Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav/Arkivo/2013

Koran dankon redakti

Koran dankon pro viaj atentigoj kaj helpo en la kandidatigo de la artikolo Esperanto-movado en Vigo. Mi estas sufiĉe mallerta pri tiuj ĉi aferoj. Brakumon! Susomoinhos (diskuto) 22:57, 9 Jan. 2013 (UTC)

Mi ĝojis helpi. Amike, --KuboF (diskuto) 17:22, 11 Jan. 2013 (UTC)

Ĉerpo redakti

Foje okazas, ke mi ĉerpas ne nur el la menciita artikolo, sed mi uzas hungarlingvan serĉilon kaj tie aperas eble pluraj artikoloj pri la temo. Baldaŭe mi provos vian sistemon.--Crosstor (diskuto) 13:34, 3 Feb. 2013 (UTC)

Ŝablono "projektoj": Kara bonvonlu ne enmeti la ŝablonon "projektoj" al svisaj komunumoj: Tiu formate tre mise aspektas. Dankon por la kompreno.DidiWeidmann (diskuto) 14:04, 3 Feb. 2013 (UTC)

Hmm, ĉu vi intencas tre misan aspekton ene de la aro de Svisaj komunumoj aŭ tre misan aspekton rilate al aliaj artikoloj? Ĉar laŭ mi la aspekton pli misigas la ŝablono {{Komunejokat}}; ĉar plejparto de artikoloj nuntempe uzas {{Projektoj}}-n. --KuboF (diskuto) 17:33, 3 Feb. 2013 (UTC)

Kategorio:Vikipedio:Lokigo mankas redakti

Saluton, KuboF. Mi hodiaŭ kreis la zorgigan kategorion Vikipedio:Lokigo mankas. Bedaŭrinde ĝi enhavas pli ol 600 artikolojn, kiuj uzas la ŝablonon {{informkesto urbo}}, sed ne la tieajn parametrojn latitudo, longitudo kaj regiono-ISO. Ĉu via roboto eble povus helpi aldoni tion? Vidu la lastan ŝanĝon en Albox. Eble tio ja sufiĉas por ekscii, kiel tio funkcias.

Mi jam korektis kelkajn artikojn. La valorojn mi prenis el la hispanaj artikoloj, kie estas

|latd=37|latm=23|latNS=N|longd=2|longm=08|longEW=W

, kio fariĝu ĉi tie

| latitudo=37/23/0/N
| longitudo=2/08/0/W

en du apartaj linioj, ĉar tio pli bone legeblas. Do, mi ĉikaze devis aldoni 0 por la latitudaj kaj longitudaj sekundoj, ĉar alikaze aperus erarmesaĝo. Krome la valoro ĉe |logx devas esti tiel ŝanĝata, ke iu . (punkto) por apartigi milojn malaperas kaj iu teksto je la fino estu metata al |jaro = . Krome post la linio pri la longitudo estu aldonata | regiono-ISO=ES, se temas pri urbo aŭ io tia en Hispanio. Tiu ĉi parametro kune kun la koordinataj aperigas mapon kun markilo. Ĉu tio eblas robote? --Tlustulimu (diskuto) 17:58, 3 Feb. 2013 (UTC)

Jes, principe tio eblas. Almenaŭ tiu parto kiun mi komprenis. En la slovaka unu robotisto faris tre similan amasanstataŭigon kaj mi iomete sekvis la procezon kaj ion eksciis.
  1. Ĉu vere taŭgas kunigi kvar parametrojn por longitudo kaj kvar por latitudo en unu? Se estas disigitaj po gradoj, minutoj, sekundoj kaj direkto tiam eblas pli facile parsi ilin de paĝo; se estus kunigitaj oni bezonus pli komplikan parsilon.
  2. Antaŭ ol estos iu tia amasanstataŭigo vere bonegus unuecigi parametrojn por similaj ŝablonoj. Temas pri Geokesto, informkestoj pri urboj, regiono, štatoj, urboj en iu ŝtato ktp ktp. Laŭ miaj spertoj tia unuecigado estas unu el la plej malfacilaj partoj.
Tia aldono/anstataŭigo estas jam sufiĉe multe pli komplika afero ol mi kutime faras per roboto. Por tion fari mi certe bezonos plulerni kaj pridemandi iujn plispertulojn. Do, tio certe ne estos post semajno. Mi ja ŝatus helpi pri tio, tamen jam antaŭ preskaŭ duonjaro mi promesis krei artikolojn pri asteroidoj, kiu nuntempe estas pli prioritata por mi. Amike. --KuboF (diskuto) 18:22, 3 Feb. 2013 (UTC)

