jam kaŭzis disputojn ĉe elpensitaj (aŭ mistradukitaj) kosmaj fakterminoj. Narvalo 09:15, 15. Jun 2005 (UTC)

Maria Teresia redakti

Kara Jan

Mi, vere, malmulte scias pri Maria Teresia, kaj ne emas skribi pri ŝi. Ŝajnas al mi ke ŝi estis iom grava en centra Eŭropo, sed, mi garantias al vi, de ĉi tie kie mi vivas ŝajnas ke ne valoras la penon la diskuto inter vi kaj petro. Mia intenco esti montri ke la artikolo estas malklara, eble vi devas komenci ĝin per paragrafo kun resumo de ŝia vivo kaj klarigo de ŝia graveco al Centra Eŭropo. Al ne eŭropano, tio vere ne estas klara.Roberto 09:39, 15. Jun 2005 (UTC)


Nekredemulo! redakti

Jen estas almenaŭ unu retadreso pri Maria Teresia: Marie Terezie ĉeĥe Vi trovos tie skribita krom alia římskoněmecká císařovna, česká a uherská královna... (mi tradukos en Esperanton tiujn titolojn ankoraŭ unufoje: romia imperiestrino, ĉeĥa kaj hungara reĝino...)

Sed tio ne estas fonto, el kiu mi ĉerpis. Se vi diligente serĉos, vi trovos ankaŭ aliajn miajn informojn konkrete pri ŝi. Fartu kiel ajn vi volas! Petro15. Jun. 2005 10:34 (UTC)

Rolo de administantoj redakti

Bonvolu pardoni ke mi ne vere reagas al via alvoko. Ŝajnas ke temas pri jam longaj debatoj en kiuj partoprenadas pluraj redaktantoj. Bonvolu konsideri ke laŭ mi administrantoj ne havas devon arbitracii redakciajn diskutojn inter redaktantoj sed nur interveni por forigi artikolojn, forbari fuŝulojn, ktp. En via diskuto mi povus partopreni nur kiel redaktanto kiel alia ... sed mi nuntempe ne havas multan tempon por enmiksiĝi en diskutojn. Kaj se iu emas fariĝi malĝentila klopodu por repaciĝi, ĝentile instigu la malĝentilulon refariĝi ĝentila. --Arno Lagrange  07:00, 19. Jun 2005 (UTC)

Vikietiko redakti

Dankon pro via traduko pri Vikietiko. Bonan laboron! --Yekrats 16:11, 12. Jul 2005 (UTC)


Ĉu necesas? redakti

Ĉu necesas tiel akre ataki unu la alian? Estas nekredble por mi, ke ĉeĥo atakas ĉeĥon kaj ne provas/povas priparoli la temon ekter publiko. Vi certe konas unu la alian persone. Ĉu ne?

Maria Tereza ne estis tiom grava persono por publike ataki unu la alian, kaj krom Petro ĉiu rekonis vian veron! Ankaŭ vi devas konfesi, ke ankaŭ vi estis iom pli atakema ol kutima ĉe ni.

Se Petro estas malmol-kola por pardonpeti, rekoni la veron, neglektu lin kaj okupiĝu pri pli agrablaj temoj. Narvalo 10:01, 12. Aŭg 2005 (UTC)

"Interesiĝanta...pri ĉiuj utilaj aferoj, kiuj povas esti helpaj al bono de homoj." --Jan, se estas tiel, ĉu necesas ...? --Montanesko 05:34, 13. Aŭg 2005 (UTC)

Karaj amikoj, Narvalo kaj Montanesko, jes vi pravas. Mi devus okupiĝi pri pli agrablaj kaj precipe pri pli utilaj aferoj. Tamen "ne timu dece atentigi, ke iu agas vulgare, malĝentile, krude! Ne kondutu kiel struto, kiu kaŝas sian kapon sub la sablon! Ne rebatu vulgarismon per alia vulgarismo, sed ĝentile postulu, ke la krudulo petu pardonon".
Mi iom purigos la Babilejon kaj faros la lastan provon. Ĉar mi ne konas sinjoron P.T. persone, mi proponos al li renkonti unu la alian mezo-voje ĉe la stacidomo en Brno. Se li bonvolos, mi provos en tiea restoracio ĉe biero babili kun li je la temo "kio estas neŭtraleco de artikolo". Eble ni kune sukcesos montri unu al la alia la uzitajn literaturajn fontojn. Ĉu ni sukcesos interkonatiĝi aŭ ne, tio ne gravas. Gravas ja la bona intenco. Ĉar konsciu, amikoj, en la artikolo, kiun sinjoro P.T. tiom defendas kontraŭ ĉia ajn ŝanĝo, ekzistas fakta historia misgvida, do erare prezentita informo. Se la planata kunveno en Brno malsukcesos, ĉu la nekorekta informo tie restu? En tiu ĉi Vikipedio ankoraŭ mankas la sindefendaj meĥanismoj.
Kun amikaj salutoj --Jan 08:56, 16. Aŭg 2005 (UTC)

Via invito redakti

Mi tre estimas vian inviton al nia persona renkontiĝo, sed bedaŭrinde mi devas sciigi vin, ke mi ne alveturos ĝis Brno. Mi rekonis kiel mian devon anonci tion al vi anticipe, por ke mi ŝparu vian tempon kaj monon por veturado.

