Vi povas skribi min ĉi tien :) --¨Liberascio¨ * 18:18, 20. Aŭg 2006 (UTC)

-- Estu bonvena, soriano :-) Tonyo 23:51, 19. Nov 2006 (UTC)

Temporaba redakti

Saluton kaj malfruan bonvenon, Liberascio! Mi repondis vian demandon pri "temporaba" en la diskutpaĝo de Censo. Afable, Bill O'Ryan 15:46, 26. Maj 2007 (UTC)

Saluton, Liberascio! Pardonu, nur nun mi vidis vian mesaĝon. Bill O'Ryan ĝuste klarigis la aferon. Necesas legi ne tempor-ab-a, sed tempo-rab-a. Foje ne facilas tuj trovi la ĝustajn vorterojn, sed mi certas, ke tre baldaŭ vi spertos pri tio! Ĉiukaze mi gratulas vin pro via atenta lego de PMEG! Amike, Bea 20:44, 28. Maj 2007 (UTC)

Saluton, soriano kaj samlandano. Mi estas Kani (el Ekstremaduro, sed de la suda ne de tiu en via blazono) kaj ĵus vidis vian belan novan artikolon pri Ruĝa nano. Mi tute mallertas pri astronomio kaj mi klopodas en Ideografia vikiarbo bluigi la ankoraŭ ruĝajn ligilojn. Vi povas vidi, ke en la tria tabeleto Kosmo aperas ankaŭ tri el tiuj ruĝaj ligiloj. Oni povas ĉu verki la koncernan artikolojn, pli facile traduki el hispana, angla, ktp., aŭ eĉ alidirekti el jam ekzistanta artikolo, ĉar ofte estas jam verkita tiu artikolo kun alia titolo. Ĉu vi volus priserĉi la koncernajn paĝarojn, se vi interesas pri la temo, kaj eventuale ĉu proponi la taskon aŭ mem fari ĝin? Vi povas vidi, ke mi jam bluigis multe el la tuta tabelo.--kani 15:39, 14. Sep 2008 (UTC)

Vikipedia konkurso: Lastaj du tagoj redakti

Saluton! Mi ĝojas pro via partopreno en la vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio". Bonvolu atenti, ke la konkurso finiĝas la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC. Tio signifas, ke vi ankoraŭ dum preskaŭ du tagoj povas redaktadi la konkursajn artikolojn kaj tiel plialtigi vian ŝancon gajni premiojn. Bonvolu tamen nepre definitivigu ĉiujn viajn deziratajn redaktojn antaŭ la supre menciita limdato, ĉar ni bedaŭrinde ne povos akcepti ajnajn redaktojn faritajn poste. Ankaŭ rimarku bone, ke nur artikoloj kiujn vi listigis apud via nomo en la konkursa paĝo kalkuliĝos kiel via kontribuo (ĉu eble vi dum aprilo redakt(et)is ankaŭ aliajn artikolojn kiuj estas en la listo, sed ne sciis pri tio kaj tial ankoraŭ ne indikis ilin?). En majo, post analizo de ĉiuj ricevitaj kontribuoj fare de la ĵurio, mi denove kontaktos vin. Marek "Blahma" BLAHUŠ 08:25, 29. Apr 2010 (UTC)

Vi gajnis en la konkurso Monato de Vikipedio redakti

Estimata vikipediisto,

nome de E@I kaj la vikipedia esperantista komunumo mi volas danki al vi pro via partopreno en la vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio", okazinta dum la monato aprilo 2010, kaj pro ĉiuj redaktoj per kiuj vi kadre de la konkurso helpis evolui la plej grandan esperantlingvan enciklopedion. Mi havas la plezuron anonci al vi, ke post prijuĝo de via konkursa kontribuo la sep-kapa ĵurio atribuis al vi la 10-an lokon inter la trideko de partoprenintoj kaj decidis aljuĝi al vi premion.

Por ke ni povu bone organizi la dissendon de premioj al ĉiuj gajnintoj, mi petas vin ke vi kiel eble plej frue bonvolu sciigi al mi (responde al tiu ĉi mesaĝo aŭ retpoŝte al marek ĉe ikso punkto net) vian plenan paperpoŝtan adreson al kiu ni meze de junio 2010 povu la premion sendi. Pri la preciza konsisto de via premio ni informos vin en la venontaj tagoj, post kontaktiĝo kun ĉiuj gajnintoj kaj definitivigo de la premia disdivido.

Plenan liston de la rezultoj de la konkurso vi jam nun povas trovi ĉe www.vikipedio.net. Tie baldaŭ aperos ankaŭ pli detala analizo de la konkurso kaj listo de ĉiuj aljuĝitaj premioj.

Mi gratulas al vi pro via sukceso, refoje dankas pro via kontribuo kaj esperas ke vi ankaŭ estonte plu ĝuos kunlabori pri la projekto de Vikipedio en Esperanto.

Sincere,
Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:09, 2. Jun 2010 (UTC)
E@I-estrarano kaj prezidanto de la ĵurio

Atentigo pri privateco: Ni garantias al vi ke vian paperpoŝtan adreson (inkluzive de via vera nomo) ni uzos nur por efektivigi la dissendon de la premioj kaj nenie ĝin publikigos nek disponigos ĝin al neengaĝiĝintaj personoj. Ni komprenas, ke kelkaj vikipediistoj preferas resti anonimaj, kaj klopodos ilian anonimecon respekti.

Saludos sorianos redakti

He leído que eres de Soria. Como podrás comprobar me he dedicado a hacer artículos sobre los municipios y las comarcas de la provincia. Si puedes, ayúdame a mejorar los artículos sobre nuestra provincia por favor. Un abrazo Chabidiskkont

Yo estoy un pcoo ocupado con la Wikipedia en español pero he ido haciendo los artículos de los municipios principalmente. El problema es que no tengo nivel de esperanto suficiente para agrandarlos. Si quieres, yo me dedico a poner las plantillas y tú añades un poco de información a cada municipio para tenerlos un poco mejor. El escribir en Wikipedia es voluntario por lo que no importa si no escribes en una temporada. Por cierto, yo soy d ela zona del Cañón pero no vivo en Soria. --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 09:15, 28 Aŭg. 2011 (UTC)

Bonan Novjaron redakti

Bonan Novjaron al vi. Adu de kontribui sur Vikipedio. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 02:16, 30 Dec. 2011 (UTC)

Trankvila revolucio redakti

Mia respondo al via demando redakti

  • 1900-aj jaroj estas jardeko de la 20-a jarcento.
  • La Trankvila revolucio estis periodo de ŝanĝoj en Kebekio kiu rilatas kun la nuna Kebekio, ne kun la nuna monda krizo.

Mi esperas ke mia respondo respondas al via demando. Amike, Ĉiuĵŭd Astroscienco 01:22, 28 Jan. 2012 (UTC)

Referenco redakti

Saluton, mi aldonis unu referencon en la artikolo Trankvila revolucio, sed mi ne povas pli adldoni referencojn, ĉar mi lernis historion de Kebekio en lernejo kaj oni ne povas meti referencojn de lernolibroj. Ĉiuĵŭd Astroscienco 01:50, 28 Jan. 2012 (UTC)

Ŝablono:Vikinovaĵen redakti

Saluton, Liberascio. Mi ĵus metis la dokumentadon de {{Vikinovaĵen}} en ŝablonan subpaĝon. Por aranĝi la ligojn mi metis {{dok}} en la <noinclude>-blokon de la ŝablono. --Tlustulimu (diskuto) 20:54, 28 Feb. 2012 (UTC)

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj redakti

Kara, Liberascio, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj  

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)Reply