Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  DidiWeidmann 22:11, 5. Jan 2010 (UTC)

{{redaktas}} redakti

Ho, via diskutpaĝo ankoraŭ malplenas! Sed aparte de tiu miro: Mi estis petita kontroli kiuj malnovaj uzoj de la ŝablono {{redaktas}}, kiu laŭ la dokumentado uziĝu nur dum unu semajno, forgesiĝis en iuj artikoloj, kaj mi efektive trovis multajn forgesitajn blokiĝojn de artikoloj, de 2020, 2019, unu eron mi trovis kiu estis tie jam de 2014. Principe tio devus esti facile videbla, ĉar laŭ la ŝablono oni indiku sian nomon, daton de ekblokiĝo kaj deziratan daton de finblokiĝo. Ne estas problemo forgesi iun ŝablonon en paĝo kiu ne ĉiam tie estu, ni ĉiuj nur estas homoj, ne robotoj. Sed bonas almenaŭ du- trifoje en jardeko forviŝi tiuj forgesaĵojn. En mia purigo mi renkontis ankaŭ vian paĝon Miĥail Vodolagin, kiu estas de septembro 2023, do tute aktuala. Neniu problemo do pro forgeso. Tamen mi volas atentigi vin pri la intervalo de unu semajno, kaj memorigi al vi ke vi ne indikis daton de ekblokiĝo. Tiun daton mi ĵus aldonis por vi, kaj donis ankoraŭ semajnon ekde nun, tiam sume estos intervalo de 3 semajnoj, sed indiki ke vi devus fini vian neĝenatan redaktadon antaŭ unu semajno estus iom stulte. Do vi havos ankoraŭ semajnon por fini vian unuan version de la paĝo, kaj tiam (aŭ pli frue, se vi volas) principe devos mem forpreni la ŝablonon... mi ne intencos nun ĉiusemajne kontroli la ŝablonouzojn... Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 15:14, 10 okt. 2023 (UTC)Reply

Dankon pro via atentemo. Mi nun estas en oficvojaĝo kaj dume preskaŭ ne havas tempon por redakti. Artikolon Miĥail Vodolagin mi nepre plu faros, ĉar ĝi estas por mi la unua artikolo pri persoj en eo-vikio kaj mi sininstruas per ĝi. VladimirPF (diskuto) 08:29, 12 okt. 2023 (UTC)Reply

Cetere, ankoraŭ kvar etajn rimarkojn pri la nepreta paĝo Miĥail Vodolagin: a) ĉiu artikolo komenciĝi per laŭeble konciza plena frazo, do kun verbo (kutime en biografio "estis") kaj tre konciza priskribo de la homo, kiu ankaŭ uziĝu en la priskribo de vikidatumoj. Tio povas esti minimuma indiko pri ŝtataneco kaj profesio (ekzemple "...estis pola matematikisto"), mi ĉi tie elektis priskribon iom pli longan "... estis sovetunia historiisto kaj en la dua mondmilito soldato de la ruĝa armeo" (la priskribo estu laŭeble objektiva, sobra, sen nenecesa kritiko aŭ pompa propagando, kaj mi penis fari tiel). Ĉio pli detala tiam sekvas en la sekvaj frazoj. Ĉu vi mem volas enmeti la priskribon en vikidatumojn, tiel ke ĝi poste videblu supre de la esperanta teksto? Tie ĝis nun nur skribatas sen priskribo... b) Se vi volas, ke interna ligilo komenciĝu per minuskla litero, kio tre tre ofte utilas, ĉar principe ĉiuj normalaj adjektivoj kaj substantivoj en Esperano minusklas (sendepende de tio, ke la anglalingvanoj, aparte la usonanoj, tre ŝatas uzi majusklojn en ĉiuspecaj titoloj, kvankam en la angla principe ĉiuj adjektivoj kaj substantivoj same minusklas, sed tiu miso ne infektu aliajn lingvojn), ne necesas komplike skribi [[Batalo ĉe Stalingrado|batalo ĉe Stalingrado]] - koncize [[batalo ĉe Stalingrado]] tute sufiĉas, al la vikipedia ligilo principe tute egalas ĉu unua litero de ligilo estas minusklo aŭ majusklo. Kaj ankoraŭ du tajperarojn, kiujn vi probable ankaŭ mem ankoraŭ trovintus: c) li laboris en muzeo, ne en museo, kaj ĉ) lia fako en Esperanto nomiĝas historio, ne ĥistorio. ThomasPusch (diskuto) 09:16, 12 okt. 2023 (UTC)Reply