Mi jam ne plu subskribos per mia nomo miajn kontribuojn ĉi tie, ĉar tio estas mia lasta redaktado en Vikipedio. Mi ne plu ensalutos ĉi tie kiel uzulo Petr Tomasovsky, eĉ ne sub alia nomo. Mi simple forlasas ĝin. Ĝi ne estas mia paganto, miaj kontribuoj estis en mia libera tempo, do neniu pagis al mi miajn kontribuojn en Vikipedion. Ankaŭ mi studis interhomajn rilatojn, eĉ mi tradukis en Esperanton libron de Dale Carnegie: Kiel akiri geamikojn kaj influi homojn. Mi scias, kiel trakti kun homoj eĉ ne ofendinte ilin. Pardonu, mi eraris rilate al miaj subskriboj. Ankoraŭ mi dediĉos unu mian subskribon.

Belan kaj sukcesoplenan ne nur hodiaŭan tagon deziras al vi

Petr Tomasovsky.


Gratulon redakti

Mi gratulas vin Jan, ke vi - kvankam vi ne tro laboris por la esperanta vikipedio - sukcese forpelis unu el la ĉ. 5 aktivaj kunlaborantoj de ĉi tie. Ŝajnas, ke vi alvenis nur detrui :(

Triste Narvalo 17:55, 16. Aŭg 2005 (UTC)

Kara Jan, miaopinie vi (kaj ni) ne afliktiĝu. Ni ne scias, kiom da aktivuloj jam forlasis vikipedion pro la foririnta aktivulo, kaj kiom eble ankoraŭ forirus, se li restus. Estas bedaŭrinde, se ne troviĝas formo de utila kunlaboro, sed al kunlaboro apartenas du flankoj. Sincere, Umberto 19:26, 16. Aŭg 2005 (UTC)

Mi ne havas tempon, nervon longtempe disputi (retumo hejme kostas por mi 1 eŭrocendon/minuto) kaj vere ne interesiĝas pri tio. Mi - kiel administranto - volas forigi nur vandalismojn, erare nomitajn artikolojn ktp..

Bonvolu ne kompari nian vikipedion al naciaj vikipedioj, ĉar ili havas grandegajn avantaĝojn. Narvalo 14:25, 17. Aŭg 2005 (UTC)

Kara Narvalo, vi pravas, naciaj Vikipedioj havas siajn avantaĝojn. Sed kiam ni plene konscios niajn avantaĝojn, ni povos labori pli efektive. Bona afero ĉiam akceptiĝos per sia kvalita boneco (kaj male, la malbono neniiĝos sin mem per sia malboneco). Mi estas optimisma - la Esperanta Vikipedio havas pli grandan ŝancon esti iomete pli sukcesa ol iuj naciaj Vikipedioj. Ekz. la ĉeĥa Vikipedio (malgraŭ pli da homoj por labori) estas ĉe la sumo 13 mil da artikoloj, dum la Esperanta havas ĉirkaŭ 25 mil da artikoloj. Jes, en la ĉeĥa ili jam iomete (helpe de kopiado el la angla Vikipedio) progresis en la WikiMedia neŭtrala spirito (la procedoj de konflikto-solvado jam estas kontentiga). Sed la ĉeĥa kaj la Esperanta Vikipedioj estas same aĝaj. Kaj tamen, eĉ kiam Ĉeĥoj minimume 10-oble laŭkvante superas "la Esperanto-popolon", ĝi estas 2-foje pli malforta. Ĉu ne instiginde?
--Jan 14:38, 17. Aŭg 2005 (UTC)

Bonvolu legi redakti

Sinjoro Jan, bonvolu legi la artikolon: [1] Petro 22. Aŭg. 2005 04:43 (UTC)

"ne jam konservita" redakti

Bv rigardi je Vikipedia diskuto:Administrantoj#Nekorekta traduko "ne jam konservita". Cetere mi gratulas ke vi kaj Petro paciĝis. Bonan pluan kunlaboron mi deziras al vi ambaŭ. --Arno Lagrange  04:03, 25. Aŭg 2005 (UTC)

Patro parolas al siaj infanoj (privata revelacio) redakti

Saluton, Jan!

Ĉu vi verkis la seneliran artikoleton "Patro parolas al siaj infanoj (privata revelacio)"? Se jes... Ĉu vi havas ian dokumentadon pri la aserto, ke tiu Patrino Eŭgenia estis la sola ricevinto de aprobita privata revelacio en la historio de la Roma eklezio? (Mi dubas. Mi kredas ke multege da kazoj ekzistas, kaj ke fakte la eklezio instruas, ke ĉiu revelacio post la silentiĝo de la apostolo Johano estas privata. Aŭ ĉu via punkto temas pri la persono revelacianta, t.e., ke jen la Patro—ne nur la Filo, Spirito, Virgulino...—revelacias?)

Ĉu ne estus pli racie verki artikolon pri "Privata revelacio" aŭ pri Patrino Eŭgenia kaj tiukuntekste mencii la libreton?

--Haruo 18:30, 21. Sep 2006 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio (Portalo:Pedofilio - intertempe ne plu ekzista). Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:00, 30 Dec. 2013 (UTC)

Via uzantonomo estos ŝanĝata redakti

23:48, 17 Mar. 2015 (UTC)

Renamed redakti

06:27, 19 Apr. 2015 (UTC)