i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Mikelo~eowiki!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Narvalo 21:16, 17. Nov 2005 (UTC)

Saluton Michel

Mi eble volas partopreni en la LUG. Kia mi povas membrighi/partopreni? Mi ankau skribos vin retposhte. --Denizo 10:56, 3. Jul 2006 (UTC)

Via uzantonomo estos ŝanĝata redakti

23:47, 17 Mar. 2015 (UTC)

Renamed redakti

06:27, 19 Apr. 2015 (UTC)

Adjuvanto (konstruado) redakti

Saluton. Por ke tiu artikolo estu utila ĝi devas esti ligita al aliaj artikoloj en la esperanta vikipedio (tion mi povas fari) kaj al alilingvaj korespondaj artikoloj (tion mi povus fari). Ĉu vi konas la alilingvajn similajn artikolojn por fari tiun ligon? Ekzemple en la franca aŭ germana.--kani (diskuto) 19:19, 14 apr. 2018 (UTC) Mi dankas vin Kani.Reply

Legindaj artikoloj redakti

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono ĵus estis akceptita kaj venos la vico de la artikolo Aztekoj, kiu estis proponita en julio 2017. Do, preskaŭ dum du jaroj atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 09:58, 12 jun. 2019 (UTC)Reply

Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj redakti

Saluton. Estas proponoj tie kiuj postulas balotadon, nome por Mil kaj unu noktoj, Modo, Mohamedo, Monarkio, Eŭropa Parlamento, Monto kaj Naturo. Mi kuraĝas ĝeni vin petante voĉdonon por almenaŭ kelkaj el tiuj proponoj, tiuj kiuj plej altiros vin, ne gravas ĉu pozitive aŭ male. Miaj intencoj estas: unue ke la decido estu pli kolektiva eble, kaj due ke la nombro de legindaj artikoloj estu pli multnombra ol tiu de elstaraj artikoloj, kiel necesa larĝa bazo por piramido. Dankon.--kani (diskuto) 16:44, 14 nov. 2021 (UTC)Reply

Kultura Diplomatia Monato de Ukrainio 2022 redakti

Saluton Mikelo! Via artikolo Maryna Viazovska eniris liston meta:Wikimedia_CEE_Spring_2022/Structure/Ukraine/Extended/Science_and_Medicine, vi do povas partopreni en konkurso de meta:Ukraine's_Cultural_Diplomacy_Month_2022/eo. Ĉion plej bonan! --Dominik (diskuto) 04:07, 9 mar. 2022 (UTC)Reply

Esperanta litero redakti

Saluton, Mikelo. Mi jam kelkfoje vidis, ke vi uzas ù anstataŭ la ĝusta ŭ. Ĉu via Linuksa klavar-aranĝo eble ne subtenas ŭ? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 10:42, 22 mar. 2022 (UTC)Reply

Saluton, Tiustulimu ! Dankon por la rimarko . Fakte mia linuksa klavaro ne havas tiu litero..sed mi solvos, kaj atentigos pri tio estontece. Amike Michel mikelo (diskuto) 10:52, 22 mar. 2022 (UTC)Reply
Saluton Mikelo! Se vi uzas linukson kaj francan klavaron, jen kiel tajpi literon "ŭ":
Por franca klavaro elektu "Français" ("French"). Por la literoj kun cirkumfleksoj uzu la senpaŝan klavon ^ kaj por la literoj kun brevo uzu RAlt+Shift+µ (sama klavo kiel *) kaj poste premu uU. --Dominik (diskuto) 14:24, 22 mar. 2022 (UTC)Reply
Saluton, Mikelo. Ĉu la rekomendo de Dominik ne helpis al vi? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 09:42, 23 mar. 2022 (UTC)Reply
Saluton, jes, estis bona rimarko..mi nur devas alkutimiĝi ne uzi la malbonan ù ...estas aŭtomatismo en mia kapo...sed mi sukcesos ne tro erari. Dankon. mikelo (diskuto) 10:00, 23 mar. 2022 (UTC)Reply

Claudio Capeo --> Claudio Capéo redakti

Saluton Mikelo! Mi ŝatus alinomi vian artikolon "Claudio Capeo" al "Claudio Capéo" por respekti la ortografion de la franca nomo. Ĉu vi bonvolas ke mi faru tion? Dominik (diskuto) 15:32, 29 nov. 2022 (UTC)Reply

Saluton Dominique, Jes, vi pravas, mi hezitis fari. Do faru. Dankon. (mi ne sukcesis ŝanĝi la lokon de naskiĝo, kiu estas Mulhouse..sed aùtomate indikas Cernay, tiu de eble datumbazo en angla.) mikelo (diskuto) 15:47, 29 nov. 2022 (UTC)Reply
  Farite - La nomo 'Cernay' devenis de Vikidatumoj - mi ŝanĝis ĝin al 'Mulhouse' ĉar la franca referenco ankaŭ ŝanĝiĝis. Dominik (diskuto) 03:30, 30 nov. 2022 (UTC)Reply