Kolego dankon pro viaj klarigoj. Se vi ne kontraŭas mi respondas al vi per miaj konsiloj.
  1. ĉiu aparta temo de ajna diskutpaĝo devas esti komencata per titolo de la temo, kia estas metata inter == ==.
  2. por numerigi eldirojn necesas uzi #, kiu estas metata en komenco de nova linio.
  3. estas malbona tono redakti fremdajn frazojn, krom korekti evidentan preseraron aŭ regulrompon de komunumo.
  4. tre malbonas daŭrigi diskuton per duobla Enter: tio rompas vikian marklingvon.
  5. instalu al vi ilon de komfortaj diskutoj kaj ne plu havu problemojn de marklingvo: Convenient Discussions
VladimirPF (diskuto) 17:55, 12 okt. 2023 (UTC)Reply
Plu mi respondu al viaj asertoj.
  1. vi pravas, ke por vikio estas egale ĉu "Batalo ĉe Stalingrado" aŭ "batalo ĉe Stalingrado". Tamen estas tiu malevidenta "tamen": se pro ia kialo oni renomigos la artikolon (Batalo ĉe Stalingrado => Stalingrada katastrofo aŭ Triunfo ĉe Stalingrado aŭ iel ajn), legilo komencata per minusklo povas iĝi ruĝa. Do, mi plu uzos mian formon. Des pli, Batalo ĉe Stalingrado estas propra nomo.
  2. vi tro fidas al vikidatumoj: se oni la datumeron ne ordigos, prezentata informo estos fuŝita. Ekzemple, mi nun speciale por subteni vian vidpunkton ordigas datumeron se Vodolagin, kaj ligitajn kun ĝi datumerojn.
VladimirPF (diskuto) 18:55, 12 okt. 2023 (UTC)Reply

Menciindeco de diversaj esperantaj aferoj redakti

@VladimirPF: Dankon pro via atentigo de homoj pri mia propono klarigi la menciindan polison pri Esperantaj aferoj. Mi preferus, ke ĉi tiu poliso estu eksplicita, prefere ol unuopa. Sed ŝajnas, ke ne estas komuna volo fari tion ĉi-momente. Iuj eble proponus "Estu kuraĝa! Skribu polison ĉiu-okaze!". Sed mi opinias, ke estas pli saĝe movi tian gravan polison nur kiel unuigita komunumo. Do nuntempe, ŝajnas, ke decidoj pri la menciindeco de Esperantaj aferoj daŭros esti unuopaj. Dotyoyo (diskuto) 08:35, 13 okt. 2023 (UTC)Reply

Ĉefa problemo estas jena: vikiistoj ne estas komunumo - ĉiu laboras en propra angulo. Pri via propono: ĉi vespere mi provos formuli miajn proponojn pri la grava temo. VladimirPF (diskuto) 09:49, 13 okt. 2023 (UTC)Reply

Vikivortaro redakti

Saluton kara! Mi decidis kandidatiĝi kiel administranto je Vikivortaro. Vi povas esprimi vian opinion ĉi tie: [1] RG72 (diskuto) 15:49, 12 nov. 2023 (UTC)Reply

Estimata kolego, mi ne povas partopreni la balotadon, ĉar mi neniam partoprenis projekton vivkivortaro en ajna lingvo, ne scias ties regulojn kaj praktikon. Do, dankon pro invito, sed - ne. VladimirPF (diskuto) 06:59, 13 nov. 2023 (UTC)Reply
RG72 jam delonge havas personan problemon pri mi tute nerilata al vikioj, kaj ripete tre agreseme atakas min: [2] [3]. Taylor 49 (diskuto) 21:27, 13 nov. 2023 (UTC)Reply
Mi nenion komprenas en vikivortaro. Mi eĉ kiel leganto nek unu foje vizitis ĝin. Kaj problemoj de ĝi por mi ne estas klaraj. VladimirPF (diskuto) 06:53, 14 nov. 2023 (UTC)Reply