Via kandidatiĝo redakti

Mi gratulas ke vi elpaŝis. Aktiva vikipediisto kia vi certe povos efike roli kiel administranto. AL @ 15:48, 4 Feb. 2013 (UTC)

du rimarkojn
  1. mi bedaŭras ke vi ne malkaŝas vian veran nomon en Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj (dum vi malkaŝas ĝin en aliaj lokoj)
  2. mi tre dubas pri la ĝusteco de la esprimo « ruli roboton ». Ĝi aspektas kiel abomeninda anglaĵo. Mi sugestas « funkciigas roboton »
Dankon Arno, mi aprecas viajn vortojn!
  1. mi provas protekti mian privatecon kiom tio eblas
  2. nu, jes, iom slangeca/robotisteca, tamen figurasence tion eblas diri kaj al mi plaĉas la esprimo   --KuboF (diskuto) 15:56, 4 Feb. 2013 (UTC)

Ĝermetaj Brazilaj Municipoj redakti

Mia kara slovakia amiko, saluton! Jes, mi metos la frazon, kiel mi faris en Indianópolis. Mi petas pardonon pri la malordigo, Yekrats jam babilis kun mi... Sed, pro la tempa manko, mi laboros laŭ la postulo; ekzemple, mi traktos nur la artikoloj kiuj estas en la listo de forigendaj artikoloj. Tre dankon, ĝis! Conrado (diskuto) 14:46, 6 Feb. 2013 (UTC)

Roboto KuBOT kauzas fuŝon en kelkaj artikoloj redakti

Saluton KuboF! Mi rimarkis ke roboto KuBOT kaŭzas fuŝon en kelkaj artikoloj. Nur hodiaŭ mi komprenis la kialon: kiam en sama artikolo troviĝas ambaŭ sekcioj "Vidu ankaŭ" kaj "Rilataj artikoloj" - jen ekzemplo de fuŝo en artikolo Ivry-sur-Seine --> [1]. --Dominik (diskuto) 15:37, 6 Feb. 2013 (UTC)

Sal. Pri la afero mi konscias jam ekde komenco, sed ĉar temas pri multego da artikoloj (nun super 26 000) mi ankoraŭ ne trovis tempon por tion solvi. Ĉiuokaze dankon pro rememorigo! --KuboF (diskuto) 09:15, 7 Feb. 2013 (UTC)

Malelstarigo redakti

Bone. Dankon pro via atentigo. :)--Frglz (diskuto) 21:06, 7 Feb. 2013 (UTC)

Hungaraj nomoj redakti

Saluton,

mi vidis, ke vi grandkvante ŝanĝas la nomordon en artikoloj pri hungaroj. Se mi ĝuste komprenas la regularon, tio estas en ordo. Sed se estas granda kvanto da tiaj okazoj, ĉu ne estus pli bone krei ŝablonon, ekz. {{hungaraNomo|NEUMANN|János|nojman janoŝ}} por János Neumann? Mi ne detale trapensis la aferon, sed tia ŝablono konservus pli da informo ol simpla ŝanĝo de la nomordo.

-- Aisano (diskuto) 15:46, 9 Feb. 2013 (UTC)

Hmm, interesa ideo. Mi pricerbumos ĝin kaj priparolos kun la hungaroj (la aŭtoroj de la artikoloj). Cetere unu el ili jam donis sufiĉe bonan proponon similan. Dankon! --KuboF (diskuto) 20:18, 9 Feb. 2013 (UTC)
Bone; ĉar mi redaktas sufiĉe da artikoloj pri Transilvanio, mi rekontas multajn hungarajn nomojn. Tre bone, ke vi interkonsentas kun niaj hungaraj kontribuantoj. Interesas min vidi la rezultojn. -- Aisano (diskuto) 22:51, 9 Feb. 2013 (UTC)
Mi faris provon {{HungaraNomo}} --Arno Lagrange @ 19:29, 10 Feb. 2013 (UTC)
  • Ofte estas nomoj el 3 partoj. Kio okazos? La esenco: nur hungaroj scias, ke István estas Stefano. Mi faras tiel:István, kiu donas informon. Neuzebla ŝablono!--Crosstor (diskuto) 05:20, 11 Feb. 2013 (UTC)
Ne estas problemo se estas ekz. personaj nomoj en fiksa sinsekvo, do Jan Marek Nagy laŭ internacia kaj Nagy Jan Marek laŭ la hungara. Simile ne estas problemo enigi vikiligilon por ligi al artikolo pri nomo. --KuboF (diskuto) 13:36, 11 Feb. 2013 (UTC)

