i   Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, NoKo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos (malfari) ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiujn regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro !

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  AL @ 20:29, 16 Okt. 2012 (UTC)

Princo de Mallumo de la lasta skribotablo redakti

Saluton, NoKo. Mi ĵus vidis, ke vi kreis la artikoleton Princo de Mallumo de la lasta skribotablo. Sed ĝi enhavas informkeston Ŝablono:Infobox animanga/Header, kies titolo ne sekvas nian nomskemon por tio, nek la kutiman aspekton. Mi korektos tion, ĉar mi ĉefe okupiĝas pri ŝablonoj. --Tlustulimu (diskuto) 08:43, 3 Sep. 2012 (UTC)

Saluton, Tlustulimu. Ĉu estas esperanta versio de alglaj ŝablonoj Ŝablono:Infobox animanga/Header, Ŝablono:Infobox animanga/Print kaj Ŝablono:Infobox animanga/Video? Mi ne trovis ilin kaj provis krei, sed mi ankoraŭ ne finis, ĉar mi iomete implikiĝis. Mi estas diletanto, sed mi esperas kompreni iam. —La komenton aldonis, sen subskribo, NoKo (diskuto • kontribuoj)

Saluton, NoKo. Neniu el la nomitaj ŝablonoj ĝis nun ekzistas kun esperantlingva titolo. Sed kial la angla vikipedio havas eĉ tutan grupon de informkestoj por tio? Ĉu ekzistas tiom multe da artikoloj?
Kiuj parametroj estas bezonataj? Mi preferus krei nur unu informkeston, kiu havu esperantan titolon kaj esperantajn parametrojn. --Tlustulimu (diskuto) 12:32, 4 Sep. 2012 (UTC)

Dosiero:Ichiban Ushiro.jpg redakti

Saluton, NoKo. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzebla sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:

  • meti la licencan ŝablonon rekte tien
  • skribi tien: vidi malsupre kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon

Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn.

Ne necesas realŝuti la bildojn. Simpla redakto de la bilda paĝo kun aldono de la necesaj informoj sufiĉas. Se vi ne aldonos ion, mi aŭ alia administranto devos forigi la bildojn pro manko de licencaj kaj aliaj necesaj informoj. Temas pri la bildo Dosiero:Ichiban Ushiro.jpg. --Tlustulimu (diskuto) 08:44, 19 Sep. 2012 (UTC)

Bone, ke vi aldonis iom pli da informoj al Dosiero:Ichiban Ushiro.jpg. Tamen ankoraŭ mankas la plej grava, nome la licenco. Uzeblaj ŝablonoj troviĝas en ĉi tiu kategorio. Se plu mankas la licenco, la bildo devos esti forigata de administranto. --Tlustulimu (diskuto) 07:59, 22 Sep. 2012 (UTC)

Mi ne komprenas kiu licenco estas por tiu bildo. Tiu bildo estas el la indikita paĝo. Mi uzas bildon ĝuste por tio, por oni uzas ĝin sur la paĝo. Mi ne komprenas, kial estas bezone aldoni ankoraŭ ion. --NoKo 10:04, 22 Sep. 2012 (UTC).

Dosiero:Evil Lucy.jpg redakti

Saluton NoKo! Mi vidis ke vi ĵus alŝutis plian bildon sen priskribo. Tlustulimu jam klarigis al vi iujn bezonojn en Vikipedio. Do mi petas vin aldoni informojn (kaj precipe licencon) ankaŭ por tiu ĉi bildo (kaj ĉiuj aliaj kiujn vi alŝutos). Parenteze, liberajn dosierojn oni prefere alŝutu al VikiMedia Komunejo; se oni havas neliberajn oni prefere pripensu ĉu vere ne ekzistas libera alternativo. Kaze de iuj demandoj pri dosieroj vi sentu sin libera demandi min. Amike. --KuboF (diskuto) 20:39, 22 Sep. 2012 (UTC)

Saluton KuboF! Tlustulimu mi nenion klarigis, sed poste mi komprenis mem. Mi alŝutis ĉi tiun bildon, sed poste decidis ne uzi ĝin pro teknikaj kaŭzoj. Do mi ne aldonis informon kaj klarigo de justa uzo, la lastan mi ne povas aldoni sen referenci al la artikolo. Kiel elimini la dosieron el vikipedio, mi ne scias. Amike. -- NoKo, 10:18, 13 Sep 2012 (UTC)

