Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav/Arkivo/2012/2

Roboto redakti

Saluton, KuboF. Mi ĵus legis, ke vi volas peti robotan statuson por vi mem. Tio estas nekutima. Krome estus pli bone, se vi kreus por la roboto apartan uzanton. Se tiu akcidente aŭ neintence farus fuŝojn, iu administranto povus portempe bloki ĝin, sen tuŝi vian nunan konton. --Tlustulimu (diskuto) 15:56, 22 Aŭg. 2012 (UTC)

  • Heh, dankon pro via zorgo! Sed jes, kiam mi skribis "por mi" mi celis "por mia persono" kaj ne "por mia uzanto" ;) Kompreneble mi kun vi plene konsentas. --KuboF (diskuto) 15:58, 22 Aŭg. 2012 (UTC)
Vi skribas, ke vi celas kreadon de artikoloj per roboto. Pri kiuj temoj vi pensas, ĉar tiurilate ni havas malbonajn spertojn (forlasitaj artikoloj de Maksimbot...).Narvalo (diskuto) 18:55, 22 Aŭg. 2012 (UTC)
Narvalo, li devos korekti la artikolojn faritajn de sia kara roboto. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 19:01, 22 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Kreado de artikoloj estas unu el la plej lastaj aferoj pri kiuj mi interesiĝas rilate robotoj. Nun mi diskutas pri asteroidoj kun Jean-François Clet. Li mem amase kreas tiujn artikolojn permane do mi ne timas ke li subite ĉesus ilin redaktadi se mi kreus bazon de artikoloj. Simile, se estus iu plia temo kun aktiva redaktanto eblus ankaŭ tion krei. Mi emfazas ke precipe mi celas prizorgi ŝablonojn kaj sintaksajn/terminologiajn erarojn. --KuboF (diskuto) 19:20, 22 Aŭg. 2012 (UTC)

Permespeto por KuBOT redakti

Hum. Unue, KuBOT preskaŭ faris nenion ĉi tie. Due, kiel roboto povas fari permespeton por fariĝi roboto? La plej duba el ĉio estas ke la subskribanto de la peto estas via roboto kaj ne vi, la petanto. Do, mi pensas tuj al ŝtrumpopumado. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 18:56, 22 Aŭg. 2012 (UTC)

  • Kara, mi registris KuBOT-on nur por ke la konto havu robotan statuson. Ĉar mi ĝin ankoraŭ ne ricevis (tio kutime daŭras unu semajnon) mi ne laboras per ĝi. Aliflanke, se tio estus mia gantopupo mi tion certe ne konsefis eĉ en uzanto-paĝo... --KuboF (diskuto) 19:09, 22 Aŭg. 2012 (UTC)

Ŝovo de iama Uzanto-Diskuto:KuBOT redakti

Do, kio pri tiu ĉi roboto? Oni ĝenerale permesas robotojn ene de semajno. Je kio atendi?Narvalo (diskuto) 15:46, 8 Sep. 2012 (UTC)

Kara vi modifis la ŝablonon "el" anstataŭigante la terosimbolon per simpla asterikso. Kiam oni volas asterikson, oni ja ne bezonas la ŝablonon "el", kies celo estas montri por apartaj celoj belan simbolon. Kie tiu simbolo ĝenas, simple metu la asterikson anstataŭ la ŝablonon "*". Nepre oni ne sendiskute modifu ŝablonon, kiu influas multnombrajn artikolojn, nur ĉar eventuale en precipa loko ĝia aspekto ne plaĉas! Ni jam foje diskutis tiun ŝablonon, kaj oni tiam interkonsentis, ke ĝi restu. Jam iam alia faris la saman modifon, kiel vi nun, kaj post la diskuto oni siatempe decidis nuligi tiun modifon. Tial mi nun nuligis vian redakton kaj protektis ĝin nun, por eviti, ke estiĝu redakto-milito.DidiWeidmann (diskuto) 15:28, 23 Aŭg. 2012 (UTC)

  • Kara, se vi rigardus historion de la ŝablono vi ekscius la veron. Nun mi nur ligu mian malnovan diskuton (de antaŭ 3 semajnoj). Mi ankaŭ informis Arnon, ĉar mi scias ke li iam klopodis enkonduki tiun ĉi ŝablonon, li ne kontraŭis. Mi ankaŭ vidis la diskuton pri uzado de la ŝablono kaj mi scias ke vi unusola voĉdonis por plua uzado. Same mi scias ke ĝi estas oficiale malrekomendata por Eksteraj ligiloj, ankaŭ pro teĥnikaj kialoj. Kaj nuntempe ĝi estas uzata kvazaŭ-sisteme (dekono de artikoloj) por la sekcio; do ne plu celas montri por apartaj celoj belan simbolon. Do, ĉu plu uzadu ĝin aŭ ne? Amike. --KuboF (diskuto) 15:42, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Kaj fakte tiam por steleto voĉdonis 4 nuntempaj administrantoj, unu prifajfis ĉion kaj nur vi volis la ŝablonojn. --KuboF (diskuto) 15:49, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Fakte per via modifo vi simple detruis la ŝablonon, kaj tio ne estis la temo de la tiama diskuto. La tiama diskuto estis, ĉu uzi ĝin aŭ ne por certaj celoj. Estas efektive multaj lokoj, kie tiu-ĉi ŝablono ne estas rekomendinda. Tamen ĝuste en alidirektiloj ĝi helpas al orientiĝo. Do kiel dirite, kiam en certa loko la tero-simbolo ne estas plaĉa, tiam tie uzu la asterikson. Per la forigo de la terosimbolo, kio ja estas nenio alia ol simple nuligo de tiu ŝablono vi tamen volis devigi ĉiun, ĉie ne plu uzi la terosimbolon.DidiWeidmann (diskuto) 20:50, 23 Aŭg. 2012 (UTC)

