Dankon Bonvenon en Vikipedio.
Mi dankas vin por viaj kontribuoj en la artikolo Listo de lingvoj ĉar, danke al via utila partopreno, vi plibonigis kaj pliuzebligis Vikipedion.
Se vi volas, vi povas aliĝi senkoste kaj rekonebliĝi per uzantnomo.
Dankon kaj bonan daŭron en Vikipedio!
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Piet-c!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi . Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 20:10, 7 Mar. 2012 (UTC)


Vidu la diskutopaĝon de suba {{Lingvoj}}!


Ŝablono:B redakti

Saluton Piet-c, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Tlustulimu (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Ŝablono:B".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Antaŭrigardo redakti

Bonan tagon! Ni dankas por viaj kontribuoj al Vikipedio. Sed samtempe ni petas vin pli ofte uzi butonon Antaŭrigardo. Tio montros al vi, kiel aspektos la artikolo post viaj reguligoj, sed nenio registriĝas en historio de la artikolo eĉ ne en liston de lastaj ŝanĝoj. La paĝo de la lastaj ŝanĝoj estas por vikipediistoj tre grava, ĉar montriĝas en ĝi ĉiuj ŝanĝoj en Vikipedio. Dum ofta konservado de unu artikolo fare de unu persono la lastaj ŝanĝoj kaj la historio de artikolo senbezone tropleniĝas kaj fariĝas senrigardebla.

Kiam vi sentos, ke viaj reguligoj estas pretaj, enskribu en kampon Resumo koncizan priskribon de vi faritaj ŝanĝoj kaj konservu la ŝanĝojn. Per la konservo vi samtempe montrigas, ke pluajn ŝanĝojn en la plej proksimaj momentoj vi ne planas kaj ke aliaj vikipediistoj povas ekredakti la artikolon, korekti mistajpojn aŭ plenigi ĝin. Okaze de la ofta konservado minacas risko, ke okazos redaktokonflikto, do stato, kiam du vikipediistoj redaktas la saman artikolon samtempe. Dankon por la kompreno.

--Tlustulimu (diskuto) 17:46, 26 Sep. 2012 (UTC)

Ŝablonoj sen dokumentado kaj katogorio redakti

Saluton kaj dankon pro via kontribuo al nia ŝablonaro! Tamen, mi vidis ke iuj viaj ŝablonoj, ekz {{ISO639-5}} ne havas sian dokumentadon kaj kategorion. Tio multe malplifaciligas uzadon de ŝablonoj, ĉar ne tuj klaras por kio estas la ŝablono uzata kaj kiel precize. Ĉu vi povus al viaj ŝablonoj aldoni alemenaŭ bazan dokumentadon kaj kategorion? Antaŭdankon! --KuboF (diskuto) 11:16, 4 Okt. 2012 (UTC)

Farita, --Piet-c (diskuto) 17:39, 4 Okt. 2012 (UTC)

Aldonado de spacetoj antaŭ kategori-nomo redakti

Saluton. Ĉu vi bonvole povus klarigi al mi tiun ĉi vian redakton? Mi komprenas la forigon de Kat:Slava lingvaro, tamen aldonon de spaceto antaŭ nomo de kategorioj ne. Por doni ordigŝlosilon en kategorio servas nur la loko post la vertikala streko. Laŭ miaj konoj estas spacetoj inter Kategorio: kaj ties nomo plene superfluaj kaj evitendaj. Amike. --KuboF (diskuto) 10:54, 1 Dec. 2012 (UTC)

Saluton KuboF, la nura celo de aldono de spaceto tie estas ekhavi pli bonan legeblecon de la kodo. Tamen estas afero de persona gusto, mi pensas. Amike, --Piet-c (diskuto) 16:46, 1 Dec. 2012 (UTC)

Ĝermana lingvaro - Ŝablono:Nuntempaj ĝermanaj lingvoj redakti

Ĉi tiu diskutero troviĝas nuntempe en la diskutopaĝo de {{Lingvoj}}!

Tokpisino redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke vi ŝanĝis la ĉefartikolon kun pli longa historio Tok-Pisino en alidirektilon. Mi malfaris tion kaj poste alinomigis ĝin al Tokpisino. Antaŭe iu IPulo faris malĝustan "alinomigon" per rekreo. Sed laŭ tio perdiĝis la historio tie. Ĉar la nova artikoleto havis malpli longan historion mi donis ĝian titolon al la malnova artikolo.