Administranto redakti

Saluton, KuboF. Mi ĵus donis al vi la statuson de administranto, ĉar vi ricevis 11 porajn kaj 4 kontraŭajn voĉojn. Laŭ la regulo la poraj voĉoj devas esti minimume la duoblo de la kontraŭaj. Tiu ĉi kondiĉo estas nun plenumita. Gratulon. :-) --Tlustulimu (diskuto) 16:48, 18 Feb. 2013 (UTC)

Remeto de foto redakti

Saluton, mi nur ĵus revenis al Vikipedio kaj devas denove multon lerni. Ĉu vi scias, kiel revenigi la foton de Arno en lia artikolo? Dankon! PaulP.

Dankon! Tiel simple!

~

Vikidatumo redakti

Dankon pro via atentigo. Rigardu tamen la respondon en mia diskutpaĝo.DidiWeidmann (diskuto) 22:52, 8 Mar. 2013 (UTC)

No objections redakti

...to removal of sysop rights. --Siebrand (diskuto) 21:27, 13 Mar. 2013 (UTC)

Dukapa sura muskolo redakti

http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Dukapa_sura_muskolo&curid=128626&diff=5130567&oldid=5071847

kial vi forigis mia redakto? Dukapa sura muskolo ne estas suro. Suro estas parto de korpo (analoge torso)) - ne estas muskolo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:36, 30 Mar. 2013 (UTC)

Dankon pro pliklarigo, mi jam forigis ĝin. --KuboF (diskuto) 18:57, 30 Mar. 2013 (UTC)
Dankon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:59, 30 Mar. 2013 (UTC)

"ŭ" to "ŭ" transformation redakti

Hello!

I discovered that when my bot edits the pages with letters "ŭ", it transforms this to "ŭ" (for examle, see Renaud). I checked all stages of the page processing by my bot and everywhere there are letters "ŭ" and not "ŭ". So, I don't understand why it happens. May be you know how to prevent this tranformation. --Emaus (diskuto) 20:27, 1 Apr. 2013 (UTC)

When ux is entered here, the result is ŭ - this is to allow people without an easy possibility to type Esperanto characters to contribute here. To enter a literal "ux", you have to type uxx. The same applies for ĉ (cx), ĝ (gx), ĥ, ĵ, and ŝ. darkweasel94 (diskuto) 20:32, 1 Apr. 2013 (UTC)
OK, thanks. --Emaus (diskuto) 20:44, 1 Apr. 2013 (UTC)
Heh, darkweasel is faster. The source code that provides this functionality you can find on [2] . We are conscious about the problem but I can not to provide you the solution; I am using pywikipediabot framework which have this issue solved. Regards! --KuboF (diskuto) 20:47, 1 Apr. 2013 (UTC)

UK 2015 redakti

Saluton, KuboF! Vi ŝanĝis la piednotojn en la artikolo UK 2015, kiun mi kreis. Ĉu via korekto certe estas ĝusta? Mi konscie faris la piednotojn tiel, konsiderante la regulojn de Vikipedio pri referencoj kaj piednotoj. Se la menciitaj reguloj ne estas validaj, mi proponas modifi ilin. Bedaŭrinde, tiurilate en la Esperanta Vikipedio regas granda kaoso – ankaŭ mi atentas pri la loko de la markiloj <ref> kaj </ref>, sed mi kutimas fari kontraŭajn korektojn. Do, kiun formon oni konsideru valida kaj ĝusta? Amike, --Fiskot (diskuto) 11:09, 3 Apr. 2013 (UTC)