Mi malkonsentas kun via forigo de WikiTrans, Wikilingue, Paweł Jochym ‎ kaj Bomis el la Kategorio:vikipedio. Tiuj paĝoj ja havas rilaton kun la temo Vikipedio: eĉ ili ne ekzistus se ili ne havus tiun rilaton. Mi proponas malfari vian redakton de tiuj 4 paĝoj. --Arno Lagrange @ 20:56, 23 Aŭg. 2012 (UTC)

  • La mencita kategorio stokas precipe paĝojn de la Vikipedia nomspaco, do projektaj paĝoj. La paĝoj listigitaj de vi estas artikoloj kaj mi pensas ke miksi tiom diversajn aferojn en unu kategorio estas maltaŭga. Tamen, mi pensas ke jam la nomo de la kategorio estas maltaŭga, laŭ aliaj kutimoj ĝi estu Kategorio:Vikipedio:Vikipedio... Ĉiuokaze mi vidas problemon pri terura kategoriigo de projektaj paĝoj, kaj tion mi ne solvos ĉi nokte... --KuboF (diskuto) 21:01, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
Vi pravas estas konfuzo de nomspacoj. Kategorio:vikipedio devus kolekti nur paĝojn el la artikola nomspaco. Por la aliaj eble necesus migri ilin al Kategorio:Vikipedio:Vikipedio kio ŝajnas ridinda. Eble pli taŭgan nomon ni devus trovi por tia kategorio. Ni kontrolu en alilingvaj vikipedioj. --Arno Lagrange @ 00:07, 24 Aŭg. 2012 (UTC)
Ĉar la kategorio jam plenplenas da paĝoj kaj subkategorioj kiuj rilatas al la projekto, pli saĝe estus inverse krei kategorion por la artikolaj paĝoj kiu estu subkategorio de Kategorio:Retaj enciklopedioj, ekzemple Kategorio:Vikipedio (reta enciklopedio) --Arno Lagrange @ 00:15, 24 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Ŝovo de multaj paĝoj inter du kategorioj ne estas granda problemo. En Komunejo ekzistas m:Help:Gadget-Cat-a-lot, sed ŝajne tio ne taŭgas por artikoloj. Sed per roboto mi povos vere facile tiujn multajn paĝoj alikategoriigi. Do ni povos lasi la regulan nomon Kategorio:Vikipedio por artikoloj kaj Kategorio:Vikipedio:Vikipedio aŭ alian elpensi por projektaj paĝoj. --KuboF (diskuto) 19:32, 24 Aŭg. 2012 (UTC)
m:Help:Gadget-Cat-a-lot ne ekzistas. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 19:35, 24 Aŭg. 2012 (UTC)

Se ne estas iu kontraŭo mi alikategoriigos la paĝojn de la Vikipedia nomspaco al Kategorio:Vikipedio:Vikipedio kaj la artikolojn al Kategorio:Vikipedio. --KuboF (diskuto) 10:52, 9 Okt. 2012 (UTC)

Bone, mi jam ŝovis la porprojektajn paĝojn al Kategorio:Vikipedio:Vikipedio, reen enmetis artikolojn kaj interligis la kategoriojn. --KuboF (diskuto) 19:04, 13 Okt. 2012 (UTC)

Kara Kubo, ĉar sur la disktua paĝo estis metita la suspekto, ke KubF kaj Petr Tomasovsky estas la identa individuo, do per aliaj vortoj, ke vi estas gantopupo de Petr Tomasovsky, mi volas rekte vin demandi kaj atendas honestan respondon! Mi fakte atentigas, ke uzado de gantopupoj do ŝajnigo de pluraj identecoj en vikipdio estas krima kontraŭ la regularo de vikipedio kaj cetere krima ago laŭ la punleĝoj de multnombraj landoj en la mondo! Tial estas grave, ke vi publike klarigu, ke vi ne estas Petr, aŭ se tamen jes, tiam la minimumo estus, ke la komunumo tion sciu! Unu ebleco estus, ke vi al ni komuniku vian veran identecon (fakte entute mi preferas labori kun homoj, kiuj ne kaŝas sin malantaŭ pseŭdonomo)! Kun afablaj salutoj DidiWeidmann (diskuto) 12:57, 25 Aŭg. 2012 (UTC)

