Saluton amiko! redakti

Ĉu vi estas Luis Eliver Castro? Mi metis foton de vi en arkivejon :

Dosiero:Luis eliver.JPG

Ĉu estas vi?

Vi povas meti ĉi-foton aŭ alian en via prezenta paĝo. Nur aldonu :

[[Dosiero:luis_eliver.png]]

Krome... mi havas grandan novaĵon por nia movado en montrealo...

Ĝis baldaŭ! Boris-Antoine LEGAULT Boris-Antoine LEGAULT 04:52, 23. Sep 2006 (UTC)

He he, mi teruriĝis vidinte tiun foton, sed koran dankon pro via helpemo al plibonigado de mia paĝo! Efektive estis mi tiu de la fotografio (nekredeble por mi mem) kaj la tiaman novaĵon pri nia movado en Montrealo mi multe ĝuis. Ĉirkaŭbrakon, Boris-Antoine! --Luis Elíver (diskuto) 02:16, 22 Feb. 2012 (UTC)

Ne estas utila havi tiom senenhavan artikoleton pri disko de muzikisto kiu ne havas artikolon. Plej bone fari la artikolon de la muzikisto kiu povus ĝui ligojn al alilingvaj vikipedioj. Kaj simile pri la aliaj tiom mallongaj artikoloj: almenaŭ tri frazoj kaj kelkaj ligoj.--kani (diskuto) 13:44, 21 Feb. 2012 (UTC)

Artikoloj pri albumoj ja estas redaktitaj en Vikipedio. Temas do nur pri aldoni pli da enhavo. Tamen, mi ja redaktos la artikolojn pri la artistoj. Paciencu. --Luis Elíver (diskuto) 02:16, 22 Feb. 2012 (UTC)

La formo "aliuj" redakti

Saluton, Kani. Eble la vorto aliuj en la artikolo Ecce Homo sonas al vi iel strange sed se vi informiĝas bone, vi vidos, ke tiu formo ja estas bone dokumentita. Ne forigu ĝin, mi petas. --Luis Elíver (diskuto) 18:08, 17 Mar. 2012 (UTC)

Kie ĝi estas dokumentita? «Ali» estas radiko, sed «ki» kaj «ti» ne. La «a» en «alia» estas alio ol en «kia» kaj «ia». --AVRS (diskuto) 11:19, 18 Mar. 2012 (UTC)
La vorto "aliu" ne ekzistas laŭ la reta-PIV. Estas vorto de malnovfranca lingvo ! Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 20:34, 13 Apr. 2012 (UTC)

Laborkunsido pri Vikimedio Esperanto redakti

Saluton Luis Elíver! Mi vidas ke vi interesiĝas pri Vikimedio Esperanto. Tial mi sciigas al vi ke baldaŭ okazos fizika kunsido de la interesiĝantoj. Ĝi okazos dum la aranĝo KAEST en Slovakio (ŝajne plurfoje) ekde la 15-a ĝis la 18-a de Novembro, la unua estas planata jam por la 15-a. Vi estas bonvena partopreni la aranĝon kaj tial suprentiri la aferon. Eventuale vi povas tralegi la projektan paĝon (sufiĉe plilongigita), diskuti en ties diskuto en dissendolisto.

Dum la aranĝo okazos ankaŭ Vikipedia trejnado kaj pluraj prelegoj ligitaj al Vikimediaj aferoj. La Fondaĵo Vikimedio finance subtenis la trejnadon do vi povus, kaze de intereso, akiri rabaton. Amike kaj atendante, KuboF (diskuto) 20:23, 8 Nov. 2012 (UTC)

Dankon pro la ĉarma kaj alloga invito. Bedaŭrinde ankaŭ mi ne povos partopreni. Fruktodonan laboron el Slovakio kaj espereble mi partoprenos la venontan.--Luis Elíver (diskuto) 05:12, 12 Nov. 2012 (UTC)

Helpo:Specialaĵo redakti

Saluton, Luis. Mi ĵus vidis, ke vi kreis Helpo:Specialaĵo. Sed kian utilon havas preskaŭ malplena "helpopaĝo"? Ĉu vi ankoraŭ aldonos verajn helpajn informojn? --Tlustulimu (diskuto) 22:28, 26 Mar. 2013 (UTC)

Jes. --Luis Elíver (diskuto) 01:35, 27 Mar. 2013 (UTC)

Antares (Film) redakti

Kial Antares (Film) kaj ne Antares (filmo) nek Antares? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:47, 9 Feb. 2014 (UTC)

Vi pravas. Simple Antares estas pli bona, ĉar en Esperanto ne estus konfuzo kun Antareso. Mi ŝanĝos. Kaj tio pri "Film" evidente estis tajperaro. Dankon Marek!--Luis Elíver (diskuto) 21:42, 23 Apr. 2014 (UTC)