Dankon pro la rimarko! La helpa paĝo estas ĝenerale "iom" eksmoda kaj bezonas reprilaboron, ĝi ja estis kreita en 2006, kiam la sistemo ankoraŭ estis nova kaj ekde tiam ne esence ŝanĝiĝis :( Nuntempe pro tipografiaj kialoj oni kutime (spertoj de kelkaj aliaj Vikipedioj) metas interpunkcisignojn antaŭ la ref-markiloj. Alia maniero estas fakte markata por pripensi, ĉu vere tiel tio estu, vidu en projekto Kontrolu Vikipedion. --KuboF (diskuto) 21:36, 3 Apr. 2013 (UTC)

Wikitrans redakti

Dankon, sed mi jam estas maljuna.--Crosstor (diskuto) 06:13, 24 Apr. 2013 (UTC)

Mesaĝo redakti

Mi faras noton. Ĝis.--Pangea (diskuto) 12:33, 25 Maj. 2013 (UTC)

Propono redakti

Saluton. Mi nur provas aldoni la artikolon Pedofilia movado en la paĝon de Proponoj por elstaraj artikoloj, sed ĝi ne aperas. Ĉu mi devas fari ion pli krom aldoni la ŝablonon PEA sur la artikolo aŭ sufiĉas?--Pangea (diskuto) 23:50, 27 Maj. 2013 (UTC)

La problemo estis ke jam ekzistis malnova balotpaĝo kaj tio misgvidis la PEA-ŝablonon en la artikolo. Mi jam ŝanĝis la PEA-ŝablonon kaj per ĝi kreis balotpaĝon kun via antaŭa komento - sentu sin libera la priskribon ŝanĝi laŭ via plaĉo! --KuboF (diskuto) 11:08, 28 Maj. 2013 (UTC)

Forigo de {{EL}} redakti

Kara, mi konstatis ke via roboto KuBOT lastatempe amase anstataŭis la ŝablonon el per steleto simpla, kvankam se mi bone rememoris la ĉi-rilata diskuto antaŭ iom da tempo ne kondukis al ĝenerala decido kaj interkonsento. Ĉar temas pri afero de persona gusto de unuopaj vikipediistoj unuflanke havi simplan steleton dum aliaj ja preferas nian belan ŝabloneton, kiu fakte estas apartaĵo kaj tradicio de nia Esperanto-vikipedio, mi iomete malŝatas la nunan agadon de via roboto. Ne estas bezono trudi personan preferon al ĉiuj artikoloj: Laŭ mi ĉi-tie ja la sama principo kiel por la landaj nomoj povas esti aplikita, nome, ke diverseco de gustoj povas kunvivi. Ne estas bezono, ke ĉiuj artikoloj sekvas la saman skemon! Sufiĉas kohereco ene de unuopa artikolo. Estas aliaj multe pli gravaj taskoj. Tial mi petas, ke la KuBOT tiun-ĉi laboron ne daŭrigu. Ĝuste en la apartigiloj, kiuj ja per si em jam sestas sufiĉe sekaj kaj senbildaj, mi persone preferas la belan mondeto-ŝablonon. Mi akceptis forlasi ĝin por la eksteraj ligiloj en la ordinaraj artikoloj, sed en la apartigiloj ja ili estas sencohavaj. Amike DidiWeidmann (diskuto) 19:24, 19 Jun. 2013 (UTC)

Kara, se mi bone memoras, komunumo lastafoje sufiĉe forte decidis konservi la ŝablonon ĝuste en la loko de Eksteraj ligiloj, i.a. ĉar eĉ la nomo de la ŝablono devenas de la vortoj ekstera ligilo. Kvankam mi kun la komunuma decido ne konsentas, mi ĝin akceptas kaj neniam mi permesus al mi robote anstataŭigi la ŝablonon ĉe eksteraj ligiloj (se ne estu specifa kialo, ekzemple diversa deŝovo ene de la sama paĝo). Tamen, ĉe apartigiloj estas la ŝablono absolute sensenca ĉar tie ne estas eksteraj ligiloj kaj tradicie en apartigiloj estas unuopaj eroj listigataj per simpla steleto. Aldone, en apartigiloj estas la ŝablono {{Apartigilo}} tradicie enmetata en la finon, ne en la komencon.
Konklude: se la komunumo ne decidos alie, mi robote ne ekstermos la ŝablonon for de eksteraj ligiloj, tamen faros tion en apartigiloj. --KuboF (diskuto) 17:05, 24 Jun. 2013 (UTC)
Do ĝuste tio estis, ke mi petis. Ĉu ŝablono apartigilo estu fine aŭ komence, fakte estas tute alia demando: Oni jam foje diskutis sed ne definitive decidis. La tradicio tie fakte kontraŭstaras la lokgikon: Kiam temas pri mallongaj apartigiloj fakte ne gravas ĉu la ŝablono estu komence aŭ fine. Sed kiam temas pri longa listo, ja estas bone, ke unuavide oni rimarkas, ke teksto estas apartigilo. Sed kiel dirite, oni tion ne vere findiskutis siatempe, tamen ŝajnis en tiu diskuto siatempe, ke plimulto sekvis mian argumentadon por ŝanĝi tiun tradicion favore al la logiko.DidiWeidmann (diskuto) 13:30, 14 Jul. 2013 (UTC)