Kara KuboF pardonu, ke mi vin kvazaŭ premis publike respondi. Estintus tamen multe pli terure, se tia suspekto pluvivu kaŝe kaj estu daŭre nutrita, kaj mi ĝojas, se evidentiĝas via senkulpeco! Mi tial petis al Blahma, ke li publike konfirmu viajn elidrojn, kaj esperas, ke li tion faros, ĉar Blahma estas fidinda persono, kiun mi mem persone konas, kaj lia interveno povus forigi ĉiujn restantajn dubojn, duboj kiuj daŭre venenigus nian laboron atmosferon. Mi cetere esperas, ke vi post evidentiĝo de via senkulpeco, ne ofendiĝos kaj kabeiĝos, sed akcpetas la pardonpeton de tiuj, kiuj nutris la suspekton. Cetere por klareco kaj por eviti miskomprenon: Mi persone en la akuzo estis neŭtrala, ĉar sen evidenta pruvo validas ĉiam la supozo pri senkulpeco! Mi intervenis por ricivi klarecon, ĉar la pretendo publika, ke vi estus gantopupo de iu, ja estas tre grava kaj ne devas resti en la formumo sen pruvo aŭ malpruvo! Amike DidiWeidmann (diskuto) 15:03, 25 Aŭg. 2012 (UTC)

Forigpropono pri ŝablono el redakti

Maldankon por la forigpropono, sed dankon, ke vi tamen atentigis min. Mi tion nun publikigis en la ĝenerala diskutejo, ĉar mi tamen deziras scii, ĉu kun mia opinio mi vere estas izolita. La afero ja ne estas sufiĉe grava kaj mondomova, ke mi pro ĝi emus militi. Do se mi restus sola respektive en tre evidenta malplimulto, tiam mi certe cedos, sub la kondiĉo, ke antaŭ forigo de la ŝablono en ĉiuj 12777 dosieroj, kie ĝi estas uzata, ĝi estu taŭge anstataŭigita. Ĉu tio eblas nur pere de nekontrolita roboto, mi pridubas. Tamen nature amike (ke oni malsamopinias, ja ne devas influi personajn rilatojn!) DidiWeidmann (diskuto) 20:07, 25 Aŭg. 2012 (UTC)

  • Mi ĝojas ke tiu ĉi afero ne devas rompi nian rilaton ;) Post via averto mi vere ne volis ke vi ne sciu pri la afero, tamen post lasttempaj okazaĵoj en la ĉefa diskutejo oni ne ĉiam havas emon plu komuniki kun iu ajn... La anstataŭigado estas farebla per nekontrolata roboto, kontrolata roboto kaj ŝajne ankaŭ per aliaj iloj, eble en:Wikipedia:AutoWikiBrowser. Tamen, se oni starigas bonajn anstataŭig-ordonoj kaj kontrolas unuajn ~50 anstataŭigojn oni havas altan probablecon de sukceso. Eĉ mi ekkonsciiĝis ke per regulara esprimo estas kelkaj fuŝuzoj ripareblaj... Ĉiuokaze, ni vidos kiel la diskuto daŭros. Amike. --KuboF (diskuto) 20:16, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
Kaj ĉiukaze la demando ja ankaŭ ne havas dimension, ke indus batalegi. Por ke vi havu imperson pri la utilo de la ŝablono, mi tamen rekomendas al vi ekzemple la alidirektanpaĝon Ried.DidiWeidmann (diskuto) 20:59, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
 Mi vidis simple, ke oni subsituis bulon al la grafiketo en la ŝablono mem. Poste vi malfaris tion. Do prapense la ŝablono liveru nur bulon kaj ne plu la terglobeton. Evidente, kvazaŭ laŭdezire ne plu vidi la terglobeton kaj anstataŭe vidi bulon, nu, jen io iomete alia. La problemo pri tio estas, ke El estas memstara ŝablono. Ĝi neniel rilatas al iu HTML-etikedo. La bulo, aliflanke, ja rilatas al etikedo, nome al LI. Se oni emetas steleton, la analizilo fakte faras el tio la etikedon LI ... /LI ene du UL ... /UL. Tiam, ie CSS-e, estas difino, ke LI-oj montru sin kiel bulon. Povas esti eĉ, ke jen la pravaloro laŭ la normo CSS 3. Rigardu la fontaĵon de tio, kio nun sekvas:
  • aaaa
  • aaaa
  • aaaa

Do jen la sekreto malantaŭ la bulo. Ĉiuokaze, jen almenaŭ mia divenado pri tio, kiel ĝi funkcias, kaj mi tre verŝajna prave divenas.

Kontraste, El estas simple El. Ĝi enmetas ion en la tekstofluon. Ne estas eĉ iu SPAN.../SPAN ĉirkaŭ la enmeto. Do tio estas io tre alispeca, kaj ege pli simpla, ol steleto produktanta HTML-aĵon, kiu produktas CSS-e bulon.

Fakte estus verŝajne pli simple aldoni terglobeton en LI. Tiun oni povus poste laŭdezire per CSS-a redifino ŝanĝi al bulo aŭ io ajn alia en sia ĉirkaŭaĵo. Simple pro tio, ke LI estas io, kion oni povas kvazaŭ kapti kaj ŝanĝi. Ĉe El mankas ĉiuspeca hokilo. Pro tio ĝi ne estas CSS-e kaptebla kaj influebla. Almenaŭ, tiel estas mia unuavida teknika analizo de la afero.

Mi cerbumos ankoraŭ iomete. Sed grandioza CSS-ulo ankaŭ mi ne estas. Mi fakte malamegas tiun ĉi tutan kakon same kiel vi. -- PEJNO Simono Diskuto  18:08, 31 Aŭg. 2012 (UTC)

Malgrava tajperaro en via vikipediista paĝo redakti

Mi volas vin atentigi pri tajperareto en via vikipediista paĝo: "latatempe" anstataxu "lastatempe". Ĉar oni ne tuŝu alies vikipediistan paĝon, mi tion ne mem korektas. Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:07, 25 Aŭg. 2012 (UTC)

Citi Vikion redakti

 Jes, citi alian Vikipedion estas bona ideo, se io ĉe ni mankas, aŭ ĉe ni estas plene mizera, kaj troviĝas bona artikolo ali-Vikipedie.