Ŝablono:Dua mondmilito redakti

Saluton kara! Evidente necesas redakti kaj alinomi ankaŭ tiun ĉi ŝablonon, ĉar nun ĝi malvidebliĝis en la artikoloj pro majuskligo de la vorto mondmilito. RG72 (diskuto) 05:02, 20 nov. 2023 (UTC)Reply

Kolego, vi certe pravas: hodiaŭ mi planas alinomigi la ŝablonon, sed post ioma esploro kaj preparo. VladimirPF (diskuto) 06:01, 20 nov. 2023 (UTC)Reply
@RG72 estas farite. VladimirPF (diskuto) 06:59, 20 nov. 2023 (UTC)Reply

Tula redakti

Saluton VladimirPF! Mi sendas al vi ĉi tiun demandon, ĉar mi vidis ke vi loĝas en Rusio. Mi ĵus redaktis artikolon Tramtransporto en Tula sed ne sukcesis vidi la oficialan retejon (https://www.tulatrans.ru/) ĉar mia situo (FR) troviĝas en ilia "nigra listo" - do ĉu vi mem havas aliron al tiu retejo - aldone, ĉu ili proponas alian lingvon ol la rusa? Antaŭdankon. Dominik (diskuto) 04:35, 5 dec. 2023 (UTC)Reply

mi petas pardonon: mi tre malsanas kaj respondos post kelkaj tagol VladimirPF (diskuto) 09:09, 5 dec. 2023 (UTC)Reply
Resaluton @Dominik.
  1. la retejo estas nur ruslingva. Estas ligigilo al alilingva parto, tamen "International Pages (in process of filling)"
Se estas demandoj pri ruslingvaj retejoj, petu min kaj mi serĉos respondojn. VladimirPF (diskuto) 10:22, 17 jan. 2024 (UTC)Reply
Multan dankon pro via respondo, kiu konfirmas al mi ke tiu retejo efektive ekzistas. Dominik (diskuto) 13:54, 17 jan. 2024 (UTC)Reply
Jes, la retejo ekzistas, funkcias kaj estas regule renovigata. VladimirPF (diskuto) 13:56, 17 jan. 2024 (UTC)Reply

Ŝajne forgestitaj paĝetoj komencitaj en 2005 redakti

Saluton Vladimir, mi hodiaŭ hazarde stumblis je kelkaj mikropaĝetoj, kiujn vi komencis en 2005, sed kiuj nuntempe neniel meritus la nomon de artikola ĝermo. Konkrete mi vidis la paĝojn

Bonvolu pripensi, kiel vi povus - nun post 18 jaroj - ampleksigi ilin al la nivelo de artikola ĝermo. Se mi publike afiŝas ilin, teorie ĉiu estas alvokata helpi, sed kutime tre malmultaj havas tempon, kaj en kazo de publiko afiŝo kutime estas nur sep tagoj da tempo por savi ĝermetojn. Sed la paĝoj (mi eĉ ne scias ĉu eble ankoraŭ kaŝiĝas iuj) sekiĝis nerimarkite dum tiom da jaroj, ke ilin laŭ mi ne necesas urĝe savi ene de sep tagoj. Sed vi rememori pri viaj eksaj idoj, kaj provu ene de la venontaj 1-2 monatoj nutri ilin. ThomasPusch (diskuto) 16:34, 31 jan. 2024 (UTC)Reply

Dankon pro rememorigo pri miaj tiamaj interesoj. Faru mi tiel: mi maldonos la artikolojn al mia listo de riparindaj artikoloj kaj po iom mi ilin pligrandigos. VladimirPF (diskuto) 19:35, 31 jan. 2024 (UTC)Reply

