i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Negh!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Thomas Guibal 06:17, 17. Aŭg 2009 (UTC)

Municipoj de Granado redakti

Saluton kaj gratulon pro la rapida enmeto de tiuj artikoloj. Ĉu vi enmetis la esperantan ligon en almenaŭ unu el la ekvivalentoj?, ĉar alimaniere esperanta versio kaj ligo ne funkcios laŭ mia kono de Vikipedio. Mi aldonis ĝin ekzemple en Almuñécar kaj same por la aliaj alilingvaj ligoj en nia esperanta versio, ĉar tio ekzistas ne nur en la hispana.--kani 21:32, 13. Sep 2009 (UTC)

Amasa kreado de ĝermoj redakti

Kara Negh unue ankaŭ bonvenon miaflanke kaj dankon ke vi diligente eklaboras por nia vikipedio. Tamen konstato kaj peto: Vi verkis en la lastaj tagoj amason da ĝermoj, tio estas unufrazaj artikoloj de la tipo x-o estas unu el la 99 kantonoj de .. aŭ y-o esta komunumo de Katalunio. Estis tempo, kiam homoj (grandparte helpe de robotoj) amase alĵutis novajn paĝojn kun tia tipo, precipe komunumoj de Germanio, Italio kaj Brazilo. Tio ne trovis la subtenon de la plej multaj kunverkantoj kaj de la komunumo. Ni interkonsentis, ke la ekzistantjan ĝermojn ni lasu esperante, ke ili iam kompletiĝu, sed ni interkonsentis, ke ne kreiĝu novaj tiaj serioj. Tial mia urĝa demando kaj peto: Ĉu vi intencas el tiuj kelkcent ĝermoj en la venontaj monatoj fari bonajn artikolojn (vidu kiel modelon la komunumojn de svislando ekzemple en distrikto Hochdorf, tiam via laboro bonvenas. Se tamen vi nur volas aldoni kompletans liston de katalunaj komunumoj kaj usonaj kantonoj, tiam mi forte petas, ke vi tion faru en du simplaj artikoloj, unu sub la titolo listo de katalunaj vilaĝoj kaj la aliaj listo de usonaj kantonoj. Se vi havas demandojn, tiam mi estas volonte je via dispono. Estas multe da farenda laboro, kaj estas preferinda havi malmultajn bonajn artikolojn ol nur amason da unufrazaĵoj. Amike DidiWeidmann 21:46, 13. Sep 2009 (UTC)