Fakte, ni tre regule tradukas ĉi-tien rekte el aliaj Vikipedioj, do mi ne vidas argumenton ne citi aŭ ne referenci. Mi supozas, ke eĉ konsiderinde pli ol 95% de la ne-Esperantismaj artikoloj tie ĉi estas tradukoj. Mi aldone atentigas, ke ĉiuj tabeloj, kiujn Arno importis en la artikolon Literofteco, estas rekte el la Angla Vikipedio. Bedaŭrinde eble, plej ofte la plej bona kaj plej ampleksa versio de iu specifa artikolo estas ĉe la Angloj. Sed kion fari? Tiel ja estas kaj tiel ĉiam supozeble restos.

La Ĉinojn mi ĉi-momente ne vidas ie ĉe la horizonto. -- PEJNO Simono Diskuto  19:24, 1 Sep. 2012 (UTC)

Mi kompreneble konsentas kun (granda parto) de via aserto pri grandeco kaj profundeco de aliaj Vikipedioj. Tamen referencoj servas por iu alia celo... Por diri "legu plu" oni uzadas la parton "Eksteraj ligiloj", pri intervikioj vi ja scias. Krome, vidu Projekto: Kontrolu Vikipedio - rektaj ligiloj al aliaj vikipedio ne estas tre konsilindaj. --KuboF (diskuto) 19:47, 1 Sep. 2012 (UTC)

Saluton KuboF, mi vidis, ke vi aldonis kelkajn kategoriojn al la novaj ADLS-paĝoj. Mi esperas, ke vi konscias pri tio, ke jam ekzistas Kategorio:Artikoloj de la semajno kaj la nova ADLS-ŝablono aldonas Kategorio:Artikoloj de la semajno en 2012 (sen "Vikipedio:") kaj similajn, kie ĝi uziĝas en artikolo, kiu nun estas aŭ pasintece estis ADLS (kaj do ne estas nura propono). Mi ne havas ion kontraŭ tio, ke vi kreis Kategorio:Vikipedio:Artikoloj de la semajno laŭ jaro kun subkategorioj - ŝajne vi celas, ke la kategorioj kun "Vikipedio:" enhavu la eltiraĵojn kaj tiuj sen ĝi enhavu la artikolojn? Tio estas fakte sufiĉe bona ideo, sed mi tamen volis sciigi vin pri tio, ĉar mi ne certis, ĉu vi scias tion. darkweasel94 (diskuto) 17:47, 11 Sep. 2012 (UTC)

Dankon pro la sciigo! Fakte kategoriigon de artikoloj mi tute prifajfis. Kategoriigo kiun vi priskribis supre estas bna kaj kongruas kun mia plano, mi daŭros. Amike. --KuboF (diskuto) 18:42, 11 Sep. 2012 (UTC)

Ŝablono:Ŝanĝu ŝablonon2‎ redakti

Saluton, KuboF. Mi ĵus transprenis la kodon el la provejo al {{Ŝanĝu ŝablonon2‎}}. Mi nur devis korekti malgrandan erareton. Do mankis fermanta }} de la {{#switch:-bloko. Nun la ligilo al la vikipedia paĝo funkcias ankaŭ sen la uzado de {{click}}. Dankon pro la ideo. Krome mi transprenis la saman ŝanĝon al {{Ŝanĝu ŝablonon‎}}.

Pro teknikaj kialoj ja necesas du apartaj ŝablonoj. Dum testoj mi rimarkis, ke {{Ŝanĝu ŝablonon‎}} ne ĝuste funkcias en {{informkesto2}}. Tio aspektis strange. Tial mi kreis apartan ŝablonon. La sola diferenco estas la uzata kodo por krei tabelan vicon. --Tlustulimu (diskuto) 10:27, 13 Sep. 2012 (UTC)

Dankon kara! Mi fakte cerbumis kiel modifi {{informkesto2}} tiel ke kutima parametro nomo faru la laboron de nuntempa ŝablono. Tamen mi vidas ke informkesto2 estus sufiĉe malmulte uzata do mi plu esploras la aferon. Amike. --KuboF (diskuto) 11:26, 13 Sep. 2012 (UTC)

Origo de ankro redakti

Pardonu la sensencan ŝerckomenton, sed ja estas amuze, ke vi origas ankrojn.   Ĉu oro estas taŭga materialo por ankro? Almenaŭ evidente por tio oni havu sufiĉe da mono. ;) Ĉu vi kontraŭas, se mi metas tion en la ujon por kuriozaĵoj? darkweasel94 (diskuto) 19:13, 13 Sep. 2012 (UTC)

Fek, kia stultaĵo! Mbuhehe, jes en la ujon ĝin metu!   --KuboF (diskuto) 19:21, 13 Sep. 2012 (UTC)

Via roboto redakti

Saluton, KuboF. Mi ĵus donis al via roboto KuBOT la petitan robotan statuson. --Tlustulimu (diskuto) 15:04, 14 Sep. 2012 (UTC)