Se vi volas forigi bildon vi enmetu en ĝian proskribon {{forigu}} kaj aldonu novan peton en VP:FA. Tio devas sufiĉi. --KuboF (diskuto) 21:15, 23 Sep. 2012 (UTC)

Dankon, KuboF. Do peto de forigo estas iomete klopoda afero. Tamen mi redecidis kaj uzis ĉi tiun dosieron en la artikolo. --NoKo 15:35 24 Sep. 2012 (UTC)

forigo de "Rahzefon" pro "malĝusta titolo" redakti

Saluton, NoKo. Forigo ne necesas, ĉar eblas alinomigi artikolon. Do, kiun titolon ĝi havu? --Tlustulimu (diskuto) 09:59, 29 Okt. 2012 (UTC)

Do, kiel mi skribis, "RaZefon". NoKo (diskuto) 12:38, 29 Okt. 2012 (UTC)

Saluton NoKo! Mi obeas jenajn regulojn koncerne redaktadon de artikoloj pri filmoj:

  • Titolo
    • Seeble konservi originalan titolon - kun traduko de la titolo ene de la artikolo
    • Aldoni parentezon (filmo) al la titolo - eĉ se ne ekzistas sama titolo
    • Aldoni parentezon (jaro) se ekzistas alia samtitola filmo de alia jaro
  • Artikolo
    • Enkonduko
    • Temo Rakonto
    • Teĥnikaĵoj
    • Rolularo
    • Eksteraj ligiloj kun ligilo al IMDb
  • Aliaj
    • Kategorioj
    • Intervikiaj ligiloj

Mi krome aldonas Informkeston por gravaj filmoj.

Mi scias ke "Belleville" havas plurajn signifojn - ŝajne temas pri pariza kvartalo laŭ la rusa artikolo ru:Трио из Бельвилля. Aliflanke La Triopo el Belvijo en esperanto absolute nenion signifas.

Ĉion bonan al vi por jaro 2013! --Dominik (diskuto) 13:37, 8 Jan. 2013 (UTC)