Kompletigo de mia respondo redakti

Mi kompletigis mian respondon al via diskutero alidirektilaj kategorioj, precizigante, ke memkompreneble alidirektiloj por simplaj sinonimoj ne povas ricevi kategoriojn.DidiWeidmann (diskuto) 13:33, 14 Jul. 2013 (UTC)

Senkopirajtaj bildoj redakti

Saluton, bv. atenti la komentojn en la forigopropono Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Bildoj_sen_kopirajtaj_.C5.9Dablonoj. Dankon! PaulP@diskkont 08:56, 21 Jul. 2013 (UTC)

Forigo redakti

Mi prenos tion en konsideron. Mi forigis tiun parton (kiun mi mem skribis antaŭe) pri John R. Sharpe, kiel antaŭe aliajn, ĉar mi volis mallongigi la sekcion. Sed mi kredas, ke la informo pri Sharpe kaj R. k. Sharpe estas gravaj en la kunteksto de la artikolo, do mi forigis ilin pensante al eble aldoni ilin denove, sed pli bone redaktitaj. Principe la artikolo jam estas finita kaj tiuj ŝanĝoj estas nur etaj retuŝoj.--Pangea (diskuto) 02:32, 22 Jul. 2013 (UTC)

Vikio Amas ZEOjn redakti

Saluton Kubof! Mi memoras iam paroli kun vi pri la aliĝo de ELiSo al WLM per la subkategorio ZEOj. Eble pli taŭgus partopreni de Vikio Amas Publikan Arton. Ni eĉ povus krei propran konkurson "Vikio Amas Zeojn". La afero estas listigi la tutaĵon de la ZEOj. Laŭ mia scio estas fakulo de UEA pri tio.

Mi diras tion ĉar mi pensas ke WLM estas pli taŭga por oficialaj naciaj monumentoj, kaj multaj ZEOj ŝajnas pli esti publika arto ol oficiale agnoskata nacia monumento. Kion vi opinias? --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 05:15, 14 Aŭg. 2013 (UTC)

Sal. Ni priparolis tion nur supraĵe kaj preskaŭ nenio estas preta. Via propono pri Vikio amas publikan arton estas interesa kaj taŭga. En UEA estas ulo kiu tion prizorgas sed ŝajne ni bezonos iom pli strukturigitan datenbazon... Pli ni parolu poste, nuntempe ja estas Vikio amas monumentojn en pliaj landoj, krom aliaj ankaŭ en la mia ;) Amike. --KuboF (diskuto) 13:07, 25 Aŭg. 2013 (UTC)
Jes ja! Mi aranĝas WLM ĉijare en mia lando, do mi estas okupata dum tiu ĉi monato. Sed estus bone okazigi Vikio Amas ZEOjn fine de 2014 (Ĉu novembro taŭgas?), kaj mi pensas ke eblas fari tion se estas skipo. Ĝis! --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 17:56, 1 Sep. 2013 (UTC)