Korekto de "setliĝis" redakti

Mi proponas por unua simpla tasko: Ŝanĝi ĉiun "setliĝis" al "setlis". Bedaŭrinde almenaŭ 50 % da tiuj estas mia kulpo.Narvalo (diskuto) 20:10, 14 Sep. 2012 (UTC)
Bone, mi priesploros tion morgaŭ. --KuboF (diskuto) 20:18, 14 Sep. 2012 (UTC)
Ĉi skribi tien ĉi? Ĉiu "setliĝis" estu "setlis". ekz. http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ljaojan&diff=4572608&oldid=4297356. Narvalo (diskuto) 13:59, 17 Sep. 2012 (UTC)
  Farite Mi nur lasis kelkajn okazojn, ĉe kiuj mi ne certis pri taŭgeco de anstataŭigo. --KuboF (diskuto) 19:16, 19 Sep. 2012 (UTC)
Dankon, mi kontrolis, jam ne plu ekzistas tiu misvorto.Narvalo (diskuto) 21:43, 27 Sep. 2012 (UTC)

Ŝablonoj Taksonomio kaj Taksonomio korektita redakti

Saluton Kubef, jes anstataŭigi la malnovan angla-lingvan ŝablonon Taksonomio per la nova Esperantlingva estus bona ideon. Antaŭdankon! --pino (diskuto) 06:35, 22 Sep. 2012 (UTC)

Saluton Kubef, mi kontrolis la anglajn parametrojn kaj mi provis multajn senrobotajn ŝangojn al taksonomio korektita, nun ĉu ni povus vidi kion la roboto povus fari ? Antaŭdankon! --pino (diskuto) 13:13, 7 Okt. 2012 (UTC)
Saluton Kubef, nun kion ni faru? Se mi aldonas ie tute la liniojn "aŭtoritato", ĉu ni povos eki ? Amike. --pino (diskuto) 17:02, 8 Okt. 2012 (UTC)
Mi ĵus prilaboris la dokumentadon de Taksonomio korektita, la ŝablonon mem kaj preparis la sistemon por anstataŭigado. Morgaŭ mi ĝisdatigos mian anstaŭig-skemon laŭ Taksonomio kaj faros kelkajn testoj. Poste mi demandos vin pri kelkaj utiletaj detaletoj kaj ĉ. ĵaude mi povos fine anstataŭigi ĉiuj uzojn de la ŝablonoj. Dume vi povas labori tute normale, laŭ via kutimoj, kvazaŭ nenio pri la ŝablonoj estus okazanta kaj kiam mi bezonos ion scii mi demandos vin ĉi tie. Amike. --KuboF (diskuto) 17:27, 8 Okt. 2012 (UTC)
Bonege!--pino (diskuto) 06:18, 9 Okt. 2012 (UTC)
Ĉu la sistemo por anstataŭigado progresas? Mi vidas ke la malnova ŝablono nun samtempe funkcias kaj anglaj kaj esperanta (Bona etapo, estus ankaŭ utila por kiuj laboras angle konservi malnova taksonomio kun aliaj nomo) sed ĉu la roboto povas anstataŭigi al taksonomio korektita? (cirkaŭ 2000 artikoloj de 2007 ĝis 2011) Amike. --pino (diskuto) 09:21, 14 Okt. 2012 (UTC)
Fakte restas nur unu sola problemo - pri enmetado ne novaj linioj. Por vida stato tio neniel malhelpas sed dum redaktado tio aspektas tre strange. Tio estas sufiĉe stulta teĥnika problemeto kaj post ĝia solvo mi povos jam lanĉi la roboton. Ni ne havas ajnan urĝan kialon por hasti - prefere tio estu kvalita. --KuboF (diskuto) 09:54, 14 Okt. 2012 (UTC)
Ni certe ne havas ajnan urĝan kialon por hasti. Bedaŭrinde kolego Petr Tomašovský ne sukcesis ekhavi roboton kiam li skribis ĉi-tiun ŝablonon kun esperantaj parametroj. Mi certe preferas tio estu kvalita sed mi permesas altiri la atenton ni ne volas modifi la malnovan ŝablonon taksonomion sed uzi la nunan ŝablonon taksonomion korektitan tia ĝi estas (ĝi povus poste esti plibonigi). Amike. --pino (diskuto) 17:36, 14 Okt. 2012 (UTC)
Saluton KuboF! Kio estas? Kiam ni povas projekti robote modifi malnovajn artikolojn kaj alinomigi {{Taksonomio}} al alia nomo kaj {{Taksonomio korektita}} al {{Taksonomio}}? Ĉu vi havas teknikan problemon? Amike--pino (diskuto) 09:36, 11 Nov. 2012 (UTC)
Pardonu min kara sed nun mi havas tro malmultan tempo; mi bezonas okupiĝi pri studado, prepari prelegojn kaj trejnadon kaj tie restas stulta teĥnika problemeto pri kiu al mi neniu el demanditoj helpis. Mi bezonas/volas programi samtepmpe pliajn ne primitivajn programojn do por volontulado en Vikipedio ne restas sufiĉa tempo. La ŝablonoj jam funkcias dum jaroj do ioman tempon ili ankoraŭ povas resti tiel. Ankaŭ al mi ne plaĉas la situacio, tamen feliĉe tio ne estas gravega afero de kiu dependus multaj aliaj aferoj. Amike. --KuboF (diskuto) 10:31, 11 Nov. 2012 (UTC)