Post viaj hodiaŭaj ŝanĝoj, mi restarigis la nomojn "Sylvain Chomet" kaj "Tour de France" al la originaloj, kiuj ankaŭ troviĝas en la angla kaj aliaj latin-alfabetaj vikipedioj. Mi ankaŭ alinomis "Ŝampion"-on al "Ĉampion" ĉar "Champion" = "Ĉampiono" en la franca kaj angla lingvoj. --Dominik (diskuto) 15:55, 8 Jan. 2013 (UTC)
(Skribita antaŭ la lasta komento)
Kara Dominik, Dankon pro viaj bondeziroj kaj pro la klarigo de viaj reguloj. Tamen ili estas viaj personaj reguloj, vi prezentis neniun argumenton por ili kaj por la nuligo de mia versio. Mi esperas, ke vi konscias, ke vi ne povas trudi viajn regulajn al aliaj uzantoj. Mi volus iomete kritiki viajn regulojn.
Ankaŭ mi ŝatas ideon doni ambaŭ originalan kaj Esperantan titolon, sed mi insistas, ke la ĉefa titolo devas esti prononcata Esperante (do esti pure Esperanta aŭ fonetike transskribita). Aliokaze vi rompas la principon de neŭtraleco en la tutmonda skalo, ĉar ekster okcidenta Eŭropo estas lingvoj, uzantaj nelatinaj alfabetoj, kiuj estas tre strange vidiĝas en Esperantaj tekstoj. Certe mi povus skribi per nelatinaj literoj en propraj lokoj (ekzemple en parentezo aŭ en citiloj) sed la titolo de artikolo skribitaj per cirila alfabeto, per ideogramoj ktp povas konfuzi leganton.
La nenecesa aldono de "(filmo)" post la titolo de filmo en la titolo de artikolo pri ĝi kontraŭdiras al la kulturo de vikipedio. Mi ne vidis tiun fenomenon en alilingvaj partoj de ĝi kaj en Esperanto nur kelkaj uzantoj faros tion. Mi ne pensas, ke estas gravaj kialoj por fari tiel kontraŭe al kutimoj de aliaj uzantoj kaj legantoj.
Via "rolularo" devas enhavi roluloj laŭ sia nomo, sed ĝi enhavas rolantoj.
En viaj "Teĥnikaĵoj" mi ne trovis informon pri la (originala) lingvo de la filmo. Probable tio estas la franca, sed tio sekvas el nenio. Eĉ se ne partoprenus homoj el plurlingvaj landoj (Belgio kaj Kanado en ĉi tiu okazo) la lingvo povas diversi de la lingvo de la produktlando (malofte sed iufoje tio okazas, ekzemple: "Lazy Town"). Interaie ĉiuj nomoj tie estas skribitaj originallingle krom tiu de Evgeni Tomov. Li estas ruso-bulgaro, do lia nomo devas esti skribita per cirila alfabeto. Kiam vi skribas lian nomon Esperante sed nomoj de aliaj neEsperante vi ankaŭ rompas la neŭtralecon.
Provizore mi redaktis la artikolon obeante viajn proprajn regulojn (krom "rolularo"). Amike -- NoKo (diskuto) 16:36, 8 Jan. 2013 (UTC)
Denove saluton NoKo! Vi metas min en pozicion de akuzito - nu bone. Tio, kion vi nomas "miaj reguloj" fakte estas sintezo de ĉio kion mi trovis en artikoloj pri filmoj. Mi aldonas parentezon (filmo) al titolo de filmo, ĉar tion jam faras multaj alilingvaj vikipedioj. En almenaŭ unu kazo, mi bedaŭras ke mi ne faris tion, ĉar poste montriĝis ke ekzistas samnoma urbo.
Koncerne "Rolul(ar)o"n, mi ĉerpis ĝin el PIV2.
Mi ne konscias ke mi rompas ian neŭtralecon, komparante miajn artikolojn kun tiuj de alilingvaj vikipedioj. Mi ne laboras Ex nihilo, kaj plejofte tradukas el la franca kaj angla lingvoj. Se estas mankoj en la fonto, tio ankaŭ respeguliĝas en la traduko, kvankam mi plejofte traktas nur filmojn, kiujn mi mem spektis, kaj seeble povas ripari tiujn mankojn.
Ĉar la cirila alfabeto ŝajnas esti grava afero por vi, sciu ke mi uzis ĝin en almenaŭ unu okazo por montri la originalan titolon de filmo, kaj eĉ transskribis la titolon al esperanta alfabeto.
Mi komence malfaris ĉiujn viajn redaktojn por "estingi la fajron", kiam vi senaverte alinomis al artikolon. La normala sinteno estas unue interkonsenti kun la ĉefa kontribuinto de artikolo antaŭ ol ŝanĝi ĝian titolon. Estis kvazaŭ la ĉielo falis sur mian kapon. Sincerajn salutojn --Dominik (diskuto) 05:41, 9 Jan. 2013 (UTC)

Ŝablono:Informkesto fervojlinio redakti

Saluton, NoKo. Mi ĵus vidis, ke vi aldonis kelkajn parametrojn al {{Informkesto fervojlinio}}. Ĉar anstataŭ la parametro bildo alternative eblas la parametro dosiero, mi aldonis por bildlarĝo la alternativon dosierlarĝo. Kaj poste mi metis ambaŭ en la dokumentadon de la ŝablono. Pri la parametro koloro mi ne certas, ĉu ĝi ankaŭ aperu en la dokumentado. --Tlustulimu (diskuto) 16:45, 14 Jan. 2013 (UTC)