"Ĥistorio" redakti

Kio estas "Ĥistorio"?. Taylor 49 (diskuto) 21:06, 3 feb. 2024 (UTC)Reply

En rusa lingvo estas figura esprimo ruse Бес попутал. traduki rekte al eo la frazon estas komplike, tamen senco estas jena: diableto delogis min, malklarigis konscion, kovris per nebulo miajn okulojn kaj tiel plu. Post via mesaĝo, kian mi tralegis je 1:30 post noktomezo, mi tuj demandis min per la sama demando :) Do, mi eraris kaj vi povas ripari. Aŭ mi riparos morgaŭ.
ps: dankon pro la mesaĝo. VladimirPF (diskuto) 09:09, 4 feb. 2024 (UTC)Reply

°C redakti

Mi vidis, ke vi ŝanĝis °C en artikoloj. Tio nature povas esti, sed tio troviĝas supozeble cent mil foje. Petu roboton por fari tion, eble sukcesos kaj vi faru alian laboron. --Crosstor (diskuto) 13:20, 7 feb. 2024 (UTC)Reply

Mi kontrolas korektan ŝanĝon, ĉar okazis ke ekzistas minimume 6 formoj kaj mi foj-foje riparas erarajn ŝanĝojn Des pli, ke mi tion faras dum zumaj konferencoj: la kolegaro opinias, ke ilia estro ion saĝe faras en komputilo dum ili disputas pri plenumo de taskoj )
ps: mi kontrolis - dume mi trovis 7 formojn de prezento de °C. VladimirPF (diskuto) 13:36, 7 feb. 2024 (UTC)Reply
Kaj, mi la korektojn faras per Vikipedio:AutoWikiBrowser: por la laboro estas bezonata nura atantemo, ĉar AWB plenumas la ŝanĝojn kaj mi nu kontrolas ties korektecon. VladimirPF (diskuto) 13:49, 7 feb. 2024 (UTC)Reply

Saluton, vidu ankaŭ Marso (planedo), ekz. (–55 °C) → (–55 {{GdC|}}) ne estas ĝuste, ĉas estas du spacoj inter la nombro kaj la unuo. --LiMr (diskuto) 10:02, 16 feb. 2024 (UTC)Reply

  • Dankon. Ve, en nia vikio estas kaĉo en la problemo. Mi verkis la ŝablonon {{GdC|}} tiel, ke oni povas meti ciferojn post vertikala streko kaj la rezulto estos simila al nbsp;. Rigardu: {{GdC|–55}} = –55 °C; –55nbsp;{{GdC|}} = –55 °C. Mi pensis pri aŭtomatika meto de ciferoj pos la streko, sed mia posedo ne estas alta. Vi povas puŝi min kaj mi riparos iajn problrmojn, aŭ, se estas por vi taŭge, ripari mem. Mi planas post ioma tempo korekti kondiĉojn de serĉo per AWB por kapti similajn erarojn. Sed por la serĉado estu kompleta mi bezonas fari solan prezenton de simbolo de celsiaj gradoj. Refoje mi diras dankon pro via atento.

Vjatskije Polani redakti

Mi vidis ke en la paĝo Vjatskije Polani estis nur neniondira foto de vikidatumoj, kaj anstataŭigis ĝin per pli bela, kio estas ... de vi. Gratulon pro la bona foto pri escepte bela konstruaĵo en tiu grandparte ŝajne relative averaĝa kaj ne aparte bela urbeto. La foto aspektas kvazaŭ povus temi pri la kultura domo el sovetuniaj tempoj. Sed la priskribo de la foto diras tute nenion klarigan. Eble vi povus aldoni informojn en la komunejo, ruse kaj esperante, kaj konsideru ankaŭ se vi aldonas fotojn al la komunejo, ke eblas ilin nomigi ne nur per ciferoj, sed ankaŭ per klaraj esperantaj vortoj en la dosieronomo... tiel iom da esperantaj vortoj aperos en la alilingvaj branĉoj de vikipedio, kaj iom pli klariĝos, ke ankaŭ la esperantlingvaj uzantoj kontribuas al la kompleta projekto. Ĉiukaze mi estas kontenta, ke la ankoraŭ sufiĉe robote kruda kaj home ne polurita teksto nun almenaŭ havas bonan foton! ThomasPusch (diskuto) 12:56, 14 feb. 2024 (UTC)Reply