Bone, venis al mi inspiro kaj mi finpretigis la sistemon. Nunan staton de anstataŭigado vi povas vidi ĉe [1] (ĝi ne estas perfekta, tamen ŝajne plene funkcianta). Bonvolu tre zorge ĉion kontroli, se ne estos problemo mi faros teston en kelkaj artikoloj kaj tuj poste mi povos anstataŭgi ĉiujn. Krome, mi trovis la parametron status_system kiu ne estis en nia ŝ:Taksonomio kaj do ne havas mi la ordonon por ĝia anstataŭigo. Ĉu mi aldonu ĝin aŭ ĉu mi fajfu pri ĝi? --KuboF (diskuto) 14:15, 11 Nov. 2012 (UTC)

Ni povus aldoni status_system kiel sistemo statuso por estonta uzo sed ne gravas ĉar nun ĝi ne estas uzata. Mi vidis Uzanto:KuBOT/provejo. Estas eta problemo kun regno2 sed ne gravas ĉi-tiu parametroj ne estas en malnovaj artikoloj kun ŝablono taksonomio. Mi ĝojas pri vidi kelkajn verajn artikolojn aunstaŭgi de taksonomio al taksonomio korektita. --pino (diskuto) 17:09, 11 Nov. 2012 (UTC)
Kio problemas pri regno2? Ununuraj problemoj kiuj en nuna fazo povas gravi estas pri parametroj kiuj estis en antaŭa uzo sed ne estis aldonitaj al nova; eventuale pri parametroj kiuj ne estis uzitaj kaj nun "iel" estas "io" aldonita. Ĉu temas pri tia problemo? --KuboF (diskuto) 17:24, 11 Nov. 2012 (UTC)
Ne estas problemo kaj mi vidis ke roboto KuBOT ŝanĝis ŝablonon al la Esperanta por kvar artikoloj. Funkcias, ni povas daŭrigi. --pino (diskuto) 20:19, 11 Nov. 2012 (UTC)
Pino, vi skribis ke la parametro taksono laboras kiel dunomo. Kion tio signifas? Ĉu en artikolo povas esti tiuj du parametroj samtempe kaj faros iom alian taskon? Aŭ ĉu taksono estas nura alternativo por dunomo (kaj kiu estas preferata?)? --KuboF (diskuto) 07:23, 12 Nov. 2012 (UTC)

Ŝablono:Informkesto2 redakti

Saluton, KuboF. Ĉar ekde semajno nenio okazis pri la provejo de {{Informkesto2}}, mi ĵus aktualigis la ŝablonon laŭ ĝia provejo. Krome mi iomete alĝustigis la ŝablonojn, kiujn uzas {{Informkesto2}} kiel bazan ŝablonon. --Tlustulimu (diskuto) 12:19, 24 Sep. 2012 (UTC)

Dankon Tlustulimu! Mi ĝisdatigis la ŝablonan dokumentadon kaj plue ĝisdatigis la derivitajn ŝablonojn. Amike. --KuboF (diskuto) 13:10, 24 Sep. 2012 (UTC)

Unuaj libroj de Esperanto redakti

Via roboto faris tion HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 22:01, 15 Okt. 2012 (UTC)

Dankon pro la sciigo! Ja Esperanta diakrito foje faras problemojn... Sekvafoje mi estos pli atentema. --KuboF (diskuto) 22:30, 15 Okt. 2012 (UTC)

Ŝablonecaj informoj en artikoloj redakti

Bv legi mian klarigon : Diskuto:Tibor_Sekelj#Informrimedoj_por_Mahendra.2C_Hertzog_kaj_Mondfederacio_de_Surduloj. Povas longe daŭri antaŭ iu kreos la ne jam ekzistantajn artikolojn. Atende estas oportune povi ekscii ion per tia rimedo. Mi mem scivolis pri la menciitaj temoj kaj estis feliĉa povi legi la respektive hispan- kaj anglalingvajn paĝojn por iom ekscii, dum per ruĝa ligilo mi nur ekscias ke Esperanta vikipedio malhavas informojn pri la temo. Ne tiom utila nek trafa! Arno Lagrange @ 08:55, 21 Okt. 2012 (UTC)

Bibliogr2 redakti

Alfréd Haar--Crosstor (diskuto) 11:52, 27 Okt. 2012 (UTC)

Malliberaj dosieroj redakti

Nur por la dosiero Dosiero:Tibor Sekelj 1983.jpg mi sukcesis havi klaran rajtigon, nome tiun bildon Ivica prezentis kiel sian verkon kaj li laŭ vikipediaj reguloj sciigis ke li konsentas ke la dosiero estu uzata en Vikipedio (per retmesaĝo al OTRS ). Pri ĉiuj aliaj dosieroj mi havas nur neformalajn konsentojn de posedantoj kiujn vikipediaj administrantoj konsideras nevalidaj. Do ĝis ni havos formalajn rajtigojn, ne temu pri alŝuto de la dosieroj al Komunejo: ili tie estos rapide forigitaj. AL @ 17:54, 27 Okt. 2012 (UTC)