Bonvolu estonte informi min aŭ aliajn administranton, se vi trovos denove tian artikolan paron, por ke mi aŭ alia okupiĝu pri tio. --Tlustulimu (diskuto) 08:59, 20 Jan. 2013 (UTC)

(+) Mi ĵus rigardis la historion de la forigita artikolo, ke ne IPulo kopiis la tekston, sed vi. Bonvolu atenti, ke tio ne estas la ĝusta maniero de alinomigo. Sed mi ja jam korektis tion. --Tlustulimu (diskuto) 09:09, 20 Jan. 2013 (UTC)
Saluton, Tlustulimu. Dankon pri via rimarko, ke mi povos peti vian helpon kiam estonte tia problema alinomigo reaperos. Mi pensas ke la kialo de la problemo estis :
Problema alinomigo, ekz. artikola paro kiu estu alinomigita, bezonas administranton helpon, sed por komencantoj ne sufiĉe videblas la solvo : petu administranton helpon.
--Piet-c (diskuto) 10:42, 24 Jan. 2013 (UTC)

Wikivoyage en Espéranto redakti

Bonjour, je suis Ebe123. Je te remercie pour tes efforts sur le Wikivoyage en Espéranto sur l'incubateur Wikimedia. J'apprends l'Espéranto et je vais commencer à l'éditer. J'aimerais te poser une question. Est-ce qu'on utilise le modèle Lando pour des villes aussi ? Je te le demande, car il n'y a pas de modèle spécifiquement pour les villes. Quand tu penses que le "test-wiki" est prêt pour que plus de gens participent, fais de la publicité ici. Continue ce que tu fais et bon voyage! Ebe123 (diskuto | kontribuoj) 00:59, 24 Jun. 2013 (UTC)

Ŝablono:Swadesh-koloro redakti

Saluton, Piet-c. Mi ĵus rearanĝis la manieron de dokumentado ĉe la ŝablono {{Swadesh-koloro}}. Krome mi transmetis vian tekston en la novan dokumentadan subpaĝon. Sed mi devis iomete korekti ĝin, ĉar vi uzis la vorton "fondo", kie devas esti uzata la vorto "fono". Koloro ne povas rilati al fondo, sed tre bone al fono. --Tlustulimu (diskuto) 09:08, 7 Aŭg. 2013 (UTC)

Saluton, Tlustulimu, dankon pro la dokumentado kaj la korekto.--Piet-c (diskuto) 12:19, 7 Aŭg. 2013 (UTC)

Ordigŝlosiloj por kategorioj redakti

Saluton Piet. Bonvolu legi informojn pri ordig-ŝlosiloj por kategorioj, precipe la parton "Se artikolo estas ĉefa en iu kategorio". Do ekzemple oni ne markas ĉiujn distriktojn de iu lando kiel ĉefaj. Ĝusta maniero tiam estis ordigi laŭ nomo. Bonvolu sekci tiun ĉi skemon ankaŭ en estonteco. Dankon! --KuboF (diskuto) 23:56, 5 Dec. 2013 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 21:44, 30 Dec. 2013 (UTC)

Mallongigo de Kolombia Esperanto-Ligo redakti

Saluton kara, mi nur volas atentigi al vi pri la ĝusta mallongigo de Kolombia Esperanto-Ligo. La ĝusta mallongigo ne estas "KOLEL" sed "KEL". Kiel kolombiano kaj eksa estrarano de KEL mi povas aserti tion ĉi. --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  22:04, 5 Nov. 2015 (UTC)

Saluton, Remux
Fakte, mi nur volis rimarkigi, ke estontece internacie povos ekesti konfuzo inter KEL (Kolombia Esperanto-Ligo) kaj KEL (Kroata Esperanto-Ligo).
Amike, --Piet-c (diskuto) 10:51, 8 Nov. 2015 (UTC)

Haŭtmedicino redakti

Mi vidas ke Vi movis Kategorio:Haŭtmedicino al Kategorio:Dermatologio Ĉu Vi planas ankaŭ alinomi artikolon haŭtmedicino? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:23, 30 Dec. 2015 (UTC)

‎KIM-10 redakti

Saluton. Mi vidas eniron de ĝis 22 artikoloj tute malplenaj eĉ sen unu frazo. Mi supozas, ke tio estas komenca paŝo al plenigo de ili per iomete da materialo. Se ne, oni devos proponi ilin por forigo kiel malplenaj artikoloj.--kani (diskuto) 22:31, 14 Jan. 2016 (UTC)

Saluton, Kani
Mi esperas kaj intencas plenigi ilin iom post iom, prilaborante la kategoriojn pri medicino.
--Piet-c (diskuto) 11:58, 15 Jan. 2016 (UTC)

Kategorioj redakti

Kion vi pensas pri ideo: Ni faru du kategorion: Kategorio:Organoj (kie estas nur organoj) kaj Kategorio:Organoj kiel temo (kie povus esti procesoj faritaj per organoj) ? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:53, 13 Feb. 2016 (UTC)

Saluton, Marek
Eble estas bona ideo, sed mi ne bone vidas la diferencon. --Piet-c (diskuto) 10:30, 14 Feb. 2016 (UTC)

