i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Ponto!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Petro@diskkont 18:27, 13. Mar 2008 (UTC)

Ĉiu urbo, ĉiu vilaĝo de Ĉeĥio havas sian ŝablonon pri distriktoj. Estus bone, se vi aldonus konkretan ŝablonon. Vidu Kategorion:Ŝablono:Ĉeĥio Petr Tomasovsky@diskkont 11:35, 23. Apr 2008 (UTC)

Urboj de Ĉeĥio redakti

Saluton Ponto, vi aldonis en plurajn paĝojn pri ĉeĥaj urboj ŝablonon {{Urbo de Ĉeĥio}}. Inter alie al Kolín. Sed se mi serĉas kiel ajn mi volas, mi nenie povas trovi en la titolo ion en krampoj, pri kio skribas la ŝablono. Ĉu vi povus fari ion kun tio? Ekzemple forviŝi la ŝablonon el ĉiuj tiaj urboj. Dankon. Zuazua 14:32, 30. Nov 2009 (UTC)

Distriktoj en Ĉeĥio redakti

Saluton, bonvolu kontroli, kion vi skribas rilate al distriktoj en Ĉeĥio. Mi trovis, ke vi malĝuste aldonas distriktojn en la ŝablonojn pri urboj. Vidu al Havířov, kiun vi endistriktigis al Havířov, kaj Havířov eĉ ne estas distrikto. Havířov ĉiam apartenis al distrikto Karviná. Ankaŭ mi rimarkis, ke vi strange alskribas ŝablonon urboj de Ĉeĥio. Ĉu vi ne legas la tekston en ĝi? Jujijo 06:36, 9. Aŭg 2010 (UTC)