Renomi kategorion redakti

Bonvolu renomi Kategorio:Listo de esperantistoj laŭ nacieco al Kategorio:Listoj de esperantistoj laŭ nacieco. En Commons rulas roboto al kiu eblas peti tian aferon, sed mi pensas ke neniel krom permane eblas ĝis nun atingi ion tian ĉi tie. Antaŭdankon! Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 11:07, 11 Nov. 2012 (UTC)

  Farite KuboF (diskuto) 11:42, 11 Nov. 2012 (UTC)

Laborkunsido pri Vikimedio Esperanto redakti

Kara, dankon pro la invito. Bedaŭrinde mi ne povas iri al Slovakio de Brazilo nun, tiel ne planite. Sed mi ĝojas pro la kundivido de via informo kaj plene fidas, ke vi sukcese okazigos la kunsido. De tie cĥi mi klopodos riĉigadi nian enhavon. Plej amike kaj entuziasme, Fernando Maia Jr. (diskuto) 18:31, 11 Nov. 2012 (UTC).

Kara Fernando, mi scias ke la invito estis lastmomenta, kion mi bedaŭras (kaj ke nur pro tiu kunsido oni plejprobable vere ne veturus trans oceano). Ni planas ankaŭ Skajpan telekonferencon por interesiĝantoj kiuj ne povas partopreni fizike. Laŭplane ĝi okazos je la 15-a je la 16-a horo mezeŭroptempe kaj poste ankoraŭ iam (ankoraŭ ne interkonsentita). Se vi emas partopreni, mi sendos al vi mian Skajpan kontakton. Amike. --KuboF (diskuto) 02:18, 12 Nov. 2012 (UTC)

Anstaŭigo al taksonomio korektita redakti

Via roboto funkcias bone. Ĉu ni povas daŭrigi, eble anstaŭgi 100 novajn artikolojn por povi kontroli ? Amike. --pino (diskuto) 06:59, 13 Nov. 2012 (UTC)

Ĝi funkcias (nur) sufiĉe bone. Fakte restas unu malgranda problemeto, ne tre grava, tamen mi ne volas ĝin enmeti en tiom multaj artikoloj (temas pri restanta linio kun nur | ). Ĉi semajnfine mi renkontiĝos kun spertaj Vikipediistoj do mi esperas ke ili helpos min. Eĉ se ne, ĉiuokaze post unu semajno mi lanĉos la roboton. Amike. --KuboF (diskuto) 15:57, 13 Nov. 2012 (UTC)
Do estos bone. Ĝis baldaŭ. Amike. --pino (diskuto) 16:31, 13 Nov. 2012 (UTC)
Saluton, kio estas novaĵoj? Amike--pino (diskuto) 08:18, 23 Nov. 2012 (UTC)
Estimata KuboF. Dankon, la roboto funkciis. Kiel antaŭvidita estas etaj problemoj vidu ekzemple DiscusNerko sed rapide alinomigo Ŝablono:Taksonomio korektita al Ŝablono:Taksonomio solvos. Ĉu administranto respondis ? --pino (diskuto) 07:25, 28 Nov. 2012 (UTC)

Unuecigo de titolo de lastaj sekcioj redakti

Mi respondis Vin: Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Unuecigo de titolo de lastaj sekcioj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 01:35, 22 Nov. 2012 (UTC)

Administranto en Vikicitaro redakti

Bonvolu anonci vian kandidatiĝon en vikipedia diskutejo: eble iuj homoj interesiĝos. Bonŝancon ! --Arno Lagrange @ 19:43, 25 Nov. 2012 (UTC)

La ŝablono "Sen fontoj" redakti

Saluton. En la ŝablono {{sen fontoj}} vi realdonis la tekston "aŭ la fontoj ne sufiĉas". Nu, mi forigis ĝin ĉar mi kreis ŝablonon nomitan {{Nesufiĉaj fontoj}}, por, ke la ŝablonoj estu pli precizaj, kiel en la angla Vikipedio. Kion opinias vi?--Frglz (diskuto) 21:39, 2 Dec. 2012 (UTC)

Al mi plaĉas via ideo! Mi malfaris mian malfaron. Estonte bv. pripensi mencii novan ŝablonon en Resumo de redakto por eviti tiajn problemojn. Amike. --KuboF (diskuto) 22:03, 2 Dec. 2012 (UTC)

Ni ja havas Kategorio:Vikipediistoj kun artikoloj. La ŝablono {{Vikipediisto kun artikolo}} estu enmetita en la diskutpaĝon de la artikola paĝo. --Arno Lagrange @ 21:06, 6 Dec. 2012 (UTC)


Monato redakti

Sal. Mi ne komprenas vian aldonon pri la permesiloj por Monato. En la teksto ja troviĝas laŭvorte "Oni do ne rajtas simple kopii tekstojn el Monato sed oni ja povas uzi ilin kiel bazon de nova teksto por Vikipedio.". Kial vi simple ripetas tion per aliaj vortoj en la antaŭa frazo?