(+) Kion vi celis per via lasta ŝanĝo de la ŝablono? Tio ial ne funkciis jam en la ŝablona paĝo. Por "ripari" la koncernajn artikolojn, mi ĵus malfaris la ŝanĝon. --Tlustulimu (diskuto) 16:56, 14 Jan. 2013 (UTC)
Via malfaro de mia malfaro kaŭzis, ke la liniskemo en ekzemple Chiemsee-Fervojo ne plu aperis. Krome vi kaŝis la antaŭan eraron per plia eraro, anstataŭ korekti ĝin. Tial mi denove malfaris tion. En la ŝablona kodo dufoje aperis certaj internaj parametroj, ĉar {{informkesto}} subtenas nur maksimume 30 parametrojn rekte. Por pliaj oni devas iomete truki. Do, kion vi celis fari antaŭe? Se vi ne respondas, mi ne povos helpi al vi aranĝi ion. --Tlustulimu (diskuto) 17:11, 14 Jan. 2013 (UTC)
Nu bone, NoKo. Mi provos aranĝi la aldonon de parametro koloro. Ĉar {{informkesto fervojlinio}} jam eluzas ĉiujn parajn parametrojn por krei la tabelajn ĉelojn, necesos por tio certaj trukoj. Krome mi ŝanĝos la tekston "numero de fervojlinio" al "numero de linio". Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 17:47, 14 Jan. 2013 (UTC)
Se vi nun rigardas Linio Ginza (Metroo de Tokio), vi konstatos, ke la strangaj erarmesaĝoj malaperis. Ĉu mi provu aranĝi la tekstojn "Superrigardo", "Historio" kaj "Teknikaj trajtoj" same alte? Ĉu vi celis la priskriban tekston "Koloro de la linio" kaj la parametron "koloro" en komuna vico? Se jes, mi povos facile ŝanĝi tion. --Tlustulimu (diskuto) 18:38, 14 Jan. 2013 (UTC)
Saluton, NoKo. Mi ĵus aldonis |koloro de linio=oranĝa, sed ankaŭ |kolornomo=#f39700 laŭ via lasta redakto de {{informkesto fervojlinio}} al Linio Ginza (Metroo de Tokio). Nun aperas la informo. Ĉu mi ankoraŭ iel ŝanĝu tion? Amike --Tlustulimu (diskuto) 09:20, 15 Jan. 2013 (UTC)
Saluton, Tlustulimu. Unue, mi subkomprenis inverse: |koloro de linio=#f39700oranĝa kaj |kolornomo=oranĝa. Sed eble pli bone uzi la parametro "koloro" anstataŭ "kolornomo", almenaŭ se la parametro "kolornomo" estas malplena. -- NoKo (diskuto) 11:26, 15 Jan. 2013 (UTC)

Sistema ŝanĝado de artikoloj pri japanaĵoj redakti

Saluton, Noko. Ĉu vi havas specialan kompetentecon pri la Japana lingvo? Mi vidas ke vi faradas strangajn ŝanĝojn en japanlingvaj nomoj ĉie en Vikipedio. Aŭ ĉu vi interkonsentis kun Japanaj vikipediistoj pri tio? Vi enkondukas tute novajn skribmanierojn kaj ŝanĝas, evidente nur laŭ via persona gusto, nomojn kiuj povus havis du egale bonajn skribmanierojn.

Ekzemploj: Sakai -> Sakaj, Setcu (urbo) al Seccu (urbo), Fuĵiidera al Fuĝiidera, kaj similaj arbitraj ŝanĝoj tute sisteme. Plej stranga estas via nova formo "Seccu".

En la artikolon pri Transskribo de la japana lingvo en Esperanton vi aldonis viajn ŝatatajn formojn. Vi ankaŭ enmetis tien la frazon "Bedaŭrinde multaj japanlingvaj Esperantistoj uzas ne...", kio estas ege stranga. En enciklopedio oni ne diras, ke io estas bedaŭrinda, oni nur prezentas faktojn. En artikolo pri transskribado oni povas prezenti diversajn manierojn kaj eble doni statistikojn pri uzado. Personaj "bedaŭroj" estas via afero, ne fakto por enciklopedio. Se vi ne povos montri, ke temas pri ŝanĝoj interkonsentitaj kun japanaj vikipediistoj, temas pri tre serioza misagado, kaj mi skribos pri tio en la Diskutejo. --Surfo 09:34, 28 Feb. 2013 (UTC)

Estimata, ĉu ni povus reestabli Tajhejo en titolo aŭ ĉu vi havas gravajn kialojn kontraŭ ? Antaŭdankon. --pino (diskuto) 12:11, 3 Mar. 2013 (UTC)

Pardonu. Mi ĵus skribis kialon en diskutejo de ambaŭ artikoloj. Amike -- NoKo (diskuto) 12:31, 3 Mar. 2013 (UTC)
Mi restarigis vian lastajn alinomiĝojn kaj protektis la paĝojn pri Tajheja megalopolo kaj ĉiamverdaj arbaroj por unu semajno. Mi petas vin konsideri la fakton ke Vikipedio Estas projekto de komunumo kaj se aperas obĵetoj flanke de komunumo oni unue trovu la konsenton kaj nur poste pluiru kun ŝanĝoj, precipe se temas pri alinomiĝoj de personaj aŭ geografiaj nomoj, kiuj dekomence estas tikla afero en E-vikipedio.
Mi aprezas vian kontribuon en nian projekton kaj ne volas forbari vin de ĝi, sed se vi daŭrigos la ŝanĝojn sen atingi konsenton pri ili kun la komunumo, mi estos devigita tion fari. Mi esperas pri via prudenteco kaj invitas vin al diskuto en Diskutejo. Alaŭdo ۩ 20:45, 18 Mar. 2013 (UTC)