Kategorio:Organoj -> urina veziko

kaj

Kategorio:Organoj kiel temo ->Kategorio:Urina veziko kiel temo -> urinado

Kategorio:Organoj kiel temo laŭ mia ideo ne povas esti en Kategorio:Anatomio (ĉar urinado ne povas esti en Kategorio:Anatomio). Mi pensas ke Kategorio:Organoj kiel temo povas esti en Kategorio:Biologio aŭ eble en Kategorio:Medicinaj temoj

Kion vi pensas? Ĉu vi konas kaj uzas catscan kaj catgraph? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:24, 14 Feb. 2016 (UTC)

Resaluton, Marek
Pardonu min pro malfrue respondi al vi.
Pri la kategorioj mi volas kompari kelkajn kazojn.
Kazo 1: kategorio:Milionurboj -> kategorio:Montevideo -> Rezolucio de Montevideo, tamen la Rezolucio de Montevideo ne estas milionurbo.
Kazo 2: kategorio:Eŭropaj landoj -> kategorio:Finnlando -> UK 1969, tamen la UK 1969 ne estas eŭropa lando.
Kazo 3: kategorio:Organoj -> kategorio:Urina veziko -> Urinado, tamen urinado ne estas organo.
Mi ne vere vidas vian anatomio-problemon.
--Piet-c (diskuto) 15:21, 24 Feb. 2016 (UTC)

Aldono al kategorio de brazilaj esperantistoj redakti

Saluton! Vi ĵus aldonis al la kategorio brazilaj esperantistoj ligon kun ekstera retejo. Ĉu ne estus pli bone loki ĝin en la artikolon pri la brazila Esperanto-movado? Salutas Vikiano (diskuto) 18:55, 18 nov. 2016 (UTC)Reply

Saluton, Vikiano
La aldonita ligilo koncernas pli ol 200 brazilajn esperantistojn, do ĝi ja taŭgas en la kategorio brazilaj esperantistoj. Ĉu estus bona ideo loki la ligilon ankaŭ en la artikolon pri la brazila Esperanto-movado? Ĉiaokaze dankon pro via rimarko!
--Piet-c (diskuto) 21:25, 18 nov. 2016 (UTC)Reply
Jes! Ankaŭ tie estas bona solvo! Mi faros, tuj kiam mi povos! Vikiano (diskuto) 00:31, 19 nov. 2016 (UTC)Reply

Ne vandalu! redakti

Bonvolu ĉesi aldonon de alidirektilon de anglaj esprimoj kaj Ankilostomozo estas la ĝusta esprimo. Narvalo (diskuto) 17:05, 13 mar. 2017 (UTC)Reply

Nomo de la kosa lingvo redakti

Mi vidas, ke vi kreis kategorion pri la kosa lingvo ĉe UEA-vikio. Mi ne scias kiel mem redakti tiun vikion aŭ kiel krei konton tie, do mi ŝatus peti al vi, ĉu vi povas alinomi ĝin al la sama nomo uzata ĉe Vikipedio? La formo uzata ĉe Vikipedio estas la plej ofta uzata esperantigo kaj ĝi ankaŭ pli proksimas al la efektiva elparolo de la nomo en multaj lingvoj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 08:46, 5 jan. 2018 (UTC)Reply

Saluton Robin. Dankon pro via reago, sed en la vikio de UEA mi sekvas pri nomoj de landoj kaj lingvoj la "normon" LANLIN. Amike, --Piet-c (diskuto) 15:24, 5 jan. 2018 (UTC)Reply
Interrete mi trovis tiun dokumenton kiel la solan fonton, kiu efektive uzas tiun Esperantigon. Mi proponis al Bertilo, ke li ankaŭ ŝanĝu tiun paĝon por entute malaperigi tiun fuŝan Esperantigon. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:13, 5 jan. 2018 (UTC)Reply

Vikivojaĝo redakti

Saluton Piet-c - Mi esperas ne ĝeni vin kun la sekva propono.
Mi vidis ke en la pasinteco vi multe kontribuis al la esperanta vikivojaĝo, kiu estas ankoraŭ en la kovilo. Poste vi ĉesis - pro kialoj kiujn mi ne konas. Sed jaroj pasis kaj kondiĉoj ŝanĝiĝis. Vikivojaĝo kreskis, sed bezonas la kunlaboron de pluraj homoj por fine eliri el la kovilo (vidu ankaŭ Catanalysis). --- Ĉu vi vere ne volas denove iomete kontribui? Estas nun favora okazo almenaŭ por provi: la Konkurso VikiPrintempo. Tutsimple aliĝu al la konkurso kaj verku eĉ nur unu artikolon! Kion vi pensas pri tio? --Rdelre (diskuto) 19:01, 28 mar. 2020 (UTC)Reply

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo redakti

Saluton, Piet-c! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:32, 27 apr. 2021 (UTC)Reply