Paul

Mi intenco estis emfazi tion kaj provizi iom da jura bazo. Ja multaj homoj scias pri reguloj pri citado kaj transprenado de verkoj, tamen multaj same ne. Verdire, post mia rigardo al la ŝablonoj kaj posta galopa trarigardo de la VP-paĝo mi emis kredi ke oni povas senprobleme transpreni tekstojn de Monato - se tion kredus pliaj homoj ni havus problemon pri amasa kontraŭado de kopirajtoj kio ĉiam estas malagrabla stato... Pro tio mi prefere unu aferon diris dufoje. Amike. --KuboF (diskuto) 20:58, 11 Dec. 2012 (UTC)

elstaraj artikoloj redakti

Saluton kaj dankon pri la aranĝo de la proponoj. Mi laŭ mia memoro iam proponis artikolojn per pli simpla sistemo kaj ne havis problemon. Nun mi klopodis sekvi la proponitajn paŝojn, nome enmeti ŝablonon PEA, ekde tiam mi ne sciis kiel fari. Eble mi ne atente kaj trankvile legis la klarigojn kaj perdiĝis. Eble estis mia eraro kaj ne temas pri malfacilo de la sistemo. Ĉiukaze dankon.--kani (diskuto) 13:24, 22 Dec. 2012 (UTC)

Ŝablono:Zamky.sk redakti

Saluton, KuboF. Dankon pro la nova ŝablono {{Zamky.sk}}. Kial vi ne metis intervikian ligilon de la slovaka ŝablono al la esperanta, sed nur de la esperanta al la slovaka? Tiun malkompleton mi ĵus korektis, tiel ke la ŝablonoj havas ligilojn en ambaŭ direktoj. --Tlustulimu (diskuto) 21:07, 25 Dec. 2012 (UTC)

Ĉar aldonado de intervikioj estas robota laboro :) Sed jes, mi scias ke roboto pri tiu ĉi konkreta takso iom lamas, malfeliĉe :( --KuboF (diskuto) 21:18, 25 Dec. 2012 (UTC)

Varma Kato ne bone funkcias kun nia iksokodo redakti

Saluton KuboF, ĉu vi jam rimarkis, ke la "Varma Kato" ne bone funkcias kun nia speciala sistemo de aŭtomata tradukiĝo de iksokodo al Unikodo? Provu viziti la artikolon Esperanto-muziko, sube klaku la "duoblan pluson" (por fari plurajn redaktojn samtempe), ion ŝanĝu kaj poste klaku "Konservi". Rimarku en la aperinta ŝanĝoantaŭvido, kio ĉio estas ŝanĝiĝonta...

Evidente Varma Kato farante sian redakton ne konscias pri la aparteco de esperantlingva mediavikio rilate al traktado de la iksoj. Ĉu vi pensas ke eblas iel ripar(ig)i tion? Aŭ ĉu ni prefere taksu tion plia pruvo de tio ke jam temp' está por finfine forigi tiun iaman vikipedian privilegion de la esperantistoj, kaj anstataŭigi ĝin per unu linio de ĝavaskripto en la redaktofenestro? (aŭ eble iomete pli, ĉar povus esti utile havi ankaŭ butonon per kiu oni povus seniksigi iun elektitan tekston, ekz. iun ĵus algluitan el la tondujo) Tio laŭ mia kredo elegante solvus ankaŭ kelkajn pliajn ĝenojn, ekz. la problemon pri kopiado de vikisintakso inter vikipedioj aŭ perrobotan kaj alian aŭtomatan prilaboron de artikoloj kie, almenaŭ laŭ mia sperto, la aŭtomata iksorekodado estas eta koŝmaro. Kion vi pensas? Cetere, en la koncerna fontokodo de la vikimedia programaro, de jaroj jam kuŝas apud tiu speciala kodo noto pri tio, ke tio ĉi iam estu anstataŭe traktata rekte en la uzantointerfaco ;-) Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 23:11, 25 Dec. 2012 (UTC)

Certe tio ripareblas per ŝanĝo de VarmaKato. Tamen mi preferas ke iu ŝanĝu la aferon jam en MediaWiki, ĉar tiuj problemoj kiun nuna sistemo alportas estas nefoje tre ĝenaj. Se vi malfermos la cimon en bugzilla aŭ alimaniere kontaktos programistojn, sciigu min. --KuboF (diskuto) 23:23, 25 Dec. 2012 (UTC)

Ŝablono:Geobox‎ redakti

Saluton, KuboF. Mi ĵus vidis, ke vi kreis la alidirektilon Ŝablono:Geobox‎. Kial? La ŝablono {{geokesto}} ja uzas esperantajn parametrojn. --Tlustulimu (diskuto) 20:43, 26 Dec. 2012 (UTC)

Ĉar mi supozis ke ĝi uzas kiel alternativajn ankaŭ anglajn. Vi povas la alidirektilon forigi se vi volas, post ioma tempe mi pripensos pli facilan manieron por importi artikolojn uzantajn Geokeston. Amike. --KuboF (diskuto) 20:50, 26 Dec. 2012 (UTC)
Bedaŭrinde {{geokesto}} estas tiel kompleksa kaj kode grandega, ke aldono de alternativaj, anglaj parametroj eĉ plimalbonigus la legeblon de ĝia fontokodo. Krome dum redaktado oni jam nun prefere malŝaltu WikEd, ĉar alikaze Fajrvulpo tre malrapide reagas.
Ĉu vi eble jam legis mian proponon en projekto pri ŝablonoj? Plej gravas la lasta subdiskuto tie. Mi jam cerbumas pri la afero ekde 2011. --Tlustulimu (diskuto) 20:58, 26 Dec. 2012 (UTC)
Reiri al la uzanto-paĝo de "KuboF Hromoslav/Arkivo/2012/2".