Japanaj urboj redakti

Dankon pro esperanta transskribo de du el miaj artikoloj. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 21:47, 11 Mar. 2013 (UTC)

Ŝinano (provinco) redakti

Saluton, NoKo. Mi ĵus vidis, ke vi alinomigis artikolon al Ŝinano (provinco). Sed tio havis kromefikon, nome ke la intervikiaj ligiloj per Vikidatumoj ne plu funkciis. Mi ĵus korektis tion per redakto de la koncerna ero sur la paĝo d:Q289250. Por povi fari tiajn korektojn pli facile, mi uzas la jenajn aldonaĵojn:

  • Vikidatuma ligilo kreas sub la artikola titolo ligilon al la koncerna Vikidatuma ero, se ĝi ekzistas.
  • Vivanta horloĝo metas supre dekstre indikon de tempo laŭ UTC kun ligilo por refreŝigi la kaŝmemoron sur la servilo.

Ili troviĝas sur la paĝo preferoj. Anstataŭ la dua ankaŭ eblas nun uzi la aldonaĵon Purge. --Tlustulimu (diskuto) 15:49, 18 Apr. 2013 (UTC)

Ŝablono:Informkesto stacio2 redakti

Saluton, NoKo. Mi ĵus vidis, ke vi kreis {{Informkesto stacio2}}. Ĉu {{Informkesto stacio}} ne taŭgas por vi? --Tlustulimu (diskuto) 12:36, 5 Maj. 2013 (UTC)

Vidu artikolon Stacio Ŝibuja -- NoKo (diskuto) 13:35, 5 Maj. 2013 (UTC)
Kial vi ne demandis pro problemo en la diskutopaĝo de la ŝablono? - Mi nun evoluas novan version de {{Informkesto stacio}}, kie linio ne plu estos deviga. Ĝi troviĝas sur la paĝo Ŝablono:Informkesto stacio/provejo kaj testoj estas en Ŝablono:Informkesto stacio/testoj. Ankoraŭ ĝenas min, ke la testo aspektas alie, se mi por tio uzas la ŝablonetendilon. La kialo devus esti tro kompleksa mikso el <div> kaj internaj tabeloj. Mi serĉos solvon. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 13:44, 5 Maj. 2013 (UTC)
Mi ĵus ŝanĝis la ŝablonon {{Informkesto stacio}}, tiel ke nun la parametro linio estas nedeviga kaj aldonis la parametron linioj el "via" ŝablono. Dum la testoj mi rimarkis, ke estas iu stulta problemo pri interna tabelo. Mi tial forigis ĝin, ĉar ĝi havas la saman nombron de kolumnoj kiel la normala tabelo kaj tial ĝi estis eĉ superflua. La ĝenintaj kromefikoj tuj malaperis. Krome mi forigis la nun superfluan ŝablonon "Informkesto stacio2" post korekto de la ununura artikolo Stacio Ŝibuja‎‎. --Tlustulimu (diskuto) 15:33, 5 Maj. 2013 (UTC)

Stacio Kitasando redakti

Kategorio:Stacioj de Linio Fukutoŝin estas en Kategorio:Stacioj de Tokjo Metro. Kial Stacio Kitasando devas esti en Kategorio:Stacioj de Linio Fukutoŝin kaj Kategorio:Stacioj de Tokjo Metro? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:36, 9 Maj. 2013 (UTC)

Vidu: Vikipedio:Kategorio#Apartaj_reguloj. "Oni ja rajtas meti artikolon en plurajn kategoriojn, sed oni ĉiam uzu la plej specifa(j)n, ekz.: Karbono estu metita en Kategorio:Kemiaj elementoj, sed ne en Kategorio:Kemio, ĉar Kemiaj elementoj estas sub-kategorio de Kemio." Ĉu mi malbone komprenas ĉu vi pensas ke tio estas alia situacio ĉu vi pensas ke oni devas modifi regulon? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 05:45, 10 Maj. 2013 (UTC)

