Bonvenon ĉe mia diskutpaĝo...

Kiel vi vidas, oni ne ofte parolas al mi.

Por pli da klareco, mi enmetis la pasintjarajn diskutojn en arkivaro:

Kara amiko, mi ĝojas, ke vi nun kandidatas kiel administranto, eĉ se vi lastatempe nur sporade kontribuis al vikipedio. Vi devas kompreni, ke via kandidatiĝo precipe ankaŭ pro kelkaj arpitan-naciismaj tendencoj, kiujn vi iam montris, povas veki suspektemon ĉe kelakj gekolegoj. Mi tamen persone pensas, ke vi devus ricevi ŝancon. Mi tial subtenas vian kandidatiĝon kaj samtempe instigas vin aktive kunlabori, eĉ se ĉi-foje via kandidatiĝo ankoraŭ ne sukcesus. Esti administranto ja ne estas simpla honoro, sed principe estas tasko helpi al la konservado de vikipedio. Se vi aktive kontribuas dum pluraj monatoj, tiam kun certeco tia resistemo malpliiĝos. Cetere se vi jam estas aktiva parolanto de la arpitana lingvo kaj samtempe lingvisto, tiam mi tre bonvenigus, ke vi en la venontaj tagoj dediĉu iom da tempo al la nuntempe tre mizera artikolĝermo pri tiu-ĉi lingvo, kiu apenaŭ plenumigas minumumajn kondiĉojn por ekzisti kiel artikolo en nia vikipedio. DidiWeidmann 23:51, 16. Nov 2008 (UTC)

Mi dankas vin pro via kora respondo. Fakte, post legado de la rezulto, mi unue seniluziiĝis, kaj poste repripensadis la kialojn iĝi administranto. Kiel dirite, mi malpli frenezemas pri tiu naciismo, kaj mi antaŭmontras mian arpitanecon ĉefe kiel kultura fiereco en tiu mondo en kiu pli kaj pli ofte malaperas kulturoj... Mi faris promeson al mi mem: verki (krei aŭ plibonigi) 10 korektajn artikolojn ĉiusemajne. Ĝi hieraŭ, mi sekvas korekte la vojon... :)--Alekĉjo 00:17, 18. Nov 2008 (UTC)
Pardonu, ke mi kopiis vian respondon de sur mia dikutpagho al la via, sed tiel pli facilas sekvi la diskuton por triuloj. Mi rekomendas respondi al disuktoj ĉiam sur la sama pagho, kie la diskuto komenciĝas por eviti miskomprenon kaj faciligi la sekvon. Disuktoj sur diskutpaĝoj (ankaŭ de vikipediistoj) ja ĉiam estas publikaj. Se vi volas private diskuti, vi povas min kontakti rete. Sed nun al la temo: Mi gratulas vin por via promeso, kiu fakte estas granda. Mi faris por mi mem similan promeson, tamen silente, ĉar mi bone scias, ke ankaŭ ekzistas semajnoj, dum kiuj mi simple pro profesiaj kaj familiaj kialoj ne povas kontribui. Restu sur tiu-ĉi vojo kaj kiel dirite, se ĉi-foje via kandidateco ankoraŭ ne sukcesus, tiam mi ja povas imagi, ke se vi per agoj pruvas vian kunlaboremon, post certa tempo eĉ alia persono proponos vin. Ni fakte tre bezonas aktivajn helpantojn. Mi opinias, ke vikipedio estas unu el la plej gravaj projektoj de la tuta mondo. Ne nur sur nivelo esperanta, sed sur nivelo homara! Cetere, kiam vi studas lingvosciencon, vi ja devas ankaŭ pensi pri via profesia estonto. Unu el la klasikaj profesioj por lingvistoj estas tiu de tradukisto, kiam vi do en kelkaj jaroj alvenos ĉe la fino de via studo, tiam ne hezitu sendi vian profesibiografion (curriculum vitae) al mia entrepreno~, ni ĉiam serĉas kapablajn kunlaborantojn. DidiWeidmann 12:01, 18. Nov 2008 (UTC)

via promeso redakti

Saluton, mi tre ĝojas ke vi volas kontribui per 10 artikoloj / semajne. Tio estas tre bona promeso. Bv. atenti ke en via artikolo pri tiu promeso vi skribas 10 artikoloj tage. Tio estus ege multe. Estus tre bone se 49 aliaj vikipediistoj farus similan promeson = 500 artikoloj semajne = 70 novaj artikoloj semajne = tre bona rezulto!!! --Esperantst 02:47, 18. Nov 2008 (UTC)

Ĉu kantono de Valdo en Arpitanio ? redakti

Bonan vesperon amiko Kaha.

Strange, ke inter la regionoj de Arpitanio, oni trovas Petro Valdo (fondinto de religia movado...). Ĉu ne estus prefere la kantono de Vaŭdo?

--Jean-François Clet 19:23, 14. Aŭg 2010 (UTC)

Kompreneble. Malbone ke nek Kaha nek Jean-Francois sekvis la ĝustan atentigon, sed perdis ĝin el la atento. Mi nun ĝustigos la nomon "Valdo", kiu laŭsence tute ne rilatas al Petro Valdo, al ekzistanta ligilo Vaŭdo, kaj ankaŭ la neekzistan vorton "Valeso" al ekzistanta ligilo Valezo. ThomasPusch (diskuto) 18:55, 14 jun. 2016 (UTC)Reply

ISO-kodo por arpitana lingvo redakti

Saluton! Sur via uzantpaĝo videblas Babel-informo pri la arpitana lingvo, kun la kodo "arp". Sed laŭ Vikipedio (esperant- kaj anglalingva) tiu kodo indikas lingvon arapahan, dum la arpitanan indikas "frp". Ĉu la ŝablono {{Vikipediisto arp-*}} estas erara? --AVRS 11:49, 24. Okt 2010 (UTC)