Saluton Tomas. Mi foje estis en oficvojaĝo en la urbeto kaj speciale lasis duontagon por promeni kaj foti stratojn kaj domojn. Granda parto de ilustraĵoj ĉe commons estas mia. Bedaŭrinde pri la konstruaĵo mi povas diri tute ne multon: super pordo pendas plato kun teksto ruse Муниципальное казённое учреждение культуры "Вятскополянский районный организационно-методический центр". Do, mi havas bonan personan rusan vortaron kaj pli-malpli posedas E-on, sed mi eĉ ruse ne povas klare transdoni sencon de titolo de la organizo, sidanta en la domo. Mi provu:
Urba kaj ŝtata oficejo de kulturo "Organiza kaj metodika centro de Vjatskopolanska distrikto"
Mi ne estas certa, tamen mi supozas, ke en la domo sidas oficejo por organizi rimedojn, kursojn kaj metodikojn por instruistoj kaj organizantoj de porinfanaj instruaj eventoj. Similaj oficejoj en Rusio helpas al instruistoj laborantaj en infanĝardenoj, lernejoj, porinfanaj kluboj, rondetoj kaj tiel plu.
Leginte la titolon de la oficejo mi povas konkludi, ke ĝi helpas al specialistoj de diversnivela instruado el distrikto (pli malalta nivelo ol Kirova provinco) de Vjatskie Polani, plejparte al vilaĝaj instruistoj.
Do, mi ne estas certa pri la oficejo kaj ties sidejo, sed verŝajne mia klarigo estas tre apuda al la vero.
Tamen pri mem konstruaĵo mi nenion povas diri.Mi supozas, ke ĝi estis konstruita baldaŭ post la Milito (en Rusio esprimo "la Milito" dume havas solan kaj certan sencon), sed ĝis morto de Stalin: pri tio diras arketekturaj elementoj tre popularaj dum 1930-1953 jaroj. Mi pensas, ke iam ĝi estis kulturdomo. Mi certas, ke projekto de la konstruaĵo estis tipa (rigardu al tre simila konstruaĵo en urbo Ĉeboksari Дом культуры Южный в Чебоксарах.JPG.
Mi dubas, ke miaj supozoj taŭgas por priskribo de la disiero. VladimirPF (diskuto) 13:41, 14 feb. 2024 (UTC)Reply
Mi ĝenerale uzas oficvojaĝojn por foti diversajn urbetojn en Rusio. Ekzemple mi dum lastaj jaroj po iom fotas mian denaskan urbon Volĵskij, dum mia oficvojaĝo en fora siberia urbeto Belojarskij mi speciale planis renkontiĝojn por vespero ĉar tage mi fotis (vetero estis vere siberia: -35 °C) kaj tiel plu. Ve, dum lastaj jaroj mi ne tre ofte oficvojaĝas - dek jarojn antaŭ mi oficvojaĝis multege, sed tiam mi ne interesiĝis pri fotado de urboj. VladimirPF (diskuto) 13:50, 14 feb. 2024 (UTC)Reply

Salutado redakti

Saluton kara Vladimir

Kiel vi fartas? Mi estas Alexandrine zorgantino pri virinaj aferoj en mia urbo Kinshaso /DRKongo.

Esperantistaj Virinoj en Afriko devas esti viglaj , kuraĝaj , ktp

169.159.212.34 08:47, 18 mar. 2024 (UTC)Reply

Saluton redakti

Saluton Ombalexo (diskuto) 09:14, 18 mar. 2024 (UTC)Reply

Resaluton. VladimirPF (diskuto) 09:46, 18 mar. 2024 (UTC)Reply
Saluton Ombalexo (diskuto) 04:18, 19 mar. 2024 (UTC)Reply