Saluton! Se vi vizitos Grandaj urboj de Azio-n, vi trovos Japanion, kie estas japanaj urboj, sed la ruĝaj urboj supozeble havas ortografiajn erarojn.Crosstor (diskuto)

Ŝablono:Informkesto stacio redakti

Saluton, NoKo. En la dokumentado de {{informkesto stacio}} estas ekzemplo pri stacio en Norda Koreio. Ĉu mi analoge al la tie uzata ŝablono {{informkesto korea vorto}} kreu {{informkesto japana vorto}}? Se jes, kiuj skribvariantoj de japanaj vortoj estu menciataj en ĝi? --Tlustulimu (diskuto) 17:38, 18 Jun. 2013 (UTC)

Saluton, Tlustulimu! Ŝablono {{informkesto japana vorto}} ne necesas. Dum en la korea oni uzas 2 alternativajn skribsistemojn, en la japana kutime estas unu skribado por unu vorto, almenaŭ oficiale. Por montri, kiel skribi vorton/nomon fonetike (per hiragana/katakana) mi kutime aldonos japanan prononcon en rektaj krampoj, uzante Esperantajn literojn, ĉar ne ĉiuj povas legi japane. --NoKo (diskuto) 16:44, 20 Jun. 2013 (UTC)

Sciigo redakti

Saluton, NoKo! Mi estas ĝoja ke vi kaj mi havas saman intereson iomete. Tamen, ĉar mi havas kelke da demando por kompreni vian agadon ĉe la Vikipedio, mi citis vian komenton en Vikipedio:Diskutejo/Administrejo. Lasu min sciigi vin pri ĉi tio. Alie ol ĝi, mi ĝoje laboros kun vi en la esperanta vikipedio! Amike,--Salatonbv (diskuto) 03:59, 28 Jun. 2013 (UTC)

Japanaj nomoj redakti

Estas vera ke por nomi la paĝon dum ĝia kreado vikipedio ni ne bezonu permeson sed por japanaj nomoj vi estas ĉefe du uzantoj. Estus bone antaŭparoli. Amike. --pino (diskuto) 10:02, 28 Jun. 2013 (UTC)

"Reala japana prononco" redakti

http://www.forvo.com/search/ueno/
http://www.forvo.com/search/inoue/
Mi pardonpetas al vi pro uzi ĉi tie por la detala analizo de japana prononco, ĉar tio estas tre malproksima el esperanta projekto, kaj mi hezitis uzi artikol-diskutopaĝon.
Ignorante la ekziston aŭ ne de sono de "Ŭ" inter "U" kaj "E", ĉu vi perceptas pulsojn de la japana kiam vi aŭskulti la specimenojn? Bonvole nun forgesu la skribon, sed koncentriĝu al la sono. Ĉu vi aŭskultas jene?

U -ŭE-No-Do-O -Bu-Cu-E -N
Ta-la-la-la-la-la-la-la-la
I -No-U -ŭE-Ju-U -Ko
Ta-la-la-la-la-la-la

Mi pensas, ke vi iomete perceptas preskaŭ saman intervalon inter ĉiuj silaboj egale, kiel "la la la la la" aŭ kvazaŭ kiel mitralo;-) Ĉi tiuj lingvaj pulsoj, kiuj estas malsamaj kun ekzemple la angla kaj germana, estas nomataj Mora-oj. Multaj lingvistoj akceptas ĉi tiun preskaŭ regulan ritmon en normema japana vorto, ne zorgante pri rapideco de la parolado. Mi volas ĉi tion funkcii por solvi nian diskuton. Mi bedaŭrus se vi jam konus tion. Tiam, ni trovu alian metodon. Amike,--Salatonbv (diskuto) 01:03, 5 Jul. 2013 (UTC)

Alinomadoj de staciaj artikoloj redakti

Saluton. Mi kreis la liston de alinomendaj staciaj artikoloj: Uzanto:Salatonbv/provejo/Listo de alinomotaj artikoloj‎. Multe da ili estis kreite aŭ ŝanĝite je titoloj de vi. Bv kontakti nin se vi ankoraŭ vidas ĉi tie kaj volas kontraŭi. Antaŭan dankon,--Salatonbv (diskuto) 01:09, 1 Sep. 2014 (UTC)