"Malmalelstarigo" redakti

Mi ĝeniĝas, ke pli grandaj projektoj, kiel la e-lingvigo de la tuta familio de anglalingvaj citŝablonoj, ĉe mi ne bone progresas pro ŝajne pli urĝaj aferoj, precipe pro tio ke momente krom mi neniu ajn plu atentas pri la ADLS-prizorgo, kaj lige al tio ne-vole ankaŭ pri ioma pluordigo de la elstaraj, ekselstaraj, legindaj kaj ekslegindaj artikoloj. Sed ankaŭ por tiu taskaro ne vere sufiĉas la tempo - do mi esperadas ke iu alia engaĝiĝu pri elekto de ADLS, kaj mem nur lastmomente proponas tekston, kiam urĝas la minaco de fuŝa ŝablono sur la titolpaĝo. Tial pardonu, ke mi nun nur komentas pri detalo de elstara/ ekselstara artikolo, ne pri aliaj temoj: Bv. tutmallonge rigardi la noton Diskuto:Charles Lemaire kaj reagi. Mi pensas ke justus "malmalelstarigo". Sincere ThomasPusch (diskuto) 08:21, 5 Sep. 2013 (UTC)

08:38, 9 Dec. 2013 (UTC)

08:24, 16 Dec. 2013 (UTC)

VisualEditor redakti

Hi KuboF,

Thanks for your note.

I agree that image handling is very limited right now. Being able to set the image alignment (left, right, center) is supposed to be "soon". I believe that "soon" here means in the next few months. You can change the size now, but not specify it in pixels. Select the image and drag a corner; hold down the shift key to get it to jump in 10 pixel increments.

Section editing is something we've asked for, but the story is that proper section editing probably won't be any faster, because you have to process the whole page to see whether there is (for example) a template in another part of the page that affects the display of the one section. But "fake" section editing, which is what the old wikitext editor does, might be possible and might be slightly faster, at least on large and complex pages. On the other hand, it would have all the faults that the wikitext version has, like not noticing that an infobox in the previous section is going to displace the image you just added. So the devs seem to be thinking about section editing, but I don't think that we're going to see it any time soon.

Thanks again for your comment. I really appreciate it, and I'm happy to pass along your issues to the devs so they know what people like you believe is important for them to be doing. If you think of anything else, please let me know. Whatamidoing (WMF) (diskuto) 23:57, 19 Dec. 2013 (UTC)

Nova modelo por ŝablonoj redakti

Saluton, KuboF. Mi estus danka al vi se vi sciigus al mi tiam, kiam vi kreos la novan aspekton por ŝablonoj por povi uzi ĝin. Ĝis.--Pangea (diskuto) 02:52, 22 Dec. 2013 (UTC)

08:22, 23 Dec. 2013 (UTC)

Ĉu vi foje povas atenti la diskuton pri pedofilio, kiun mi malfermis redakti

Kara, mi malfermis diskuton pri la artikolserio pri pedofilio, kiun ĉefe verkis Pangea lastatempe, kaj en kiu mi pli kaj pli vidas danĝeron por la reputacio de Esperanto-vikipedio, ĉar evidente la ĝenerala tono de tiuj artikoloj estas kvazaŭ, ke ĉe la pedofila movado temas pri grupo da bonvolaj homoj, miskomprenita kaj diskriminaciita de la societo. Fakto tamen estas, ke pedofilio estas nenio alia ol misuzo de potenco fare de plenkreskulo kontraŭ infano, kiu bezonas amon kaj protekton. Defendi la rajtojn de pedofiluloj estas simila al defendo de rajtoj de faŝistoj, sklavotenistoj ktp. Mi petas vin foje studi la problemon. Devas esti certa kontrolo de tiuj artikoloj kaj devas esti certigitaj, ke la Portalo Pedofilio ne fariĝos speco da propogandejo por pedofiluloj, kie la pedofila movado kvazaŭ povas renkontiĝi, ĉar Esperantujo troviĝas ekster la naciaj leĝodonaj instancoj.DidiWeidmann (diskuto) 17:36, 28 Dec. 2013 (UTC)

Aldono: Mi devas diri, ke mi ĝis nun ne petis forbaron de Pangea. En sia lasta kontribuo Pangeoa, kiu sin nun sentas atakita, komencas persone insulti min kiel fakatikulo, tio fakte estus kialo por forbaro, kaj se ne estus mia mem la celo de la atako kaj mi do ne devas agi kiel administranto en tiu afero, do se li tiel insultus alian personon, tiam mi forbarintus lin! Tiel mi tion devas lasi al la aliaj administrantoj.DidiWeidmann (diskuto) 20:45, 28 Dec. 2013 (UTC)

08:40, 30 Dec. 2013 (UTC)

Reiri al la uzanto-paĝo de "KuboF Hromoslav/Arkivo/2013".